slipo
- Kartona aŭ papera folieto, facile klasigebla, sur kiu oni skribas ian noto1n: li eksidis apud la skribotablo, eltiris keston kaj sencele rigardis foliojn kaj slipojn [1]; de komplikita mikroskopo pendis slipo, sur kiu estis skribita la adreso [2]; Magnetofona Servo (ĝis 1972 ĝi produktis 292 programojn) kaj Koresponda Servo (entute 3 920 slipoj ĝis 1972) [3]; el tirkesto [ŝi] prenis skatoleton kun malgrandaj, sed belaj paperslipoj: cento da identaj ekslibrisoj [4]; mi iris konsulti la vizoslipojn de la eksterlanda konferenca personaro [5]; el la malnovaj hotelslipoj montriĝis ke Aleksandro Jendrik loĝis dum unu semajno en Hotelo Moderna [6]; se vi kondutos lerte, li faligos antaŭ vin kelke da monslipoj [7]; li prenis registran slipon kaj komencis noti [8]; la unua libreto […] prezentas ilustraĵojn kaj tekstetojn, la dua – eltondotajn slipojn kun aŭ sen vortoj dorsflanke [9]. formularo2
1.
Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
2. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Monato, Lode Van de Velde: Ekslibriso, 2010
5. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 6
6. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 18
7. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
8. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
9. Alessandra Di Donato: Ni ludas por...lerni, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 23a

- beloruse:
- картка, картачка (для картатэкі)
- ĉeĥe:
- kartotékový lístek, kartotéční lístek
- ĉine:
- 卡片 [kǎpiàn], 文件卡片 [wénjiànkǎpiàn], 档案卡 [dǎngànkǎ], 檔案卡 [dǎngànkǎ], 索引卡片 [suǒyǐnkǎpiàn], 紙條 [zhǐtiáo], 纸条 [zhǐtiáo]
- france:
- fiche
- germane:
- Zettel, Karteikarte
- hungare:
- cédula, (jegyzet)karton, jegyzetpapír
- japane:
- 分類用カード [ぶんるいようかーど]
- nederlande:
- kaart (in kaartsysteem), briefje
- perse:
- برگه، فیش
- pole:
- kartka (np. katalogowa)
- ruse:
- карточка (для картотеки)
- slovake:
- kartotečný lístok, lístok papiera
- ukraine:
- картка (для картотеки)
sliparo
- Serio de slipoj, ordinare sisteme ordigitaj, per kiu oni kolektas informojn: ŝi havas nekredeble ampleksajn sliparojn kaj notlibrojn, konas parkere ĉiujn esencajn faktojn [10]; ni trovis nek rendevulibron, nek sliparon pri pacientoj [11]; en la komenco en la CO de UEA troviĝis ampleksa sliparo, en kiu estis notita ĉiu unuopa servo [12]; utiligante la abundan sliparon, jam de jaroj kolektitan de Grosjean-Maupin [13]; ili celis registri en sliparon ĉiujn verkojn iam aperintajn kaj aperontajn [14]. dosiero1, registro1
10.
Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 18
11. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
13. Gaston Waringhien: Plena Ilustrita Vortaro, ĝenerala antaŭparolo
14. Monato, Roland Rotsaert: Mundaneum: papera antaŭulo de Interreto, 2004

- картатэка
- ĉeĥe:
- blok papíru, kartotéka, lístkovnice
- france:
- fichier (ensemble de fiches)
- germane:
- Zettelkasten, Zettelsammlung, Karteikasten
- hungare:
- kartoték, cédulakatalógus
- japane:
- カード一式 [かーどいっしき]
- pole:
- kartoteka
- ruse:
- картотека
- slovake:
- blok papiera, kartotéka
- ukraine:
- картотека
kaŝslipeto, suflorslipeto
- Kartona aŭ papera folieto kun notoj, kiun oni kaŝe uzas dum ekzameno: iuj eltrovis diversajn rimedojn, ekzemple skribilojn kun kaŝitaj slipetoj aŭ kopioj, por friponi dum la ekzameno [15].
15.
Monato, Alice Liu: Ekzameno ekzamenata, 2009
- beloruse:
- шпаргалка
- ĉine:
- 小抄 [xiǎochāo], 夹带 [jiādài], 夾帶 [jiādài]
- france:
- antisèche
- germane:
- Spickzettel
- hungare:
- puska (átv.)
- nederlande:
- spiekbriefje
- perse:
- برگهی تقلب
- pole:
- bryk, ściąga
- ruse:
- шпаргалка