1kredit/o PV

kredito

1.
EKON Konfido, kiun ĝuas prunteprenanto aŭ nekontanta aĉetanto, pro sia akurateco en pagado de ŝuldoj: jam longe antaŭ la bankroto li tute perdis la kreditonB ; ĉiuj temploj […] rifuzis al la trezorejo la krediton [1]; aĉeti, vendi je kreditoB ; ni ricevis provizon je kredito ĉe naiva kolportisto [2]; donu dudekkvar horojn da kredito, kaj morgaŭ mi konigos mian respondon [3]; havi ĉe iu krediton kaj meriton PrV .
2.
EKON Monsumo, ĝis kiu iu povas pruntepreni de bankiero aŭ aĉeti de komercisto, ne pagante kontante: krediton Erik havis, la monon oni pruntis al li en Kopenhago [4]; la parlamentanoj prenas sur sin la krediton por ĉio [5]; ĉiu kredito nun elĉerpiĝis kaj de kelkaj tagoj ili manĝas senĉese stufitan grion [6]; li neniam vojaĝas al Afriko sen […] kredito de la Scienca Esplora Fonduso [7]; UEA havis kreditojn ĉe UL [8]; la kreditojn oni rezervis por realisme ellaboritaj projektoj [9]; la kresko de la ekonomio estas financata per kreditoj kaj eksterlandaj investoj [10]; necesis repagi prenitajn kreditojn, kiujn la ŝtato ne saĝe investis [11]; bankoj […] krediton ofertas nur kontraŭ alta interezo [12]; kreditletero (rajtiganta la posedanton ricevi difinitan sumon de tiu, al kiu ĝi estas adresita).
3.
EKON Sur la kontolibroj de komercisto aŭ de bankiero, parto de la konto en kiun li enskribas la sumojn, kiujn li ŝuldas al kliento: malfermi krediton al iu; volu […] enskribi la sumon en nian krediton [13]. VD:debeto
angle:
credit
beloruse:
крэдыт
ĉeĥe:
důvěra věřitele || úvěr
ĉine:
貸方 [dàifāng], 贷方 [dàifāng], 授信 [shòuxìn], 信貸 [xìndài], 信贷 [xìndài]
france:
crédit
germane:
Soll, Sollseite 1. Kredit, Vorschuss 2. Kredit, Darlehen
hispane:
crédito
japane:
信用 [しんよう], 掛け [がけ], 信用貸 [しんようかし], 貸方 [かしかた]
nederlande:
1. krediet 2. krediet 3. credit
pole:
kredyt
portugale:
crédito
rumane:
credit, cont
ruse:
кредит
slovake:
dôvera veriteľa, úver
ukraine:
кредит

krediti

(tr)
1.
EKON Prunte doni al iu aŭ rajtigi iun prunte preni sub nomo de la rajtiganto, difinitan sumon: krediti iun per 10 000 frankoj; Merkuro devas krediti al vi la du bovidinojn [14]; En 1968 SAT povis krediti al si imponan pruvon pri la solidariĝemo de sia restinta membraro, [kiu] savis la Asocion el la danĝero perdi sian parizan centron [per] ricevo de la bezonataj 4000 dolaroj [15]; vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas PrV .
2.
EKON Enskribi en la konton de iu ĉion, kion oni ŝuldas al li. SIN:debeti
angle:
1. arrange a credit to 2. credit to, enter on the credit side
beloruse:
крэдытаваць
ĉeĥe:
být věřitelem, poskytnout úvěr, připsat k dobru, úvěrovat
france:
créditer
germane:
1. einen Kredit geben, leihen 2. ins Haben buchen, gutschreiben
japane:
貸方に記入する [かしがたにきにゅうする], 掛売りする [かけうりする]
nederlande:
1. krediet toestaan 2. crediteren
pole:
borgować, kredytu udzielać
portugale:
creditar
rumane:
da credit
ruse:
кредитовать
slovake:
úverovať
ukraine:
кредитувати, надавати кредит

