tradukoj: cs de en es fr hu nl pl pt ru sk tp

Aldoni tradukojn al ReVo:

ReVo *grup/o

*grupo  

serĉi 'grupo'
[grup.0o]
en: group;
1.  
[grup.0o.KOMUNE]
en:
Aro da samspecaĵoj:
a)  
[grup.0o.personoj]
en:
Kunestantoj, uloj, kiujn io komuna kunigas: grupo de laboristoj [1]; grupo da personoj [2]; grupo de junaj elegantuloj [3]; grupo da infanoj kune ludantaj; jen grupo da profetoj iras al li renkonte [4]; aranĝu vin laŭ […] viaj grupoj [5]; dividita en grupojn [6]; el ĉiu oazo iris grupo post grupo de tiaj mizeruloj [7]; la taga grupo (vd skipo) de la laboristoj [kaj] la laboristoj de la nokta grupo [8]; grupo politika [9] (da deputitoj samopiniaj); etnografia grupo [10]; religia grupo [11]; grupeto [12]; kunvenis amikaro lia ĉe l' amata grupestro VivZam ; grupa egoismo [13]; marŝi pogrupe; ĉiuj sidiĝu laŭgrupe sur la verda herbo [14]; staru grupe [15]!
b)
[grup.0o.objektoj]
en:
Objektoj kunestantaj aŭ servantaj por sama celo: grupo da pentraĵoj, da dokumentoj, da argumentoj; grupo de blankaj domoj [16]; la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj PrV ; grupo da aromaj laŭrarboj [17]; ili atingis grupon da salikoj, kiuj kreskis ĉe la rando de la arbaro [18]; sub soleca grupo de iaj arboj larĝbranĉaraj [19].
c)
[grup.0o.FON]
en:
FON Ofta sinsekvo de sonoj: la grupoj „br“, „kv“.
2.  
[grup.0o.BIO]
en:
BIO Specaro, genro3, tribo2: bambuo estas grupo de lignecaj plurjaraj ĉiamverdaj plantoj el la herba familio de Poaceae [20].
3.  
[grup.0o.MAT]
en:
MAT[21] Tia grupoido (E,†), ke ĝia operacio estas asocieca, ke ekzistas neŭtra elemento en E, kaj ke por ĉiu elemento en E ekzistas ĝia neŭtriganto: adicia grupo (komuteca grupo, kies operacio estas adicie signata) MatVort ; multiplika grupo (grupo, kies operacio estas multiplike signata); grupo estas monoido, kies ĉiuj elementoj estas neŭtrigeblaj. SUP:algebra strukturo;SUB: Specifaj grupoj: grupo de n-modulaj restoklasoj, alterna grupo, fundamenta grupo, galeza grupo, simetria grupo, kvocienta grupo; substrukturo: subgrupo; VD: Atributo de grupo: ordo 6.c; specifaj ecoj de grupo: abela, arĥimeda, cikla, komuteca, orda, simpla, topologia, transitiva.

grupaĉo, figrupo  

serĉi 'grupaĉo'
serĉi 'figrupo'
[grup.0acxo]
en:
[grup.0acxo.KOMUNE]
en:
Maltaŭga aŭ malŝatinda grupo; bando1.c: la viktimoj, ĝenerale, ne apartenas al la menciitaj figrupoj [22]; ni […] veturis al la oficejo de Scientologio […], Elvis eliris kaj diris „fi al tiuj uloj! nepre neniam mi aniĝos al tiu grupaĉo“ [23]; grupaĉoj konkurencantaj por kontrolo de la aŭtokomerco [24].

Rim.: La sufikso „aĉ-“ esprimas maltaŭgecon, do grupaĉo oni nomus interne malbone organizitan grupon, dum „fi-“ pli esprimas malmoralecon, do figrupo agas malmorale, dum ĝi interne povas esti tute bone organizita. Ĉe la du supraj ekzemploj pri „grupaĉo“ do verŝajne „figrupo“ estus la pli trafa esprimo.

