*vang/o PV

*vango

ANA Flanka parto de la vizaĝo: Ella parolis iom kolere, ŝiaj vangoj ruĝiĝis FK ; sur ŝiaj flaviĝintaj, velkintaj, kaviĝintaj vangoj aperis ruĝaj makuloj Marta ; nejuna homo […] kun granda vizaĝo distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj Marta ; ŝi kisis liajn manojn kaj vangojn IK ; vintro sin trovos sur vangoj FK ; konstanta ŝvito lavadis niajn vangojn [1]; [li] pinĉis al ŝi la vangon BdV ; burĝo avidanta bongustan hejman kuiraĵon kaj dekduon da pufvangaj infanaĉoj Marta ; plenvanga junulo kun senkolora lanugo sur la mentono PatrojFiloj ; [ŝi] havis sufiĉe dikvangan kaj afablan vizaĝon BdV ; (figure) ruĝvanga pomo BdV ; ŝi estis juna, rozvanga kaj bele vestita InfanTorent2 ; oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj [2]; [ili] insulte batas min sur la vangojn [3]; fari aplaŭdon sur la vangon PrV ; propran vangon neniu batas PrV ; ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango PrV .
angle:
cheek, jowl
beloruse:
шчака
bretone:
boc'h, jod
bulgare:
буза, страна
ĉeĥe:
boční část nástroje, tvář
france:
joue
germane:
Wange, Backe ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la ~o: er hält mit seiner Meinung nicht hinterm Berg.
greke:
μάγουλο
hebree:
לחי
hispane:
mejilla
hungare:
arc, orca puf~a: pufók.
indonezie:
pipi
itale:
guancia, gota
japane:
ほお, 側板 [がわいた]
katalune:
galta
kroate:
obraz
nederlande:
wang
perse:
گونه (صورت)، لُپ
pole:
policzek
portugale:
bochecha
ruse:
щека
slovake:
bočná časť nástroja
svede:
kind
tibete:
འགྲམ་པ་
ukraine:
щока

survangi

(tr)
Frapi sur la vangon; vangofrapi: li vidis, ke ŝi levas la brakon por survangi la junulinon [4]; la avino vangofrapis lin kaj enlitiĝis sola [5].
4. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
5. A. Puŝkin, trad. A. Korĵenkov: La pika damo, 2003-2010
beloruse:
даваць поўху, аплявушыць, даваць плюху
bulgare:
удрям плесница
france:
gifler
hispane:
abofetear

survango

Vangofrapo, vangobato: la sinjoro kredeble ekkoleris pro tiu ĉi respondo kaj diris al mi, ke li donos al mi survangon FK ; la malfeliĉa infanino […] senresponde suferis la survangojn de siaj gepatroj KPr ; kiam mi […] demandis mian patron pri tiu temo, li respondis per survango ChL .
angle:
slap on the face
beloruse:
поўха, аплявуха
bretone:
flac'had, jodad, skouarnad
bulgare:
плесница
france:
gifle, soufflet (gifle), torgnole
germane:
Ohrfeige, Backpfeife
hebree:
סטירת לחי
hispane:
bofetada
hungare:
pofon, arculcsapás
itale:
ceffone, sberla, schiaffo (sul viso)
katalune:
galtada, bufetada
nederlande:
oorveeg
perse:
سیلی، چَک
pole:
policzek
portugale:
bofetada
ruse:
пощёчина
svede:
örfil
ukraine:
ляпас, поличник

pufvangeto

ANA Pli dika, iom elstara parto de vango sub la okulo: ŝiaj blondaj haroj […] tremetadis super la sunbrunigitaj pufvangetoj kaj la grandaj okuloj [6]. VD:zigomo
6. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 1a
beloruse:
скула
france:
pommette
germane:
Wangenknochen, Jochbein
hispane:
pómulo
itale:
zigomo
katalune:
pòmul

sidvango

ANA Ĉiu el la du muskolaj masoj, sur kiuj homo sidas; simila korpoparto de iuj bestoj: ni ekbruligis al ili la pajlon sub la sidvangoj [7]; sur liaj genuoj kaj sur la maldekstra sidvango oscedis grandaj truoj, de tiuj pendolis la ĉifonaj ŝiraĵoj de la drapo VaK . SIN:gluteoTUT:pugo
angle:
buttocks
beloruse:
ягадзіца, седаўка
bretone:
feskenn, peñs
bulgare:
буза на дупето
france:
fesse
germane:
Pobacke, Arschbacke
greke:
γλουτός
hebree:
עכוז
hispane:
nalga
hungare:
farpofa, fél fenék
itale:
chiappa, natica
japane:
臀部 [でんぶ], しり
katalune:
natja
nederlande:
bil
perse:
نشیمنگاه، کفل، کپل، سُرین
pole:
pośladek
portugale:
nádega
ruse:
ягодица
svede:
skinka (kroppsdel)
ukraine:
сідниця

administraj notoj