*nazo
- 1.
(ĉe vertebruloj) Kava flarorgano kun truoj, ĉe la homo kaj multaj mamuloj elstaranta super la buŝo: [mi] flaras per la nazo [1]; rekta Metrop , kurba [2], plata [3] nazo; nazo de porko (vd rostro) [4]; la odoro agrable tiklis la nazojn de la gastoj [5]; nazoj estas faritaj por porti okulvitrojn, tial ni havas okulvitrojn [6]; vi la nazon portas tro super la nivelo (tro fieras) [7]; (figure) la pafado ĉe Hornbergo, kaj ili devis foriri kun longa nazo (elreviĝis sen atingi ion) [8]; unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia la nazon de sia azeno [9]; la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo [10]; preneton da tabako […] la trankvilanima advokato metis […] en la nazon [11]; li devis jen kaj jen interrompi sin, purigi kaj viŝi la nazon [12]; ŝi siblas tra la nazo kaj ploretas [13]; la vilaĝanino fermis la pordon antaŭ lia nazo [14]; la patrino donis al ŝi frapon sur la nazon, tiel ke la nazo fariĝis ruĝe kaj blue [15]; grandaj balenoj ŝprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren [16]; [li] diris naze, malbone prononcante la arameajn vortojn […] [17]; min akceptis fraŭlino kies okuloj pro ĉiama mensogado strabis nazen [18]; (figure) rigardu la faktojn, kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ via nazo [19]; (figure) videble mi havis bonan nazon (mi ĝuste divenis, konjektis, antaŭsuspektis), kaj lia najbareco tuj estis por mi suspekta [20]; li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo PrV ; (esti tute nekapabla antaŭvidi kaj antaŭzorgi, kp miopa) (figure) ni orde kondukas ilin je la nazo (arbitre persvadas, trompas) [21]; (frazaĵo) en fremdan vazon ne ŝovu la nazon (ne enmiksu vin en aferojn, kiuj vin ne koncernas) PrV .
muzelo, nazego
- 2.
- (figure) Antaŭa, elstara parto de objekto pli malpli simila al nazo; beko2: ŝipnazo (antaŭaĵo, pruo); nazo de plugilo; nazeto de kruĉo.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:22
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Averto
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
11. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
12. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Eyvind Johnson
13. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Moa Martinson
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
17. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
18. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 13
19. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
20. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
21. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:22
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Averto
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
11. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
12. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Eyvind Johnson
13. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Moa Martinson
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
17. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
18. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 13
19. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
20. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
21. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- afrikanse:
- neus
- albane:
- hundë
- amhare:
- አፍንጫ
- angle:
- nose
- arabe:
- الأنف
- armene:
- քիթը
- azerbajĝane:
- burun
- beloruse:
- нос
- bengale:
- নাক
- birme:
- နှာခေါင်း
- bosne:
- nos
- bretone:
- fri
- bulgare:
- нос 1. нос
- ĉeĥe:
- nos
- ĉine:
- 鼻子
- dane:
- næse
- estone:
- nina
- eŭske:
- sudurra
- filipine:
- ilong
- france:
- 1. nez li vidas nur ĝis la pinto de sia ~o: ne pas voir plus loin que le bout de son nez. en fremdan vazon ne ŝovu la ~on: mêle-toi de ce qui te regarde. 2. nez (d'un objet), pointe
- galege:
- nariz
- germane:
- Nase
- greke:
- 1. μύτη
- guĝarate:
- નાક
- haitie:
- nen
- haŭse:
- hanci
- hinde:
- नाक
- hispane:
- nariz
- hungare:
- orr
- igbe:
- imi
- indonezie:
- hidung
- irlande:
- srón
- islande:
- nef
- itale:
- naso 2. becco (di oggetto), beccuccio
- japane:
- 鼻 [はな]
- jave:
- irung
- jide:
- נאָז
- jorube:
- imu
- kanare:
- ಮೂಗು
- kartvele:
- ცხვირი
- katalune:
- nas 1. nas 2. punta, sortint
- kazaĥe:
- мұрын
- kimre:
- trwyn
- kirgize:
- мурун
- kmere:
- ច្រមុះ
- koree:
- 코
- korsike:
- nasu
- kose:
- impumlo
- kroate:
- nos
- kurde:
- poz
- latine:
- nasum
- latve:
- deguns
- laŭe:
- ດັງ
- litove:
- nosis
- makedone:
- носот
- malagase:
- orona
- malaje:
- hidung
- malajalame:
- മൂക്ക്
- malte:
- imnieħer
- maorie:
- ihu
- marate:
- नाक
- monge:
- lub qhov ntswg
- mongole:
- хамар
- nederlande:
- neus
- nepale:
- नाक
- njanĝe:
- mphuno
- okcidentfrise:
- noas
- panĝabe:
- ਨੱਕ
- paŝtue:
- پوزه
- pole:
- nos
- portugale:
- 1. nariz 2. nariz
- ruande:
- izuru
- ruse:
- нос en fremdan vazon ne ŝovu la ~on: не суй свой нос в чужой вопрос.
