*havi
(tr)
- 1.
- Esti kun io ĉe si; porti ĉe si: mi jam havas mian ĉapelon, nun serĉu vi vian [1]; kelkajn florojn […] ŝi havis en la mano BdV ; mi volas doni al vi tri, sed havas nur kvinkopekon VojaĝImp ; ili starigis du teksilojn, […] sed havis nenion sur la teksiloj [2]; [li] havis sian bastonon en la mano kaj la tornistron sur la dorso [3]; la prunelarbo havis sur si ankoraŭ fruktojn [4].
- 2.
- Disponi pri io kiel propraĵon; posedi: mono havata estas pli grava ol havita [5]; ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon [6]? kiam mi havos vian respondon, mi sendos al vi la libreton UL ; tiam [vi] havos plenan vortaron kaj povos tute libere uzi la lingvon DL ; mi havas en mia plumujo du plumingojn sen plumoj DL ; novajn vestojn [mi] havas en sufiĉa nombro DL ; mi havas tro malmulte da tempo ADL ; vi ne havos per kio pagi [7]; mi havas (ricevis) mian bonan humoron [de mia patro] [8]; (figure) kion vi havas por diri al mi [9]? por ĉiu demando oni havas pretan respondon [10].
- 3.
- Esti karakterizata de io konkreta, elmontri kiel propraĵo en sia konsisto: tiu libro havas sesdek paĝojn [11]; la diamanto havas belan brilon [12]; li havas belajn vangharojn DL ; la tuta libro havos 5-6 kajerojn DL ; [tie] ĉiu fenestro havas balkonon DL ; la klubo Aŭroro havas ankaŭ virinojn [13]; Volapük havas la rusan vorton „ibo“ [14]; ni havas konstantajn kursojn de Esperanto, ni havas belan gazeton esperantan [15]; (frazaĵo) ŝi havis du maldekstrajn piedojn (ofte stumblis) BdV .
- 4.
- Esti karakterizata de io abstrakta; esti ...a; esti en ia stato; sperti iun senton: tiu ĉi rivero havas ducent naŭdek kvar kilometrojn da longo DL ; li havas bonan koron DL ; kion havis mi plej karan ― la junecon UL ; kian aĝon vi havas DL ? multaj legantoj propran juĝon ne havas DL ; la afero tute ne havas estontecon DL ; ili nur havas la celon montri al mi la erarojn DL ; kun kiu mi havas la honoron paroli? DL ; [jen] malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon DL ; mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron ADL ; [li] videble havis multe por fari BdV ; li havis nur tre malafablan opinion pri ŝia prudento BdV ; ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu BdV ; havu ĝojon de la edzino [16]; tiu vorto havas signifon de mezuro [17]; nia kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj [18].
- 5.
- Esti en interrilato, en kunestado kun: estus por mi granda plezuro havi vin apud mi DL ; tian dancanton ŝi ankoraŭ neniam havis DL ; la virino […] havis tri malgrandajn infanojn kun si VojaĝImp ; vidvino havis du filinojn [19]; miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn [20]; ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston [21].
- 6.
- Ĝenerale interrilati kun io: de l’ mateno ĝis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l’ suno DL ; tie ĉi havis lokon la granda batalo BdV ; ni ambaŭ nun la unua fojo havis okazon paroli VojaĝImp ; vespere ni havos balon [22]; ni havas hodiaŭ tre belan veteron [23]; (frazaĵo) kiun daton ni havas hodiaŭ [24]?
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:27
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
9. La Nova Testamento, La agoj 23:19
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
15. Paroladoj de Zamenhof, 12. Jan. 1904, Gramofona parolado de okaze de la unua datreveno de la fondo de la Londona Esperanto-Klubo
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:18
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
18. Zamenhof: Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
20. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
24. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:27
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
9. La Nova Testamento, La agoj 23:19
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
15. Paroladoj de Zamenhof, 12. Jan. 1904, Gramofona parolado de okaze de la unua datreveno de la fondo de la Londona Esperanto-Klubo
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:18
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
18. Zamenhof: Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
20. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
24. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
- afrikanse:
- het
- albane:
- kam
- amhare:
- አላቸው
- angle:
- have 1. wear, carry 2. own
- arabe:
- ديك
- armene:
- ունենալ
- azerbajĝane:
- var
- beloruse:
- мець
- bengale:
- আছে
- birme:
- ရှိ
- bosne:
- imaju
- bulgare:
- имам (por 'ne' vidu nehavi)
- ĉeĥe:
- mít, vlastnit
- ĉine:
- 有 [yǒu]
- dane:
- har
- estone:
- olema
- eŭske:
- dute
- filipine:
- mayroon
- france:
- avoir, avoir (sur soi), posséder, contenir, porter (avoir sur soi) kiun daton ni ~as: quelle date sommes-nous?.
