*servi
(x)
- 1.
- (iu) Plenumi difinitan laboron aŭ taskon por profito aŭ utilo kaj sub dispono de iu: servi iun, al iu; dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeliĝis. [1]; viaj du servantoj servos al ni kiel atestantoj BdV ; ŝia Arturo ankaŭ servas sur fervojo FK ; li [kiel] soldato servis brave kaj kuraĝe, sed post la milito li ricevis eksiĝon kaj tri helerojn [2]; sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas PrV ; al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas PrV ; al Dio servu, diablon rezervu PrV . servuti
- 2.
- (iu) Kompleze havigi utilon al iu: en tia okazo li multe servis al mi; pri multaj el niaj frujaraj eminentuloj mankas al ni biografiaj informoj, kaj ni malbone servas al postaj generacioj, ne serĉante kaj arĥivante ilin KPr . helpi1, komplezi, subteni2
- 3.
- (evitinde)
Surtabligi,
prezenti1
manĝaĵon aŭ trinkaĵon al iu:
kiam oni servis al li malvarman kafon, li laŭte blasfemis
KKl
;
li servis al li glason da biero
KKr
;
oni servis cetere, kiel kutime, tiel eksterordinarajn manĝaĵojn, ke eĉ
[…] Apicius svenus je ilia vido
QuV
;
kie oni servis la manĝon en la ĝardeno?
[3];
restoracio en la placo estis malfermita, sed ne servas
manĝojn antaŭ la sepa
[4];
oni servas la mitulojn en kolosaj kvantoj, en grandaj kaseroloj
[5].
prezenti1,
oferti2,
proponi2,
regali1,
serviri (pilkon)Rim.: Ĉi tiu signifo ne koheras kun la ĉefa kaj fundamenta signifo de servi, same kiel malkohera estus egale fuŝa „servi pilkon“ anstataŭ „serviri pilkon“. Se onin ne kontentigas la tradicia surtabligi, oni serĉu alian vorton, ekz-e „servumi“, prefere ol difekti la koheron de la fundamenta leksiko. La PIV-oj ĉi tiun missignifon por „servi“ ne akceptas. [Sergio Pokrovskij]
- 4.
- (io) Esti utila por iu aŭ io: karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro [6]; por kio servas mia laboro [7]? por kio servas mono en la mano de malsaĝulo [8]? mia mono servis por ŝtopi tre rimarkeblajn truojn GDn ; ĉiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn ADL ; tiu vortarego […] servos kiel neoficiala kaj ne deviga konsilanto [9]; kio servas por ĉio, taŭgas por nenio PrV ; ne servas larmo anstataŭ armo PrV ; akvo kaj pano servas al sano PrV ; eĉ bagatelo povas servi al celo PrV . utili
- 5.
- (io) Esti uzata por io: ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo [10]; kelke da salatfolioj kaj kelke da kaŝtanoj […] servis al li kiel vespermanĝo [11]; aliaj pecoj servis kiel okulvitroj [12]. anstataŭi, funkcii2, roli2
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 14:4
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
3. Spomenka Štimec: Zagrebaj Solistoj en Bonaero, Monato, 2001/07, p. 22
4. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
5. Petro Desmet': Jubile, jubilade, gargantuece palatkareseme, Monato, 2006/08, p. 23
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:21
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:16
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:3
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
3. Spomenka Štimec: Zagrebaj Solistoj en Bonaero, Monato, 2001/07, p. 22
4. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
5. Petro Desmet': Jubile, jubilade, gargantuece palatkareseme, Monato, 2006/08, p. 23
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:21
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:16
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:3
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
- afrikanse:
- dien
- albane:
- shërbejnë
- amhare:
- ማገልገል
- angle:
- serve
- arabe:
- خدمة
- armene:
- ծառայել
- azerbajĝane:
- xidmət
- beloruse:
- служыць
- bengale:
- পরিবেশন করা
- birme:
- အစေခံ
- bosne:
- služe
- ĉeĥe:
- poskytovat službu, sloužit
- ĉine:
- 侍候 [shìhòu], 侍 [shì], 伺候 [cìhòu], 用作 [yòngzuò], 事奉 [shìfèng]
- dane:
- tjene
- estone:
- teenima
- eŭske:
- balioko
- filipine:
- maghatid
- france:
- servir
- galege:
- servir
- germane:
- dienen
- guĝarate:
- સેવા આપવા
- haitie:
- sèvi
- haŭse:
- bauta
- hinde:
- सेवा कर
- hispane:
- servir
- hungare:
- szolgál sinjoroj sin batas, ~antoj vundojn ricevas: urak vesznek össze, jobbágy haját tépik. al du sinjoroj samtempe oni ~i ne povas: nem lehet két úrnak szolgálni. akvo kaj pano ~as al sano: nincs egészségesebb ital a kenyérnél, ital a víznél.
