*17energi/o JED

*17energio

1.
Forto de la volo, streĉita al iu celo, kaj persista por ĝin atingi: ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj [1]; Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo [2]; la energio de Satano kun ĉia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindaĵoj [3]; petego de justulo multe efikas per sia energio [4]; oni povis samtempe admiri en li forton kaj energion [5]; en la azia lukso dronis la energio de l' faraonoj [6]; viroj altaj, kun fiera mieno kaj vira energio en la vizaĝo [7]; voĉo, en kiu oni sentis la retrovitan energion [8]; sufiĉe da energio, por kontraŭbatali ĉiujn malfacilaĵojn [9]; tiu virino certe havis multe da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo, elaŭskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto ŝian karan esperon Marta ; esti plena je fajra energio BdV ; energidona manĝaĵo.
2.
FIZ Fizika grando, esprimanta la kapablon fari laboron: la dimensioj de energio estas `ML^2T^-2`; ĥemia, potenciala, kineta energio; renovigebla energio, […] ventoenergio [10]; atomenergio [11]; provizado per elektra energio [12]. VD:ĵulo
1. La Nova Testamento, I. Korintanoj 12:6
2. La Nova Testamento, Filipianoj 2:13
3. La Nova Testamento, II. Tesalonikanoj 2:9
4. La Nova Testamento, Jakobo 5:16
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
10. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
11. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
12. Bardhyl Selimi Mezini: Diktaturo de impostoj, Monato, 2000/05, p. 6
afrikanse:
energie
albane:
energjisë
amhare:
ኃይል
angle:
energy
arabe:
الطاقة
armene:
էներգիա
azerbajĝane:
enerji
beloruse:
энэргія
bengale:
শক্তি
birme:
အင်အား
bosne:
energije
ĉeĥe:
energie
ĉine:
能量 [néngliàng], 精力 [jīnglì]
dane:
energi
estone:
energia
eŭske:
energia
filipine:
enerhiya
france:
énergie ~dona: énergétique.
galege:
enerxía
germane:
Energie
guĝarate:
ઊર્જા
haitie:
enèji
haŭse:
makamashi
hinde:
ऊर्जा
hispane:
energía
hungare:
1. erély, határozottság 2. energia
igbe:
ike
irlande:
fuinnimh
islande:
orka
japane:
エネルギー
jave:
energi
jide:
ענערגיע
jorube:
agbara
kanare:
ಶಕ್ತಿ
kartvele:
ენერგიის
kazaĥe:
энергия
kimre:
ynni
kirgize:
энергия
kmere:
ថាមពល
koree:
에너지
korsike:
enirgia
kose:
amandla
kroate:
energije
kurde:
înercî
latine:
navitas
latve:
enerģija
laŭe:
ພະລັງງານ
litove:
energija
makedone:
енергија
malagase:
hery
malaje:
tenaga
malajalame:
ഊര്ജം
malte:
enerġija
maorie:
pūngao
marate:
ऊर्जा
monge:
zog
mongole:
эрчим хүчний
nederlande:
energie
nepale:
ऊर्जा
njanĝe:
mphamvu
okcidentfrise:
enerzjy
panĝabe:
ਊਰਜਾ
paŝtue:
د انرژۍ د
pole:
energia
portugale:
energia
ruande:
ingufu
ruse:
энергия
samoe:
malosi
sinde:
توانائي
sinhale:
බලශක්ති
skotgaele:
lùth
slovake:
energia
slovene:
energije
somale:
tamar
ŝone:
simba
sote:
matla a
sunde:
tanaga
svahile:
nishati
svede:
energi
taĝike:
энергетика
taje:
พลังงาน
tamile:
ஆற்றல்
tatare:
энергия
telugue:
శక్తి
tibete:
ནུས་ཤུགས་
ukraine:
енергія
urdue:
توانائی
uzbeke:
quvvat
vjetname:
năng lượng
zulue:
amandla