- galege:
- ten
- germane:
- haben kiun daton ni ~as: welches Datum haben wir?.
- greke:
- έχω
- guĝarate:
- છે
- haitie:
- gen
- haŭse:
- da
- hinde:
- है
- hispane:
- tener
- hungare:
- van neki, bír (van neki)
- igbe:
- nwere
- indonezie:
- punya, mempunyai
- irlande:
- tá
- islande:
- hafa
- itale:
- avere 1. avere addosso, portare 2. avere, possedere
- japane:
- 持っている
- jave:
- duwe
- jide:
- האָבן
- jorube:
- ni
- kanare:
- ಹೊಂದಿವೆ
- kartvele:
- აქვს
- katalune:
- tenir
- kazaĥe:
- бар
- kimre:
- wedi
- kirgize:
- бар
- kmere:
- មាន
- koree:
- 이
- korsike:
- avè
- kose:
- kuba
- kroate:
- imati
- kurde:
- hebûn
- latine:
- habent
- latve:
- ir
- laŭe:
- ມີ
- litove:
- turėti
- makedone:
- имаат
- malagase:
- manana
- malaje:
- mempunyai
- malajalame:
- ഞങ്ങൾക്കുണ്ട്
- malte:
- jkollhom
- maorie:
- e
- marate:
- आहे
- monge:
- muaj
- mongole:
- байна
- nederlande:
- 1. dragen 2. hebben 3. hebben 4. hebben 5. hebben 6. hebben
- nepale:
- छ
- njanĝe:
- ndi
- okcidentfrise:
- dit
- okcitane:
- aver
- panĝabe:
- ਹੈ
- paŝtue:
- لري
- pole:
- mieć
- portugale:
- ter, haver, possuir 1. ter 2. possuir
- ruande:
- kugira
- ruse:
- иметь
- samoe:
- iai
- sinde:
- آهي
- sinhale:
- ඇති
- skotgaele:
- tha
- slovake:
- mať, vlastniť
- slovene:
- imajo
- somale:
- leeyihiin
- ŝone:
- vane
- sote:
- ba le
- sunde:
- ngabogaan
- svahile:
- na
- taĝike:
- доранд
- taje:
- มี
- tamile:
- வேண்டும்
- tatare:
- бар
- telugue:
- కలిగి
- tibete:
- ཡོད་
- tokipone:
- jo
- ukraine:
- мати
- urdue:
- ہے
- uzbeke:
- bor
- vjetname:
- có
- volapuke:
- labön
- zulue:
- abe
-hava
-
Havanta… (uzata kiel sufikso):
la arboj folihavaj estis vestitaj nur en somero
[25];
citrono estas frukto flava, agrabla, kvankam acidhava
[26];
fremdaj barbhavaj vizaĝoj
RBa
;
ili sidiĝis sur la muskhavan deklivon
KPr
;
lin oni elpelis kiel ŝteliston, kaj devigis kuŝiĝi nokte sub la ĉielo stelhava
KPr
;
mi esperas, ke la venontan jaron mi tenos super la baptujo belan tre rozkoloran
kaj tre vanghavan bubon
ChL
;
mi havis maljunan onklon, idiotan kaj manihavan
ChL
.
Rim.: Ofte sufiĉas „-a“ aŭ „-eca“: barbhava vizaĝo → barb(ec)a vizaĝo, arbo folihava → arbo folia ktp. Se la priparolata afero havas multe da io, oni prefere uzu „-riĉa“, aŭ „-plena“: sabloriĉa bordo, stelplena ĉielo. „-hava“ oni uzas precipe, se la koncerna afero havas ion, sed ne konsistas plene el ĝi, ekz-e vitrohava skatolo ja havas vitron, eble en la kovrilo, sed ne konsistas tute el vitro, kiel sugestus vitr(ec)a skatolo. Tiusence oni povas uzi ankaŭ „kun-“ prefikse: kunsufiksa vorto, kunfolia arbo, kunŝtona vojo. Vidu: kun-1, plena, riĉa, -oz.
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
havaĵo, havo

-
Tio, kion oni posedas:
mia filino pli volas homon sen havaĵo, ol havaĵon sen homo
FK
;
li havis vastan dometon, multon da tero, bruto kaj ĉia havo
FK
;
en tiu ĉi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la
havon de sia edzino
FK
;
havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en
viaj domoj
[27];
ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj objektoj
[28];
ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis loĝi kune
[29];
li pakis sian malgrandan havaĵon, kaŝis en sia zono sian tutan heredaĵon, kiu
konsistis el kvindek spesmiloj
[30];
forportu vian pakaĵon kaj havaĵon
PrV
;
malpli da havo, malpli da zorgoj
PrV
;
pri havo najbara oni estas malavara
PrV
.