- ide:
- servar
- igbe:
- ozi
- indonezie:
- melayani, menyervis, meladeni, berdinas
- irlande:
- freastal
- islande:
- þjóna
- itale:
- servire
- japane:
- サーブ
- jave:
- ngawula
- jide:
- דינען
- jorube:
- sin
- kanare:
- ಸೇವೆ
- kartvele:
- ემსახურება
- kazaĥe:
- қызмет ету
- kimre:
- gwasanaethu
- kirgize:
- кызмат кылуу
- kmere:
- បម្រើ
- koree:
- 봉사
- korsike:
- servinu
- kose:
- khonza
- kroate:
- služe
- kurde:
- sûxrekirin
- latine:
- serviant
- latve:
- kalpot
- laŭe:
- ບໍລິການ
- litove:
- tarnauti
- makedone:
- служат
- malagase:
- manompo
- malaje:
- berkhidmat
- malajalame:
- സേവിക്കുക
- malte:
- jservu
- maorie:
- e mahi
- marate:
- सर्व्ह
- monge:
- pab
- mongole:
- үйлчлэх
- nederlande:
- dienen
- nepale:
- सेवा
- njanĝe:
- kutumikira
- okcidentfrise:
- tsjinje
- panĝabe:
- ਦੀ ਸੇਵਾ
- paŝtue:
- خدمت
- pole:
- obsługiwać, służyć, oddawać przysługę, serwować
- ruande:
- gukorera
- ruse:
- служить
- samoe:
- tautua
- sinde:
- جي عبادت ڪريو
- sinhale:
- සේවය
- skotgaele:
- a ‘frithealadh
- slovake:
- prisluhovať, slúžiť
- slovene:
- služijo
- somale:
- adeegaan
- ŝone:
- kushumira
- sote:
- sebeletsa
- sunde:
- ngaladenan
- svahile:
- kutumika
- taĝike:
- хизмат
- taje:
- ให้บริการ
- tamile:
- சேவை
- tatare:
- хезмәт ит
- telugue:
- సర్వ్
- ukraine:
- служити
- urdue:
- خدمت
- uzbeke:
- xizmat
- vjetname:
- phục vụ
- zulue:
- ukukhonza
servo
- 1.
- Tasko plenumita por iu, sub kies dispono oni estas: mi fariĝis preskaŭ almozulo, kaj nur kun helpo de unu mia parenco ricevis servon sur fervojo FK ; unu el la eminentaj oficiroj petis Aŭguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension FK ; la granda, moda kaj riĉa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Marta ; ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu alportus al mi lakton kaj bulkojn? mi pagus por la servo, mallaŭte diris la vidvino Marta ; vi konas la servon, per kiu mi vin servis [13]; vi faros servon al Dio sur ĉi tiu monto (vd diservo) [14].
- 2.
- Tasko kompleze plenumita por ies profito: nia Lingva Komitato farus al ni tre grandan servon, se ĝi per komuna laboro de ĉiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon [15]; servo ne petita ne estas merita PrV ; servo postulas reservon PrV . komplezo, subteno
- 3.
