ReVo
*paper/o PV

*papero

1.
Maldika materialo fabrikata el pasto de vegetaĵaj fibroj, sekigita kaj premita; uzata por skribi, presi, paki: [li] envolvis ion en pecon da papero [1]; ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere [2]; mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizaĝon kontraŭ vizaĝo [3]; malgrandaj retoj, eltranĉitajn el diverskolora papero [4]; ili faris ŝipeton el gazeta papero [5]; stelo el ora papero [6]; pergamena papero [7]; al la papero ne mankas tolero (oni povas laŭvole skribi stultaĵojn) PrV . VD:papiruso, pergameno
2.
Folio de tia materialo: blanka papero kuŝas sur la tablo [8]; ĉambro tapetita per flavaj paperetoj [9]; konfidi ion al la papero (= skribi); li […] tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon, sur kiu troviĝis versaĵo [10].
3.
Skribitaj aŭ presitaj notoj, dokumentoj, legitimaĵoj kaj similaj: verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn [11]; ordigi siajn paperojn; [li] enŝovis kelkajn paperojn en la poŝon, prenis aliajn sub la brakon, por hejme ilin tralegi kaj transskribi [12]; ŝanĝi valorpapero [13]; rulo da monpaperetoj Marta ; kiam mi (telefone) estis informita ke mi fariĝis kolonelo, certe mi devis iri al la estro por preni la necesajn paperojn [14].
afrikanse:
papier
albane:
letër
amhare:
ወረቀት
angle:
paper
arabe:
ورق
armene:
թուղթ
azerbajĝane:
kağız
beloruse:
папера
bengale:
কাগজ
birme:
စက္ကူ
bosne:
papira
bretone:
1. paper 3. paperenn
bulgare:
хартия
ĉeĥe:
papír
ĉine:
1. 
dane:
papir
estone:
paber
filipine:
papel
france:
papier
galege:
papel
germane:
Papier valor~o: Wertpapier.
guĝarate:
કાગળ
haitie:
papye
haŭse:
takarda
hinde:
कागज
hispane:
papel (para escribir, etc)
hungare:
papír al la ~o ne mankas tolero: a papír mindent elbír. valor~o: értékpapír.
igbe:
akwụkwọ
indonezie:
kertas valor~o: efek, surat berharga.
irlande:
páipéar
islande:
pappír
japane:
[し]
jave:
kertas
jide:
פּאַפּיר
jorube:
iwe
kanare:
ಕಾಗದದ
kartvele:
ქაღალდის
kazaĥe:
қағаз
kimre:
papur
kirgize:
кагаз
kmere:
ក្រដាស
koree:
종이
korsike:
carta
kose:
iphepha
kroate:
papir
kurde:
kaxez
latine:
cartam
latve:
papīrs
laŭe:
ເຈ້ຍ
litove:
popieriaus
makedone:
хартија
malagase:
taratasy
malaje:
kertas
malajalame:
കടലാസ്
malte:
karta
maorie:
pepa
marate:
कागद
monge:
daim ntawv
mongole:
цаас
nederlande:
papier al la ~o ne mankas tolero: papier is geduldig. valor~o: waardepapier.
nepale:
कागज
njanĝe:
pepala
okcidentfrise:
papier
panĝabe:
ਪੇਪਰ
paŝtue:
کاغذ
pole:
1. papier 3. papier (często tylko l.mn.), akta
portugale:
papel
ruande:
impapuro
ruse:
бумага
samoe:
pepa
sinde:
پيپر
sinhale:
කඩදාසි
skotgaele:
pàipear
slovake:
papier
slovene:
papir
somale:
warqad
ŝone:
bepa
sote:
pampiri
sunde:
keretas
svahile:
karatasi
svede:
papper
taĝike:
коғаз
taje:
กระดาษ
tamile:
காகித
tatare:
кәгазь
telugue:
కాగితం
tibete:
ཤོག་བུ་
tokipone:
1. lipu
ukraine:
папір
urdue:
کاغذ
uzbeke:
qog’oz
vjetname:
giấy
volapuke:
1. pöp
zulue:
ephepheni

