ReVo
*frap/i PV

*frapi

(tr)
1.
Bati1: Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn [1]; li staras kvazaŭ frapita de fulmo [2]; pluvo frapadis la lapajn foliojn [3]; metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, […] ke li estu frapita kaj mortu [4]; ŝtono […] frapis la […] piedojn, kaj frakasis ilin [5]; [ili] prenis la kanon kaj frapis lian kapon [6]; la respektinda mastro frapis al si la bruston, tordis la manojn kaj premis sian kapon per ambaŭ manoj [7]; al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian [8]; li frapis la birdon sur la bekon [9]; densa ondo da mucida, malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj Marta .
a)
SPO Forte puŝi ludilon ks por ĵeti ĝin al certa direkto: ludantoj de tabloteniso […] frapas la pilkon tien kaj reen [10]; [en flugpilkludo] la pilkon oni nur frapu, sed ne kaptu aŭ ŝovu [11]; aĉhumora, li piedfrapis plastan botelon, kiu [nun…] ruliĝis malproksime sur la trotuaro [12]. VD:ŝoti, pafi1.c
2.
Batante produkti sonon: li frapis ĉe la pordo [13]; iu frapis delikate la pordon IK ; kiu frapas, al tiu oni malfermas PrV ; la maro frapadis sur la rokon [14]; ŝia koro frapis forte kaj kun granda rapideco Marta ; oni kunfrapos pri li la manojn kaj oni fajfos pri li sur lia loko [15]; Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio […] ne levante […] la manojn de la klavoj Marta . VD:aplaŭdi, bati2, plaŭdi
3.
(figure) Subite kaj forte atentigi, mirigi: frapita de la majesta eksteraĵo [li] demandas lin, kiu li estas FK ; frapanta simileco kun la imperiestro Aŭgusto FK ; jen reale, vivanta viro, kiu frape similas al tiu mia elrevito SkandalJozef ; la reĝidino estis frapante pala kaj havis sur si karbonigran veston [16]; ĉio en tiu ĉi neordinara persono de longe profunde frapis ŝian imagon FK ; la saloneto […] ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo Marta ; [per] frapaj sloganoj (vd frapfrazo) allogi homojn [17]; frapantaj ekzemploj de lingva disfragmentiĝo [18]; frapa argumento pri kosto [19].
4.
(figure) Malmilde trafi, subite tuŝegi: kvazaŭ tiuj vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro Marta ; penso pri la malĝojo en tiu ĉi domo […] frapis ŝian molan koron BdV ; teruro lin frapis [20]; li antaŭ la portreto de la formortinta sinjoro subite haltis, kvazaŭ frapita de tondro [21]. VD:emocii, fali sur, kapti, skui.
5.
BIB Punbati, puni: Efraim estas premata, frapita de la juĝo, ĉar li memvole sekvis homan ordonon [22]; la Eternulo frapis la popolon per granda frapo [23]; la Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco [24]. VD:bati3, plagi, vipi.
angle:
hit (vt), knock (vt), rap (vt), slap (vt), smack (vt), strike (vt), impact (vt) 1.a kick (vt)
bulgare:
удрям, бия, поразявам
ĉeĥe:
zabouchat, zabušit
ĉine:
1. [què], 抃 [biàn] 2. [pāi] 4. [biàn], 蹶 [jué] 5. [guó], 击退 [jítuì], 被打 [bèidǎ], 剋 [kēi], 打 [dǎ]
france:
frapper, atteindre (frapper), cogner, heurter, percuter, saisir (frapper), taper 1.a lancer frapa: frappant, saisissant (frappant).
germane:
klopfen, schlagen, einschlagen, treffen (Blitzschlag) 1.a schießen (Ball) 1. klopfen, pochen, schlagen 2. klopfen, klatschen (Wellen), pochen 3. frappieren, ins Auge fallen 4. treffen (schlagartig) 5. schlagen (Strafe, Blindheit...)
hispane:
golpear, percutir 1. golpear (algo o a alguien) 2. percutir, golpear haciendo ruido 3. asombrar, atraer la atención 4. captar de golpe, comprender de repente 5. sancionar, penalizar
indonezie:
mengetok mengetuk
japane:
たたく, 打つ [ぶつ], たたいて音を出す [たたいておとをだす], はっとさせる, 驚かす [おどろかす]
nederlande:
slaan
pole:
1. uderzać w coś, kogoś, dać kuksańca komuś, stuknąć (w) coś, kogoś, szturchać coś, kogoś, palnąć coś, kogoś (pot.), rąbnąć w coś, kogoś, trzasnąć w coś, kogoś, walić w coś, kogoś 2. uderzać w coś, bić w coś, trzaskać czymś, w coś, walić w coś 3. uderzać 4. uderzać 5. uderzać
portugale:
bater, golpear, percutir
ruse:
1. стучать, ударять 2. стучать, бить 3. поражать 4. поражать 5. поражать
slovake:
zabúchať
tokipone:
utala
ukraine:
стукати, ударяти, калатати, уражати