apartenaĵo, posedo, propraĵo, proprietaĵo
27.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3:14
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 20:25
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 36:7
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 20:25
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 36:7
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
- angle:
- asset, possession, property
- beloruse:
- маёмасьць
- ĉeĥe:
- jmění, majetek
- france:
- avoir (ce que l'on a), bien (ce que l'on a), fortune (ce que l'on a)
- germane:
- Habe, Habseligkeit
- hispane:
- posesión
- hungare:
- vagyon, jószág (vagyon)
- nederlande:
- bezit
- pole:
- majątek, dobytek, mienie
- portugale:
- bem (propriedade)
- rumane:
- proprietate
- ruse:
- имущество
- slovake:
- majetok
- taje:
- ทรัพย์สิน
- tibete:
- ཅ་ལག་
- tokipone:
- jo
- ukraine:
- майно
havebla
- Kiun oni povas iel havi, disponebla, uzpreta: la Gazeto de Anoncoj estas havebla por ĉiuj [31]; firma ofico […] ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila Marta ; [tiuj] benindaj aferoj […] tiam estis haveblaj nur por la riĉuloj Tor ; mi serĉrigardis la gazetajn reklamojn por havebla laboro KrM ; ĉiuj menciitaj publikaĵoj estas ankoraŭ haveblaj [32]; mi provis esprimi la ideon per la haveblaj elementoj BonaLingvo .
31.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
32. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
32. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
- ĉeĥe:
- dostupný, k dostání
- france:
- accessible (qu'on peut avoir), disponible (qu'on peut avoir)
- germane:
- verfügbar, zu bekommen, zu beschaffen
- slovake:
- dostupný
- taje:
- มีพร้อม
- ukraine:
- такий, що його можна купити, дістати, одержати, доступний, досяжний
havema
33.
trad. P. Oudejans:
La Vojaĝo de Ĉihiro, 2009
- france:
- jaloux, possessif
- germane:
- gierig, besitzgierig
havenda
-
Tia, ke oni devas ĝin havi:
necesaĵoj ne plu limiĝos al kion ni antaŭe nomis – domoj kaj vestaĵoj kaj ŝuoj –
sed ankaŭ pentrado estos havenda, kaj brodado
Rsp
;
la libro estas nepre havenda por homoj interesiĝantaj pri la eŭropa dramverka
arto
[34].
bezona, necesa, nemalhavebla
nepra, nemankigebla
34.
La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
- germane:
- unentbehrlich, von Nöten
- taje:
- ต้องมี
havigi
-
Helpi al iu, por ke li ricevu aŭ atingu ion, alporti,
doni, liveri:
grenon kaj moston mi havigis al li
[35];
Jozef havigis panon al sia patro
[36];
[li] havigis al si (akiris)
ĉaron kaj ĉevalojn kaj kvindek virojn
[37];
[li] havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo
[38];
havigu al mi iom da mono, li diris
[39];
li ilin poste petis, ke ili havigu
(venigu) al li droŝkon
[40];
ni havigos al vi konstantan oficon
[41];
li volonte havigus al […] lia kamaradaro solidan vipadon
Fab3
;
kia knabino ŝi estas! ŝi havigas al mi multe da ĝojo
[42];
[tio] certe ne rehavigus al la maljunulo la sanon
[43];
la fiŝkaptistojn ĉe ilia albordiĝo ili akceptas
kun varma biero kaj havigas
(regalas,
surtabligas)
al ili manĝaĵon
[44];
oni min tie ne akceptis, ĉar […] mi ne havigas konfidon
Marta
;
per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj
plenan edukadon
VivZam
.
disponigi, provizi1
35.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:37
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:12
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 15:1
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:21
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:12
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 15:1
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:21
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- angle:
- provide with, get for, procure
- ĉeĥe:
- dosáhnout, obstarat, opatřit, poskytnout, pořizovat, pořídit, zjednat
- france:
- fournir, faire obtenir, procurer, pourvoir (de), conférer
- germane:
- verschaffen, geben, aushändigen, besorgen, beschaffen
- hispane:
- proporcionar
- hungare:
- szerez (ad), juttat (ad), ad
- itale:
- fornire, procurare, far avere
- nederlande:
- verschaffen, bezorgen, leveren
- pole:
- dostarczać, udzielać, użyczać, dawać, pomagać w uzyskaniu
- portugale:
- obter, arranjar
- ruse:
- предоставить
- slovake:
- nadobudnúť, získať
- tibete:
- སྟེར་
- ukraine:
- надавати, виділяти, доставляти (кому-н.), здобувати (для кого-н.)
enhavi
(tr)
- 1.
