*tend/o

*tendo

ARKI Kovraĵo el tolo aŭ felo, starigita sur stangoj ŝirme kontraŭ vento, pluvo, suno kaj servanta kiel portebla subĉiela loĝejo por nomadoj, militistoj, turistoj, sportistoj ktp: [ili] starigis siajn tendojn [1]; li transloĝiĝis al la monto […] kaj aranĝis sian tendon [2]; faru kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj ankoraŭ kovron el antilopaj feloj supre [3]; ili estis laŭ metio tendofaristoj [4]; oni devis plifruigi la halton, dismeti la tendojn kaj aranĝi spektaklon [5]; [li] ordonis kunmeti la tendojn (por foriri) [6]; ili havis siajn litojn kaj tendojn kun si sur ĉevaloj [7]; la cirkaj laboristoj malkonstruas la tendon de la cirko [8]; bier-tendoj, tiuj estas grandegaj tendoj, en kiuj blovorkestroj ludas laŭtan muzikon kaj vizitantoj drinkas ekscese bieron [9].
angle:
tent
beloruse:
намёт, палатка, тэнт
bulgare:
палатка
ĉeĥe:
stan
france:
tente
germane:
Zelt
hebree:
אוהל
hispane:
tienda
hungare:
sátor
japane:
テント [てんと], 天幕 [てんまく]
katalune:
tenda
latine:
tentorium, ii, tabernaculum, i
nederlande:
tent
pole:
namiot
portugale:
tenda
ruse:
палатка, тент, шатёр
slovake:
stan, šiator
svede:
tält
tibete:
གུར་
turke:
çadır
ukraine:
намет, тент

tendaro

1.
Grupo da tendoj servanta kiel provizora loĝejo: li pasigis tiun nokton en la tendaro [10]; li starigis sian tendaron antaŭ la urbo [11]; la malamikoj ekstere staris tendare [12]. VD:kampadejo.
2.
(figure) Partio: ni apartenas al du malsamaj tendaroj; por konscii kiel malmultaj […] subtenis lin, oni rememoru la nombron en lia tendaro: laŭ mia memoro apogis lin […] sole Emilija Lapenna [13]; la voĉdonintoj moviĝis nur interne de tiuj tendaroj, sed por detalaj analizoj ankoraŭ mankas informoj [14].
angle:
camp
beloruse:
лагер
bulgare:
1. лагер на палатки, палатков лагер
ĉeĥe:
tábor (přívrženců)
france:
camp, campement, camping
germane:
1. Zeltlager 2. Lager
hispane:
1. campamento
hungare:
1. sátortábor 2. tábor
japane:
野営地 [やえいち], キャンプ [きゃんぷ], 陣営 [じんえい], テント群 [てんとぐん], テント村 [テントむら]
katalune:
1. campament 2. bàndol
latine:
1. castra, orum
nederlande:
1. tentenkamp 2. kamp
pole:
1. obóz 2. obóz, frakcja
ruse:
лагерь
slovake:
stanový tábor
svede:
läger
ukraine:
табір

tendumi

Loĝi en tendo: britaj virinoj […] dum jaroj tendumis […] por protesti kontraŭ tiea usona milita bazo [15].
15. Garbhan MacAoidh: Virina protest-tendaro, 2003/03, p. 11Monato
angle:
camp
beloruse:
жыць у лагеры
bulgare:
на палатка съм
ĉeĥe:
stanovat, tábořit
france:
camper
germane:
zelten
hispane:
acampar
hungare:
táborozik, kempingezik
japane:
野営する [やえいする], キャンプする [きゃんぷする]
katalune:
acampar
nederlande:
kamperen
pole:
obozować
slovake:
stanovať, táboriť
ukraine:
таборитися, стояти табором, жити в таборі

tendumejo

Loko destinita por regule tendumi, ofte aldone provizante necesejojn, kuirejojn, akvon, elektron: pro manko de pli taŭga loĝejo, familia grupo de 50 romaoj el Rumanio establis primitivan tendumejon sur la trafikcirklo [16]; kiel sesjarulino en tendumejo Muntilan sur Meza Javo, ŝi vidis, kiel junaj virinoj estis perforte pelvarbitaj de la japana armea polico al bordelo [17].
16. Garvan Makaj': De rubaĵdeponejo al trafikcirklo, Monato, 2007/11, p. 14
17. Johan Derks: Neniu konsolo, Monato, 2007/06, p. 9
angle:
camping site
beloruse:
лагерная стаянка
germane:
Zeltplatz
pole:
obozowisko, biwak

administraj notoj

~umi: Mankas dua fontindiko.