aktoro
- Teatra aŭ kina ludisto, plenumanta rolojn: eniradis sur la arenon la aktoroj [1]; nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn [2]; kroataj teatraĵoj kaj aktoroj multe kontribuis al la esperanta teatro [3]; kia sufloro, tia aktoro PrV . rolisto
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
2. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
3. Hecimovic Branko: Antologio de kroataj unuaktaj dramoj, Monato, jaro 1998a, numero 3a, p. 18a
2. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
3. Hecimovic Branko: Antologio de kroataj unuaktaj dramoj, Monato, jaro 1998a, numero 3a, p. 18a
- angle:
- actor
- beloruse:
- актор
- bulgare:
- актьор
- ĉeĥe:
- herec, představitel, účinkující
- ĉine:
- 大花面 [dàhuāmiàn]
- france:
- acteur
- germane:
- Schauspieler, Darsteller
- hebree:
- שחקן (תיאטרון, קולנוע)
- hispane:
- actor
- hungare:
- színész
- ide:
- aktoro
- itale:
- attore
- japane:
- 俳優 [はいゆう]
- malaje:
- pelakon seniwati, pelakon wanita
- nederlande:
- acteur, toneelspeler
- pole:
- aktor
- portugale:
- ator, artista
- rumane:
- actor
- ruse:
- актёр, артист
- slovake:
- herec, účinkujúci
- ukraine:
- актор, артист
- volapuke:
- dramatan
aktori
- Ludi rolojn en teatraĵoj, kinaĵoj: li ne ŝercis nek aktoris, kaj dum la tuta leciono ne aperis eĉ plej eta rideto sur lia vizaĝo [4]; la ĉeĥa aktorino Eva Seemannová-Suchardova […] aktoris en „La Verda Ĉaro de Julio Baghy“ [5]; Nikolaj Rytjkov trovis eblojn ankaŭ profesie aktori [6]; (figure) la ŝipestro aktoris delikate [7]. deklami, interpreti3, komedii, prezenti5, roli1
4.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, Dua Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. Boris Kolker: Aktoro malliberigita (Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo), Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 28a
7. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 26a
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. Boris Kolker: Aktoro malliberigita (Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo), Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 28a
7. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 26a
- angle:
- act, play a role
- beloruse:
- граць (ролю)
- ĉeĥe:
- hrát, hrát divadlo
- ĉine:
- 唱戏 [chàngxì], 唱戲 [chàngxì]
- france:
- jouer un rôle (théâtre)
- germane:
- schauspielern, im Theater auftreten
- hebree:
- לשחק (תפקיד)
- hispane:
- actuar (teatro)
- hungare:
- szerepel (mint színész), játszik (mint színész)
- itale:
- recitare
- japane:
- 演技する [えんぎする]
- pole:
- grać rolę, odtwarzać rolę
- ruse:
- играть роль
- slovake:
- hrať, hrať divadlo
- ukraine:
- бути актором, виступати у спектаклі, грати роль
aktorino
- Ina aktoro: grandtalenta aktoro, kiu faras al aktorino antaŭ entuziasmigita publiko la plej pasiajn amkonfesojn [8]; fajroj estis ekflamantaj en la arbustoj, timigante nian malfeliĉan aktorinon, kiu jam ŝanĝis la tridek kvinan kostumon je ruĝa atlasa pantaloneto, busttenilo kaj rusa arĝenta krestsimila ĉapo Metrop .
8.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
- angle:
- actress
- beloruse:
- акторка, актрыса
- ĉine:
- 女优 [nǚyōu], 女優 [nǚyōu], 女演员 [nǚyǎnyuán], 女演員 [nǚyǎnyuán]
- france:
- actrice
- germane:
- Schauspielerin, Darstellerin
- hispane:
- actriz
- ide:
- aktorino
- itale:
- attrice
- japane:
- 女優 [じょゆう]
- nederlande:
- actrice, toneelspeelster
- pole:
- aktorka
- ukraine:
- акторка
- volapuke:
- jidramatan
filmaktoro
- Aktoro, kiu rolas en filmoj: kial ne fariĝi filmaktoro? – tion mi ne malŝatus [9]; la konata kaj muskola filmaktoro Rambo [10].
9.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
3a
10. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
10. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
- angle:
- film actor, film actress
- beloruse:
- кінаактор
- ĉeĥe:
- filmový herec
- france:
- acteur de cinéma
- germane:
- Filmschauspieler
- hungare:
- filmszínész, filmművész
- itale:
- attore cinematografico
- japane:
- 映画俳優 [えいがはいゆう]
- pole:
- aktor filmowy
- ruse:
- киноактёр, киноартист
- slovake:
- filmový herec
- ukraine:
- кіноактор