3bilet/o PV

bileto

1.
Oficiala folieto, atestilo, kiu rajtigas por eniro aŭ partopreno: fervoja, teatra, loteria bileto; li venis al sia vagono, montris bileton, diris al la pola vagonservisto „dankon“ [1]; prenu samtempe ankaŭ poŝtoveturan bileton [2]; aĉeti al si bileton por la teatro [3]; necesas esplori kiom familio racie povas elspezi por loteribiletoj [4]. VD:avizo, karto, kontramarko, kupono, slipo
2.
EKON Monbileto: tri kvinspesmilaj biletoj Marta ; ne ĉiu papereto estas banka bileto Prv ; plenigu ĉi tiun sakon per spesoj, grandaj biletoj, kaj faru tuj [5]!
angle:
1. ticket
beloruse:
1. білет, квіток 2. банкнота, білет (банкаўскі, скарбу)
bulgare:
1. билет
ĉeĥe:
lístek (vstupenka| jízdenka) 1. lístek, jízdenka
ĉine:
1. 門票 [ménpiào], 門券 [ménquàn], 入场卷 [rùchǎngjuan], 車票 [chēpiào]
france:
billet, ticket
germane:
1. Eintrittskarte, Fahrkarte, Fahrschein, Flugschein, Billett [CH]
hebree:
1. כרטיס
hispane:
billete 1. boleto
hungare:
1. jegy (pl. belépti)
japane:
切符 [きっぷ], 券 [けん]
katalune:
1. bitllet, entrada
malaje:
1. tiket kapal terbang
nederlande:
1. ticket, toegangsbewijs, kaartje
okcitane:
1. bilhet
pole:
1. bilet, wejściówka 2. banknot
ruse:
1. билет
slovake:
cestovný lístok
tibete:
ཊི་ཀ་སི་
tokipone:
lipu
ukraine:
квиток, банкнот, лист, записка

biletisto

Homo kiu vendas aŭ kontrolas biletojn, ekzemple en publika veturilo, ĉe la enirejo de spektaĵejo...: la olda biletistino helpas [6].
6. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
beloruse:
білетэр, кантралёр (квіткоў)
france:
poinçonneur, receveur (de tickets)
japane:
検札係 [けんさつかかり], 改札係 [かいさつがかり]
pole:
bileter, kontroler
ukraine:
білетер, квитковий контролер

biletujo

Monpaperujo: la librotenisto, premante subbrake la valoregan tekon, tiris el sia biletujo ĉervoncon kaj montris ĝin al la ŝoforo [7].
beloruse:
кашалёк, гаманец
ĉeĥe:
schránka na lístky
ĉine:
錢袋 [qiándài], 私囊 [sīnáng]
france:
portefeuille
germane:
Geldbörse
pole:
portfel
slovake:
schránka na lístky
ukraine:
гаманець

enirbileto

Bileto rajtiganta je eniro: la prezoj inkluzivas enirbiletojn kaj, se indikite, tagmanĝon [8].
beloruse:
білет уваходны
ĉine:
电影票 [diànyǐngpiào], 門票 [ménpiào], 門券 [ménquàn], 入场卷 [rùchǎngjuan]
france:
billet d'entrée, ticket d'entrée
japane:
入場券 [にゅうじょうけん]

flugbileto

AVI Bileto rajtiga por aeroplana flugo: de 1994 ĝis 1997 la prezo de enlanda flugbileto leviĝis je 114 % [9]; La eta fluglinio […] kalkulas la prezon de la flugbileto laŭ la pezo de la pasaĝeroj [10].
9. Monato, Mu Binghua: Ĉinio: Enlanda aviado multekostas
10. -: Pagi Flugbileton laŭ Pezo, Esperanta Retradio, 2013-04-21
angle:
air ticket
beloruse:
авіяквіток, авіябілет
ĉeĥe:
letenka
ĉine:
飛機票 [fēijīpiào], 机票 [jīpiào]
france:
billet d'avion
pole:
bilet lotniczy
slovake:
letenka

monbileto, bankbileto

EKON Paperfolieto, emisiita de banko, kun leĝe garantiita mona valoro: eleganta koverto, en kiu oni povis vidi kelke da monbiletoj Marta ; Joĉjo (...) estis devigita preni de la kolonelo unu centrublan bankbileton [11]; 1000-ŝillinga bankbileto [12]; en tiuj fruaj tagoj oni devis flankenlasi provizore aliajn paŝojn (...) por eldono de moneroj kaj monbiletoj [13].
11. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
12. Vikipedio, Aŭstrio
13. L. Mee: La steloMonato
angle:
bank note, bankbill, bill of money
beloruse:
банкнота, білет (банкаўскі, скарбу)
ĉeĥe:
bankovka
ĉine:
鈔票 [chāopiào], 票子 [piàozi]
france:
billet (de banque)
germane:
Banknote, Geldschein
hebree:
שטר
hungare:
bankjegy
japane:
銀行券 [ぎんこうけん], 紙幣 [しへい]
nederlande:
biljet (geld), bankbiljet, bankbriefje, briefje (geld)
pole:
banknot
ruse:
банковский билет, банкнот, купюра
slovake:
bankovka, papierový peniaz
ukraine:
банківський білет, банкнот

senbiletulo

Enirinto en lokon sen rajtiga bileto, kontraŭregula: kun iom da helpo la senbiletulo sukcesas atingi la larĝan bagaĝbreton plej supre [14].
14. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
beloruse:
безьбілетнік, заяц (разм. перан.)
france:
fraudeur (sans billet)

administraj notoj