- Konstanta funkcio, kiun ordinare plenumas sekcio de entrepreno aŭ administro: la sekcio de interesoj de Kubo en Usono anoncis la haltigon de siaj konsulejaj servoj [16]; krom tiu ĉi servo publika, la redakcio faras multajn servojn privatajn, divenante ekzemple al enamitoj pri la karaktero de iliaj idealoj FK .
- 4.
- Utileco por io: la ventumilo, kiam ĝi estas malfermita, […] faras la servon de kurteno, kiu estas antaŭtirita, dum la vizaĝo faras tualeton FK ; tiu ĉi okulakvo […] faras bonegajn servojn FK .
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 30:26
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:12
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
16. M. Gutierres González: Kubo devigita nuligi konsulajn servojn en Usono..., Radio Havano Kubo, 2013-11-27
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:12
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
16. M. Gutierres González: Kubo devigita nuligi konsulajn servojn en Usono..., Radio Havano Kubo, 2013-11-27
- angle:
- service
- beloruse:
- служба
- ĉeĥe:
- služba
- ĉine:
- 服务 [fúwù], 服務 [fúwù], 劳务 [láowù], 勞務 [láowù], 役 [yì]
- france:
- service
- germane:
- Dienst 3. Dienstleistung
- hispane:
- servicio
- hungare:
- szolgálat ~o postulas re~on: minden szolgálatnak fizetség a bére.
- ide:
- servo
- indonezie:
- dinas, jasa, layanan, pelayanan, servis
- itale:
- servizio
- japane:
- 奉仕 [ほうし], サービス [さーびす], 勤務 [きんむ], 奉公 [ほうこう], 部局 [ぶきょく], 部門 [ぶもん], サービス業 [サービスぎょう]
- nederlande:
- dienst
- okcidentfrise:
- tsjinst
- pole:
- obsługa, służba, serwis, usługa
- ruse:
- служба
- slovake:
- služba
- ukraine:
- служба, служіння, обслуговування
servado
- La ago servi, regule, sinofere aŭ dum iom daŭra tempo: mi antaŭ jaro komencis mian servadon ĉe vi FK ; mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa DL ; ĉu li ne estos tute alia en lia juĝa servado? FK ; patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj sampatrujanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas [17]; [ili] deziras esti unuigitaj en internacia organizaĵo por reciproka sinservado [18]; tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi [19]; mi ĝis nun nenion atingis per mia servado en Peterburgo [20]; lia stabo aranĝis tre bone esploristan servadon [21]. aparato, instituto, organizaĵo
17.
L. L. Zamenhof: Deklaracio de homarano, Nica Literatura Revuo, 1959:24
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 33:22.
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 17a
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 33:22.
