kapacit/o PVEF kapacito serĉi 'kapacito' [kapaci.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn](komune) Maksimuma kapablo ion enteni aŭ dum difinita daŭro trakti: nova vojo kondukas nun tra Hungario kaj Rumanio, sed tie la kapacito de la limkontrolejoj estas malalta [1]; (figure) se la oratoro ne volas paroli en malplenon, li nepre devas adapti sian paroladon al la intelekta kapacito de la publiko [2]; mi nombris tri aŭ kvar kunvenejojn kun kapacito inter 100 kaj 500 personoj [3]; pli ol 50 gelernantoj ne povis partopreni la kurson pro manko de spaco en la klasĉambro (deziris aliĝi pli ol duoblo de la tuta kapacito) [4]; se oni konvertus parton de la ligno […] al tia karbo, oni pligrandigus la arbaran kapaciton por konservado de karbono [5]. 2.[kapaci.0o.SCI] En scienco, diversfake: a)[kapaci.0o.EKON] Maksimuma produktokapablo je difinita tempo per ĉiuj disponeblaj rimedoj de iu entrepreno: plenkapacite laboras uzinoj kaj minejoj, sed eĉ la tuta kapacito ne sufiĉas por plenumi la mendojn [6]; aŭstra produktanto de ventelektro DonauWind havas planojn por plikreskigo de la ventelektrejaj kapacitoj [7]; ne pluvis sufiĉe, tial la generatoroj, kiuj ĉefe uzas akvofalan energion, ne povas funkcii je sia normala kapacito [8]. povo b)[kapaci.0o.enhaveco] Kvanto (gasa, likva aŭ solida), kiun povas enteni ujo: kapacito de vazo; la ŝipo estus povinta kolekti en unu semajno ĉiun nafton elfluintan […] la projekto anticipas trimaranon, kies centra ŝelo havus pli grandan kapaciton [9]. enhaveco, volumeno4 c)[kapaci.0o.memora] Maksimuma kvanto da datumoj, kiujn ia disponaĵo (memoro, procezilo, komunikkanalo) povas enteni aŭ trakti: [la] tekokomputilo […] proponas grandegajn kalkulpovon, konserv-kapaciton [10]; senpagaj retpaĝoj por individuoj kutime havas maksimuman kapaciton de 100 megabajtoj [11]; la komenca indeksado povas daŭri kelkajn ĝis kelkdek horojn, sed ĝi okazas, nur kiam sufiĉe da komputila kapacito estas je dispono [12]. d)[kapaci.0o.akumulatoro] (de akumulatoro) Plej granda ŝargo, kiun ĝi povas enteni: la poŝtelefon[o…] havas akumulatoron kun kapacito sufiĉa por tuta tago [13]. e)[kapaci.0o.kapacitanco] [14]PV (arkaismo) Kapacitanco: la ekrano uzas kapacitan tuŝekranon [15]. 1. Monato, Malkopiilo, 93/102. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto3. Monato, Roland Rotsaert: Spertoj de amatora lobianto, 20074. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)5. Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!, 20116. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto7. Monato, Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo8. Monato, Bardhyl Selimi: Energia katastrofo9. Monato, Christian Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?, 200310. Monato, Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, 200511. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 201212. Monato, Roland Rotsaert: Google Desktop Search: serĉilo por la propra komputilo, 200513. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?, 201014. Maurice Rollet de l'Isle: Scienca Fundamenta Esperanta Terminaro, p. 3415. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?, 2010 angle: 2.b capacity 2.d capacity, capacitance 2.e capacitance beloruse: ёмістасьць ĉine: 潛力 [qiánlì], 制造能力 [zhìzàonénglì], 量 [liàng], 容納能力 [róngnànénglì] france: 2.b contenance, capacité (contenance) 2.d capacité (d'un accu) germane: Kapazität 2.a Produktionsvermögen 2.b Fassungsvermögen hispane: 2.b capacidad (volumen) 2.e capacitancia hungare: 2.b befogadóképesség, űrtartalom 2.d kapacitás (akkumulátoré) japane: 容量 [ようりょう], 容積 [ようせき], 電気容量 [でんきようりょう] katalune: 2.b capacitat 2.d capacitat 2.e capacitància nederlande: 2.b capaciteit, inhoud 2.d vermogen 2.e capaciteit (arch.) pole: 2.b objętość, pojemność 2.d pojemność 2.e pojemność ruse: 2.b ёмкость, вместимость 2.d ёмкость 2.e ёмкость ukraine: місткість, ємність administraj notoj