-
Havi en si:
li esprimis la deziron, ke lia verko […] enhavu ankaŭ parton
Esperantan
PrV
;
la kesteto […] enhavis la orajn objektojn
[45];
li trovis, ke ĝi enhavas laŭpeze kikaron da oro
[46];
siklo enhavas dudek gerojn
[47];
niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco
[48];
viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn
[49];
[tiu] ideo […] krom malsaĝaĵo enhavas ja nenion
FK
;
ni ĉiuj laboros sur […] tiu fundamento enhavanta la tutan
gramatikon kaj la pli grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas
renkontataj
DL
;
la kreskaĵo enhavas en si multe da amelo
FK
;
ĝia gusto enhavas la maldolĉecon […] kaj la dolĉecon
FK
.
ampleksi, enfermi, enkalkuli, enteni, envolvi
- 2.
MatVort (pri aro) Havi en si kiel elementon: la malplena aro enhavas neniun elementon; la aro de naturaj entjeroj ne enhavas ĉiujn diferencojn de du ajnaj elementoj de ĝi.
aparteni, inkluzivi.
45.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 6:15
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 20:2
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:13
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 144:13
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 21:34
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 20:2
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:13
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 144:13
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 21:34
- afrikanse:
- bevat
- albane:
- përmbaj
- amhare:
- ይዘዋል
- angle:
- 1. contain, comprise, hold 2. contain (elements)
- arabe:
- تحتوي على
- armene:
- պարունակել
- azerbajĝane:
- ehtiva
- beloruse:
- зьмяшчаць, трымаць, утрымліваць
- bengale:
- ধারণ
- birme:
- ပါဝင်
- bosne:
- sadrže
- ĉeĥe:
- obsahovat
- dane:
- indeholder
- estone:
- sisaldama
- eŭske:
- eduki
- filipine:
- may
- france:
- 1. contenir (renfermer, avoir une certaine capacité), renfermer (contenir), comporter, comprendre (contenir) 2. contenir (comme éléments, math.)
- galege:
- conteñen
- germane:
- 1. enthalten 2. enthalten (Elementen)
- greke:
- περιέχω, περιλαμβάνω
- guĝarate:
- સમાવે
- haitie:
- gen ladan
- haŭse:
- dauke da
- hinde:
- होते हैं
- hispane:
- contener (en sí)
- hungare:
- 1. tartalmaz, van benne 2. tartalmaz (elemet)
- igbe:
- nwere
- irlande:
- go bhfuil
- islande:
- innihalda
- itale:
- contenere
- japane:
- 含む
- jave:
- ngemot
- jide:
- אַנטהאַלטן
- jorube:
- ni awọn
- kanare:
- ಹೊಂದಿರಬೇಕು
- kartvele:
- შეიცავს
- katalune:
- cabre
- kazaĥe:
- болу
- kimre:
- cynnwys
- kirgize:
- камтылган
- kmere:
- មាន
- koree:
- 포함
- korsike:
- cuntena
- kose:
- ziqulethe
- kroate:
- sadrže
- kurde:
- bêdengman
- latine:
- continent
- latve:
- satur
- laŭe:
- ບັນຈຸ
- litove:
- būti
- makedone:
- содржи
- malagase:
- dia ahitana
- malaje:
- mengandungi
- malajalame:
- അടങ്ങിയിട്ടുണ്ട്
- malte:
- fihom
- maorie:
- kei roto i
- marate:
- असतात
- monge:
- muaj
- mongole:
- агуулсан
- nederlande:
- bevatten
- nepale:
- समावेश
- njanĝe:
- ali
- okcidentfrise:
- befetsje
- okcitane:
- claure
- panĝabe:
- ਸ਼ਾਮਿਲ ਹਨ
- paŝtue:
- لري
- pole:
- zawierać
- portugale:
- conter, encerrar em si
- ruande:
- birimo
- ruse:
- 1. содержать 2. содержать (элементы)
- samoe:
- o loo aofia ai
- sinde:
- تي مشتمل
- sinhale:
- අඩංගු
- skotgaele:
- tha
- slovake:
- obsahovať
- slovene:
- vsebujejo
- somale:
- ka koobnaan
- ŝone:
- takura
- sote:
- na le
- sunde:
- eusian
- svahile:
- vyenye
- taĝike:
- дар бар гирад
- taje:
- มี
- tamile:
- கொண்டிருக்கிறது
- tatare:
- эчендә
- telugue:
- కలిగి
- tokipone:
- jo
- ukraine:
- містити
- urdue:
- پر مشتمل ہے
- uzbeke:
- o’z ichiga olgan
- vjetname:
- chứa
- zulue:
- aqukethe
enhavo
-
Tio, kio estas enhavata:
Jehu skribis leterojn […] kun la sekvanta enhavo […]
[50];
[en] la sciigo pri la morto de la frato, estis ankaŭ komunikita la
enhavo de la testamento
[51];
la vorton „sola“ Gerda komprenis tro bone, kaj ĝian tutan enhavon ŝi sentis
tre profunde
[52];
li havas plenan ŝrankon da arĝentaĵoj, ne kalkulante la enhavon de la
sekretaj fakoj
[53];
tiuj lumaj bildoj […prezentas] la enhavon de tuta vivo
[54];
la pli aĝaj jam postulas historiojn kun pli profunda enhavo
[55];
diveni la enhavon de la interparolado
[56];
tabelo de la enhavo FK , enhavtabelo EeP .