- samoe:
- isu
- sinde:
- نڪ
- sinhale:
- නාසය
- skotgaele:
- sròn
- slovake:
- nos
- slovene:
- nos
- somale:
- sanka
- ŝone:
- mhino
- sote:
- nko
- sunde:
- irung
- svahile:
- pua
- svede:
- 1. näsa 2. nos
- taĝike:
- бинӣ
- taje:
- จมูก
- tamile:
- மூக்கு
- tatare:
- борын
- telugue:
- ముక్కు
- tibete:
- སྣ་གུག་
- turke:
- burun
- ukraine:
- ніс
- urdue:
- ناک
- uzbeke:
- burun
- vjetname:
- mui
- zulue:
- impumulo
naza
- 1.
-
Rilata al nazo:
la nazaj kavoj.
- 2.
Nazsona: naza konsonanto, naza vokalo; en praktiko oni ordinare antaŭ „g“ aŭ „k“ elparolas la sonon „n“ naze [22].
buŝa3
22.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
- angle:
- nasal
- beloruse:
- носавы, насавы, назальны
- ĉeĥe:
- nosní, nosový
- ĉine:
- 齉 [nàng]
- indonezie:
- 2. nasal, sengau
- japane:
- 鼻の [はなの]
- pole:
- nosowy, nazalny
- ruse:
- носовой
- slovake:
- nosný
- ukraine:
- носовий
nazego
23.
Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
- angle:
- snout, muzzle
- beloruse:
- вялікі нос, яндоўка (нос), бульбіна (нос)
- ĉeĥe:
- čenich, čumák
- ĉine:
- 吻部 [wěnbù]
- france:
- groin, mufle, museau
- indonezie:
- moncong, congor, cungur, jungur
- katalune:
- musell
- pole:
- nochal, chrapy (zoo)
- portugale:
- focinho
- ruse:
- носище, рыло
- slovake:
- raťafák, ňufák
- svede:
- nos
- ukraine:
- великий ніс, носище, носяра
*nazumo
Okulvitroj fiksitaj sur la nazo per pinĉa risorto; nazpinĉilo: li elprenis nazumon el ora ingo, viŝis ĝin per neĝblanka naztuko, metis ĝin sur la nazon kaj kun vigle memkontenta rideto ĉirkaŭrigardis ĉiujn sidantojn [24].
24.
I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
25. Museum Rotterdam, https://museumrotterdam.nl/collectie/item/71141: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Knijpbril_of_pince-nez_met_ovale_glazen_op_sterkte,_montuur_van_koper_met_hoge_brug_en_neussteunen_uit_één_stuk,_objectnr_71141.JPG
25. Museum Rotterdam, https://museumrotterdam.nl/collectie/item/71141: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Knijpbril_of_pince-nez_met_ovale_glazen_op_sterkte,_montuur_van_koper_met_hoge_brug_en_neussteunen_uit_één_stuk,_objectnr_71141.JPG
- angle:
- pince-nez
- beloruse:
- пэнснэ
- bretone:
- lunedoù-fri
- ĉeĥe:
- cvikr, skřipec
- france:
- pince-nez
- germane:
- Kneifer, Zwicker, Klemmer, Nasenklemmer, Zwickel
- hungare:
- csíptető(szemüvegfajta), cvikker
- itale:
- occhiali pince-nez
- japane:
- 鼻めがね [はなめがね]
- katalune:
- pinçanàs
- nederlande:
- neusknijper
- pole:
- binokle
- portugale:
- pincenê
- ruse:
- пенсне
- slovake:
- cviker
- ukraine:
- пенсне
altnaza
(frazaĵo)
- Tro memfiera, aroganta, malmodesta: la pseŭdofilozofo estas […] despota kaj altnaza [26].
26.