grupigi

serĉi 'grupigi'
[grup.0igi]
en: group;
[grup.0igi.KOMUNE]
en:
Arigi en unu aŭ plurajn grupojn: la fotografisto grupigas la klientojn; oni grupigas la ekzamenitojn [25]; ili grupigas sin, kunparolas, kelkaj krias aŭ ridegas [26]; la belga, franca kaj brita armeoj retiriĝis sud-okcidenten kaj regrupigis sin malantaŭ la rivero [27]; grupigitaj po du kaj tri, kompareble kun […] la nigraj klavoj en klavaro [28]; la Plena Verkaro […] grupigas la zamenhofajn verkojn laŭ kategorioj [29]; la urbo […] estas grupigita en la unua kategorio de banlokoj [30]; la enloĝantoj ŝatis aligrupigi siajn domojn de tempo al tempo kaj nove loki stratojn kaj placojn [31]; la disgrupigo de samfamiliaj lingvoj vekas fortajn diskutojn inter fakuloj [32].

grupiĝi

serĉi 'grupiĝi'
[grup.0igxi]
en:
Ariĝi en unu aŭ pluraj grupoj: la tero estis kovrita de konstruaĵoj, kiuj en kelkdeko da punktoj grupiĝis pli multenombre kaj formis urbetojn [33]; ĉirkaŭ vi komencas grupiĝi la plej grandaj sekretoj de la ŝtato [34]; grupiĝi en geometriajn figurojn [35]; la tuta cetera esperantistaro en plena harmonio forte grupiĝis ĉirkaŭ sia konstanta standardo [36]; regrupiĝo VivZam .

duongrupo  

serĉi 'duongrupo'
[grup.duon0o]
en: semigroup;
MAT
[grup.duon0o.MAT]
en:
Asocieca grupoido: naturaj nombroj [estas] duongrupo rilate al multipliko kaj adicio ― do duonringo [37]. SUB:monoido

subgrupo  

serĉi 'subgrupo'
[grup.sub0o]
en: subgroup;
1.
[grup.sub0o.KOMUNE]
en:
Grupo ene de alia grupo: ene de subgrupo la diferencoj povas esti konsiderindaj: povas 60-jarulo balbuti, dum 80-jarulo povas flue diskuti [38]; la gaela (skota, irlanda kaj manksa) subgrupo apartenas al la tiel nomata „Q-kelta” kategorio, dum la kimra kaj la bretona apartenas al la „P-kelta” [39].
2.
[grup.sub0o.MAT]
en:
MATMatVort (de grupo (E,†)) Tia grupo (A,†A), ke AE kaj xAy = xy por ĉiuj x, yA: nemalplena subaro estas subgrupo nur, se al ĝi apartenas rezultoj de la operacio inter kiu ajn unua elemento kaj neŭtriganto de kiu ajn dua; geometria simetria grupo […] estas subgrupo de la izometria grupo de la koncernita spaco [40].

diskutgrupo  

serĉi 'diskutgrupo'
[grup.diskut0o]
en:
[grup.diskut0o.POL]
en:
POL Homgrupo dediĉita al pripenso, priparolo, interŝanĝo de opinioj pri iu temo: la konferenco konsistis el dekoj da prelegoj kaj diskutgrupoj [41]; RET ekzistas diskutgrupoj, en kiuj eblas peti kaj interŝanĝi informojn kaj iĝas kutimo aperigi sian genealogion en retpaĝo [42]; RET la diskutgrupoj […] esperantlingvaj, forigitaj de Yahoo, reaperis frue la 20-an de decembro [43]. VD:forumo4

faktorgrupo  

serĉi 'faktorgrupo'
[grup.faktor0o]
en: quotient group, factor group;
MAT[44]
=kvociento-grupo.

laborgrupo  

serĉi 'laborgrupo'
[grup.labor0o]
en:
[grup.labor0o.POL]
en:
POL Homgrupo komisiita pri difinita taskaro aŭ celo: li iniciatis laborgrupon kun reprezentantoj de sciencaj institutoj [45]; laborgrupo de la Eŭropa Parlamento alvokis la Eŭropan Komisionon listigi tabakfumon […] kiel kancerigan [46]; kunordiga laborgrupo [47]; en 2000 laborgrupo malfermis pacmuzeon [48]; la restarigo de la laborgrupo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj estas taŭga paŝo en la […] strategio kiun UEA entreprenu [49]. VD:komisiono, studgrupo

muzikgrupo  

serĉi 'muzikgrupo'
[grup.muzik0o]
en: music group, band;
[grup.muzik0o.MUZ]
en:
MUZ Kunludantaj muzikantoj profesiaj aŭ amatoraj: en koncertsalono okazis koncerto de eŭropaj ĥoroj kaj muzikgrupoj [50]; um alilandaj povas vendi nur en loka merkato, germanaj muzikgrupoj povas vendi al la tuta mondo [51]; la nuntempe eble plej populara muzikgrupo de Esperantujo aperigis sian trian albumon: „ĉiamen plu“ [52]; la muzikgrupo Kajto […] prezentos koncerton dum la 3a Novjara Renkontiĝo [53].

