deklami
- 1.
-
(tr)
Laŭte voĉlegi aŭ reciti, kun artisme taŭga tono: li travagadis tiujn […] urbojn, deklamante siajn versojn, por akiri vivrimedojn [1]; la versaĵo estis bonege deklamita, kaj la deklaminto ricevis grandan aplaŭdon [2]; rigardante en la profundon de ŝiaj okuloj, li deklamis malrapide kanton de Heine IK ; vi unu fojon deklamis parolon, — sed […] kiom mi memoras, la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo Hamlet ; Nolan siavice transprenis la libron kaj deklamis al la ceteraj, kaj li tre bone povis deklami [3]. interpreti3, prezenti4 - 2.
- (absolute) Paroli per pasie emfaza tono: Herodo […] sidis sur tribunala seĝo kaj deklamis al ili [4]; ni trenas veturilon kiel bovoj kaj ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco [5]. agiti2.c, oratori, reklami, verva
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Edward Everett Hale, trad. E. L. Robinson, trad. Don Harlow: La viro senpatria, 1907 kaj 1994
4. La Nova Testamento, La agoj 12:21
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Edward Everett Hale, trad. E. L. Robinson, trad. Don Harlow: La viro senpatria, 1907 kaj 1994
4. La Nova Testamento, La agoj 12:21
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
- angle:
- declaim, recite
- beloruse:
- дэклямаваць
- ĉeĥe:
- deklamovat, přednášet, recitovat, skandovat
- france:
- déclamer
- germane:
- 1. deklamieren, vortragen, aufsagen, rezitieren 2. beschwören, große Worte machen
- hebree:
- לְדַקלֵם
- hispane:
- declamar
- hungare:
- szaval
- japane:
- 朗読する [ろうどくする], 朗々と読む [ろうろうとよむ], 美辞麗句を並べる [びじれいくをならべる], 大げさに言う [おおげさにいう]
- katalune:
- declamar
- pole:
- 1. deklamować, recytować 2. używać wielkich słów, używać okrągłych zdań, mówić okrągłymi zdaniami
- portugale:
- declamar, recitar
- rumane:
- recita, declama
- ruse:
- декламировать
- slovake:
- prednášať, recitovať
- ukraine:
- декламувати, читати напам’ять
deklamaĵo
- Verko destinita por deklamado; peco deklamata: inter la deklamaĵoj troviĝis ankaŭ nova versaĵo, sub la titolo Okulvitroj de la onklino [6]; mi ekvidis en Libroservo de Universala Kongreso diskon kun deklamaĵoj de Nikolaj Rytjkov [7]. recitalo
6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. Boris Kolker: Aktoro malliberigita, Monato, 2001/01, p. 28
7. Boris Kolker: Aktoro malliberigita, Monato, 2001/01, p. 28
- beloruse:
- дэклямацыя
- ĉine:
- 雄辩法 [xióngbiànfǎ], 大演說 [dàiyǎnshuō]
- germane:
- Deklamation, Vortrag (Text, Verse)
- japane:
- 朗読 [ろうどく], 美文 [びぶん], 長広告 [ちょうこうこく]
- pole:
- deklamacja
- rumane:
- declamație, recitare
deklamisto
- Iu, kiu profesie, regule deklamas: li estas deklamisto, planante ĉiun geston, ĉiun toneton de la voĉo, li samtempe ludas per sia vizaĝo, per sulkoj ĉirkaŭ sia buŝo, per sia rigardo Metrop ; fine li vidas tragedion, similan al tiu, kiun li priskribis, la versfaristo sentis sin feliĉa, la deklamisto sentis sin inspirita QuV ; se deklamisto, anstataŭ „Ho mia kor’“, diras „Ho, kia mor’“, li ridigas la publikon KrB . aedo, rapsodooratoro, retoro
- beloruse:
- дэкляматар, чытальнік
- germane:
- Vortragender, Vorleser, Rezitator, Deklamator
- pole:
- deklamator
- rumane:
- recitator, declamator
- ukraine:
- декламатор, читець
ekspondeklami
- Ĉe foiro, bazaro ks, provi allogi la pasantojn, deklamante pri la bonaj ecoj de la vendotaĵo: ŝi estis superbona vendistino, kvankam ŝi ne sciis ekspondeklami KrM ; la ekspondeklamo estas malkohera kaj gurdata kun aplombo, ĉar ĝi scias precize kien ĝi celas. [8]. glori, laŭdi, pretendi2, propagandi, reklami1, varbi3
8.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Por faciligi obeemon
- angle:
- hype, hawk (wares)
- beloruse:
- запрашаць кліентаў, рэклямаваць (уголас)
- france:
- bonimenter
- germane:
- anpreisen
- hungare:
- vevőt csalogat, kikiált (vásárban)
- japane:
- 客寄せ口上を述べる [きゃくよせこうじょうをのべる]
- katalune:
- fer bombo (al mercat)
- pole:
- zachwalać, reklamować coś deklamując
- rumane:
- explica prin declamație, argumenta în mod pasionat
- ruse:
- зазывать покупателя