1radikal/a PV

radikala

1.
Radika, ĝisfunda, esenca, plena: iri en la tombon? nu, tio ĉi estus efektive radikala ŝanĝo de la loko! [1]; mi sciis kiom radikala estas mia propono, sed estas malfacile vidi kiel povus veni prospero por la individuo kaj por la publiko alimaniere [2]; en ĉiuj siaj aspektoj la lingvoproblemo konstante akriĝas kaj […] postulas radikalan solvon [3]; ni pristudis la nuntempan radikalan ŝanĝon de la rolo de la junularo en la socio, kiu montriĝas en intelekta kaj politika mobilizo [4]; radikala protagonisto de latinigo de la japana skribo [5]. VD:akra2.b, drakona, drasta, grava, rigora, severa
2.
POL Politike ekstrema, postulanta tutajn profundajn kaj senkompromisajn reformojn en politiko: li vizitis la kunvenojn de la radikala societo, sed la paroladoj kaj diskutoj ne povis interesi lin [6]; inter 1830 kaj 1848 demokrataj ideoj progresas en tuta Svislando, sed ne mankas akra rezistado […], ankaŭ batalas la radikala partio kontraŭ eklezia regado de la lernejoj [7].
HOM:radikala
angle:
radical
beloruse:
радыкальны
bulgare:
радикален
france:
radical (adj., pol.)
germane:
radikal
hispane:
radical
hungare:
radikális
japane:
根本的な [こんぽんてきな], 徹底的な [てっていてきな], 急進的な [きゅうしんてきな], 急進派の [きゅうしんはの], 過激な [かげきな]
nederlande:
radicaal
pole:
radykalny
portugale:
radical
ruse:
радикальный
svede:
radikal
ukraine:
радикальний

radikaliĝi

(ntr)
POL Iĝi radikala, ekstrema, senkompromisa: la Chabab-movado radikaliĝas en Somalujo [8]; parto de la studentoj vere admiris la sovet-unian politikan sistemon – tio estis parto de la politika radikaliĝo de la okcident-eŭropa junularo ekde la fino de la sesdekaj jaro [9].
8. G. Prunier, trad. J.-M. Cash: En Kenjo, la loĝantoj de la marbordo ekskluditaj el la demokratia bankedo, Le Monde diplomatique, 2014-10-01
9. J. Lindstedt: Infano el Porkkala, Lingva Tereno, 2023-01-10
beloruse:
радыкалізавацца
france:
se radicaliser

radikalismo

POL Doktrino de radikala partio: sciante pri la malamo de Lemuel kontraŭ la Babela pastraro kaj pri lia radikalismo, ili ĝoje salutis lin [10]; tutgloba libermerkata radikalismo […] malriĉigas la globon, detruas la medion kaj estigas malamon inter la kulturoj [11]; en ilia protesto evidentiĝas ilia radikalismo kaj la ĝenerala malkontento de junaj homoj, kiuj de la postkomunismaj ŝanĝoj atendis ion alian, pli promesdonan kaj pli gravan [12]; la tieaj kampanjoj […] kontribuis al kreskanta radikalismo kaj fundamentismo inter junaj islamanoj [13]. VD:ekstremismo
angle:
radicalism
beloruse:
радыкалізм
bulgare:
радикализъм
ĉeĥe:
radikalizmus
france:
radicalisme
germane:
Radikalismus
hispane:
radicalismo
hungare:
radikalizmus
japane:
急進主義 [きゅうしんしゅぎ]
nederlande:
radicalisme
pole:
radykalizm
ruse:
радикализм
slovake:
radikalizmus
ukraine:
радикалізм

administraj notoj