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 17a
- beloruse:
- служэньне, служба
- ĉeĥe:
- sloužení, služba
- ĉine:
- 服务 [fúwù], 服務 [fúwù]
- france:
- service
- germane:
- Dienen, Dienst
- hungare:
- szolgálat
- indonezie:
- dinas, jasa, layanan, pelayanan, servis
- itale:
- servizio (prestare servizio)
- japane:
- 奉仕 [ほうし], サービス [さーびす], 勤務 [きんむ], 奉公 [ほうこう]
- pole:
- obsługa, służba
- ruse:
- служение, служба
- slovake:
- obsluha
- ukraine:
- служба, служіння, обслуговування
servanto
- Tiu, kiu servas: li faris festenon por ĉiuj siaj servantoj kaj li venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj servantoj [22]; Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron [23]; kia reganto, tia servanto PrV ; se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata PrV ; mastro en vojo ― servantoj en ĝojo PrV ; ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas PrV . servisto
22.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:20
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 50:2
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 50:2
- beloruse:
- служачы, служка, службовец
- ĉine:
- 俑 [yǒng], 仆役 [púyì], 价 [jiè], 佣 [yōng], 使 [shì], 傭 [yōng], 佣人 [yōngrén], 傭人 [yōngrén], 奴仆 [núpú], 听事 [tīngshì], 聽事 [tīngshì], 听差 [tīngchāi], 聽差 [tīngchāi], 臣仆 [chénpú], 臣僕 [chénpú]
- germane:
- Diener, Dienender
- indonezie:
- pelayan, peladen
- japane:
- 奉仕者 [ほうししゃ], 下僕 [げぼく]
- pole:
- służący, sługa
- ukraine:
- слуга, служитель
*servema
- Komplezema, volonte faranta servojn: ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon [24]. Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj [25]; servema kaj fervora FK ; servema mano al la buŝo Hamlet ; la komercisto alsaltis ridetante kaj serveme Marta ; kun kortuŝeco ŝi pensis pri […] la afableco kaj servemeco, kiun li montris al ŝi Marta ; ili ĉiuj kondutis tre serveme rilate al ŝi [26]; neimagebla servemo, per kiu mi estis helpata je ĉiu paŝo Metrop . asidua, fervora, humila, servuta, submetiĝema
24.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
25. La Nova Testamento, La agoj 17:22
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
25. La Nova Testamento, La agoj 17:22
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
- beloruse:
- услужлівы, паслужлівы
- ĉeĥe:
- koplezantní, laskavý, ochotný, úslužný
- france:
- complaisant, serviable
- hispane:
- servicial
- hungare:
- szolgálatkész
- itale:
- servile
- japane:
- 世話好きな [せわずきな], 親切な [しんせつな]
- pole:
- usłużny, uczynny
- slovake:
- láskavý, ochotný, úslužný
- ukraine:
- послужливий
servilo
- Komputila procezo plenumanta specialajn funkciojn (servojn) laŭ mendoj de aliaj procezoj (klientoj); la komputilo en kiu ruliĝas tia procezo (en komputila reto, rilate al la klientaj retnodoj): kiam uzanto sendas retmesaĝon, ĝi iras al servilo, kiu kutime apartenas al la retprovizisto de la sendanto [27]; poŝtoservilo [28]; por protekti mian komputilon mi provis elfiltri ĉion, kio estis en la angla lingvo […] mi plurfoje ŝanĝis interretajn servilon kaj retadreson, sed vane [29].
27.
Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, Monato, 2003/11, p. 15
28. Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, Monato, 2003/11, p. 15
29. Garbhan MacAoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, Monato, 2003/05, p. 15
28. Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, Monato, 2003/11, p. 15
29. Garbhan MacAoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, Monato, 2003/05, p. 15
- angle:
- server
- beloruse:
- сэрвэр
- ĉeĥe:
- server
- ĉine:
- 服务器 [fúwùqì], 服務器 [fúwùqì]
- france:
- serveur
- germane:
- Server
- hispane:
- servidor
- hungare:
- szerver, kiszolgáló
- indonezie:
- peladen (komputer), server
- itale:
- server
- japane:
- サーバ
- nederlande:
- server
- pole:
- serwer
- ruse:
- сервер
- slovake:
- server
- ukraine:
- сервер
servisto
- Homo kies okupo estas plenumi personajn servojn al iu: Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj: kiu estas ĉi tiu knabino? [30]; li estis nur la unua el la princaj servistoj IK ; miaj servistoj kaj ĉambristinoj ne estos hejme: mi disdonis al ili biletojn, ankaŭ al geservistoj de l' princino Mary ; la sekvantan matenon eniris la servistoj kaj servistinoj [31]. ĉambristo, lakeo, grumo.
