*misio
- 1.
- Komisio donita de superulo al ekleziulo, por iri prediki kaj instrui la kristanan religion, precipe ĉe nekristanaj gentoj: fruaĝe ŝi jam komprenis, ke ŝi havas mision je la nomo de Dio por servi al la plej malriĉaj inter la malriĉuloj [1]; fondante la mision Sankta Jozefo apud la samnoma preĝejo tie, ili petis monon tra Aŭstrio kaj Germanio [2]; en la landon venadis diversaj religiaj misioj diversekleziaj, ĉu kristanaj, ĉu islamaj, kiuj krome notinde helpis per nutraĵoj, vestoj [3]; (ironie) al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas... ― se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin, ― ĉiu balaas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinaraj brosoj KrM .
- 2.
- Grava tasko, kiu estas komisiita per antaŭdestino, per revelacio, kiu ne estas plenumebla de alia: tiu, kiu profitas la skribarton, estas estimata jam de la infaneco, li plenumas grandajn misiojn [4]; la laboristoj [estas] la klaso, kies historia misio estas unuecigi kaj sekve pacigi la mondon Lanti ; nia organizo havas mision, kiun ĝi devas plenumi malgraŭ ĉiaj ajn atakoj kaj miskomprenoj Lanti ; ni naturamikoj kaj nudistoj havas grandan mision por plenumi InfanTorent2 ; Quan ankoraŭ havas gravan mision en sia vivo [5]; Lidja Zamenhof levis sian voĉon, jam preskaŭ senesperan, por la paciga kaj kontraŭŝovinisma misio de Esperanto EeP .
- 3.
- Komisio je grava celo, por kiu oni estas forsendata: Johano Grelo, al kiu mi komisiis konfidan mision, kaj kiu vojaĝis por la bezonoj de mia firmo, lin malkovris ChL ; forte pelis ŝin dezirego, rapidi antaŭen al Babel, por plenumi sian urĝan mision, antaŭ ol la tiea pastraro povos aktiviĝi QuV ; la regantoj kaj la regatoj renkontas unuj la aliajn, ĉu sur la stratoj, ĉu en kunvenoj, ĉu dum misio aŭ dum kampanjoj Rsp ; spionada misio [6]; blukaskulaj misioj [7]; longdaŭraj kosmaj misioj [8].
1.
Monato, Bardhyl Selimi: Centjariĝo de Patrino
Tereza, 2010
2. Monato, Bardhyl Selimi: Batalo kontraŭ la malriĉeco, 2015
3. Monato, Bardhyl Selimi: Batalo kontraŭ la malriĉeco, 2015
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
5. Monato, Alice Liu: Judaj rifuĝintoj en Ŝanhajo, 2015
6. Monato, Husejn Al-Amily: La tri turoj de MKC (2), 2007
7. Monato, Stefan Maul: Jubileo sen pompo, 2005
8. Monato, Roberto Pigro: Ulo dormanta salajron ja kaptas, 2015
2. Monato, Bardhyl Selimi: Batalo kontraŭ la malriĉeco, 2015
3. Monato, Bardhyl Selimi: Batalo kontraŭ la malriĉeco, 2015
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
5. Monato, Alice Liu: Judaj rifuĝintoj en Ŝanhajo, 2015
6. Monato, Husejn Al-Amily: La tri turoj de MKC (2), 2007
7. Monato, Stefan Maul: Jubileo sen pompo, 2005
8. Monato, Roberto Pigro: Ulo dormanta salajron ja kaptas, 2015
- angle:
- mission
- beloruse:
- місія
- bretone:
- mision
- ĉeĥe:
- mise, poselstvo, poslání
- ĉine:
- 使命 [shǐmìng], 传道部 [chuándàobù], 傳道部 [chuándàobù]
- france:
- mission (acte)
- germane:
- Mission (Auftrag)
- hungare:
- misszió, küldetés
- japane:
- 使命 [しめい], 任務 [にんむ], 伝道 [でんどう], 布教 [ふきょう], 使節団 [しせつだん], 伝道団 [でんどうだん]
- katalune:
- missió 1. missió (rel.) 3. missió (gen.)
- nederlande:
- missie, zending
- perse:
- 1. رسالت 3. مأموریت
- pole:
- apostolstwo, misja, posłannictwo, orędzie
- portugale:
- missão
- rumane:
- apostolat, misiuni, misiune, mesaj
- ruse:
- миссия
- slovake:
- misia, poslanie, posolstvo
- svede:
- mission
- ukraine:
- місія
misiejo
- Restejo de misiistoj, ofte ankaŭ loko de sanhelpaj, instruaj kaj aliaj agadoj: patrino Tereza starigis ankaŭ en sia patrujo plurajn misiejojn, kie deĵoras kaj servas ankoraŭ centoj da fratulinoj katolikaj [9]; ankaŭ lingve preĝejoj ofte funkcias kiel misiejoj de Okcidento, proponante kursojn de la angla, franca, germana ktp [10]; ekleziaj misiejoj respondecas pri la plimulto de la lernejoj [11].
9.
Monato, Bardhyl Selimi: Centjariĝo de Patrino
Tereza, 2010
10. Monato, Kimura Goro Christoph: Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis, 2011
11. Vikipedio, Ekvatora Gvineo, 2011-04-18
10. Monato, Kimura Goro Christoph: Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis, 2011
11. Vikipedio, Ekvatora Gvineo, 2011-04-18
- beloruse:
- місія (месца)
- ĉeĥe:
- misijní stanice
- france:
- mission (lieu)
- germane:
- Mission (Ort)
- japane:
- 布教所 [ふきょうしょ], 伝道所 [でんどうしょ]
- katalune:
- missió (edifici)
- pole:
- organizacja misyjna
- rumane:
- organizarea misiunii
- slovake:
- misijná stanica
- ukraine:
- місія (заклад, організація)
misiisto
- Ekleziulo, kiu predikas la kristanan religion en malproksimaj landoj: [en] Grenlando […] la misiisto Han Egede kun amo laboris per vortoj kaj faroj [12]; ankoraŭ Las Casas predikis kontraŭ la moro de fumado, […] sed la tuta elokventeco de la glora misiisto restis senfrukta FK ; antaŭ preskaŭ mil jaroj oni ŝtonmortigis tie ĉi, laŭdire, la unuan kristanan misiiston de tiu ĉi provinco Tor ; ne multe da bono kunportis kun si en Kamĉatkon kaj Ĉukotlandon niaj rusaj misiistoj Ĉukĉoj ; dum la lasta duono de la 19a jarcento ĉi tien venis katolikaj misiistoj [13].
12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
13. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo, 2006
13. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo, 2006
- angle:
- missionary
- beloruse:
- місіянэр
- bretone:
- misioner
- ĉeĥe:
- misionář
- ĉine:
- 传教士 [chuánjiàoshì], 傳教士 [chuánjiàoshì]
- france:
- missionnaire
- germane:
- Missionar
- hungare:
- misszionárius
- japane:
- 宣教師 [せんきょうし], 伝道師 [でんどうし]
- katalune:
- missioner
- perse:
- میسیونر، مُبلغ مذهبی
- pole:
- misjonarz
- rumane:
- misionar
- ruse:
- миссионер
- slovake:
- misionár, vierozvestca
- svede:
- missionär
- ukraine:
- місіонер