*proponi
(tr)
- 1.
- Prezenti al ies juĝo; antaŭmeti diskutotaĵon: ekzemplo proponas sed ne ordonas PrV ; proponi ion al la publika kritiko; projektoj […] proponitaj al la mondo FK ; ili pensas, ke se ni faros tiujn plibonigojn, kiujn ĉiu el ili proponas, nia afero iros multe pli bone [1]; se la Komitato malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al ĝia decido [2]; mi proponas […], ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj [3].
- 2.
- Prezenti al iu ion ne petitan, por ke li ĝin disponu: dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas PrV ; homo proponas, Dio disponas PrV ; proponi al iu siajn servojn [4] IK ; li proponis al ili monon [5]; [pri] la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon Marta ; ŝi proponis sin kiel servistinon [6]. ofertioferi2
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
5. La Nova Testamento, La agoj 8:18
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj

- angle:
- propose
- beloruse:
- прапанаваць, запрапанаваць
- bulgare:
- предлагам, предложа
- ĉeĥe:
- chystat, nabídnout, navrhnout, plánovat, proponovat
- ĉine:
- 提議 [tíyì], 提议 [tíyì], 提案 [tíàn], 倡議 [chàngyì], 倡议 [chàngyì], 提請 [tíqǐng], 提请 [tíqǐng], 创议 [chuàngyì], 創議 [chuàngyì], 建議 [jiànyì], 建议 [jiànyì], 提出 [tíchū]
- france:
- proposer
- germane:
- 1. vorschlagen 2. anbieten, antragen
- hispane:
- proponer, sugerir
- hungare:
- 1. javasol 2. ajánl, kínál
- japane:
- 提案する [ていあんする], 申し出る [もうしでる], 提供する [ていきょうする], 差し出す [さしだす]
- nederlande:
- 1. voorstellen 2. aanbieden
- pole:
- proponować, stawiać wniosek
- rumane:
- propune, face o cerere
- ruse:
- предложить, предлагать
- slovake:
- navrhovať, núkať
- svede:
- 1. föreslå 2. erbjuda
- ukraine:
- пропонувати
propono
-
Io proponata:
akcepti, diskuti, rifuzi ies proponojn;
liaj fratoj akceptis lian proponon
[7];
ilia ofico estis […] zorgi pri la pano de propono
[8];
ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis tion saman
[9];
oni legas proponojn pri edziĝo
[10];
Ove Ramel volis permesi al sinjoro Doe, ke li restu dum sia tuta vivo
en la
kastelo, sed li ne ricevis dankon pro sia propono
[11];
danĝeraj estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej
severan unuecon
[12];
la Lingva Komitato estu devigata esplori tiun proponon
[13];
laborpropono
[14];
amendpropono
[15].
Rim.: Proprasence oni prezentas ion al iu, supozante, ke li ĝin akceptos; oni proponas ion al iu, petante ke li ĝin ekzamenu, aŭ esperante, ke li ĝin uzos; oni oferas al iu ion, kion oni multe ŝatas, kredante, ke li senkoleriĝos aŭ plenumos onian deziron.komuniko
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:27
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 23:29
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 6:4
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
14. Monato, Evgeni Georgiev: Seksa sklaveco: ĉu defio al la 21a jarcento?, 2003
15. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003

- pano de ~o: schowbread.
- beloruse:
- прапанова
- bulgare:
- предложение
- ĉeĥe:
- nabídka, návrh
- ĉine:
- 議案 [yìàn], 议案 [yìàn], 提議 [tíyì], 提议 [tíyì], 建議 [jiànyì], 建议 [jiànyì], 提案 [tíàn], 提名 [tímíng]
- france:
- proposition
- germane:
- Vorschlag, Angebot, Antrag pano de ~o: Schaubrot, Präsenzbrot.
- hebree:
- pano de ~o: לחם הפנים.
- hispane:
- sugerencia, propuesta
- hungare:
- javaslat, ajánlat, kínálat
- japane:
- 提案 [ていあん], 動議 [どうぎ], 申し出 [もうしで], 提供 [ていきょう]
- nederlande:
- aanbod, voorstel
- pole:
- propozycja
- rumane:
- propunere
- ruse:
- предложение
- slovake:
- návrh, ponuka
- ukraine:
- пропозиція