enteno, esenco
50.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 10:1
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
53. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
56. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
53. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
56. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
- angle:
- assets, contents, property
- beloruse:
- зьмест, зьмесьціва
- ĉeĥe:
- objem, obsah
- france:
- contenu, teneur (contenu)
- germane:
- Inhalt
- greke:
- περιεχόμενο
- hispane:
- contenido
- hungare:
- tartalom
- itale:
- contenuto
- nederlande:
- inhoud
- pole:
- zawartość, treść
- portugale:
- conteúdo
- ruse:
- содержание
- slovake:
- náplň, obsah
- taje:
- สิ่งที่อยู่ข้างใน, สารบัญ
- ukraine:
- зміст, вміст
enhaveco
-
Kvanto, kiun enhavas
aŭ povas enhavi io:
lavmaŝino kun enhaveco de ses kilogramoj
[57];
viaj pulma enhaveco kaj muskola forto certe estas multe pli grandaj ol ĉe la
aliaj knabinoj, kiujn li atakis
ChM
.
kapacito, volumeno3
57.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, En Wigan, en Anglio de malabundo
- angle:
- capacity, tonnage
- beloruse:
- умяшчальнасьць, ёмістасьць
- ĉeĥe:
- kapacita
- france:
- capacité, contenance
- germane:
- Inhalt (Volumen), Fassungsvermögen, Tonnage
- hispane:
- capacidad
- hungare:
- befogadóképesség, kapacitás
- nederlande:
- inhoud (volume)
- pole:
- zawartość, pojemność
- portugale:
- capacidade
- ruse:
- вместимость
- slovake:
- kapacita
- ukraine:
- місткість
kunhavi
(tr)
- 1.
-
Havi komune:
sed tiun opinion mi ne kunhavas, ĉar ĝi estas tute erara
[58];
ili rediras ke ni kunhavas kun la ĉimpanzo 98,5 % de la DNA
[59].
dividi4, partumi1
- 2.
- Havi preta ĉe la mano, kune kun si, sur si: kontroli, ĉu li ne kunhavas armilon [60]; mi kunhavas mian malnovan maristodokumenton [61]; ni kunhavas ĉion necesan InfanTorent2 ; ili kunhavis tri sklavojn firme ligitajn Rob ; post multaj jaroj ili atingas postenon, kiu kunhavas iom da aŭtoritateco KrM .
58.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
59. Le Monde diplomatique en Esperanto
60. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 11a
61. Mortula ŝipo, Ĉap. 37a
59. Le Monde diplomatique en Esperanto
60. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 11a
61. Mortula ŝipo, Ĉap. 37a
- germane:
- 1. teilen (gemeinsam haben), gemeinsam haben 2. dabei haben, mit sich führen
- ruse:
- 1. совместно владеть, разделять 2. иметь с собой, иметь при себе
malhavi
(tr)
- Ne havi ion, kio kutime ĉeestas kaj kiu do mankas: paro de mizeruloj […], kiuj malhavas hejmon kaj estas pli malriĉaj ol birdoj en siaj nestoj VojaĝImp ; la franĝoj, kiujn malhavis la trosimpla, trosobra, purega, blanka bluzo, ŝajnis svingpendi ĉe la lango de la [lispanta] virino [62]; li restis ĉe la opinio, ke li povas perfekte malhavi virinon [63]. la homan kunecon sur la tero oni ne povas malhavi HsT ; tiu ĉi priskribo de Elinjo malhavas la plej minimuman kvanton de la originaleco LGA ; li estus punita laŭ la dramaj reguloj, por ke li malhavu emon future al similaj perfortaj agadoj VaK .