- beloruse:
- слуга
- ĉeĥe:
- sluha, služebník
- ĉine:
- 仆 [pú], 僕 [pú], 仆人 [púrén], 僕人 [púrén], 佣人 [yōngrén], 傭人 [yōngrén], 傔 [qiàn], 儓 [tái]
- france:
- serviteur, domestique
- germane:
- Diener
- hispane:
- criado, sirviente
- hungare:
- szolga
- ide:
- servisto
- indonezie:
- pelayan, peladen
- itale:
- servo
- japane:
- 召使 [めしつかい], 従僕 [じゅうぼく], 使用人 [しようにん]
- nederlande:
- dienstbode
- pole:
- posługacz, sługa, służący
- ruse:
- слуга
- slovake:
- poskok, sluha, služobník
- ukraine:
- слуга, служитель
servistaro
- Tuto da servistoj en unu domo: li havis […] grandan servistaron [32]; li mem destinis kaj mezuris la varojn al sia servistaro [33]; [li ensaltis] supren en la servistejon (kp mezanino), mezen de la altkvalita servistaro, kiu paradis en silkaj ŝtrumpoj, kaj tiuj fieraj homoj tute rigidiĝis de teruro Fab3 ; se la traveturanta oficisto demandos la servistaron, ĉu ili estas kontentaj, ili diru: ni pri ĉio estas kontentaj, via moŝto [34].
32.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:14
33. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
34. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
33. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
34. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
- beloruse:
- абслуга, прыслуга, чэлядзь
- ĉeĥe:
- služebnictvo, čeleď, čeládka
- ĉine:
- 侍役 [shìyì]
- france:
- domesticité
- germane:
- Dienerschaft ~istejo: Dienstbotenwohnung, Heuerhaus.
- hispane:
- servicio
- ide:
- servistaro
- indonezie:
- pelayan rumah, abdi dalem
- pole:
- obsługa, służba, czeladź
- slovake:
- služobníctvo
- ukraine:
- прислуга, челядь
servistino
- Inseksa servisto: Rebeka kaj ŝiaj servistinoj […] sidiĝis sur la kameloj [35]; en la granda salono en la vintraj vesperoj sidadis la mastrino kun siaj servistinoj kaj ŝpinadis lanon kaj linon [36]; ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun siaj servistinoj kaj kun la servistinoj de siaj servistinoj kaj ĉiuj kavaliroj kun siaj servistoj kaj kun la servistoj de siaj servistoj, kiuj ankaŭ havis servobubon, staris en ordo ĉirkaŭe [37].
35.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:61
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, „Ĉio sur sian ĝustan lokon!“
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, „Ĉio sur sian ĝustan lokon!“
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
- beloruse:
- служанка
- ĉine:
- 丫鬟 [yāhuan], 女佣 [nǔ:yōng], 女傭 [nǔ:yōng], 女仆 [nǔ:pú], 女僕 [nǔ:pú], 婐 [wǒ]
- france:
- servante
- germane:
- Dienerin, Bedienstete, Bedienung (weiblich)
- hispane:
- criada, sirvienta
- hungare:
- szolgálólány
- ide:
- servistino
- indonezie:
- pelayan perempuan, peladen perempuan
- itale:
- serva
- japane:
- 女中 [じょちゅう], お手伝い [おてつだい], 小間使い [こまづかい]
- pole:
- służąca, posługaczka
- ruse:
- служанка
- ukraine:
- прислуга, служниця
priservi
(tr)
- Servante zorgi pri iu aŭ io: la granda besto […] ĉiam estas priservata, striglata, vartata kaj ricevas bonan manĝadon kaj drinkadon [38] en la domo de la cezaro ne mankis sklavinoj […] por la persona priservado QuV ; la knabinoj restis ĉe la fajro por priservi la ebriajn lagokamaradojn InfanTorent2 ; ili priservis nur la tablon de Demetrio [39]; fermi restoraciojn, kafejojn, rifuzi priservi eksterlandanojn [40]; ĉu verŝajne, ke firmao elspezus nur por priservi la homojn sen profito KrM ? [la glacirompiloj] levas pezajn ŝarĝojn de la marfundo, priservas marajn petrolkampojn kaj borstaciojn [41]; nia [elektro]stacio priservas ĉiujn proksimajn entreprenojn Metrop ; tri urboj estis priservataj de la sama distrikta gazeto KrM . provizi3
