ReVo
*suĉ/i

*suĉi

(tr)
Eltiri fluaĵon el io, per malpremo en la buŝo: frato, kiu suĉis la mamojn de mia patrino [1]; por kio estis la mamoj, ke mi suĉu [2]? suĉanta ŝafido [3]; [li] suĉas sian dikan fingron [4]; venenon de aspidoj li suĉos [5]; suĉinfano [6]; suĉbotelo [7]; suĉi fumon el […] akvopipo [8]; afidoj faras truon en tigo por suĉi sukon de la tritik-planto [9]; tia briko enhavas truetojn, povas suĉi akvon kaj ne estas rezistokapabla kontraŭ erozio [10]; en la […] suĉinfana periodo de nia lingvo [11]. SIN:sorbi, ĉerpi.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 8:1
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 3:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 7:9
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 20:16
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:12
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vagonrestoracio
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
9. Monato, Joyce Bunting: Taktiko por noveca tritiko, 2013
10. Monato, Walter Klag: Briko-muzeo, 2013
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
suck
beloruse:
ссаць, смактаць
france:
sucer
germane:
saugen, zutschen
hispane:
chupar ~infano: lactante.
hungare:
szív ~infano: csecsemő.
japane:
吸う [すう], すする
nederlande:
zuigen ~infano: zuigeling.
perse:
مکیدن
pole:
ssać, zasysać
ruse:
сосать ~infano: грудной ребёнок.
ukraine:
ссати, годуватися грудьми, усмоктувати (про насос)

suĉigi

Mamnutri: virino […] suĉigis sian infanon [12]; mi leviĝis matene, por suĉigi mian filon [13]; suĉigantaj bovinoj [14]; suĉigantino [15].
angle:
give suck, nurse, breast feed
beloruse:
даваць ссаць, карміць грудзьмі
france:
allaiter
germane:
säugen
hispane:
dar de mamar
hungare:
szoptat
japane:
吸わせる [すわせる], 授乳する [じゅにゅうする]
nederlande:
zogen
perse:
شیر دادن (به کودک)
pole:
dać ssać, karmić piersią
ukraine:
давати ссати, годувати грудьми

suĉilo

1.
ZOO Ekstera suĉa organo de diversaj bestoj: la papilioj […] estis elrulintaj siajn suĉilojn [16]; la suĉilo [de kulo] konsistas de supra lipo, du paroj de makzeloj, hipofaringo kaj malsupra lipo [17]; cefalopodoj […] en la plejo da vivantaj specioj, havas suĉilojn (ekzemple sepio, naŭtilo) [18]. VD:kupo2
2.
Suĉumo: modernaj suĉiloj konsistas el enbuŝiginda parto el latekso aŭ silikono kaj alia parto, kiu malhelpas forgluton de la buŝparto [19].
16. P. T. Justesen: Papilio, Malgranda Revuo, 1943
17. Esperanto-Brno
18. K. Lendon: Glosaro de la Origino de Specioj, 2009
19. Vikipedio, Suĉilo
angle:
1. suction cup 2. pacifier
beloruse:
смочак
japane:
吸口 [すいくち], 吸管 [すかん], 吸盤 [きゅうばん]
ukraine:
хоботок (у комах), присосок (у рослин), прийомний шланг, витяжний патрубок, соска

suĉumo HejmVort

Kaŭĉuka (aŭ ekzemple silikona) pli-malpli cicoforma aĵo, kiun oni donas al bebo, por ke ĝi trankviliĝu suĉante ĝin; suĉilo2: la plej malgrandaj knaboj sub la premo far la gepatroj […] sin sentas devigitaj rezigni la uzadon de la suĉumo [20]. VD:cicumo
angle:
pacifier, dummy
beloruse:
соска
france:
sucette
germane:
Schnuller
hispane:
chupete, pepe (fam. Ame.)
hungare:
cucli, cumi
japane:
おしゃぶり
perse:
پستانک
pole:
smoczek
rumane:
biberon