- afrikanse:
- mis
- albane:
- humbas
- amhare:
- ናፍቆት
- angle:
- lack, miss, be wanting
- arabe:
- ملكة جمال
- armene:
- վրիպել
- azerbajĝane:
- darıxmaq
- beloruse:
- ня мець, быць пазбаўленым
- bengale:
- মিস্
- birme:
- လွမ်း
- bosne:
- promašaj
- ĉeĥe:
- nemít, postrádat
- dane:
- miss
- eŭske:
- miss
- filipine:
- tamaan
- france:
- manquer (de), se passer (de), se dispenser (de)
- galege:
- señorita
- germane:
- entbehren, missen
- guĝarate:
- ગુમ
- haŭse:
- kuskure
- hinde:
- मिस
- hispane:
- carecer de
- hungare:
- nélkülöz (nincs neki) , nincs neki
- igbe:
- igafe ihe
- irlande:
- chailleann
- islande:
- sakna
- japane:
- ミス
- jide:
- פאַרפירן
- jorube:
- padanu
- kanare:
- ಮಿಸ್
- kartvele:
- მენატრება
- kazaĥe:
- сағыну
- kirgize:
- кечигүү
- kmere:
- បាត់
- koree:
- 미스
- korsike:
- ilu
- kose:
- khumbula
- kroate:
- propustiti
- kurde:
- revandin
- latine:
- requisierit
- laŭe:
- ພາດ
- litove:
- praleisti
- makedone:
- Мис
- malajalame:
- നഷ്ടപ്പെടുക
- malte:
- jitilfu
- maorie:
- pahemo
- marate:
- न सापडणे
- mongole:
- өнгөрөөх
- nederlande:
- missen
- nepale:
- मिस
- njanĝe:
- abiti
- okcidentfrise:
- misse
- panĝabe:
- ਮਿਸ
- paŝtue:
- ابۍ
- pole:
- nie posiadać, być pozbawionym
- portugale:
- não ter
- ruse:
- не иметь
- samoe:
- ela
- sinde:
- آهين
- sinhale:
- මම ඔයාට ආදරේ
- slovake:
- núdzou, trpieť nedostatkom
- slovene:
- gospodična
- somale:
- daahid
- ŝone:
- potsa
- svahile:
- miss ya
- taĝike:
- хайрхоҳи
- taje:
- ขาด
- tamile:
- மிஸ்
- tatare:
- сагыну
- telugue:
- మిస్
- tibete:
- དྲན་
- ukraine:
- міс
- urdue:
- مس
- uzbeke:
- kechikmoq
- vjetname:
- bỏ lỡ
nehavo, nehavado
-
Stato de iu, kiu ne havas ion aŭ kiu posedas nenion:
havo aŭ nehavo de longa barbo
VivZam
;
malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj
[64];
[ili] pekas […] nur pro nesufiĉa pripensado kaj pro
nehavado de ia difinita programo
[65];
nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj
[66];
kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas
PrV
;
malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado
PrV
;
de nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos
PrV
.
manko, malabundo, malriĉeco, mizero
64.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 6:11
65. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
66. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
65. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
66. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
- germane:
- Besitzlosigkeit, Mangel, Fehlen
- ukraine:
- брак, відсутність
nemalhavebla
-
Treege bezonata,
nepra,
nemankigebla:
mi min demandas, kiel la polico povis funkcii, antaŭ ol dungi virinojn, vi estas
nemalhavebla
ChC
;
ili estas nemalhaveblaj por la bona funkciado de la socio
[67];
li estas poeto de momentaj natureventoj, […] esprimataj en lingvo
afekcie resuma, kie ĉiu vorto estas nemalhavebla ero de la mozaika tuto
EeP
;
kapvestita per sia nemalhavebla konusa ĉapelo, kamparanino […]
marŝas kun vekto lokita sur ŝiaj ŝultroj
[68];
la „sanga parenceco“ […] estas nemalhavebla trajto de la balkanaj
kaj alilokaj naciistoj-rasistoj
[69].
esenca, necesa, vivgrava
67.
L. Beaucaire:
La milito de la ĉapeloj, en: Fabeloj de la verda pigo, 1981
68. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
69. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
68. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
69. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
- angle:
- indispensable
- beloruse:
- неабходны (вельмі, абсалютна)
- ĉeĥe:
- nepostradatelný
- france:
- indispensable
- germane:
- unentbehrlich
- hispane:
- indispensable
- hungare:
- nélkülözhetetlen
- slovake:
- nepostrádateľný
- ukraine:
- необхідний, такий, якого не можна не мати
senhavulo
- Homo sen havo, mizerulo: ne faru maljustaĵon al […] malriĉulo kaj senhavulo [70]; ni aĉetos senhavulojn per mono kaj malriĉulon per paro da ŝuoj [71]; mi preferus esti servutulo laboranta por alia senhavulo Rsp ; kiu scias pri li? absoluta senhavulo Gmn ! ŝia vizaĝo ne estis tiel pala kaj maldika kiel ĉe la plimultaj el la senhavuloj [72].
70.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:14
71. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 8:6
72. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
71. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 8:6
72. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
- angle:
- indigent, pauper, poor person
- beloruse:
- незаможны (наз.)
- ĉeĥe:
- nemajetný čl.
- france:
- indigent (subst.), nécessiteux (subst.)
- germane:
- Habenichts, Besitzloser
- hispane:
- desposeído
- hungare:
- nincstelen, vagyontalan
- itale:
- nullatenente, indigente
- nederlande:
- armoedzaaier
- pole:
- biedak, nędzarz
- portugale:
- pobre, indigente
- ruse:
- неимущий, нищий (сущ.)