papera

El papero, rilata al papero: paperaj floroj [15]; papera ŝipeto [16]; ŝi prenis paperan skatoleton [17]; paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj [18]; klara kaj bone legebla skribo, sur paperaj folioj, havanta la formaton de ordinara letera papero [19]; la libristo prenis de la tablo la paperan rulpaketon Marta ; papera strio kun la adreso FK ; tiu decido restos nur surpapera (skribita sed ne efektivigita); paperaj kaj surdiskaj enciklopedioj [20]; la papera versio estas fortike bindita [21]. VD:kabineta, teoria, vorta
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
19. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
20. C. Rouget: Internet ne (tiom) malbonas, Monato, 1997:8, p. 15a
21. PP: Valora konsultlibro, Monato, 1995:12, p. 15a
angle:
paper
beloruse:
папяровы
bretone:
-paper
france:
de papier
germane:
papieren, aus Papier
hispane:
de papel
hungare:
papír-, papírból készült
japane:
紙の [かみの]
nederlande:
papieren, van papier
pole:
papierowy
ruse:
бумажный
svede:
pappers-, av papper
ukraine:
паперовий

paperaĵo

Io papera, objekto el papero; papera rubo: el paperaĵo kaj inko BdV ; antaŭ li kuŝis rulpaketo de paperaĵo Marta ; konteneroj senditaj el Japanio enhavis ne nur paperaĵojn, sed ankaŭ toksajn kaj aliajn danĝerajn rubojn [22]; ĉifonoj, metalpecoj kaj paperaĵo [23]; iuj komunumestraroj insistas, ke oni apartigu ĵurnalojn disde aliaj paperaĵoj [24].
22. HORI Jasuo/pg: Rubo-ruzo, Monato, 2000/11, p. 14
23. Monato, Franz-Georg Rössler: Dumvivaj rabatoj
24. Monato, John Gobourne: Tiam ... kaj nun
beloruse:
папяровы выраб
ĉine:
废纸 [fèizhǐ], 廢紙 [fèizhǐ]
germane:
Altpapier

paperisto

Paperfaristo: ĉi tiuj kvar iam laboris ĉe paperisto [25]; paperisto František Lorenz, […] kuniĝis kun nove venintaj fakuloj en tereno de produktado de papero [26].
25. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
26. Vikipedio, Hostinné
angle:
papermaker
beloruse:
папернік
ĉeĥe:
papírník
ĉine:
造紙工 [zàozhǐgōng], 造纸工 [zàozhǐgōng]
france:
papetier
germane:
Papierhersteller
pole:
papiernik
slovake:
papierník

*paperujo

1.
Koverto el firma materialo, ekz. leda, plasta, portebla en poŝo por konservi biletojn, legitimilojn ks; monpaperujo: en la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon [27]; la aĉetanto […] tenis grandan dikan monpaperujon plenan de mono Marta .
2.
Pli granda poŝo aŭ kovrilo por konservi dokumentojn, disajn paperofoliojn, dosieron: pli grandan paperujon mi portas sub la brako [28]; sinjoro Snitchey […] metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo BdV ; el la paperujo de miaj fabloj FK ; Vitalij elprenis el paperujo skizojn kaj planojn de moskvaj stratoj Metrop ; nek en la paperujoj de la kontadejo, nek ĉe la financa direktoro, nek en la kabineto de Latronov estis eĉ malpleja spuro de la kontrakto [29]. SIN:teko
angle:
1. wallet 2. file, folder
beloruse:
1. бумажнік, гамэтка, пугілярас, пулярэс 2. тэчка, папка
bretone:
1. doug-paperioù 2. kleurenn
ĉine:
1. 皮夹 [píjiā], 皮夾 [píjiā], 錢包 [qiánbāo], 钱包 [qiánbāo], 錢夾 [qiánjiā], 钱夹 [qiánjiā], 私囊 [sīnáng] 2. 文件夹 [wénjiànjiā], 文件夾 [wénjiànjiā], 卷宗 [juànzōng], 公事包 [gōngshìbāo], 公文包 [gōngwénbāo], 手提皮包 [shǒutípíbāo], 箧 [qiè], 篋 [qiè]
germane:
1. Börse 2. Mappe, Aktentasche, Aktenordner, Ordner (für Akten)
hispane:
1. billetera, cartera 2. carpeta
indonezie:
1. dompet, kimpul 2. aktentas, berkas, fail, folder, map, tas kantor, tas kerja
japane:
書類入れ [しょるいいれ], 紙ばさみ [かみばさみ]
nederlande:
1. portefeuille 2. map
pole:
1. portfel 2. teczka na akta
ruse:
1. бумажник 2. папка для бумаг
ukraine:
папка для паперів, портфель

