*kest/o PV

*kesto

Ujo ligna, metala, plasta aŭ el alia materialo, ofte en formo de orta paralelepipedo: ili faru keston el akacia ligno ... kaj tegu ĝin per pura oro [1]; ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo [2]; ni ekspedas al vi […] keston enhavantan 60 botelojn da vinoj diversaj FK ; la muraj tabulaĵoj estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj BdV ; en mia cigarkesto nun mankas du cigaroj [3]; formeti la aferon en la keston de forgeso PrV ; ofta festo ‐ malplena kesto (monkesto) PrV .
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 25:10
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:3
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Post la Operacio
afrikanse:
box
albane:
kuti
amhare:
ሳጥን
angle:
case, chest
arabe:
صندوق
armene:
տուփ
beloruse:
скрыня, скрынка
bengale:
বক্স
birme:
သေတ္တာ
bretone:
kased, arc'hig
bulgare:
сандък
ĉeĥe:
bedna, kastle, schránka, skříňka, truhla
ĉine:
[xiāng], 椟 [dú], 盒 [hé], 箱子 [xiāngzi], 盒子 [hézi], 盝 [lù]
dane:
kasse
estone:
kast
eŭske:
kutxa
filipine:
kahon
france:
caisse (récipient), arche (coffre), boite, carton (caisse en carton), coffre, corbeille (récipient) formeti la aferon en la ~on de forgeso: jeter l'affaire aux oubliettes, mettre l'affaire à la corbeille.
galege:
caixa
germane:
Kiste, Kasten, Lade
guĝarate:
બોક્સ
haitie:
bwat
haŭse:
akwatin
hinde:
बॉक्स
hispane:
caja, arca
hungare:
láda
igbe:
igbe
irlande:
bosca
islande:
kassi
itale:
cassa, cassetta
japane:
ボックス
jave:
kothak
jide:
קעסטל
jorube:
apoti
kanare:
ಬಾಕ್ಸ್
kartvele:
ყუთი
kazaĥe:
қорап
kimre:
blwch
kirgize:
кутуча
kmere:
ប្រអប់
koree:
상자
korsike:
scatula
kose:
ibhokisi
kroate:
kutija
kurde:
qûtîk
latve:
kaste
laŭe:
ຫມາຍໃສ່ໃນປ່ອງ
litove:
dėžutė
makedone:
кутија
malagase:
boaty
malaje:
kotak
malajalame:
പെട്ടി
malte:
kaxxa
maorie:
pouaka
marate:
बॉक्स
monge:
lub thawv
mongole:
хайрцаг
nederlande:
kist, bak, krat
nepale:
बक्स
njanĝe:
bokosi
okcidentfrise:
doaze
panĝabe:
ਬਾਕਸ ਨੂੰ
paŝtue:
د صندوق
pole:
skrzynia, skrzynka
ruande:
agasanduku
rumane:
cutie
ruse:
ящик
samoe:
pusa
sinde:
باڪس
sinhale:
කොටුව
skotgaele:
bogsa
slovake:
debna
slovene:
škatla
somale:
sanduuq
ŝone:
bhokisi
sote:
lebokose le reng
sunde:
kotak
svahile:
sanduku
taĝike:
қуттии
taje:
กล่อง
tamile:
பெட்டியில்
tatare:
тартма
telugue:
బాక్స్
tibete:
སྒམ་
ukraine:
коробка
urdue:
باکس
vjetname:
hộp
zulue:
ibhokisi

leterkesto

POSX Kesto por enmeti ricevatajn leterojn, pakaĵojn, mesaĝojn: redakcia leterkesto [4]; KOMP ofte kiam asocio uzas retpoŝton por organizi kunvenon, la duono de la korespondantoj konfesas […], ke ilia leterkesto (virtuala fako por retpoŝtoj) estis plenŝtopita aŭ ke ĵus estis problemeto pri la komputilo [5]. VD:poŝtkesto
4. Stefan Maul: Du patroj interparolas, Monato, 2000/09, p. 26
5. Monato, Jean-Sébastien Brilleaud: Modernaj komunikiloj, ĉu fideblaj?, 2006
angle:
mail box, letter box
beloruse:
паштовая скрынка
bretone:
boest-lizheroù (prevez)
bulgare:
пощенска кутия
ĉeĥe:
schránka na dopisy
ĉine:
邮箱 [yóuxiāng], 信箱 [xìnxiāng], 信筒 [xìntǒng]
france:
boite à lettres (privée)
germane:
Briefkasten
hispane:
buzón (particular para recepción de cartas)
hungare:
levélszekrény
itale:
cassetta delle lettere
japane:
郵便受箱 [ゆうびんじゅはこ]
katalune:
bústia
nederlande:
brievenbus (privé)
okcitane:
bóstia de las letras
pole:
skrzynka pocztowa
rumane:
cutie de scrisori
ruse:
почтовый ящик
slovake:
poštová schránka, schránka na listy
svede:
postlåda
ukraine:
поштова скринька

