1rol/o PV

rolo

1.
KINTEA Ĉiu parto de teatra verko, ludata de ĉiu aparta aktoro: ludi la rolon de Hamleto; Hedwig Reicher ludas la rolon de Ifigenio Ifigenio .
2.
(figure) Agado, funkcio de iu aŭ io, konsiderata en siaj efikoj: mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala [1]; la sorto donis al mi rolon kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan [2]; mi formetas de mi ĉian oficialan rolon [3]; por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola kandidato EE ; la kutimo ludas gravan rolon en la vivo [4]; ideoj […] ludontaj gravan rolon en la historio EE ; fi, vi ja ne volos ludi la rolon de erarinta filo [5]? ambaŭ postenoj estas efektive nur duontempaj, [do] eblas plenumi samtempe du rolojn [6]. VD:ofico, okupo, profesio, tasko
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków en la 11a de aŭgusto 1912
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków en la 11a de aŭgusto 1912
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
6. Monato, Paul Gubbins: Unu regulo por riĉuloj, dua regulo por malriĉuloj, 2015
angle:
1. role (in theatre), part (in theatre) 2. role
beloruse:
роля
ĉeĥe:
role, úloha
france:
rôle
germane:
Rolle
hispane:
rol, papel 2. función, cometido
hungare:
szerep
ide:
rolo
itale:
ruolo
japane:
1. [やく], 役柄 [やくがら] 2. 役割 [やくわり]
nederlande:
rol
pole:
rola 1. rola (teatr), partia (teatr) 2. rola, funkcja
portugale:
parte (que cada ator desempenha), papel 2. papel
ruse:
роль
slovake:
rola, úloha
ukraine:
роль

roli

1.
Surpreni teatran, kinan, fikcian rolon: membroj studas proksime al la operejo kaj vespere rolas aŭ kantas en operaj prezentadoj [7]; la detektivo, Inspektoro Kramer, rolas nur kiel preteksto por reliefigi la verajn ĉefrolantojn en la romano [8]. VD:aktori
2.
Partopreni en situacio, agi konforme al iu funkcio: kial Sud-Ameriko ne rolas pli aktive en Unuiĝintaj Nacioj [9]; pri la kolektiva konduto de homoj tute ne rolas genoj [10]; fekundiga polvo de floroj, kiu rolas kiel planta spermo [11]; en ambaŭ verkoj grave rolas ankaŭ sociaj rilatoj kaj kondiĉoj [12].
7. Juhász K.: Korusa konkurso, Monato, 2000/12, p. 14
8. Donald Broadribb: Inter la dek plej bonaj romanoj, Monato, 2000/11, p. 26
9. Maritza Gutiérrez: Aŭdiĝas komuna voĉo, Monato, 1993/12, p. 10
10. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
11. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997:11, p. 12a
12. G. Berveling: Iom tro predikema romano, Monato, 2001:5, p. 30a
angle:
play a role
beloruse:
граць ролю
ĉeĥe:
účinkovat
france:
jouer un rôle, être impliqué dans
germane:
eine Rolle spielen 2. agieren (als)
hispane:
1. interpretar (un personaje)
hungare:
szerepel
itale:
recitare, impersonare, figurare
japane:
1. 役を演じる [やくをえんじる] 2. 役割を果たす [やくわりをはたす]
nederlande:
een rol spelen
pole:
grać rolę, odgrywać rolę
ruse:
играть роль
slovake:
hrať, vystúpiť (v úlohe), účinkovať

rolisto

KINTEA Aktoro: estas granda diferenco inter la prononckapablo de mezuma popolano kaj tiu de […] teatra rolisto [13].
13. Pejno S.: Re: Duoblaj konsonantoj, soc.culture.esperanto, 1998-11-29
beloruse:
актор
france:
acteur
germane:
Schauspieler
hispane:
intérprete (actor)
itale:
attore
pole:
aktor

rolulo

BELEKINTEA Persono prezentata en fikciaĵo, teatraĵo, kinaĵo, rakonto: entute la roluloj de Piron ŝajnas pupoj sen propra vivo [14]; spekti la rolulojn de populara brita televidserio komedia [15]; libro bezonas ankaŭ bonajn rolulojn [16]; vivrandaj roluloj [17]; ĉefa rolulo [18].
14. S. Johansson: Novelaro duepoka, Monato, 1998:2, p. 16a
15. William Simcock: Jarmila kupolo en Londono, Monato, 2000/08, p. 11
16. Familio Macgill: June, nejune, pretertempe, Monato, 2001/07, p. 26
17. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
18. Monato, Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, 2003
angle:
character (in fiction)
beloruse:
пэрсанаж, герой (у мастацкім творы)
ĉeĥe:
herec, představitel role
france:
personnage (de fiction), protagoniste
germane:
Figur (Fiktion)
hispane:
personaje
hungare:
szereplő
itale:
personaggio (lett., cin., teat.)
japane:
キャラクター [きゃらくたー], 登場人物 [とうじょうじんぶつ]
nederlande:
personage
pole:
odtwórca roli
ruse:
действующее лицо, персонаж, герой (произведения)
slovake:
herec, predstaviteľ úlohy
ukraine:
виконавець ролі

ĉefrolulo

BELEKINTEA Iu el la ĉefaj roluloj en fikciaĵo, ofte aperanta, ofte aganta; heroo1.b, protagonisto: ni renkontas ses ĉefrolulojn, ĉiun en sia karcero, kiuj fine renkontiĝas unu post la alia kaj kunlaboras por eskapi el la inkubejo [19]; la ĉefrolulino […] estis la edzino de la reĝisoro [20].
19. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/03, p. 17
20. Monato, Bardhyl Selimi: Filmoj el socialisma erao, 2009
angle:
main character, protagonist
beloruse:
галоўны герой
france:
héros (de récit), protagoniste
germane:
Hauptrolle, Protagonist
hispane:
protagonista
hungare:
főszereplő
itale:
protagonista (personaggio principale), personaggio principale, eroe (personaggio principale)
japane:
主人公 [しゅじんこう]
nederlande:
hoofdpersoon, protagonist
pole:
bohater główny
ukraine:
виконавець головної ролі

administraj notoj

pri ~ulo:
    Kiom mi komprenas, la tradukoj CS, PL, SK, UK referencas aktoron,
    la prezentaNton de rolo, dum la difino kaj la ekzemploj temas pri
    la fikcia persono prezentATa (romanpersono, drampersono). Tiu interpreto
    havas sian logikon, sed la vortaroj kaj la tradicio sin bazas sur
    alia logiko.
    [Sergio Pokrovskij]
  
pri ĉef~ulo:
    Ĉe UK la sama miskompreno kiel la idikita en ADM ĉe ROLULO.
    [Sergio Pokrovskij]