- beloruse:
- абслугоўваць
- ĉine:
- 张罗 [zhāngluo], 張羅 [zhāngluo], 操控 [cāokòng], 自己取用 [zìjǐqǔyòng], 跟牌 [gēnpái], 顧 [gù], 顾 [gù], 莅 [lì], 蒞 [lì]
- france:
- desservir
- germane:
- bedienen, versorgen
- hispane:
- ocuparse de, atender
- japane:
- 世話をする [せわをする]
- pole:
- obsłużyć
- ruse:
- обслужить, обслуживать
- ukraine:
- обслуговувати
diservo
- Plenumado de religiaj ritoj: li ĉiudimanĉe ĉeestis la Diservon kun sia maljuna patro kaj kantadis la sanktajn kantojn [42]; eĉ la unua interligo havis ordonojn pri Diservado kaj sanktejon mondan [43]; tamen la pastroj sekrete faras diservojn por la resaniĝo de la faraono [44]; la pastroj, kunpreninte malgrandan kapelon de Amon, suriris la supron de la plej proksima altaĵo kaj diservis tie [45]; mi ankaŭ ĉeestis diservon de kriegantaj derviŝoj [46]; la Psalmaro estas fonto de multegaj frazoj eldirataj dum mesoj kaj aliaj diservoj [47].
42.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
43. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 9:1
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 4
45. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 20
46. Lanti: Leteroj el Turkio, Ĉe la turniĝantaj derviŝoj
47. B. Masala: Diskuto pri „Patro nia“, sce, 1996-03-19
43. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 9:1
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 4
45. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 20
46. Lanti: Leteroj el Turkio, Ĉe la turniĝantaj derviŝoj
47. B. Masala: Diskuto pri „Patro nia“, sce, 1996-03-19
- beloruse:
- багаслужба, імша
- ĉeĥe:
- bohoslužba, pobožnost
- ĉine:
- 崇拜仪式 [chóngbàiyíshì], 崇拜儀式 [chóngbàiyíshì], 礼拜 [lǐbài], 禮拜 [lǐbài]
- france:
- culte, office religieux
- germane:
- Gottesdienst
- hungare:
- istentisztelet
- indonezie:
- kultus, pelayanan gereja, pelayanan keagamaan
- itale:
- funzione religiosa
- japane:
- 祭祀 [さいし], 礼拝 [れいはい]
- katalune:
- missa, ofici diví
- nederlande:
- eredienst
- pole:
- nabożeństwo, msza święta
- ruse:
- богослужение
- slovake:
- konať bohoslužbu, pobožnosť
- svede:
- gudstjänst
libroservo
- Servo de organizaĵo funkcianta kiel koresponda librovendejo: la CO prizorgas la eldonan fakon, la libroservon, la bibliotekon EeP ; mi ekvidis en Libroservo de Universala Kongreso diskon kun deklamaĵoj de Nikolaj Rytjkov [48]; en la menciita ĉelaga tendaro funkciis eta libroservo, kaj mi aĉetis kelkajn lernilojn [49]; libroserva katalogo [50].
48.
Boris Kolker: Aktoro malliberigita, Monato, 2001/01, p. 28
49. A. Korĵenkov: en: La vivo de Zamenhof ĉiam fascinis min: Intervjuo kun Aleksander Korĵenkov, La Ondo de Esperanto, 2018:6
50. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
49. A. Korĵenkov: en: La vivo de Zamenhof ĉiam fascinis min: Intervjuo kun Aleksander Korĵenkov, La Ondo de Esperanto, 2018:6
50. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
- france:
- service de librairie
- germane:
- Bücherdienst, Buchverkauf
- indonezie:
- layanan buku
- japane:
- 書籍販売部門 [しょせきはんばいぶもん], 書籍売り場 [しょせきうりば]
- pole:
- usługi księgarskie, sprzedaż książek
- ukraine:
- бюро продажу літератури (при товариствах, асоціаціях і т.п.)