*energia

1.
Posedanta energion: nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron [13]; la vorto de Dio estas viva kaj energia [14]; Egipto prosperis, dum la unuigita popolo, energiaj reĝoj kaj saĝaj pastroj kunlaboris [15]; li havis noblan kaj energian karakteron [16]; homo matura, energia kaj sperta [17]; energiaj batalantoj EE ; energia propagandisto de nia afero [18]; energia kaj sindona dudek-jara laborado [19].
2.
Forte impresanta, drasta : energia esprimo; la ostaj manoj akompanis la frazojn per energiaj gestoj IK ; kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon [20]; la muziko fariĝis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto BdV .
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
14. La Nova Testamento, Hebreoj 4:12
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVIII
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
beloruse:
1.  энэргетычны 2. энэргічны
ĉeĥe:
energický, průbojný, pádný, rozhodný, rázný, řízný
ĉine:
2. 卖劲 [màijìn], 起劲儿 [qǐjìnr], 精力旺盛 [jīnglìwàngshèng], 有能量 [yǒunéngliàng], 倜 [tì], 盛 [shèng], 賁 [bēn], 蓬勃 [péngbó]
france:
énergique
germane:
1. energetisch 2. energisch
hungare:
energikus, dinamikus
japane:
精力的な [せいりょくてきな], 力強い [ちからづよい]
pole:
energiczny
ruse:
энергичный
slovake:
energický, rozhodný, rázny
ukraine:
енерґійний

*energie

Per energia maniero: kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali [21]; mi devas energie peti, ke vi ĉesu [22]; nun mi energie min enmiksos [23]; ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam [24]; ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro [25]; mi per mia mano energie lin frotadis FK ; ju pli energie vastiĝos kaj riĉiĝos la literaturo de la lingvo internacia, des pli baldaŭ ni havos unuforman pli malpli plenan vortaron DL .
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
24. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
25. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
beloruse:
энэргічна
france:
énergiquement
germane:
energisch
japane:
精力的に [せいりょくてきに], 力強く [ちからづよく]
ukraine:
енерґійно

akvenergio, akvoenergio

EKOLTEK Energio portata de naturaj akvomovoj aŭ akvovarmeco, kaptebla per turbinoj aŭ aliaj aparatoj: akvoenergio el ondoj de la maro aŭ el riveroj [26]; la Baraĵo Tri Gorĝoj estas akvoenergia baraĵo en Ĉinio, […], la plej granda akvenergia baraĵo el mondo [27].
26. Asocio de Verduloj Esperantistaj: Efika Uzado de Energio, 2001
27. Vikipedio, Akvobaraĵo
angle:
hydropower
beloruse:
гідраэнергія
ĉine:
水力发电 [shuǐlìfādiàn], 水电 [shuǐdiàn], 水力資源 [shuǐlìzīyuán], 水力 [shuǐlì], 水能 [shuǐnéng]
france:
énergie hydraulique
germane:
Wasserkraft
pole:
hydroenergia

kernenergio, atomenergio, nuklea energio

EKOLTEK Energio eligata de atomkernoj, precipe dum ilia fendiĝo, uzata en nukleaj centraloj: la procezo de fisio estis renkontita plurfoje dum la esploroj pri kernenergio dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento [28]; Germanujo estas 100 procente dependa de uranio-importoj por la atomenergio [29]; mi estas forta kontraŭulo de nuklea energio [30].
28. Vikipedio, fisio, 2011-01-16
29. Bundesministerium für Umwelt, trad. F. Zeller: Atomenergio: malĝusta vojo, 2010
30. Benno: Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio, 2008
angle:
nuclear power
beloruse:
ядзерная энэргія
ĉine:
核能 [hénéng], 核动力 [hédònglì], 核能源 [hénéngyuán], 核电 [hédiàn], 原子能 [yuánzǐnéng]
france:
énergie nucléaire
germane:
Kernenergie, Atomenergie
japane:
核エネルギー [かくエネルギー]
pole:
energia jądrowa, energia atomowa
ukraine:
атомна енергія