premgrupo  

serĉi 'premgrupo'
[grup.prem0o]
en: lobby;
[grup.prem0o.POL]
en:
POL Homgrupo kun komuna celo, provanta influi aŭtoritatojn aŭ publikan opinion favore al sia afero: mondaj financaj premgrupoj [54]; premgrupoj subtenantaj la reformojn [55]; pro kreskanta antisemitismo en Eŭropo pluraj judaj premgrupoj malfermis reprezentejojn en Bruselo [56]; granda premgrupo en Irlando, la tiel nomata Forumo, postulas, ke la irlandgaela […] estu akceptita kiel laborlingvo de la unio [57]. VD:reprezentanto

riskogrupo  

serĉi 'riskogrupo'
[grup.risko0o]
en: risk group;
[grup.risko0o.MED]
en:
MED Homgrupo, en kiu la ŝancoj por iu malsano pli altas ol en la cetera socio: riskogrupoj estas diabetuloj, personoj pli aĝaj ol 60 jaroj kaj personoj kun malbona trasangado [58]; inter la riskogrupoj de hepatito B oni kalkulas la sangoricevantojn [59].

sangogrupo  

serĉi 'sangogrupo'
[grup.sango0o]
en:
[grup.sango0o.FIZL]
en:
FIZL Iu el la diversaj bioĥemiaj sangospecoj, precipe tiuj, kiuj karakterizas grupojn de homoj, inter kiuj transfuzo eblas: sangogrupoj A, B, AB, 0...: pri la mikso li eksciis en 1997, kiam lia „patrino” enhospitaliĝis kaj kontrolataj estis la sangogrupoj de ambaŭ [60]; en Japanujo […] babilado pri karakteroj laŭ sango-grupoj estas denove treege moda [61].

studgrupo  

serĉi 'studgrupo'
[grup.stud0o]
en:
[grup.stud0o.POL]
en:
POL Homgrupo dediĉita al studado kaj plej ofte raportado pri iu temo: volontuloj-kunlaborantoj de la universitata studgrupo pri minacataj lingvo [62]; la teknika studgrupo de UEFA [63]; dum studgrupaj vesperoj ni dividos nin en malgrandaj grupoj laŭ diversaj temoj, ekzemple: gramatiko, la legado de „Marvirinstrato“ kaj kvizoj [64]. VD:komisiono, laborgrupo

vortgrupo  

serĉi 'vortgrupo'
[grup.vort0o]
en: phrase;
[grup.vort0o.LIN]
en:
LIN Sinsekvo de vortoj, kiuj konsistigas gramatikan aŭ sencan tuton: „ankaŭ mi“ kaj „por la situacio“ estas vortgrupoj [65]; prepozicio […] staras antaŭ alia vorto aŭ vortgrupo [66].

grupo de n-modulaj restoklasoj  

serĉi 'grupo de n-modulaj restoklasoj'
[grup.0o_de_nmodulaj_restoklasoj]
en: residue class group;
MAT
(por entjero n > 1) Kvocienta grupo de la adicia grupo de entjeroj per la subgrupo de n-obloj; alidire: aro de ĉiuj n-modulaj restoklasoj, provizita per la adicio (p+nZ)+(q+nZ) = (p+q)+nZ: la grupon de n-modulaj restoklasoj oni signas per ZnZ/nZ. VD:cikla.

alterna grupo  

serĉi 'alterna grupo'
[grup.alterna0o]
en: alternating group;
MAT[67]
(de finia aro E) Subgrupo de ties simetria grupo, konsistanta el la paraj permutoj: la alternan grupon de n-elementa aro oni kutime signas per An; por n ≥ 5 la alterna grupo An estas simpla.