memserva, mempriserva
- Kie oni mem sin priservas: universitata memserva restoracio Gerda ; en la memserva kafejo de Puŝkina biblioteko […] mi menciis la aferon entuziasme al kolegoj CKv ; la pasaĝero uzas memservan budon por printi la bagaĝetikedojn kaj poste transdonas la bagaĝon al fluglinia akceptisto [51]; en koridoroj de ĉiuj etaĝoj ekzistas mempriserva ebleco por akiri kafon, teon kaj aliajn trinkaĵojn [52]; antaŭ ekveturo mi aĉetis multe da ĉiutagaj necesaĵoj en proksima memservejo laŭ ŝia listo [53]; (figure) la kvar regionoj estis transformitaj en vastajn memservejojn kie plurnaciaj mafioj povis renkontiĝi por ekspluati la oron, kupron [54]; IKEA konsekvence realigis la sistemon de mem-servado [55]; memservado intertempe aplikas torturajn aparatojn: biletojn por tramo kaj trajno mi devas aĉeti per aŭtomato, monon mi ne plu ricevas ĉe bankogiĉeto de afabla homo, kiun oni konas de multaj jaroj kaj kun kiu oni volonte babilas iomete [56].
51.
Ivo Schenkel: Fluge tra la flughaveno, Monato, 2010/03, p. 10
52. Dio Benu, n-ro 59 (2005:3).
53. Lin Sheng: Forpasis mia karulino, Monato, 2006/03, p. 12
54. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Elektoj sub premo en Kinŝaso
55. Stefan Maul: Aŭtomat-homo, Monato, 2010/04, p. 5
56. Stefan Maul: Aŭtomat-homo, Monato, 2010/04, p. 5
52. Dio Benu, n-ro 59 (2005:3).
53. Lin Sheng: Forpasis mia karulino, Monato, 2006/03, p. 12
54. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Elektoj sub premo en Kinŝaso
55. Stefan Maul: Aŭtomat-homo, Monato, 2010/04, p. 5
56. Stefan Maul: Aŭtomat-homo, Monato, 2010/04, p. 5
- beloruse:
- з самаабслугоўваньнем
- france:
- en libre-service mem~ejo: libre-service (magasin).
- germane:
- Selbstbedienungs- mem~ejo: Selbstbedienungsladen. mem~ado: Selbstbedienung.
- hungare:
- önkiszolgáló mem~ejo: önkiszolgáló bolt.
- indonezie:
- swalayan mem~ejo: pasar swalayan, toko swalayan.
- itale:
- self service
- japane:
- セルフサービスの [せるふさーびすの]
- nederlande:
- zelfbedienings-
- pole:
- samoobsługowy
- ruse:
- с самообслуживанием
- ukraine:
- з самообслуговуванням
helposervo
- Oficejo, teamo aŭ alispeca servo, kiu provizas helpon: UEA kaj TEJO anoncis pri la funkciigo de speciala helposervo [57].
57.
-:
Esperantistoj subtenas ukrainajn samlingvanojn, libera folio, 2023-11-01
- france:
- centre d'assistance, cellule de crise, helpdesk, service d'aide
- indonezie:
- layanan bantuan, pusat bantuan
militservo, milita servado [58]
-
Servado, kiun plenumas soldato:
[li] iris en fremdlandan militservon
[59];
resti libera de militservo
[60];
kvankam Nikolao Petroviĉ tute ne posedis famon de kuraĝulo
[…] oni destinis lin, kiel filon de generalo, por
la milita servado
[61];
ĉar lia farto iom malfortigita de la malsano, ne ebligis la
reprenon de militservo tiel lacegiga kiel tiu de l’ Afrika
militado, li skribis al sia regimentestro kaj petis de li
daŭrigon de sia libertempo
[62];
ĉar li pro subtendevo al patrino estis liberigita de
militservo, li volas almenaŭ iom ripari sian mankon
tiurilate
[63].