karbopapero

PIV1
Papero kun dorsa tavolo de karbopolvo, kiu transkopias la skribaĵon al subŝovita folio: la Dua Oficiro tenis notblokon kun enŝovita karbopapero kaj krajonon [30]; tiu verkisto […] mem devas pagi sian paperon, siajn skribilojn, skribmaŝinon, inkrubandojn, karbopaperon [31]; post disvastiĝo de la skribmaŝino […] oni povis fari facile dum la skribado de la dokumento traskribaĵojn helpe de karbopapero [32].
angle:
carbon paper
beloruse:
капіявальная папера
ĉine:
复写纸 [fùxiězhǐ], 複寫紙 [fùxiězhǐ]
france:
papier carbone
germane:
Pauspapier, Kohlepapier
hispane:
papel carbón, papel calco
indonezie:
kertas karbon, karbon
japane:
カーボン紙 [カーボンし]
nederlande:
carbonpapier, carbon, overdrukpapier, doorslagpapier
pole:
kalka maszynowa, kalka biurowa
ukraine:
копіювальний папір

karbonpapero

Karbopapero: 3 ekz[empleroj] tajpitaj aŭ legeble skribitaj per nigra globkrajono (ne kopiitaj per karbonpapero) [33].
33. -: Konkurso Muzo 95, Eventoj, 1995-08, numero 83a
angle:
carbon paper
beloruse:
капіявальная папера
ĉeĥe:
karbonový papír, kopírák
ĉine:
复写纸 [fùxiězhǐ], 複寫紙 [fùxiězhǐ]
france:
papier carbone
indonezie:
kertas karbon, karbon
nederlande:
carbonpapier, carbon, overdrukpapier, doorslagpapier
pole:
kalka maszynowa, kalka biurowa
slovake:
kopírovací papier

kreppapero

Krispita, delikata papero simila al krepo, uzebla por pakado aŭ por ornamo: ŝia majesta aspekto ŝajnis bazita sur vera aŭtoritato, ne sur suvereneco strasa kaj krep-papera [34].
34. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
angle:
crepe paper
beloruse:
крэпавая папера
ĉeĥe:
krepový papír
ĉine:
縐紋紙 [zhòuwénzhǐ], 绉纹纸 [zhòuwénzhǐ]
france:
papier crêpé
germane:
Krepppapier
indonezie:
kertas krep, krep
nederlande:
crêpepapier
pole:
papier krepowy
slovake:
krepový papier

klozetpapero

angle:
toilet paper
beloruse:
туалетная папера
ĉeĥe:
toaletní papír
ĉine:
手紙 [shǒuzhǐ], 手纸 [shǒuzhǐ], 卫生纸 [wèishēngzhǐ], 衛生紙 [wèishēngzhǐ], 厕纸 [cèzhǐ], 廁紙 [cèzhǐ]
france:
papier toilette
germane:
Klopapier
hispane:
papel higiénico
indonezie:
kertas toilet, tisu toilet
nederlande:
toiletpapier
pole:
papier toaletowy
slovake:
toaletný papier
ukraine:
туалетний папір

monpaperujo

Faldebla plata poŝa ujo, kutime leda aŭ plasta, por monbiletoj, kreditkartoj kaj dimensie negrandaj paperetoj: la monpaperujo nezorgece ĵetita malfermiĝis pli larĝe, sur la marmoran plataĵon elfalis el ĝi kelke da monpaperoj de diversa valoro Marta . SIN:biletujo
angle:
wallet
beloruse:
бумажнік, гамэтка, пугілярас, пулярэс
bretone:
doug-paperioù
ĉine:
錢包 [qiánbāo], 钱包 [qiánbāo], 投资组合 [tóuzīzǔhé], 皮夹 [píjiā], 皮夾 [píjiā], 部長職務 [bùzhǎngzhíwù], 部长职务 [bùzhǎngzhíwù], 錢夾 [qiánjiā], 钱夹 [qiánjiā], 錢袋 [qiándài], 钱袋 [qiándài]
france:
portefeuille
germane:
Geldbörse
hispane:
billetera, cartera
indonezie:
dompet, kimpul
japane:
札入れ [さついれ], 財布 [さいふ]
nederlande:
portefeuille
pole:
portfel
ruse:
бумажник
ukraine:
бумажник, гаманець