- slovake:
- nemajetný
senenhava
-
Malplena (plej ofte figursence), malgrava, sensenca, vanta:
senenhava diskuto, argumento;
ilia vizio estas senenhava, ilia antaŭdiro estas mensogo
[73];
tiaj ideoj […] al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio
EE
;
tio ĉi estas nur senenhava pseŭdo-scienca babilado
EE
;
vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel
estas ordinare la oficialaj paroloj
[74];
ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava
PrV
;
kial do vi parolas senenhavaĵon
[75]?
fantazia, iluzia, kava, malplena, sensignifa, vanta
73.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 13:6
74. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
75. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 27:12
74. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
75. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 27:12
- angle:
- empty, hollow, vacant
- beloruse:
- безьзьмястоўны
- france:
- inconsistant (sans contenu), creux (fig., sans contenu), vain (sans contenu), vide (fig., sans contenu)
- germane:
- gehaltlos, inhaltsleer, leer
- hispane:
- sin contenido
- hungare:
- tartalmatlan
- nederlande:
- inhoudsloos
- pole:
- bez zawartości, pusty, próżny
- portugale:
- vazio, vão
- ruse:
- бессодержательный
- ukraine:
- беззмістовний
senhavigi
-
Senigi iun de lia havo:
tio estas popolo prirabita kaj senhavigita
[76];
ĉu por senhavigi nin vi invitis nin ĉi tien
[77]?
laŭ la ordono de la cezaro ĉiuj provincoj en Azio kaj Afriko estos
senhavigitaj de siaj riĉaĵoj
QuV
.
ekspluati, elsuĉi, malriĉigi, perdigi, prirabi, priŝteli, ruinigi, senmonigi
76.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 42:22
77. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:15
77. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:15
- angle:
- impoverish, deprive
- beloruse:
- пазбавіць
- ĉeĥe:
- zbavit majetku
- france:
- dépouiller (déposséder) , déposséder
- germane:
- berauben, beschlagnahmen
- hispane:
- desposeer
- hungare:
- megfoszt, kisemmiz
- nederlande:
- beroven
- pole:
- pozbawiać
- portugale:
- desapossar, privar
- ruse:
- лишить имущества
- slovake:
- zbaviť majetku
- ukraine:
- позбавляти майна, добра
senhaviĝi
-
Perdi sian havon:
pro tiu terura brulego li tute senhaviĝis;
senhaviĝos la riveroj, elĉerpiĝos kaj sekiĝos la kanaloj
[78].
bankroti, ruiniĝi
78.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 19:6
- angle:
- become destitute, lose everything
- beloruse:
- пазбавіцца, страціць
- france:
- être ruiné, se retrouver sur la paille
- germane:
- seine Habe verlieren
- hispane:
- desposeerse
- hungare:
- tönkremegy, elszegényedik
- nederlande:
- zijn bezit verliezen
- pole:
- pozbywać się
- ruse:
- лишиться имущества
surhavi
(tr)
- 1.
- Havi, porti sur si: kanapolito surhavanta molajn kusenojn kaj kovrilon el cervaj feloj Iŝtar ; li trovis […] kolekton da cilindroj, surhavantaj la komercan leĝaron de Ĥammu-rabi Iŝtar ; en neniu vazaĝo li povis ion legi, kaj ĉiuj nur surhavis iajn strangajn ridetojn QuV ; leteroj el eksterlando, surhavantaj glumarkojn aŭ aliajn indikojn en Esperanto, neniam atingis siajn adresatojn EeP .
- 2.
-
Havi kiel veston;
porti1.b:
li surhavis blankan, zonitan tunikon kun mallongaj manikoj
Iŝtar
;
la preterpasanto surhavis duonmilitan, duoncivilan veston
Metrop
;
la magnetofonon li surhavis, fiksitan per rimeno
ChV
;
la unusolan ringon, kiun Krasomila surhavis,
ŝi oferis por la vivtenado
[79].
demeti2, surmeti2.
79.
B. Němcová, trad. J.
Vondroušek: Punita
orgojlo, [2009?]