Rim.: Tia servado povas esti profesia, aŭ portempa, por milita trejnado aŭ por defendi sian landon.
58.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, sub „servado“
59. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado
60. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
61. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 1
62. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
63. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
59. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado
60. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
61. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 1
62. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
63. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
- beloruse:
- вайсковая служба
- france:
- service militaire, carrière des armes (métier militaire), métier militaire, service des armes (métier militaire)
- germane:
- Militärdienst, Kriegsdienst
- hispane:
- servicio militar
- indonezie:
- dinas militer
- itale:
- servizio militare
- japane:
- 兵役 [へいえき]
- nederlande:
- militaire dienst
- pole:
- służba wojskowa, żołnierka
- ukraine:
- військова служба
militservi
- Esti plenumanto de militservo: eniris la restoracion grupo da soldatoj, eble ok aŭ naŭ, junaj viroj, kiuj militservis, videble [64]; mi mem estis juna kaj militservis Mary .
64.
Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 15a
- beloruse:
- служыць у войску
- ĉeĥe:
- sloužit na vojně
- france:
- faire son service militaire, être sous les drapeaux
- germane:
- im Militär dienen
- indonezie:
- berdinas (militer)
- itale:
- prestare servizio militare
- japane:
- 兵役につく [へいえきにつく]
- pole:
- służyć w wojsku, odbywać służbę wojskową
- slovake:
- slúžiť na vojne
- ukraine:
- проходити військову службу, бути/перебувати/знаходитися на військовій службі
sekretservo, sekreta servo
- Spionoficejo, kiu ĉiurimede kolektas informojn pri aliaj regnoj, eventuale eksterleĝe agas en ili, defendas la propran regnon kontraŭ fremdaj sekretaj servoj, terorismo kaj similaj: la israela sekretservo estas konata kiel unu el la plej efikaj en la mondo [65]. okcidentaj sekretservoj taksas, ke pasos ankoraŭ kelkaj jaroj, ĝis Nord-Koreio disponos pri atombombo taŭga por atakoj [66]; sekret-servisto Putin plifortigos la sekretan servon, kvankam kritikantoj asertas, ke jam delonge Rusion ne plu regas ministraro sed la sekreta servo [67]; la ŝtato posedas sep diversajn sekretajn servojn, kiuj ĉefe ŝirmas la reĝimon, ne la popolon [68].
65.
C. Piron: Ĉu ni kunvenis
vane?, 1982
66. Stefan Maul: Monstra atompotenco, Monato, 2009/07, p. 7
67. Stefan Maul: Hororo, Monato, 2004/10, p. 5
68. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
66. Stefan Maul: Monstra atompotenco, Monato, 2009/07, p. 7
67. Stefan Maul: Hororo, Monato, 2004/10, p. 5
68. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
- angle:
- secret service
- beloruse:
- сакрэтная служба
- ĉine:
- 特工 [tègōng]
- france:
- services secrets
- germane:
- Geheimdienst
- hispane:
- servicio secreto
- indonezie:
- dinas rahasia, jawatan rahasia
- itale:
- servizio segreto
- japane:
- 秘密情報機関 [ひみつじょうほうきかん], 諜報部 [ちょうほうぶ]
- nederlande:
- geheime dienst
- pole:
- tajna służba
sin enservigi
- Komenci daŭran servadon, ekofici por iu funkcio: li mem, kiel li diris, intencas enservigi sin sur ŝipo, al tio estas direktitaj ĉiuj liaj deziroj [69]. sin dungigi
69.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la
dunoj
- beloruse:
- наймацца на службу
- france:
- entrer en service
- germane:
- sich verdingen
- pole:
- przyjmować się na służbę
administraj notoj
mem~a, mempri~a:
Mankas verkindiko en fonto.