frap

(sonimito)
Sono de frapo; bat: signalo estis trifoja frapo sur plej alta ŝtupo […] - frap! - frap! - frap [25]! „bonan matenon, sinjorino, mi reprezen...“ ― „ne, dankon!“ frap KrM !
25. J. Mahen, trad. Moraviaj Esperanto-Pioniroj: La koboldo Ondra, 1921
bulgare:
звук на удар, бум!, бам!
france:
pan !
germane:
klopf!
hispane:
¡tan, tan!, ¡rataplán!
indonezie:
tok !

frapa

Tia, ke ĝi frapas: li elpensos por la cezaro ion ne nur grandiozan, sed ankaŭ frapan [26]; en genia cerbo de junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo frapa [27]; frapa kontraŭekzemplo [28]; frapa sceno, spertita dum trajnvojaĝo [29]; la ora ĉokolado havas esceptan guston, estas iomete pli acida, havas frapajn fruktajn kaj florajn gustojn [30]. VD:abrupta, akra2.b, drasta, energia2, okulfrapa, radikala
angle:
striking (adj)
ĉine:
显目 [xiǎnmù]
france:
frappant
germane:
aufallend, frappant, schlagend

frapo

Ago de frapanto, aŭ rezulto de tiu ago: malsaĝulineto! diris Fanny, donante al sia amikino nefortan frapon per la ventumilo FK ; mi aldonos sepoble da frapoj laŭ viaj pekoj [31]; neniam lia kredo je homoj, je ilia honesteco ricevis tian fortan frapon FK ; mi ricevus tian pugnofrapon en la ventron, ke la lango elirus [32]; jen la fiŝkaptistoj saltas en la akvon, tiras la boaton al la tero, kaj ĉiu frapo de la ondoj ilin helpas [33]; oni aŭdis frapojn de hakilo [34]; [subite] kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝis [35]; grekaj taĉmentoj, kies egalaj paŝoj similis frapojn de pezaj marteloj [36]; ĝi kun etenditaj flugiloj malleviĝis ĉiam pli kaj pli malalten, faris ankoraŭ kelke da frapoj per la flugiloj [37]; ne doloras frapo sur fremda kapo PrV .
angle:
hit (n), knock (n), strike (n), stroke (n), rap (n), slap (n), smack (n), impact (n)
bulgare:
удар
ĉeĥe:
klep, klepnutí, úder
france:
coup
germane:
Schlag
hispane:
golpe
indonezie:
ketokan, ketukan
japane:
たたくこと, 打撃 [だげき], 衝撃 [しょうげき]
nederlande:
slag
pole:
uderzenie, palnięcie, rąbnięcie, stuknięcie, trzaśnięcie, walnięcie
ruse:
стук, удар
slovake:
klepnutie, úder
ukraine:
стукіт, удар, ударний (звук)

frapado

Ago frapi: almozula frapado ĉe multaj pordoj Marta ; aliĝis al ili ĉiam pli laŭta frapado de homaj piedoj, kiuj kuris sur la ŝtonoj de la trotuaro Marta ; de malproksime [aŭdiĝis] piedfrapado de ĉevaloj Fab3 ; muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj FK ; eksonis fluto kaj frapado de l' pokaloj [38]; interfrapado de la glasoj [39].
angle:
hitting (n, act of), knocking (n, act of), striking (n, act of), rapping (n, act of), slapping (n, act of), smacking (n, act of), impacting (n, act of)
bulgare:
удряне, биене
ĉeĥe:
klepání, tepání, tlukot, tlučení
germane:
Klopfen
japane:
たたき続けること [たたきつづけること]
nederlande:
het slaan
pole:
uderzanie, rąbanie, stukanie, trzaskanie, walenie
ruse:
стук
slovake:
klopanie
ukraine:
стукання, ударяння, калатання

