*vip/o UV

*vipo

1.
Batilo konsistanta el ŝnuro aŭ rimeno alligita al ligna tenilo: oni aŭdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj [1]; li denove krakis per la vipo kaj kriis: hop, ĉiuj miaj ĉevaloj [2]! vipo estas por ĉevalo, brido por azeno [3]; la fiakristo […] pli pro kutimo, ol pro bezono svingas vipon [4]; (figure) antaŭ krepusko ili prezentu sin hejme, por ricevi la vipon (vipobatojn) [5]; li eĉ el sablo vipojn tordas (estas elturniĝema) PrV . SUB:knuto, skurĝo, VD:vergo2
2.
(figure) Premanta aŭ punanta superpotenco: ĝemi sub la vipo; la infanoj, tiu vipo de l’ virino, dum miljaroj metanta la virinon en malegalan situon, kompare al la viro Metrop !
3.
(evitinde) Vipobato: ricevi kiel instigon nur vipojn kaj piedbatojn [6].
angle:
whip
beloruse:
бізун, пуга
ĉeĥe:
bič
france:
fouet
germane:
Peitsche
hispane:
látigo
hungare:
ostor
indonezie:
cambuk, cemeti, pecut
japane:
むち
katalune:
fuet
nederlande:
zweep
portugale:
1. chicote
ruse:
бич, хлыст
slovake:
bič
svede:
piska
tibete:
རྟ་ལྕག་
ukraine:
бич, хлист, батіг

vipi

(tr)
1.
Frapi per vipo: li komencis vipi la ĉevalon [7]; mi ordonas vipi la kulpajn [8]; idiotino, mi devus vipi vin kiel hundon [9]! (figure) la leono per la vosto vipis la sablon, en kiu ĝi kuŝis [10]. VD:skurĝi
2.
(figure) Forte batadi; kirli: hajlo vipis lian vizaĝon [11]; ĉiuj tiuj bonaĵoj vipis lian sangon kaj igis por li la vivon ŝatinda [12]; li rememoris la akvan muelejon apud Kjöge, kie la akvo bruis kaj estis vipata [13]; knabinoj […] vipis tapiŝojn [14]; la sablo vipis la fenestrajn vitrojn [15]; ŝipo batata de la ondoj kaj vipata de ventego [16].
3.
(figure) Senindulge mallaŭdi, kritiki2: lia sprita moko vipas ĉion, kion li trovas kritikinda; vipi la indiferentecon de la publiko; strange, li ne vipis la enormajn ŝuldojn de Grekio, nek ties senefikan ekonomian sistemon [17].
angle:
flog, lash, whip
beloruse:
біць бізуном
ĉeĥe:
mrskat bičem
france:
fouetter
germane:
peitschen 1. auspeitschen 3. geißeln
hispane:
fustigar, azotar (con látigo)
hungare:
(meg)ostoroz
indonezie:
mencambuk
japane:
むち打つ [むちうつ], 激しく非難する [はげしくひなんする]
katalune:
assotar
nederlande:
geselen
portugale:
1. chicotear
ruse:
1. бичевать, хлестать, пороть 2. хлестать 3. бичевать
slovake:
bičovať, ošľahať
svede:
piska
ukraine:
бичувати, бити хлистом, батогом

rajdovipo, rajdvipo

Vipo, ordinare konsistanta el fleksebla vergo, per kiu rajdanto instigas aŭ malinstigas la rajdobeston: nobla virino malofte forgesis sian stileton kaj neniam sian rajdvipon [18].
18. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
angle:
riding whip
france:
cravache
germane:
Reitpeitsche, Gerte
hispane:
fusta
japane:
乗馬用むち [じょうばようむち]

administraj notoj