fosilia energio

EKOLTEK Energio produktata per bruligo de fosiliaj substancoj: tergaso, karbo, naftoderivaĵoj: ĉio, kio aperis kiel grava progreso en industrio en la 20a jarcento kaj ankaŭ nun, apogas sin je „fosilia energio“, kiu akumuliĝis en teraj tavoloj dum 600 milionoj da jaroj [31]; tutmonda klimatŝanĝiĝo daŭras kaj fosilia energio ankoraŭ elĉerpiĝas [32]; dikti la ĉiam kreskantajn prezojn por fosilia energio [33]; oni klopodas redukti la importadon de fosiliaj energiportantoj kaj pli uzi biomason, sun- kaj vent-energion kaj tervarmon [34].
31. Monato, Laszlo Istvan Toth: Gigantismo (3), 2008
32. M. Earle k.a.: Verda Libro, [2009]
33. Monato, Walter Klag: Novtipa ekologia turismo
34. Monato, Walter Klag: Energiprezo
beloruse:
энэргія з выкапневых паліў
france:
énergie fossile
germane:
fossile Energie
pole:
energia kopalna (pot.), enrrgia z paliw kopalnych

renoviĝanta energio, renovigebla energio

EKOLTEK Energio provizata de fonto, kiun oni rigardas senlima, ne elĉerpiĝonta, kiel vento, suno... kontraste al fosilia energio: leĝo pri renovigebla energio [35]; ĝis 2030 Eŭropo havas devigajn celojn altigi la procentaĵon de renovigebla energio [36].
35. Monato, Franz-Georg Rössler: Sunelektraj kamparanoj
36. D. ab Iago: Klimata ŝanĝiĝo post 2030, La Balta Ondo, 2013-03-15
angle:
renewable energy
beloruse:
узнаўляльная энэргія
ĉine:
可再生能源 [kězàishēngnéngyuán], 再生能源 [zàishēngnéngyuán]
france:
énergie renouvelable
germane:
erneuerbare Energie
pole:
energia odnawialna

sunenergio

EKOLTEK Energio portata de sunradiado, kaptebla kaj reuzebla per diversaj aparatoj, interalie sunĉeloj: paneloj por generi varmon aŭ elektron el sunenergio sur tegmentoj [37]; fotoelektra sunenergio [38]; sunenergia forno […] ne bezonas brulaĵon [39].
37. Monato, Stefan Maul: Necesas energio
38. Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!
39. E. Norman: Suna Forno, Esperlando, 2001
angle:
solar energy
beloruse:
сонечная энэргія
ĉeĥe:
sluneční energie
ĉine:
太阳能 [tàiyángnéng]
france:
énergie solaire
germane:
Sonnenenergie
japane:
太陽エネルギー [たいようエネルギー]
pole:
energia słoneczna, energia solarna
slovake:
slnečná energia
ukraine:
сонячна енергія

tervarma energio, geoterma energio

EKOLTEK Energio el la internaj tavoloj de la tero, spontane disponebla en naturaj varmaj akvoj aŭ kaptebla per diversaj subteraj ekipaĵoj: nun, ventoenergio, sunenergio, tervarma energio […] estas uzataj en ĉiutaga vivo de tibet-naciaj kamparanoj [40]; plej ofte oni produktas per la geoterma energio elektran kurenton [41]. VD:geotermiko
angle:
geothermal energy
beloruse:
геатэрмальная энэргія
ĉine:
地热资源 [dìrèzīyuán]
france:
énergie géothermique
germane:
Erdwärme
pole:
energia geotermalna

ventenergio, ventoenergio

EKOLTEK Energio portata de vento, de aermovoj, kaptebla per veloj, ventoturbinoj kaj aliaj aparatoj: motivi la elekton favore al ventoenergio [42]; Kalifornio produktas pli da ventenergio ol iu ajn alia ŝtato en Usono [43].
42. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
43. R. Miller: Energio de Vento, Saluton!, 2008-05
angle:
wind power
beloruse:
энэргія ветру
ĉeĥe:
energie větru
ĉine:
風能 [fēngnéng]
france:
énergie éolienne
germane:
Windenergie, Windkraft
japane:
風力エネルギー [ふうりょくエネルギー]
pole:
energia wiatrowa
slovake:
energia vetra
ukraine:
енерґія вітру

administraj notoj