murpapero

ARKI Tapeto, papera tegaĵo por ĉambraj muroj aŭ vandoj, ordinare havebla en striegoj, kiujn oni algluas: la murpaperoj estas tiel malsekaj, ke ili falas de la muroj [35]; venu vidi, kiom bele aspektas la nova murpapero en la salono […] mi sukcesis surglui ĝin sen eĉ unu faldeto [36]; fenestroj, pordoj, fajrujoj, plankoj, murpaperoj kaj lampoj estas pretigataj laŭ la deziroj de la aĉetinto [37].
35. R. Weemeyer: [blogo] germanespju, La Esperanto-domo en Berlino brulis, 2005-09-08
36. Stefan Maul: Du patroj interparolas, Monato, 2000/09, p. 26
37. Monato, Saliko: Porteblaj hejmoj
angle:
wallpaper
beloruse:
шпалеры
ĉine:
糊墙纸 [húqiángzhǐ], 糊牆紙 [húqiángzhǐ], 墙纸 [qiángzhǐ], 牆紙 [qiángzhǐ], 壁紙 [bìzhǐ], 壁纸 [bìzhǐ]
france:
papier peint
germane:
Tapete
hispane:
papel pintado
indonezie:
kertas dinding
japane:
壁紙 [かべがみ]
nederlande:
behangpapier
pole:
tapeta

neceseja papero, necespapero

HejmVort
Mola papero uzata en necesejoj en iuj landoj por sin purigi post ekskrementado: oni legu kion oni volas, kaj ja sankta libro povas esti tre utila se subite mankas neceseja papero [38]; la pura neceseja papero odoras je kristnaske spicita bakaĵo [39].
38. durka: oh ve! oh ve!, tejo Forumo, 2002-08-03
39. Monato, Franz-Georg Rössler: Adori, odori
angle:
toilet paper
beloruse:
туалетная папера
bulgare:
тоалетна хартия
ĉeĥe:
toaletní papír
ĉine:
卫生纸 [wèishēngzhǐ], 衛生紙 [wèishēngzhǐ], 手紙 [shǒuzhǐ], 手纸 [shǒuzhǐ], 厕纸 [cèzhǐ], 廁紙 [cèzhǐ], 擦腚紙 [cādìngzhǐ], 擦腚纸 [cādìngzhǐ]
france:
papier toilette
germane:
Toilettenpapier
hispane:
papel higiénico
indonezie:
kertas toilet, tisu toilet
japane:
トイレットペーパー
nederlande:
toiletpapier
pole:
papier toaletowy
slovake:
toaletný papier
svede:
toalettpapper

pakpapero

Papero fortika, per kiu oni enpakas aĵojn: tie vi povos admiri la plaĉajn bildojn, desegnitajn speciale por vi sur pakpapero [40]; Jen ŝi volis rehavi ankaŭ la pakpaperon [41]; lia patro laboris en buĉejo kaj ofte alportis hejmen iujn pakpaperojn de viando [42].
40. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
41. H. Kruppa, trad. Cezar: La donaco, satkulturo, 2004-02-10
42. Ĉina Radio internacia: Ĉina projektisto desegnis poŝtmarkon..., 2005-03-24
angle:
packing paper
beloruse:
пакавальная папера
bulgare:
опаковъчна хартия
ĉeĥe:
balící papír
ĉine:
包装 [bāozhuāng], 包裝 [bāozhuāng]
france:
papier cadeau, papier d'emballage
germane:
Packpapier
hispane:
papel de envolver, envoltorio
indonezie:
kertas kado
japane:
包装紙 [ほうそうし], 包み紙 [つつみがみ]
nederlande:
inpakpapier
pole:
papier pakowy
slovake:
baliaci papier

paŭspapero

PIV1
TEK Tre diafana papero, kiun oni fiksas sur ŝablono por surdesegni kopion, aŭ sur kiun oni printas bildon por plua kopiado: Robert Delaunay: Tri futbalistoj, plumo sur paŭspapero, 21,3 × 15 cm [43].
angle:
tracing paper
beloruse:
калька (папера)
ĉine:
蓝图纸 [lántúzhǐ], 藍圖紙 [lántúzhǐ]
france:
papier calque
germane:
Pauspapier
hispane:
papel cebolla
indonezie:
kertas kalkir, kalkir, kertas tekap
nederlande:
calqueerpapier
pole:
kalka techniczna
ukraine:
калька (папір)