kredite

EKON Ne postulante aŭ ne farante kontantan pagon: hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos (pri vana promeso) PrV .
angle:
on credit
beloruse:
у крэдыт
ĉeĥe:
na dluh (adv.), na úvěr
france:
à crédit
germane:
auf Pump, auf Kredit
japane:
掛けで [かけで], 信用貸しで [しんようかしで]
nederlande:
op krediet
pole:
w dług, na kredyt
rumane:
în datorii pe credit
ruse:
в кредит
slovake:
na úver
ukraine:
у кредит, на виплат

kreditigi

1.
Havigi al iu aŭ io fidindecon, kredindecon: kreditigi novan vorton, ideon, senditon SIN:akrediti
2.
EKON Havigi al iu krediton ĉe iu: kreditigi iun ĉe bankiero, komercisto; [se] individuoj trovas ties laboron sufiĉe valora, […] la ŝtato kreditigos al la „spiritulo“ tiujn pagojn [16].
16. Monato, Donald Broadribb: Utopia verko deknaŭjarcenta, 2005
angle:
accredit
beloruse:
акрэдытаваць
ĉeĥe:
poskytnout úvěr
france:
accréditer
japane:
信用させる [しんようさせる]
nederlande:
krediet geven
pole:
akredytować
portugale:
afiançar
rumane:
acredita
ruse:
аккредитовать
slovake:
poskytnúť úver
ukraine:
акредитувати

senkreditigi, malkreditigi, miskreditigi

1.
Senigi iun je fidindeco, kredindeco: [vi] penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo [17]; se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de lingvo internacia jam delonge estus tute senkreditigita [18]; tiu ĉi aserto sufiĉus por senkreditigi iun ajn [19]. VD:malfidindigi, malfirmigi, malrekomendi, senaŭtoritatigi, senvalorigi
2.
EKON Senigi iun je sia kredito: tiu firmo estas miskreditigita en la merkato.
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
19. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
angle:
discredit
beloruse:
1. дыскрэдытаваць 2. пазбавіць крэдыту
ĉeĥe:
diskreditovat
france:
discréditer
germane:
in Misskredit bringen, diskreditieren
japane:
評判を悪くする [ひょうばんをわるくする]
nederlande:
1. in discrediet brengen 2. in waarde doen dalen
pole:
dyskredytować
portugale:
desacreditar
rumane:
discredita
ruse:
1. дискредитировать 2. лишить кредита
slovake:
diskreditovať, zrušiť niekomu úver
ukraine:
позбавляти кредиту

kreditletero

EKON Akreditivo: biligaj transakcioj povas inkluzivi kreditasekuron […] disponigitan […] en formo de kreditleteroj aŭ garantioj [20].
20. Monato, Roland Rotsaert: Kreditkrizo daŭras, 2008
angle:
letter of credit
beloruse:
акрэдытыў
ĉeĥe:
kreditní doklad, úvěrní akreditiv
ĉine:
信用證 [xìnyòngzhèng], 信用证 [xìnyòngzhèng]
france:
accréditif, lettre de crédit
germane:
Akkreditiv
japane:
信用状 [しんようじょう]
nederlande:
accreditief
pole:
akredytywa
rumane:
scrisoare de credit
slovake:
akreditív, úverový list
ukraine:
акредитив

socialkredito, sociala kredito

EKON Ekonomika ideologio ellaborita de C. H. Douglas en 1918 postulanta, ke la eldonita monkvanto estu ĉiam samgranda kiel la valoro de ĉiuj produktitaj varoj.
france:
crédit social, démocratie économique
pole:
kredyt społeczny
rumane:
de credit sociale

administraj notoj

pri social~o, sociala ~o :
       mankas citaĵo pruvanta la ekziston de tiu ĉi vorto en
       E-o
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.
social~o, sociala ~o: Mankas dua fontindiko.
social~o, sociala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.