1geologi/o

geologio

1.
GEOLSCI Scienco, kiu studas la solidan ŝelon de la tero kaj la fenomenojn rilatantajn al ĝia konsisto: sinsekve ŝi komencis la studadon de hispana lingvo, flamenka gitaro, franca lingvo, geologio, arkeologio, ktp, sed neniam finis iun ajn el la kursoj [1]; en kelkaj lernejoj kaj universitatoj sub konservativa religia influo oni nun apenaŭ povas rekte instrui geologion, astronomion aŭ paleontologion [2]; li tamen interesiĝas ege pri iu ajn scienca temo, precipe geologio (tertremoj, maro, vulkanoj) kaj astronomio [3].
2.
Scio eltrovita per tiu scienco: la migrantoj ekkonu la flaŭron, faŭnon kaj geologion de tiu parko, kiu apudas la italan nacian parkon Granda Paradizo [4]; oni povas ĝui desegnofilmojn, kiuj prezentas la geologion kaj historion de la marĉoj [5].
angle:
geology
beloruse:
геалёгія
ĉeĥe:
geologie
ĉine:
地質學 [dìzhìxué], 地質 [dìzhì]
france:
géologie
germane:
Geologie
hispane:
geología
hungare:
földtan, geológia
indonezie:
geologi
japane:
地質学 [ちしつがく], 地質 [じしつ]
katalune:
geologia
nederlande:
geologie
perse:
زمین‌شناسی
portugale:
geologia
ruse:
геология
slovake:
geológia
ukraine:
геологія

geologiisto

GEOL Fakulo pri geologio: Steingrímur Jóhann Sigfússon estas islanda geologiisto kaj politikisto [6]. SIN:geologo.
angle:
geologist
beloruse:
геоляг
ĉeĥe:
geolog
ĉine:
地質學家 [dìzhìxuéjiā]
france:
géologue
germane:
Geologe
hispane:
geólogo
hungare:
geológus
indonezie:
geolog, geologiwan
katalune:
geòleg
nederlande:
geoloog
perse:
زمین‌شناس
portugale:
geólogo
ruse:
геолог
slovake:
geológ

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.