kapacito
- 1.
- (komune) Maksimuma kapablo ion enteni aŭ dum difinita daŭro trakti: nova vojo kondukas nun tra Hungario kaj Rumanio, sed tie la kapacito de la limkontrolejoj estas malalta [1]; (figure) se la oratoro ne volas paroli en malplenon, li nepre devas adapti sian paroladon al la intelekta kapacito de la publiko [2]; mi nombris tri aŭ kvar kunvenejojn kun kapacito inter 100 kaj 500 personoj [3]; pli ol 50 gelernantoj ne povis partopreni la kurson pro manko de spaco en la klasĉambro (deziris aliĝi pli ol duoblo de la tuta kapacito) [4]; se oni konvertus parton de la ligno […] al tia karbo, oni pligrandigus la arbaran kapaciton por konservado de karbono [5].
- 2.
-
En scienco, diversfake:
- a)
- Maksimuma produktokapablo je difinita tempo per ĉiuj disponeblaj rimedoj de iu entrepreno: plenkapacite laboras uzinoj kaj minejoj, sed eĉ la tuta kapacito ne sufiĉas por plenumi la mendojn [6]; aŭstra produktanto de ventelektro DonauWind havas planojn por plikreskigo de la ventelektrejaj kapacitoj [7]; ne pluvis sufiĉe, tial la generatoroj, kiuj ĉefe uzas akvofalan energion, ne povas funkcii je sia normala kapacito [8]. povo
- b)
- Kvanto (gasa, likva aŭ solida), kiun povas enteni ujo: kapacito de vazo; la ŝipo estus povinta kolekti en unu semajno ĉiun nafton elfluintan […] la projekto anticipas trimaranon, kies centra ŝelo havus pli grandan kapaciton [9]. enhaveco, volumeno4
- c)
- Maksimuma kvanto da datumoj, kiujn ia disponaĵo (memoro, procezilo, komunikkanalo) povas enteni aŭ trakti: [la] tekokomputilo […] proponas grandegajn kalkulpovon, konserv-kapaciton [10]; senpagaj retpaĝoj por individuoj kutime havas maksimuman kapaciton de 100 megabajtoj [11]; la komenca indeksado povas daŭri kelkajn ĝis kelkdek horojn, sed ĝi okazas, nur kiam sufiĉe da komputila kapacito estas je dispono [12].
- d)
- (de akumulatoro) Plej granda ŝargo, kiun ĝi povas enteni: la poŝtelefon[o…] havas akumulatoron kun kapacito sufiĉa por tuta tago [13].
- e)
- [14]PV (arkaismo) Kapacitanco: la ekrano uzas kapacitan tuŝekranon [15].
1.
Monato, Malkopiilo, 93/10
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Monato, Roland Rotsaert: Spertoj de amatora lobianto, 2007
4. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
5. Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!, 2011
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
7. Monato, Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo
8. Monato, Bardhyl Selimi: Energia katastrofo
9. Monato, Christian Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?, 2003
10. Monato, Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, 2005
11. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 2012
12. Monato, Roland Rotsaert: Google Desktop Search: serĉilo por la propra komputilo, 2005
13. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?, 2010
14. Maurice Rollet de l'Isle: Scienca Fundamenta Esperanta Terminaro, p. 34
15. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?, 2010

- angle:
- 2.b capacity 2.d capacity, capacitance 2.e capacitance
- beloruse:
- ёмістасьць
- ĉine:
- 潛力 [qiánlì], 制造能力 [zhìzàonénglì], 量 [liàng], 容納能力 [róngnànénglì]
- france:
- 2.b contenance, capacité (contenance) 2.d capacité (d'un accu)
- germane:
- Kapazität 2.a Produktionsvermögen 2.b Fassungsvermögen
- hispane:
- 2.b capacidad (volumen) 2.e capacitancia
- hungare:
- 2.b befogadóképesség, űrtartalom 2.d kapacitás (akkumulátoré)
- japane:
- 容量 [ようりょう], 容積 [ようせき], 電気容量 [でんきようりょう]
- katalune:
- 2.b capacitat 2.d capacitat 2.e capacitància
- nederlande:
- 2.b capaciteit, inhoud 2.d vermogen 2.e capaciteit (arch.)
- pole:
- 2.b objętość, pojemność 2.d pojemność 2.e pojemność
- ruse:
- 2.b ёмкость, вместимость 2.d ёмкость 2.e ёмкость
- ukraine:
- місткість, ємність