*aplaŭd/i

*aplaŭdi

(x)
1.
Montri aprobon per klakfrapo de la manoj: aplaŭdi oratoron, al oratoro, spektaklon; oni proklamis lin reĝo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplaŭdis kaj kriis: vivu la reĝo! [1]; vi aplaŭdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo ĝojis [2]; la aĉularo ĉiam ankoraŭ hurlis kaj aplaŭdis, sciante, ke ĝi elaplaŭdas al si favoron, donacojn, festenon [3]; li faris transkapiĝan salton, kaj ĉiuj homoj laŭte aplaŭdis al li [4]; jen la publiko aplaŭdis tro multe, jen ĝi aplaŭdis tro malmulte [5]; en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala direkto, sed aplaŭdis en vertikala [6]; ĉiu vivanta kriis, kantis, aplaŭdis aŭ ĵetis florojn [7]. VD:hurai, jubili, ovacii
2.
(figure) Forte aprobi, samopinii: mi povas nur aplaŭdi la iniciaton, kiu sendube ekaperos en multaj aliaj urboj [8]; mi bonvenigas kaj aplaŭdas la publikigon de ĉi tiu, alie perdita, verko [9]; mi ege aplaŭdas ke la aŭtoro emfazas la gravecon de la historia dimensio en homa klerigo [10]; grava lingvo estas tiu, en kiu retanoj trovas informojn, ne al kiu oni aplaŭdas en Bruselo [11]; alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu PrV . VD:glori, honori, laŭdi
angle:
applaud, clap
beloruse:
1. апладзіраваць, пляскаць у далоні 2. ухваляць, вітаць, адобрываць
bretone:
1. stlakal an daouarn (da)
bulgare:
аплодирам
france:
applaudir
germane:
applaudieren, begrüßen 1. klatschen, Beifall klatschen
hebree:
למחוא כפיים, להריע
hispane:
aplaudir
hungare:
1. tapsol, megtapsol 2. üdvözöl alian ne mallaŭdu, vin mem ne ~u: magadat ne dicsérd, mást ne gyalázz.
itale:
applaudire
malaje:
1. memuji
nederlande:
1. applaudisseren, in de handen klappen 2. begroeten
pole:
brawo bić, oklaskiwać
portugale:
aplaudir
ruse:
1. аплодировать, рукоплескать 2. одобрять, приветствовать
slovake:
1. tlieskať 2. chváliť
tibete:
ཐལ་མོ་རྡབ་
ukraine:
аплодувати, плескати; перен. схвалювати; вітати

aplaŭdo

Ago aplaŭdi: la deklaminto ricevis grandan aplaŭdon [12]; densa anaro ilin akompanis, kaj salutis ilian eliron per multaj aplaŭdoj [13]; fulmotondraj aplaŭdoj eksonis sur ĉiuj benkoj [14]; post laŭtaj aplaŭdoj la placo eksilentis, proksimiĝis la fino de l’ festo [15]; ĉesis la entuziasmaj aplaŭdoj, kiuj sekvis post lia parolado [16]; fari aplaŭdon sur la vangon (eŭfemisme por: vangfrapi)PrV . VD:ovacio
beloruse:
аплядысмэнты, авацыя, плясканьне (у далоні)
germane:
Beifall, Applaus

administraj notoj