monkesto

Kesto por teni monon: la avarulo staris, forgesinte la ŝlosilon de sia monkesto, kaj la ŝlosilo, kiel li bone sciis, sidis en tiu kesto [6]; sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn [7]. SIN:kaso 1
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, knabino kiu paŝis sur panon
7. La Nova Testamento, S. Marko 12:41
beloruse:
каса (скрыня з грошамі), скарбонка
bretone:
kef (moneiz)
ĉeĥe:
pokladna
france:
caisse (boite pour l'argent), tronc (pour l'argent)
itale:
cassa (del denaro)
nederlande:
kas (geld)
pole:
skrzynka pieniężna
ruse:
касса, денежный ящик
slovake:
pokladnica, trezor
ukraine:
карнавка, скарбничка, скарбона, каса

nigra kesto

1.
TEK Parto de aparato, programo, sistemo, de kiu oni rigardas nur la enigojn kaj eligojn, nenion supozante pri interna funkciado. SIN:nigra skatolo
2.
AVI(evitinde) Flugregistrilo, kiu restas en flugaparato, kaj kies enhavon oni povas analizi post paneo aŭ akcidento: esplorado de la t.n. „nigra kesto” indikis, ke la maŝino estis teknike senriproĉa, tamen antaŭ la flugo ne estis sufiĉe inspektita [8].
Rim.: „Nigra kesto“ aŭ „nigra skatolo“ en la senco de flugregistrilo aperas en gazetaj tekstoj. Ĝi ne evidentigas la funkcion de la aparato, kiu cetere estas ordinare oranĝkolora.
beloruse:
чорная скрыня
ĉine:
黑盒 [hēihé]
france:
boite noire
germane:
Black Box 2. Flugschreiber
itale:
1. scatola nera (black box) 2. scatola nera
nederlande:
zwarte doos
pole:
1. czarna skrzynka 2. czarna skrzynka

poŝtkesto

POSX Kesto privata por ricevi poŝtaĵojn aŭ kesto publika por enmeti sendotajn leterojn aŭ paperaĵojn: 1966 mi trovis informilon en mia poŝtkesto, kiu post legado kaj pripensado esence influis mian ceteran vivohistorion [9]; skribi per mano aŭ maŝino, prepari koverton kun adresoj de sendanto kaj adresato per klare legeblaj literoj, aĉeti poŝtmarkojn, afranki la leteron, porti ĝin al poŝtkesto kaj esperi, ke post kelka tempo ĝi alvenos [10]; KOMP trompuloj kaj reklamistoj, kiuj plenŝtopas niajn elektronikajn poŝtkestojn, proponante gigantajn mongajnojn aŭ miraklajn medikamentojn [11]; KOMP serboj inundis la retpoŝtkeston de NATO per amase senditaj leteroj [12]. VD:leterkesto
9. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas, 2011
10. Monato, Stefan Maul: Skribu leterojn!, 2006
11. Monato, Stefan Maul: Fido kaj skeptiko, 2008
12. Stefan Maul: Militado sen bataliloj, Monato, 2001/01, p. 6
beloruse:
паштовая скрынка
bretone:
boest-lizheroù (post)
bulgare:
пощенска кутия
ĉine:
信箱 [xìnxiāng], 邮箱 [yóuxiāng]
france:
boite à lettres (publique)
germane:
Briefkasten
hispane:
buzón (público para envío de cartas)
hungare:
postafiók
itale:
cassetta postale
japane:
郵便ポスト [ゆうびんポスト], 郵便受箱 [ゆうびんじゅはこ], 私書箱 [ししょばこ]
nederlande:
postbus (voor verzending)
pole:
skrzynka pocztowa
ruse:
почтовый ящик
svede:
brevlåda
ukraine:
поштова скринька

sonkesto

MUZ Kesto kun buŝo apud la kordoj de kordinstrumento aŭ sub tegaĵo de frapinstrumento por laŭtigi ties sonojn: huĉjino estas ĝenerala nomo de familio de ĉindevenaj kordinstrumentoj kun ronda, seslatera aŭ oklatera sonkesto, tra kiu la kolo trabas [13].
beloruse:
рэзанатарная скрыня
bretone:
kef-dasson
ĉeĥe:
ozvučnice, ozvučná skříň
france:
caisse de résonance
germane:
Klangkörper
hungare:
hangszekrény
itale:
cassa armonica
japane:
共鳴箱 [きょうめいばこ], 音響室 [おんきょうしつ]
nederlande:
klankkast
pole:
pudło rezonansowe
ruse:
резонатор (у музыкального инструмента)
slovake:
ozvučnica
ukraine:
резонатор

*tirkesto

Fako, ingigita en ŝranko, tablo, komodo aŭ simila meblo, kaj laŭvole elŝovebla: en mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj [14]; la juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi dekkelke da folioj da papero Marta .
angle:
drawer
beloruse:
шуфляда
bretone:
tiretenn
bulgare:
чекмедже
ĉeĥe:
zásuvka, šuplík (hovor.)šuple (hovor.)
ĉine:
抽屉 [chōuti], 抽斗 [chōudǒu], 屉 [tì]
france:
tiroir
germane:
Schublade
hispane:
cajón
hungare:
fiók
itale:
cassetto
japane:
引出し [ひきだし]
nederlande:
lade, la
pole:
szuflada
ruse:
выдвижной ящик (стола, шкафа и т.п.)
slovake:
zásuvka
ukraine:
шухляда

administraj notoj