frapilo

Ĉio por frapi: en la fino de la koridoro estis pordo, la veninto trovis palpe frapilon kaj ekfrapis trifoje [40]; [li] pendigis kiel insignon super sia tendo sonorilon, kiu […] estis gudrita kaj ne havis frapilon [41]; en la bilardejo gravaj konkursoj okazas, [tie] sidas eble dudek maljunuloj, kiuj neniam prenis frapilon en la manon sed tiu fakto ne malhelpas ke ili ĉiuj faru konsilojn KKl . VD:batilo, rakedo, svingilo
angle:
knocker, striker
ĉeĥe:
klepadlo
ĉine:
敲門者 [qiāoménzhě], 門環 [ménhuán], 敲門人 [qiāoménrén]
france:
battant (de cloche), heurtoir
germane:
Türklopfer, Schlagwerk (Uhr), Klöppel, Queue
hispane:
aldaba, llamador
japane:
ノッカー, ばち
nederlande:
klopper, klepel
pole:
kołatka, młotek (w zegarze, pianinie
ruse:
колотушка
slovake:
klopadlo, klopáč
ukraine:
калаталка, стукалка, киянка, язик (дзвона)

frapiĝi

Esti trafata de frapo, puŝiĝi kontraŭ io: ĉu vi falis aŭ frapiĝis? ŝi demandis mallaŭte kun okuloj fiksitaj sur la malluma makulo Marta ; ŝia kapo fortege frapiĝis kontraŭ la tualettablon, la doloro rapide ŝin eltiris el sia sveno KPr ; desuper liaj genuoj, ligite per ĉenoj, pendis du pezaj kupraj kuboj, kiuj ĉiupaŝe dolorige frapiĝis al liaj kruroj VaK .
angle:
be hit (vi), be knocked (vi), be struck (vi), be rapped (vi), be slapped (vi), be smacked (vi), be impacted (vi)
bulgare:
удрям се, блъскам се
ĉine:
紧靠 [jǐnkào]
france:
se cogner (contre qc), se heurter (à qc)
germane:
sich stoßen
hispane:
golpearse, chocarse
japane:
ぶつかる, 衝突する [しょうとつする]
nederlande:
zich stoten
pole:
uderzyć się, rąbnąć się, walnąć się
ruse:
удариться, стукнуться
ukraine:
ударятися (об що-н.)

interfrapiĝi, kunfrapiĝi

Esti malmilde trafita, malmilde intertuŝegiĝi: liaj genuoj tremante kunfrapiĝadis [42]; aŭdiĝis bruo de la flugiloj de la kreitaĵoj, kiuj kunfrapiĝadis unuj kun la aliaj [43]; la du metaloj interfrapiĝinte donis sonon puran kaj daŭran Marta ; ambaŭ potoj interfrapiĝis tiel, ke en la ĉambro ekflugis potpecoj, fajro kaj cindro [44].
angle:
be clapped together (vi), be knocked together (vi)
bulgare:
сблъсквам се, удрям се един в друг
france:
se heurter, se tamponner
germane:
zusammenschlagen (Zähne)
hispane:
colisionar
japane:
ぶつかり合う [ぶつかりあう]
nederlande:
klapperen
pole:
zderzać się
ruse:
столкнуться, удариться друг о друга
ukraine:
стукнутися, зіткнутися, ударитися один об одного, клацати, стукотіти (про зуби)

okulfrapa, okulfrapanta

(frazaĵo)
Laŭ sia aspekto atentokapta, kiun oni nepre rimarkas: kiaj gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn fingrojn Marta ! kun silenta admiro [li] rigardis la okulfrapan vidaĵon Iŝtar ; ĉiuj estis senbarbaj – okulfrapanta kontrasto kun la ĝenerala kutimo de la lando Iŝtar ; tre malmultaj atentis pri „Vanessa polychloros“, iu […] ne tre okulfrapa taga papilio [45]. VD:rimarkinda, spirkapta
45. P. T. Justesen: Papilio, Malgranda Revuo, 1943
angle:
eyecatching, eyepopping, eyegrabbing
ĉeĥe:
nápadný, okatý
ĉine:
荦荦 [luòluò], 浅显 [qiǎnxiǎn], 一目了然 [yīmùliǎorán], 引人注目 [yǐnrénzhùmù], 倬 [zhuō]
france:
flagrant, voyant
germane:
augenfällig, bemerkenswert (zu sehen), ins Auge springen
hispane:
llamativo
japane:
目を見張るような [めをみはるような], めざましい
slovake:
krikľavý, nápadný, okatý, zjavný
ukraine:
який/що впадає у вічі