elsuĉi

(tr)
1.
Eltiri per alspirado de buŝo la tutan fluaĵon el io; elsekigi: li […] elsuĉis el ŝia dekstra brusto tri gutojn da sango kaj elkraĉis ilin [21].
2.
(figure) Eltiri la tutan forton de iu aŭ io; tute senfortigi: Britio, kiel potenco imperia, elsuĉis el Barato riĉojn kaj kvazaŭ sklavigis la popolon [22]; la ekonomia liberaligo ebligis revigligi la ekonomion de la lando antaŭe elsuĉita [23]. SIN:elĉerpi, ekspluati
3.
(figure) Tute senhavigi, senmonigi iun: kritikantoj argumentas, ke la kazinoj elsuĉus monon el najbaraj komunumoj [24].
angle:
deplete 1. suck out 2. deplete
beloruse:
выссаць
france:
1. aspirer (par la bouche)
germane:
aussaugen 1. auszutschen 2. ausbeuten 3. ausnehmen
hispane:
1. succionar 2. chupar, acabar 3. acabar
hungare:
1. kiszív 2. kimerít 3. kiszipolyoz, kizsigerel
japane:
吸い出す [すいだす], 吸いつくす [すいつくす], 消耗させる [しょうもうさせる]
nederlande:
uitzuigen
pole:
wyssać
ruse:
высосать, высасывать
ukraine:
висмоктувати, висисати

mamsuĉi

(tr)
Sin nutri suĉante mamon: se [la infano] mamsuĉas malpli ol normale aŭ se ĝi estas subnutrita, la mamsuĉoj povas esti pli oftaj [25]; (figure) mi mamsuĉis la katolikan fidon kun la lakto [26].
Rim.: Oni tiel nutras sin per lakto, do la uzo estas kutime absoluta, sed kiel objekto povas aperi la nomo de la nutraĵo (se ne temas pri lakto), aŭ de la suĉata afero, se ne temas pri mampinto.
25. Harald Schicke: Infanaj malsanoj
26. M. de Cervantes trad. F. Pujulà y Valles: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono, ĉap. 63a
angle:
suck, suckle
beloruse:
ссаць грудзі, карміцца грудзьмі
bretone:
denañ
france:
téter mam~o: têtée, allaitement (séance), biberon (séance d'allaitement).
germane:
an der Brust trinken
hebree:
לינוק
hungare:
szopik
japane:
飲む [のむ]
katalune:
mamar
latine:
lacteo, ere, sugo, ere
nederlande:
zuigen (a.d.borst)
pole:
ssać pierś
portugale:
mamar
ruse:
сосать грудь
ukraine:
ссати груди

mamsuĉigi

(tr)
Mamnutri: laŭ ĝenerala opinio oni devas mamsuĉigi la infanon pli aŭ malpli ĉiutriahore [27]; la idoj jam havas felon kaj povas memstare manĝi, tamen la femalo mamsuĉigas ilin dum ĉirkaŭ 3 semajnoj [28].
beloruse:
карміць грудзьмі
france:
allaiter
germane:
säugen
hebree:
להיניק
hungare:
szoptat
nederlande:
zogen
pole:
karmić piersią
portugale:
amamentar
ruse:
кормить грудью
turke:
emzirmek
ukraine:
годувати грудьми

polvosuĉilo HejmVort

Aparato kun tubo kaj buŝpeco por forsuĉi polvon de planko ks: la kompanio enkondukis teknikojn de malseka kaj seka polvosuĉilo [29]; tiaj personaj robotoj […] „scipovas“ purigi per polvosuĉilo [30].
angle:
vacuum cleaner
beloruse:
пыласос
bulgare:
прахосмукачка
france:
aspirateur
germane:
Staubsauger
hispane:
aspiradora
hungare:
porszívó
japane:
電気掃除機 [でんきそうじき], 真空掃除機 [しんくうそうじき]
nederlande:
stofzuiger
pole:
odkurzacz
ruse:
пылесос
ukraine:
пилосос

administraj notoj