*kritiki
(tr)
- 1.
- Ekzameni la kvalitojn kaj mankojn de io, de verko ktp: kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro [1]; anstataŭ trankvile kritiki la aferon, [ili] komencis akran atakadon kontraŭ ĝi [2]; Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj restis kaŝita [3]; kritiki estas facile, fari malfacile PrV . recenzi
- 2.
- (komune) Mallaŭdi: tiu grumblemulo ĉiam kaj ĉion kritikas; [li] amis ĉion kritiki, nenion sciante [4]; sensence kritikanta kaj grimacanta rutina mondo [5]; ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto [6]; ĉion kritiki, konstati mankojn tie, kie aliaj homoj kredas vidi belecojn, ĉu tio ne donas plezuron [7]? kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe PrV . grumbli, plendi2, protesti1, riproĉi, skoldi
1.
La Nova Testamento, Hebreoj 4:12
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXV

- angle:
- 1. to critique, criticize 2. to criticize
- beloruse:
- крытыкаваць
- ĉeĥe:
- hodnotit, kritizovat, posuzovat
- ĉine:
- 批評 [pīpíng], 批评 [pīpíng], 批判 [pīpàn], 批点 [pīdiǎn], 批點 [pīdiǎn], 指謫 [zhǐzhé], 指谪 [zhǐzhé], 挍 [jiào], 声讨 [shēngtǎo], 聲討 [shēngtǎo], 評 [píng], 评 [píng]
- france:
- critiquer ~i estas facile, fari malfacile: la critique est facile, l'art est difficile.
- germane:
- 1. kritisieren, prüfen, beurteilen, besprechen 2. kritisieren, tadeln, negativ beurteilen, ungünstig besprechen
- hispane:
- criticar
- hungare:
- bírál, kritizál
- japane:
- 批評する [ひひょうする], 批判する [ひはんする]
- nederlande:
- 1. beoordelen 2. bekritiseren
- pole:
- krytykować
- portugale:
- criticar
- rumane:
- critica
- ruse:
- критиковать
- slovake:
- kritizovať, podrobiť kritike, posúdiť
- ukraine:
- критикувати
kritika
- 1.
- Ekzamena prijuĝe al kvalitoj kaj mankoj de io: bonege skribita kritika polemiko FK ; se tiuj ĉi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti […] demandon ‚kial?‘ EE ; dulingvismo […] estas tre utila por la evoluigo de kritika menso [8]; Kritika Ekzameno de la Proceso kontraŭ Kristo [9]; eldonante ekumenan Biblion kun kritikaj notoj [10].
- 2.
- (komune) Mallaŭda: [li] rigardas ĉion de kritika vidpunkto [11]; lia esence intelekta poetiko kondukis lin al kritika sinteno kontraŭ homsubpremo [12]; soci-kritika pensado [13]; ne eblas ne fari almenaŭ kelkajn kritikajn rimarkojn [14]. grumblema, malkontenta
- 3.
- (evitinde) Kriza: necesis fali sub la kritikan limon de 5000 membroj por vekiĝi [15]; tio estas ĉio, […] kion mi povas diri al vi en tiu sufiĉe kritika momento [16].
8.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
11. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, V
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
13. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 27
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
15. komitatano Z: Fieron sentu ni interne, 2014-10-13
16. Monato, CZAR: La fino de Vincent van Gogh, 2003

- 1. critical 2. critical, censorious
- beloruse:
- 1. крытычны 2. крытычны
- ĉeĥe:
- kritický
- ĉine:
- 严格 [yángé], 嚴格 [yángé], 批評性 [pīpíngxìng], 批评性 [pīpíngxìng], 評判性 [píngpànxìng], 评判性 [píngpànxìng], 評論性 [pínglùnxìng], 评论性 [pínglùnxìng]
- france:
- 1. critique (adj.) 2. critique (adj.)
- germane:
- kritisch 1. prüfend 2. abwertend, ablehnend 3. krisenhaft
- hispane:
- 1. crítico 2. crítico
- hungare:
- 1. bíráló, kritikus, kritikai 2. bíráló, kritikus, kritikai
- japane:
- 批評の [ひひょうの], 批判の [ひはんの], 批判的な [ひはんてきな]
- nederlande:
- 1. kritisch 2. bekritiserend
- pole:
- krytyczny
- rumane:
- crucial, decisiv, critic
- ruse:
- 1. критический 2. критический
- slovake:
- 1. kritický 2. kritický
- ukraine:
- критичний
kritiko
- 1.
- Ekzameno pri la bonaĵoj kaj malbonaĵoj iu afero, ekz. de verko: historia, filologia kritiko; literatura kritiko [17]; kritiko de la sofista retorika skolo [18]; la kritiko estis tre favora, la recenzoj akcentis la introspektivajn belaĵojn de la poemo [19]; ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas [20]; kritikojn ni akceptas kun danko, ĉar ili […] helpas al nia perfektiĝo [21]; kritiko egalas al atako nur por iu, kiu sentas sin perfekta [22]; li estas pli konata pro siaj […] prilingvaj artikoloj, kritikoj kaj recenzoj en La Suda Stelo [23].
- 2.
- (komune) Mallaŭdo, malaprobo pri la misoj de persono aŭ afero: el ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj VivZam ; estas tre malfortaj […] la kritikoj, kiujn ŝi ankoraŭ intencis esprimi [24]; lia rigardo kaj lia nura ĉeesto efikis al li kiel silenta kritiko [25]; eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko PrV ; ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko PrV .
17.
Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 6
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
19. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Liriko
20. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
21. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
22. Claude Piron: La bona lingvo, Postparolo Al La Dua Eldono
23. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
24. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
25. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto

- 1. critique, criticism 2. criticism
- beloruse:
- крытыка
- ĉeĥe:
- kritika, posudek
- ĉine:
- 批評 [pīpíng], 批评 [pīpíng], 批判 [pīpàn], 书评 [shūpíng], 書評 [shūpíng], 影評 [yǐngpíng], 影评 [yǐngpíng]
- france:
- critique
- germane:
- 1. Kritik, Prüfung, Beurteilung, Besprechung 2. Kritik, Tadel, negative Beurteilung, ungünstige Besprechung
- hispane:
- crítica
- hungare:
- bírálat, kritika
- japane:
- 批評 [ひひょう], 考証 [こうしょう], 批判 [ひはん]
- nederlande:
- 1. beoordeling, kritiek 2. kritiek
- pole:
- krytyka
- rumane:
- critică
- ruse:
- критика
- slovake:
- kritika, posudok
- ukraine:
- критика
kritikaĉi
(tr)
- Insiste, malice kritiki, ĉiam emfazante samajn misojn: mi kredis la aforismon: iru vian vojon kaj lasu al aliaj kritikaĉi [26]; [ili] kritikaĉas la lingvon kaj blasfemas kontraŭ ĝi [27]. misfamigi, nigrigi3, paskvili, polemiki, senkreditigi1
26.
Wang Chongfang: Mia revo ĉe la sojlo de la 1a jarcento, Penseo,
numero 101a, 2000-03
27. Esperanto kaj Socia Movado
27. Esperanto kaj Socia Movado
- angle:
- to censure, disparage
- beloruse:
- крытыканстваваць
- ĉine:
- 貶低 [biǎndī], 贬低 [biǎndī], 詆譭 [dǐhuǐ], 诋毁 [dǐhuǐ], 貶 [biǎn], 贬 [biǎn], 严斥 [yánchì], 嚴斥 [yánchì]
- france:
- dénigrer, déprécier, détracter
- germane:
- schmähen, mäkeln, verreißen, auf etwas herumhacken
- nederlande:
- bekritiseren
- pole:
- krytykować podle
- rumane:
- critică în mod josnic
- ukraine:
- займатися критиканством, критиканствувати
kritikema
- Volonte kritikanta, trovanta temojn por kritiko: Kalocsay kiel ĉefredaktoro de Literatura Mondo iniciatis la kritikeman recenzon [28]; la specialaj bierspecoj ĝuas restariĝon sub influo de la pli kritikema konsumanto [29]; ĵurnalistaro estas kritikema pri ĉio [30].
28.
C. kaj A. Gacond:
Juan Régulo-Pérez kaj Kálmán Kalocsay, radioprelego, 1971-12-01 kaj 04
29. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
30. Monato, Hori Jasuo: Retaksante la buĝeton, 2010
29. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
30. Monato, Hori Jasuo: Retaksante la buĝeton, 2010
- angle:
- critical, analytical
- beloruse:
- крытычны (схільны да крытыкаваньня)
- ĉeĥe:
- kritický, posuzovačný
- france:
- caustique (critique), critique (adj.)
- germane:
- mäkelig, kritikwütig
- japane:
- 批判的な [ひはんてきな], 批評好きの [ひひょうすきの], あら探しの好きな [あらさがしのすきな]
- pole:
- krytyczny
- rumane:
- crucial, decisiv, critic
- slovake:
- kritický, posudzovačný
- ukraine:
- схильний критикувати, критично налаштований
kritikisto
- Homo, kiu publike kritikas, sciigas sian opinion pri verkoj: kompetenta, severa, justa kritikisto; „tion mi povus esprimi pli bone!“ pensis la granda kritikisto [31]; por igi la kritikistojn tute apartigi la aferon de la aŭtoro, mi publike diras mem, ke mi […] estas tute senmerita kaj ne konata DL .
- angle:
- critic
- beloruse:
- крытык
- ĉeĥe:
- kritik
- ĉine:
- 評論家 [pínglùnjiā], 评论家 [pínglùnjiā], 批評家 [pīpíngjiā], 批评家 [pīpíngjiā], 批評者 [pīpíngzhě], 批评者 [pīpíngzhě]
- france:
- critique (personne)
- germane:
- Kritiker
- japane:
- 批評家 [ひひょうか], 評論家 [ひょうろんか]
- nederlande:
- recensent, criticus
- pole:
- krytyk
- rumane:
- critic
- ruse:
- критик
- slovake:
- kritik
- ukraine:
- критик
memkritiko
- Mallaŭdo de si mem, agnosko de propraj misoj kaj misagoj: mi ne povas ĉesi miri pri la nesuperebla aroganteco de kelkaj nord-amerikanoj kaj ilia ŝajne nula kapablo pri memkritiko [32]; memkritiko, same kiel sinmokado, ofte rezultas el klara memkonscio [33]; antaŭ ĉio necesas memkritiko de la koncernatoj [34].
32.
Monato, Hektor Alos i Font: Ĉu kompatindaj
irakanoj?, 2004
33. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj, 2006
34. Monato, Isikawa Takasi: Mankas elektro, mankas memkritiko, 2012
33. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj, 2006
34. Monato, Isikawa Takasi: Mankas elektro, mankas memkritiko, 2012
- angle:
- self-criticism
- beloruse:
- самакрытыка
- ĉeĥe:
- sebekritika
- ĉine:
- 检讨 [jiǎntǎo], 檢討 [jiǎntǎo], 自我批評 [zìwǒpīpíng], 自我批评 [zìwǒpīpíng]
- france:
- autocritique
- germane:
- Selbstkritik
- hispane:
- autocrítica
- hungare:
- önkritika
- japane:
- 自己批判 [じこひはん]
- nederlande:
- zelfkritiek
- pole:
- samokrytyka
- rumane:
- autocritică
- slovake:
- sebakritika
- ukraine:
- самокритика