reuzpapero

Recikligita papero fabrikita el rubaj paperoj, kartonoj: trompaj pretendoj pri reuz-papero [44].
44. P. Gubbins: Ne tiom ridos la klaŭno, Monato, 1997:8, p. 8a
angle:
recycled paper
beloruse:
папера (вырабленая з макулатуры)
bretone:
paper adimplijet
ĉine:
还魂纸 [huánhúnzhǐ], 還魂紙 [huánhúnzhǐ], 再制纸 [zàizhìzhǐ], 再製紙 [zàizhìzhǐ], 再生紙 [zàishēngzhǐ], 再生纸 [zàishēngzhǐ]
france:
papier recyclé
germane:
Altpapier, Recyclingpapier
hispane:
papel reciclado
hungare:
újrahasznosított papír
indonezie:
kertas daur ulang
nederlande:
kringlooppapier
pole:
papier z makulatury, papier z odzysku, papier z recyklingu, papier ekologiczny
ruse:
бумага вторичной переработки

sablopapero

PIV1
TEK Papero aŭ tolo kun surgluita tavolo el smirgopulvoro, subtilaj vitreroj... uzata por polurado aŭ glatigo: defrotu kiel eble plej multan ruston per sablopapero [45].
45. K. Miner: Taglibro (blogo), 2004-11-20
angle:
sandpaper
beloruse:
наждачная папера
ĉeĥe:
skelný papír, smirkový papír
ĉine:
砂紙 [shāzhǐ], 砂纸 [shāzhǐ]
france:
papier d'émeri, papier de verre
germane:
Schmirgelpapier, Sandpapier
hispane:
papel de lija
hungare:
dörzspapír, csiszolópapír, smirgli
indonezie:
ampelas, amril
japane:
サンドペーパー, 紙やすり [かみやすり]
nederlande:
schuurpapier
pole:
papier ścierny
ruse:
наждачная бумага
slovake:
brúsny papier
svede:
sandpapper
ukraine:
наждачний папір

senpaperulo

Senpasportulo: tiu ago naskis la tiel nomatajn „senpaperulojn“, homojn kiuj sen leĝaj dokumentoj tamen estas en la lando [46].
46. G. Van Damme: Sep en unu bato, Monato, 1999:3, p. 6a
angle:
undocumented person
beloruse:
асоба без дакумэнтаў
france:
clandestin (subst.), sans-papier (subst.)
hispane:
indocumentado
hungare:
okmány nélküli
nederlande:
mens zonder papieren
svede:
papperslös

silkopapero, silkpapero

Tre maldika papero iom diafana, uzata en dekoracio, por volvo de cigaredoj kaj simile: Elder […] transdonis spegulon, pakitan en silkopaperon [47].
47. J. Rejtő, trad. L. Balázs: Sub kvaranteno la Grand-hotelo, [vidita en 2006]
angle:
rolling paper, silk paper, tissue paper
beloruse:
шоўкавая папера
ĉeĥe:
hedvábný papír
ĉine:
紗紙 [shāzhǐ], 纱纸 [shāzhǐ]
france:
papier à cigarette, papier de soie
germane:
Seidenpapier
hispane:
papel de seda
indonezie:
kertas rokok
nederlande:
zijdepapier
pole:
bibuła, bibułka
slovake:
hodvábny papier
svede:
silkespapper
ukraine:
шовковий папір

smirgopapero, smirga papero

Sablopapero: kiomfoje li malsuprenkuris […] por aĉeti ĉe najbaraj butikistoj, kion Minna forgesis, egale ĉu kafon aŭ pipron, unufoje eĉ smirgopaperon [48].
angle:
sandpaper, emery paper
beloruse:
наждачная папера
ĉine:
砂紙 [shāzhǐ], 砂纸 [shāzhǐ]
france:
papier d'émeri, papier de verre
germane:
Schmirgelpapier
hispane:
papel lija
hungare:
dörzspapír, csiszolópapír, smirgli
indonezie:
ampelas, amril
japane:
紙やすり [かみやすり]
nederlande:
schuurpapier
pole:
papier ścierny
ruse:
наждачная бумага
svede:
sandpapper

