*vitr/o

*vitro

1.
Malmola, travidebla, rompebla substanco, precipe el silicia dioksido (vd kvarco): vitro estas rompebla kaj travidebla [1]; vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj PrV ; dek du perloj […] kvazaŭ travidebla vitro [2]; [li estis] tiel blanka kaj diafana, kvazaŭ li estus el vitro [3]; trono […] el laktoblanka vitro [4]; vitropeceto [5]; vitrero [6]; vitrosonorileto [7]; vitrofarejo [8]; tra la fenestro, en kiu estis rompita vitro, ensaltis malbela bufo [9].
2.
Objekto el vitro: fenestrovitro [10]; la klaraj vitroj de la fenestroj [11]; vitroporda ŝranko Marta ; peco da spegula vitro [12]; li viŝis al si la okulojn kaj surmetis la okulvitrojn [13]; ŝiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj Marta ; tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro PrV ; ĉion rigardi tra sia persona vitro (juĝi arbitre, laŭ propra vidpunkto) PrV . VD:glaco, vitralo, vitrino
afrikanse:
glas
albane:
qelqi
amhare:
ብርጭቆ
angle:
glass
arabe:
زجاج
armene:
ապակի
azerbajĝane:
şüşə
beloruse:
шкло
bengale:
কাচ
birme:
ဖန်ခွက်
bosne:
staklo
bulgare:
стъкло
ĉeĥe:
sklo
dane:
glas
estone:
klaas
eŭske:
beira
filipine:
salamin
france:
1. verre (matériau)
galege:
vidro
germane:
Glas (Substanz) ~opeceto: Glassplitter. ~ero: Glassplitter. ~ofarejo: Glasbläserei. 2. Glasscheibe, Verglasung
greke:
(γ)υαλί, τζάμι
guĝarate:
કાચ
haitie:
haŭse:
gilashi
hebree:
זכוכית
hinde:
कांच
hispane:
vidrio
hungare:
üveg
igbe:
iko
indonezie:
kaca
irlande:
gloine
islande:
gler
japane:
ガラス
jave:
kaca
jide:
גלאז
jorube:
gilasi
kanare:
ಗಾಜಿನ
kartvele:
მინა
kazaĥe:
шыны
kimre:
gwydr
kirgize:
айнек
kmere:
កញ្ចក់
koree:
유리
korsike:
biccheri
kose:
iglasi
kroate:
staklo
kurde:
cam
latine:
vitro
latve:
stikls
laŭe:
ແກ້ວ
litove:
stiklas
makedone:
стакло
malagase:
fitaratra
malaje:
kaca
malajalame:
ഗ്ലാസ്
malte:
ħġieġ
maorie:
karaihe
marate:
काच
monge:
iav
mongole:
шилэн
nederlande:
1. glas 2. ruit
nepale:
ग्लास
njanĝe:
galasi
okcidentfrise:
glês
panĝabe:
ਗਲਾਸ
paŝtue:
ګيلاس
portugale:
vidro
ruande:
ikirahure
ruse:
стекло
samoe:
tioata
sinde:
گلاس
sinhale:
වීදුරු
skotgaele:
glainne
slovake:
sklo
slovene:
steklo
somale:
galaas
ŝone:
girazi
sote:
khalase
sunde:
kaca
svahile:
kioo
svede:
glas
taĝike:
шиша
taje:
แก้ว
tamile:
கண்ணாடி
tatare:
пыяла
telugue:
గాజు
tibete:
ཤེལ་སྒོ་
ukraine:
скло
urdue:
گلاس
uzbeke:
shisha
vjetname:
kính
zulue:
ingilazi

vitra

1.
El vitro: vitra glaso; vitra krenujo IK ; vitraj perloj [14]; pupoj kun vitraj okuloj [15]; li havis vitran globeton, el kiu fluis parfumoj [16]; la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro [17]; vitra dinosaŭra skeleto, majstroverko de brila vitristo [18].
2.
Vitrita: oni ne ĵetu ŝtonojn, sidante en vitra domo; vitra ĉerko [19].
angle:
glass
beloruse:
шкляны
bulgare:
стъклен
ĉeĥe:
skleněný
france:
en verre
germane:
gläsern
greke:
(γ)υάλινος
hebree:
2. מזוℷℷ
hungare:
1. üveg- ~a glaso: üvegpohár. 2. üvegezett, üveges
japane:
ガラスの [がらすの], ガラス製の [がらすせいの], ガラスのはまった [がらすのはまった]
nederlande:
glazen, van glas
portugale:
de vidro
ruse:
стеклянный
slovake:
sklený
ukraine:
скляний

vitri

(tr)
Garni per vitroj: vitrita pordo, galerio; ruĝa ŝranko vitrita IK ; tablo kovrita de vitritaj skatoloj kun oraj objektoj Marta .
beloruse:
шкліць, зашкліць
bulgare:
остъклявам
ĉeĥe:
zasklívat
france:
vitrer
germane:
verglasen
greke:
τζαμώνω
hebree:
לזℷℷ
hispane:
acristalar, encristalar
hungare:
(be)üvegez
japane:
ガラスを張る [がらすをはる]
nederlande:
beglazen
portugale:
envidraçar
ruse:
застеклять, застеклить, остеклить
slovake:
zaskliť
ukraine:
склити, уставляти скло