- afrikanse:
- dra
- albane:
- vesh
- amhare:
- መልበስ
- angle:
- have on, wear
- arabe:
- ارتداء
- armene:
- հագնել
- azerbajĝane:
- taxmaq
- beloruse:
- насіць (адзеньне)
- bengale:
- পরিধান
- birme:
- ဝတ်ဆင်
- bosne:
- nose
- ĉeĥe:
- mít na sobě, nosit
- dane:
- slid
- estone:
- kandma
- eŭske:
- higadura
- filipine:
- magsuot
- france:
- porter (avoir sur soi), avoir (sur soi)
- galege:
- desgaste
- germane:
- anhaben, tragen
- guĝarate:
- ભાષા
- haitie:
- mete
- haŭse:
- sa
- hinde:
- पहनना
- hispane:
- llevar, portar, llevar puesto (algo)
- hungare:
- visel, hord
- igbe:
- eyi
- irlande:
- chaitheamh
- islande:
- klæðast
- japane:
- 着用
- jave:
- nyandhang
- jide:
- טראָגן
- jorube:
- wọ
- kanare:
- ಭಾಷೆಗಳು
- kartvele:
- აცვიათ
- kazaĥe:
- кию
- kimre:
- gwisgo
- kirgize:
- кийүү
- kmere:
- ពាក់
- koree:
- 착용
- kose:
- nxiba
- kroate:
- nosite
- kurde:
- hilgirtin
- latine:
- induere
- latve:
- valkāt
- laŭe:
- ໃສ່
- litove:
- dėvėti
- makedone:
- носат
- malagase:
- mitondra
- malaje:
- memakai
- malajalame:
- ധരിക്കാൻ
- malte:
- jilbsu
- maorie:
- kakahu
- marate:
- बोलता
- monge:
- hnav
- mongole:
- өмсөж
- nederlande:
- aan hebben, dragen (aan hebben)
- njanĝe:
- azivala
- okcidentfrise:
- drage
- panĝabe:
- ਪਹਿਨਣ
- paŝtue:
- واغوندي
- pole:
- mieć na sobie, nosić, ubierać
- ruande:
- kwambara
- ruse:
- носить (одежду)
- samoe:
- fai
- sinde:
- پائڻ
- sinhale:
- ඇඳීමට
- skotgaele:
- a ‘cur orra
- slovake:
- mať na sebe, nosiť (šaty)
- slovene:
- nosite
- somale:
- xirtaan
- ŝone:
- pfeka
- sote:
- apara
- sunde:
- make
- svahile:
- kuvaa
- taĝike:
- пӯшидан
- taje:
- สวมใส่
- tamile:
- அணிய
- tatare:
- кием
- telugue:
- ధరిస్తారు
- ukraine:
- носити
- urdue:
- پہننا
- uzbeke:
- kiyish
- vjetname:
- mặc
- zulue:
- bagqoke
bonhava
- Posedanta sufiĉan havon; povanta vivi komforte: mi havis feliĉon […] mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava [80]; la bonhava farunkomercisto […] aranĝis al si benkon, por tie sidi kaj rigardi la platan ondiĝantan grenkampon [81]; post kelke da minutoj ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo Marta ; konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu [82]; ĉio atestis pri bonhaveco kaj bona gusto [83]; vestoj montrantaj bonhavecon Marta .
80.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
81. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
82. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:8
83. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
81. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
82. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:8
83. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
- angle:
- well off, well to do
- beloruse:
- заможны, маёмны, багаты
- ĉeĥe:
- majetný, zámožný
- france:
- aisé (riche)
- hungare:
- vagyonos, jómódú
- pole:
- sytuowany, dostatni
- portugale:
- próspero
- ruse:
- состоятельный, имущий
- slovake:
- zámožný
- taje:
- มีอันจะกิน
- ukraine:
- заможний, маєтний
bonhavo
- 1.
- Stato de iu bonhava: lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo [84]; industrio, ekonomio kaj registaroj (per koncernaj leĝoj) ebligis al pli kaj pli multaj homoj bonfarton kaj certan bonhavon [85].
- 2.
Disponebla havaĵo ĉe konto aŭ bilanco: TEĴA decidis donaci la restan bonhavon de ĉirkaŭ 2200 eŭroj al la Abonhelpa Fonduso de Monato [86]; oni elspionis iliajn kontojn kaj forĝiris la tutan bonhavon [87].
84.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:21
85. Monato, Kun homa vizaĝo
86. Monato, Stefan Maul: Malfondo, 2004
87. Monato, Stefan Maul: Fido kaj skeptiko, 2008
85. Monato, Kun homa vizaĝo
86. Monato, Stefan Maul: Malfondo, 2004
87. Monato, Stefan Maul: Fido kaj skeptiko, 2008
- beloruse:
- 1. дастатак, дабрабыт 2. авуары, актывы
- ĉeĥe:
- kredit, pohledávka na kontě
- france:
- 1. aisance (richesse) 2. avoir (fin.)
- germane:
- 1. Wohlstand 2. Guthaben
- hungare:
- 1. jólét, jómód 2. követelés, betét, aktíva
- nederlande:
- 1. welstand 2. tegoed
- pole:
- 1. dostatek 2. majątek
- ruse:
- 1. благосостояние, достаток 2. авуары
- slovake:
- účtovná pohľadávka
- taje:
- 1. ความมีอันจะกิน
- ukraine:
- добро, майно
administraj notoj
kun~i:
Mankas verkindiko en fonto.