V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
- angle:
- nose-in-the-air
- beloruse:
- з задзёртым носам, пыхлівы, фанабэрысты
- france:
- prétentiard
- pole:
- pretensjonalny, z zadartym nosem
- ruse:
- высокомерный, задирающий нос
kuspnaza
- Kies nazo (plejparte, mallonga) ŝajnas turnita supren: Sokrato estis kuspnaza; Ofelia Pepita estis […] eble iomete tro kuspnaza, sed ankoraŭ ne estas decidite, ĉu tiu propreco estas makulo de beleco [27].
27.
J. Rejtő, trad. L. Balázs:
Fred la malpura intervenas, 2002
- angle:
- snub-nosed
- beloruse:
- кірпаносы, кірпаты
- france:
- au nez en trompette
- itale:
- camuso
- katalune:
- de nas arreveixinat
- pole:
- z trąbkowym nosem, z zakrzywionym nosem
- ruse:
- курносый
mannazumo
Okulvitroj provizitaj per tenilo, kiujn oni mantenas kaj proksimigas al la vizaĝo por trarigardi: ĝis la 19-a jarcento tondilformaj okulvitroj aŭ mannazumoj estis preferataj […] mannazumo estis ankaŭ brita inventaĵo, de iu George Adams en la 18-a jarcento [28].
28.
J. Warren:
Historio de okulvitroj, La Brita Esperantisto, 2011 printempo
- angle:
- lorgnette
- beloruse:
- лярнэт
- france:
- face à main, lorgnette
- pole:
- okulary operowe, lornion
naz-alnaze
- Rekte unu kontraŭ la alia, vizaĝalvizaĝe: [lin] surprizis stari naz-al-naze kun altkreska viro, sporteme vestita [29]; trovi sin naz-al-naze kun la ĉefministro en librovendejo [30].
29.
Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 8
30. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Tiel la mondo...
30. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Tiel la mondo...
- angle:
- nose-to-nose (face to face)
- beloruse:
- нос у нос
- germane:
- Nase an Nase
stumpnaza
- (evitinde)
kuspnaza
Rim.: La metaforo surbaze de stump- estas sufiĉe internacia, tamen ĝi estas evitinda ĉar aliaj similaj kombinaĵoj ofte indikas rezulton de kripligo (stumpa vosto, orelo ktp). [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- snub-nosed
- beloruse:
- кірпаты
- ĉeĥe:
- s tupým nosem (adj.)
- itale:
- camuso
- pole:
- z krótkim nosem
- slovake:
- s tupým nosom
- ukraine:
- кирпатий
nazsono
Parolsono dum kies artikulacio la velo estas mallevita kaj interkomunikigas la buŝon kun la naza kavo: la franca lingvo vere ne bezonas iri trans la puran rimon, ĝian rimadon ja enviinde helpas la nazsonoj, kiuj englutas post si ĉiujn konsonantojn [31].
naza konsonanto, naza vokalo
31.
K. Kalocsay: Kiel verki kaj traduki poemojn?, Budapest: HEA, 1979.
- angle:
- nasal (sound)
- beloruse:
- насавы гук
- ĉeĥe:
- nosovka
- ĉine:
- 鼻音 [bíyīn]
- france:
- nasale (subst., consonne ou voyelle)
- germane:
- Nasenlaut, Nasal
- hispane:
- nasal
- hungare:
- orrhang, nazális
- indonezie:
- nasal
- japane:
- 鼻音 [びおん]
- katalune:
- nasal (fon.)
- nederlande:
- neusklank
- pole:
- nosówka, głoska nosowa
- ruse:
- носовой звук
- slovake:
- nosovka
naza konsonanto
Konsonanto kiu estas nazsono: du fonemoj esperantaj estas nazaj konsonantoj: /m/ kaj /n/. N estas denta naza konsonanto [32].
- angle:
- nasal consonant
- beloruse:
- насавы зычны
- france:
- consonne nasale
- indonezie:
- konsonan nasal, konsonan sengau
- pole:
- spółgłoska nosowa
- ruse:
- носовой согласный
naza vokalo
- angle:
- nasal vowel
- beloruse:
- насавы галосны
- ĉine:
- 鼻化元音 [bíhuàyuányīn]
- france:
- voyelle nasale
- germane:
- Nasalvokal
- indonezie:
- vokal nasal, vokal sengau
- pole:
- samogłoska nosowa
- ruse:
- носовой гласный