orelfrapa

Kiun oni rimarkas pro ĝia aparta, rimarkinda sono: regis stranga silento, ia orelfrapa silento, kian oni rimarkas, kiam longedaŭra kaj forta bruo subite ĉesas InfanTorent2 ; dum parolado ŝia „s“ iom orelfrape sonas [46]; la alilandano superŝutis Anjon per ceremoniaj salutoj kaj emfazaj dankoj, riverencis, forte premis ŝian manon kaj diris kun orelfrapa eksterlanda prononco […] MkM ; Espo Despo estas internacia muzikgrupo kiu kreadas kaj prezentas proprajn ritmajn – ofte dancigajn kaj orelfrapajn kantojn [47]. VD:abrupta, drasta, rimarkinda, orelŝira, subita
46. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
47. -: Pri Espo Despo, [vidita en 2016]
angle:
arresting (adj, a sound that makes one notice), catching the ear, earcatching
france:
éclatant (son)
germane:
auffällig (Klang), bemerkenswert (Klang)
hispane:
pegadizo (sonido)

piedfrapi

(x)
frapi per piedo: Ramzes malpacience piedfrapis la teron [48]; la popolamaso komencis piedfrapi kaj kriegi [49]; li piedfrapis tiel forte sur la plankon, ke la mebloj ekdancis [50]; li ne povis sin deteni kaj perforte piedfrapis la senkulpan ŝtupon, sur kiu li staris [51]. VD:treti, stamfi
angle:
stamp
ĉine:
[hāng]
germane:
aufstampfen

sunfrapo

1.
MED Kolapso kaŭzita de troa korpovarmiĝo en suna varmego: se mi estus la sunradio, tiam mi farus al ĉiu el ili sunfrapon, ― sed tio farus ilin plej efektive frenezaj, kaj tiaj ili sen tio fariĝos [52]; Ivano, ĵus min preskaŭ trafis sunfrapo, mi eĉ kvazaŭ haluciniĝis MkM .
2.
MED=sunbrulumo
angle:
1. sunstroke 2. sunburn
bulgare:
слънчев удар
ĉeĥe:
spálenina || úžeh
ĉine:
1. 中暑 [zhòngshǔ], 日射病 [rìshèbìng]
france:
1. coup de chaleur, insolation 2. coup de soleil, héliodermite aiguë
germane:
1. Sonnenstich 2. Sonnenbrand
hispane:
1. insolación 2. golpe de calor
japane:
日射病 [にっしゃびょう]
nederlande:
1. zonnesteek 2. zonnebrand
pole:
1. udar słoneczny 2. porażenie słoneczne
ruse:
1. солнечный удар 2. солнечный ожог
slovake:
spálenie pokožky, úžeh
ukraine:
сонячний удар

vangofrapo

Bato, kutime permana, sur la vango: se vi ankoraŭ unu fojon vekos min, vi ricevos vangofrapon [53]; vi rekompence donis krakantan vangofrapon [54]! SIN:vangobato, survango
angle:
slap on the face
beloruse:
поўха, аплявуха
bretone:
flac'had, jodad, skouarnad
bulgare:
плесница
ĉine:
耳光 [ěrguāng], 巴掌 [bāzhǎng]
france:
gifle, claque (soufflet), soufflet (gifle), torgnole
germane:
Ohrfeige, Backpfeife
hebree:
סטירת לחי
hispane:
bofetada
hungare:
pofon, arculcsapás
itale:
ceffone, sberla, schiaffo (sul viso)
japane:
びんた, 平手打ち [ひらてうち]
katalune:
galtada, bufetada
nederlande:
oorveeg, kaakslag
perse:
سیلی، چَک
pole:
policzek
portugale:
bofetada
ruse:
пощёчина
svede:
örfil
ukraine:
ляпас, поличник

administraj notoj