*regn/o PV

*regno

1.
POL Ŝtato kondukanta sian propran, sendependan eksteran politikon, subjekto de la internacia juro: Polujo, kiu sub la regado de la rusaj caroj estis nur lando kaj nacio, nun refariĝis regno; tuteŭropa organizo de la regnoj; la ligo de la regnoj; VD:nacio, lando, ŝtato.
2.
(figure) Loko en la spaco aŭ en hierarkio de ideoj kie regas iu specio, principo ktp: la regno de beloZ ; ne en la akvo estas la regno de la leonoZ ; KRI en tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, kaj dirante: Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo [1]. la regno de la mortintoj [2]; regno de sonĝoj [3].
3.
SCIBIO Iu el la plej ĝeneralaj grupoj en la naturscienca, aŭ pli speciale biologia, klasifiko, tradicie la animala, fungoj, plantoj.
a)
SCI Lineo enkondukis la klasifikon en tri regnojn de la naturo: minerala, vegetala kaj animala; Ĉiuj tri regnoj de l’ naturo havis ... reprezentanton en tiuj ĉi tri viroj: ĉar Snitchey estis simila je pigo aŭ korvo ..., kaj la doktoro havis striitan vizaĝon, kiel citrona pomo ... [4].
b)
BIO eŭbakteria, prabakteria, protozoa, funga, kromista, vegetala, animala estas la plej konataj regnoj biologiaj. PRT:filumo, divizio.
1. La Nova Testamento, S. Mateo 3:1-2.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
4. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
angle:
kingdom
beloruse:
1. дзяржава 2. царства 3. царства (жывых істотаў)
ĉeĥe:
mocnost, stát, říše
france:
état, règne
germane:
Reich
hispane:
reino
hungare:
1. állam, birodalom 2. birodalom, ország 3. ország (rendszertani)
japane:
[くに], 国家 [こっか], , 界 [かい]
nederlande:
rijk
pole:
królestwo, mocarstwo
ruse:
1. держава 2. царство ~o de la ĉielo: царство небесное. 3. царство (биол.)
slovake:
mocnosť, ríša, štát
taje:
อาณาจักร
ukraine:
держава, царство, королівство

regna

Apartenanta al la regno, koncernanta la regnon: la regna kaso; kunvoku la regnajn prezentantojn al kunveno! Hamlet .
beloruse:
дзяржаўны
hungare:
állami, birodalmi
japane:
国の [こくの], 国家の [こっかの]
nederlande:
rijks-
pole:
państwowy
ruse:
государственный
ukraine:
державний

*regnano [5]

Homo vivanta en la teritorio, sub la leĝoj de regno: ĉiuj fortaj regnanoj tridek- ĝis kvardekjaraj, ne ankoraŭ apartenantaj al la nacia gvardio, tuj estu envicigotaj [6].
VD:ŝtatano
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -an'
6. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
beloruse:
грамадзянін
ĉeĥe:
obyvatel říše, občan, státní příslušník
france:
habitant (d'un pays), sujet (d'un pays)
hungare:
állampolgár
japane:
国民 [くにたみ]
nederlande:
staatsburger
pole:
obywatel
ruse:
гражданин
slovake:
obyvateľ, občan, štátny príslušník
ukraine:
підданий

*regnestro

POL Tiu, kiu ĉefe gvidas la politikon de regno: la regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo [7].
beloruse:
кіраўнік дзяржавы
ĉeĥe:
hlava státu, hlava státu, panovník
france:
chef d'état, souverain
japane:
元首 [げんしゅ]
nederlande:
staatshoofd
pole:
głowa państwa, władca, panujący
ruse:
глава государства
slovake:
panovník
ukraine:
глава держави

besta regno, animala regno

BIO La biologia regno ampleksanta la tutan bestaron de la mondo: la besta regno ... posedas atributojn fremdajn al la antaŭaj klasoj, t.e. movkapablon, instinktojn kaj sentojn [8].
8. L. Zamenhof: La Bahaa Filozofio, The Bahá'í World, 1934-1936 (6), p. 668a-674a
beloruse:
царства жывёлаў
france:
règne animal
japane:
動物界 [どうぶつかい]
pole:
królestwo zwierząt

vegetaĵa regno, planta regno

BIO La biologia regno ampleksanta la tutan vegetaĵaron de la mondo: vegetarano povas sin nutri sole el substancoj de la vegetaĵa regno [9].
9. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
beloruse:
царства расьлінаў
france:
règne végétal
japane:
植物界 [しょくぶつかい]
pole:
królestwo roślin

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~estro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.