*misi/o PV *misio serĉi 'misio' [misi.0o] 1.[misi.0o.KRI] Komisio donita de superulo al ekleziulo, por iri prediki kaj instrui la kristanan religion, precipe ĉe nekristanaj gentoj: fruaĝe ŝi jam komprenis, ke ŝi havas mision je la nomo de Dio por servi al la plej malriĉaj inter la malriĉuloj [1]; fondante la mision Sankta Jozefo apud la samnoma preĝejo tie, ili petis monon tra Aŭstrio kaj Germanio [2]; en la landon venadis diversaj religiaj misioj diversekleziaj, ĉu kristanaj, ĉu islamaj, kiuj krome notinde helpis per nutraĵoj, vestoj [3]; (ironie) al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas... ― se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin, ― ĉiu balaas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinaraj brosoj KrM . 2.[misi.0o.vivtasko] Grava tasko, kiu estas komisiita per antaŭdestino, per revelacio, kiu ne estas plenumebla de alia: tiu, kiu profitas la skribarton, estas estimata jam de la infaneco, li plenumas grandajn misiojn [4]; la laboristoj [estas] la klaso, kies historia misio estas unuecigi kaj sekve pacigi la mondon Lanti ; nia organizo havas mision, kiun ĝi devas plenumi malgraŭ ĉiaj ajn atakoj kaj miskomprenoj Lanti ; ni naturamikoj kaj nudistoj havas grandan mision por plenumi InfanTorent2 ; Quan ankoraŭ havas gravan mision en sia vivo [5]; Lidja Zamenhof levis sian voĉon, jam preskaŭ senesperan, por la paciga kaj kontraŭŝovinisma misio de Esperanto EeP . 3.[misi.0o.komisio] Komisio je grava celo, por kiu oni estas forsendata: Johano Grelo, al kiu mi komisiis konfidan mision, kaj kiu vojaĝis por la bezonoj de mia firmo, lin malkovris ChL ; forte pelis ŝin dezirego, rapidi antaŭen al Babel, por plenumi sian urĝan mision, antaŭ ol la tiea pastraro povos aktiviĝi QuV ; la regantoj kaj la regatoj renkontas unuj la aliajn, ĉu sur la stratoj, ĉu en kunvenoj, ĉu dum misio aŭ dum kampanjoj Rsp ; spionada misio [6]; blukaskulaj misioj [7]; longdaŭraj kosmaj misioj [8]. 1. Monato, Bardhyl Selimi: Centjariĝo de Patrino Tereza, 20102. Monato, Bardhyl Selimi: Batalo kontraŭ la malriĉeco, 20153. Monato, Bardhyl Selimi: Batalo kontraŭ la malriĉeco, 20154. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I5. Monato, Alice Liu: Judaj rifuĝintoj en Ŝanhajo, 20156. Monato, Husejn Al-Amily: La tri turoj de MKC (2), 20077. Monato, Stefan Maul: Jubileo sen pompo, 20058. Monato, Roberto Pigro: Ulo dormanta salajron ja kaptas, 2015 angle: mission beloruse: місія bretone: mision ĉeĥe: mise, poselstvo, poslání ĉine: 使命 [shǐmìng], 传道部 [chuándàobù], 傳道部 [chuándàobù] france: mission (acte) germane: Mission (Auftrag) hungare: misszió, küldetés japane: 使命 [しめい], 任務 [にんむ], 伝道 [でんどう], 布教 [ふきょう], 使節団 [しせつだん], 伝道団 [でんどうだん] katalune: missió 1. missió (rel.) 3. missió (gen.) nederlande: missie, zending perse: 1. رسالت 3. مأموریت pole: apostolstwo, misja, posłannictwo, orędzie portugale: missão rumane: apostolat, misiuni, misiune, mesaj ruse: миссия slovake: misia, poslanie, posolstvo svede: mission ukraine: місія misiejoserĉi 'misiejo' [misi.0ejo] [misi.0ejo.REL] Restejo de misiistoj, ofte ankaŭ loko de sanhelpaj, instruaj kaj aliaj agadoj: patrino Tereza starigis ankaŭ en sia patrujo plurajn misiejojn, kie deĵoras kaj servas ankoraŭ centoj da fratulinoj katolikaj [9]; ankaŭ lingve preĝejoj ofte funkcias kiel misiejoj de Okcidento, proponante kursojn de la angla, franca, germana ktp [10]; ekleziaj misiejoj respondecas pri la plimulto de la lernejoj [11]. 9. Monato, Bardhyl Selimi: Centjariĝo de Patrino Tereza, 201010. Monato, Kimura Goro Christoph: Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis, 201111. Vikipedio, Ekvatora Gvineo, 2011-04-18 beloruse: місія (месца) ĉeĥe: misijní stanice france: mission (lieu) germane: Mission (Ort) japane: 布教所 [ふきょうしょ], 伝道所 [でんどうしょ] katalune: missió (edifici) pole: organizacja misyjna rumane: organizarea misiunii slovake: misijná stanica ukraine: місія (заклад, організація) misiistoserĉi 'misiisto' [misi.0isto] [misi.0isto.REL] Ekleziulo, kiu predikas la kristanan religion en malproksimaj landoj: [en] Grenlando […] la misiisto Han Egede kun amo laboris per vortoj kaj faroj [12]; ankoraŭ Las Casas predikis kontraŭ la moro de fumado, […] sed la tuta elokventeco de la glora misiisto restis senfrukta FK ; antaŭ preskaŭ mil jaroj oni ŝtonmortigis tie ĉi, laŭdire, la unuan kristanan misiiston de tiu ĉi provinco Tor ; ne multe da bono kunportis kun si en Kamĉatkon kaj Ĉukotlandon niaj rusaj misiistoj Ĉukĉoj ; dum la lasta duono de la 19a jarcento ĉi tien venis katolikaj misiistoj [13]. 12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger13. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo, 2006 angle: missionary beloruse: місіянэр bretone: misioner ĉeĥe: misionář ĉine: 传教士 [chuánjiàoshì], 傳教士 [chuánjiàoshì] france: missionnaire germane: Missionar hungare: misszionárius japane: 宣教師 [せんきょうし], 伝道師 [でんどうし] katalune: missioner perse: میسیونر، مُبلغ مذهبی pole: misjonarz rumane: misionar ruse: миссионер slovake: misionár, vierozvestca svede: missionär ukraine: місіонер administraj notoj