vitreca

Havanta aspekton de vitro: ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis per vitreca vualo Marta ; ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita internen (nefokusita, malklara) Marta ; kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj Marta .
angle:
glassy, vitreous
beloruse:
шкляны, шклопадобны
ĉeĥe:
skelný (jako sklo), sklovitý
france:
vitreux
germane:
glasig
greke:
(γ)υαλικός
hungare:
üveges (üvegszerű)
japane:
ガラス状の [がらすじょうの], ガラス質の [がらすしちの], ガラスのような [がらすのような]
nederlande:
glazen, glasachtig, hyaloïdeus, vitreus
portugale:
vítreo
ruse:
стеклянный, стекловидный
slovake:
sklovitý
ukraine:
склоподібний, склистий

vitrego

Granda vitrofenestro aŭ vitralo: [ĝi] staras malantaŭ la montro-vitrego, kaj bedaŭrinde malantaŭ ferkrado [20].
beloruse:
вітрына
germane:
Schaufenster
japane:
大型ガラス [おおがたがらす]

vitrigi

Transformi ion en vitraspektan substancon: (figure) larmoj […] vitrigis la pupilojn Marta ; vitrigi homojn (elspioni) [21]. SIN:nebuligi, vuali.
21. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
beloruse:
пераўтвараць у шкло
ĉeĥe:
přeměnit na sklo
france:
vitrifier
hungare:
megüvegesít, üveggé olvaszt
japane:
ガラス化する [がらすかする], ガラス状にする [がらすじょうにする]
nederlande:
verglazen
ruse:
превращать в стекло, остекловывать
slovake:
robiť skleným, sklovitým

grandiga vitro, pligrandiga vitro

FOT
Lupeo: li […] tenas sian grandigan vitron antaŭ la okulo kaj rigardas akvoguton [22]; li venis kun pligrandiga vitro, metis eksteren anguleton de sia surtuto kaj lasis fali sur ĝin la neĝajn flokojn [23].
angle:
magnifying glass
beloruse:
павелічальнае шкло, лупа
bulgare:
увеличително стъкло, лупа
ĉeĥe:
zvětšovací sklo
germane:
Vergrößerungsglas, Lupe
hispane:
lupa
hungare:
nagyító(üveg)
nederlande:
vergrootglas
ruse:
увеличительное стекло, лупа
slovake:
zväčšovacie sklo

*okulvitroj [24]

FOT
Optikaj vitroj por ambaŭ okuloj, garnitaj per muntaĵo, per kiu oni fiksas ilin ĉu sur nazo kiel nazumo, ĉu sur nazo kaj oreloj kiel branĉvitroj: la maljuna ministro […] rigardis tra siaj okulvitroj [25]; li movetis la kapon, viŝis siajn okulvitrojn, surmetis ilin denove [26]; rondaj okulvitroj VivZam ; dikaj okulvitroj Marta ; miopuloj, kiuj ne posedas okulvitrojn [27]; virino portanta sunokulvitrojn [28]; naĝ-okulvitroj [29]; (figure) rigardi la mondon tra la okulvitroj de l' optimismo protektokulvitroj [30]; (figure) la herooj de 1812 vole-nevole perceptiĝas nur tra okulvitroj de la romano de Lev Tolstoj [31]. VD:monoklo, binoklo
Rim.: Hermann D. Tautorat, por eviti la ĝenan pluralon (kiom da objektoj estas du okulvitroj?), proponis retroderivi el monoklo kaj binoklo la neologismon oklo: mi havas multajn oklojn, sed eĉ unu ne povas trovi [32]; la maljuna viro […] observis la knabon tra sia ridinda malgranda oklo [33]. [Wolfram Diestel]
24. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, okul'vitr'
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
27. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, P. P. P. aŭ Por Plenigi Paĝojn
28. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
29. Monato, Hori Jasuo: Masko-manio, 2009
30. Monato, Thierry Salomon: Ruĝŝlima vulkano, 2010
31. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo, 2004
32. Ĉu 'oklo' taŭgas? - UniLang
33. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Akvo de l' Vivo
angle:
glasses sunokul~oj: sunglasses.
beloruse:
акуляры
bulgare:
очила sunokul~oj: очила за слънце.
ĉeĥe:
brejle, brýle sunokul~oj: brýle proti slunci.
france:
lunettes
germane:
Brille sunokul~oj: Sonnenbrille. naĝ-okul~oj: Schwimmbrille. protektokul~oj: Schutzbrille.
greke:
γυαλιά
hebree:
משקפיים
hispane:
gafas, lentes
hungare:
szemüveg
indonezie:
kacamata
japane:
めがね
katalune:
ulleres
nederlande:
bril sunokul~oj: zonnebril.
portugale:
óculos
ruse:
очки
slovake:
okuliare sunokul~oj: okuliare proti slnku.
svede:
glasögon
turke:
gözlük
ukraine:
окуляри

administraj notoj

~ego: Mankas dua fontindiko.