geologo
- Geologiisto: konataj geologoj de la Akademio de Naturaj Sciencoj publikigis sian esploran raporton pri mineraloj [1]; geologoj efektive malkovris, ke en gruzaj kaj sablaj tavoloj de nordorienta Litovio eblas trovi ĉirkaŭ 0,5 gramojn da oro en unu tuno da sablo [2]; la gejsero, borita en 1875 de la hungara geologo Viliam Zsigmondy, fariĝis en 1981 nacia natura memoraĵo de Slovakio [3]; en 2008 la franc-maroka geologo Abderrazak El Albani […] malkovris tre bone konservatajn fosiliojn de multĉelaj organismoj [4].
1.
Monato, MU Binghua: Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos
2. Monato, last: Ora febro en Litovio
3. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj
4. Monato, Walter Klag: De Gabono al Aŭstrio por unika ekspozicio
2. Monato, last: Ora febro en Litovio
3. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj
4. Monato, Walter Klag: De Gabono al Aŭstrio por unika ekspozicio
- angle:
- geologist
- beloruse:
- геоляг
- ĉeĥe:
- geolog
- ĉine:
- 地質學家 [dìzhìxuéjiā]
- france:
- géologue
- germane:
- Geologe
- hispane:
- geólogo
- japane:
- 地質学者 [ちしつがくしゃ]
- katalune:
- geòleg
- nederlande:
- geoloog
- perse:
- زمینشناس
- portugale:
- geólogo
- ruse:
- геолог
- slovake:
- geológ
- turke:
- yerbilimci, jeolog
- ukraine:
- геолог