sorbopapero

Sorbema papero uzebla ekzemple por forigi troan inkon de skribaĵo: marĝenoj, sorbopaperoj kaj ceteraj paperetoj [49]. VD:viŝpapero
49. curizza lapoi: skrapetoj lernejanaj, 2003
angle:
blotting paper
beloruse:
прамакальная папера
ĉeĥe:
pijavý papír, piják, sací papír, savý papír
ĉine:
墨紙 [mòzhǐ], 墨纸 [mòzhǐ], 吸墨水紙 [xīmòshuǐzhǐ], 吸墨水纸 [xīmòshuǐzhǐ]
france:
buvard (matériau)
germane:
Löschpapier
hispane:
papel secante
hungare:
itatóspapír
indonezie:
kertas serap, kertas isap, kertas penetap
nederlande:
vloeipapier
pole:
suszka, bibułka do osuszania
slovake:
pijavý papier
ukraine:
промокальний папір

surpaperigi

(figure) Redakti, dokumenti: la aŭtoro fariĝis poste aktiva esperantisto, kaj nur en la lastaj vivo-jaroj decidis surpaperigi siajn fruajn spertojn [50]; li studis la zairan historion, kiel la belgoj ĝin surpaperigis [51]; mi sendis al vi paketon, enhavantan la surpaperigitan manuskripton de la libro [52]; surpaperigita serio de naŭ porradiaj intervjuoj [53].
50. S. MacGill: Rutine tra tumulto, Monato, 2002:4, p. 20a
51. Wim de Smet: La flandra en Kongo, Monato, 2000/11, p. 4
52. Monato, Filippo: Moderna poŝto
53. Monato, Nikolao Gudskov: Kio estas imperio kaj kiel ĝin kontraŭstari?
angle:
write down
beloruse:
пісаць, напісаць, выкласьць на паперы
bretone:
lakaat war baper
ĉine:
記載 [jìzǎi], 记载 [jìzǎi]
france:
coucher sur le papier
germane:
zu Papier bringen, schreiben
hispane:
escribir, imprimir, plasmar en papel
hungare:
papíra vet, leír
nederlande:
op papier zetten
pole:
przenosić na papier, uwieczniać na papierze, zapisywać, pisać
ruse:
написать, записать, изложить на бумаге
svede:
skriva ner

tapetpapero

angle:
wallpaper
beloruse:
шпалеры
ĉeĥe:
papírová tapeta
ĉine:
壁紙 [bìzhǐ], 壁纸 [bìzhǐ], 糊墙纸 [húqiángzhǐ], 糊牆紙 [húqiángzhǐ]
france:
papier peint
germane:
Tapete
indonezie:
kertas dinding
japane:
壁紙 [かべがみ]
nederlande:
behangpapier
pole:
tapeta
slovake:
papierová tapeta
ukraine:
шпалерний папір

tualetpapero

PIV1
Milda viŝpapero por tualeto, ekzemple por forigi ŝminkon: mi povis akiri la teknikon ekbruligi lignojn nur kun unu tualetpapero kaj alumeto [54].
54. Macumoto T.: Vojaĝo, [vidita en 2006]
angle:
tissue paper, facial tissue
beloruse:
туалетная папера
ĉeĥe:
toaletní papír
ĉine:
紙巾 [zhǐjīn], 纸巾 [zhǐjīn], 抽紙 [chōuzhǐ], 抽纸 [chōuzhǐ]
france:
lingette (démaquillage etc.)
germane:
Zellstoff
indonezie:
kertas toilet, tisu toilet
japane:
ティッシュペーパー
nederlande:
tissue
pole:
papier toaletowy
slovake:
toaletný papier
ukraine:
косметичний папір

viŝpapero

Mola pli-malpli sorba papero uzata por viŝado, por purigo: jen moda fraŭlino […] elegante eltiras pecon da viŝpapero kaj elegante tuŝas la buŝeton [55].
55. Chu Xie: Poŝtuko, Ĉina Radio Internacia, 2005-09-09
angle:
absorbent paper, paper towel (usone), kitchen roll (brite)
beloruse:
папяровая хустачка, папяровы ручнік
france:
essuie-tout, mouchoir en papier
germane:
Küchenkrepp
indonezie:
tisu, kertas tisu
japane:
ティッシュペーパー, ペーパータオル
nederlande:
papieren zakdoek
pole:
chusteczka papierowa, ręcznik papierowy

administraj notoj

klozet~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
tapet~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.