fundamenta grupo  

serĉi 'fundamenta grupo'
[grup.fundamenta0o]
en: fundamental group;
MAT
(de topologia spaco ĉe punkto a) Grupo de ĉiuj homotopecaj ekvivalento-klasoj de fermitaj vojoj, originantaj ĉe a, provizita per kunligo.
VD:homotopa.

galeza grupo  

serĉi 'galeza grupo'
[grup.galeza0o]
en: Galois['s] group;
MAT
a)
[grup.galeza0o.de_superkorpo]
en:
(de superkorpo K' de korpo K) Grupo de ĉiuj aŭtomorfioj de K', kiuj lasas la elementojn de K senŝanĝaj: la galezan grupon de superkorpo K' de K oni foje signas per Gal(K'/K).
b)
[grup.galeza0o.de_polinomo]
en:
(de polinomo, aŭ algebra ekvacio) Galeza grupo 1.a de la radika korpo de la polinomo.
VD:Galezo.

kvocienta grupo  

serĉi 'kvocienta grupo'
[grup.kvocienta0o]
en: quotient group, factor group;
MATPIV2
(de grupo G rilate al invarianta subgrupo H de ĝi) La aro de ĉiuj flankaj klasoj de G rilate al H, provizita per la operacio (aH).(bH) = (a.b)H; simb. G/H.
Rim.: Ni preferas tiun terminon al la sinonima, malpli travidebla faktorgrupo. Notindas, ke troviĝas ankaŭ „kvocientogrupo“ en [68].

simetria grupo  

serĉi 'simetria grupo'
[grup.simetria0o]
en: symmetrical group;
MAT[69]
(de finia aro E) Grupo, konsistanta el la aro de ĉiuj bijekcioj super E, provizita per la operacio kunligo; alidire: grupo de ĉiuj substituoj super E: la simetrian grupon de n-elementa aro oni kutime signas per Sn;


tradukoj

anglaj

~o: group; ~igi: group; duon~o: semigroup; sub~o: subgroup; faktor~o: quotient group, factor group; muzik~o: music group, band; prem~o: lobby; risko~o: risk group; vort~o: phrase; ~o de n-modulaj restoklasoj: residue class group; alterna ~o: alternating group; fundamenta ~o: fundamental group; galeza ~o: Galois['s] group; kvocienta ~o: quotient group, factor group; simetria ~o: symmetrical group. adicia ~o: additive group; multiplika ~o: multiplicative group.

ĉeĥaj

~o: grupa, skupina; ~igi: sdružit, sdružovat, seskupit; sub~o: podskupina; diskut~o: diskusní kroužek; faktor~o: podílová grupa; labor~o: pracovní parta, pracovní supina; prem~o: nátlaková skupina; sango~o: krevní skupina; stud~o: studijní skupina; ~o de n-modulaj restoklasoj: grupa třídy zbytků; alterna ~o: alternující grupa; galeza ~o: Galoisova grupa (mnohočlenu| algebraické rovnice).

francaj

~o: groupe; ~aĉo, fi~o: bande; ~igi: grouper; duon~o: demi-groupe, semi-groupe; sub~o: sous-groupe; diskut~o: groupe de discussion; labor~o: groupe de travail; muzik~o: formation musical, groupe musical; prem~o: groupe de pression, lobby; risko~o: groupe à risque; sango~o: groupe sanguin; stud~o: groupe d'étude; vort~o: groupe de mots, syntagme; ~o de n-modulaj restoklasoj: groupe des classes résiduelles; alterna ~o: groupe alterné; fundamenta ~o: groupe fondamental, groupe de Poincaré; galeza ~o: groupe de Galois; kvocienta ~o: groupe quotient; simetria ~o: groupe symétrique. adicia ~o: groupe additif; multiplika ~o: groupe multiplicatif.

germanaj

~o a: Schar; ~o: Gruppe; ~aĉo, fi~o: Bande; ~igi: gruppieren; ~iĝi : sich gruppieren; duon~o: Halbgruppe; sub~o: Untergruppe; muzik~o: Musikgruppe, Band; risko~o: Risikogruppe; vort~o: Wortgruppe; ~o de n-modulaj restoklasoj: Restklassengruppe; alterna ~o: alternierende Gruppe; fundamenta ~o: Fundamentalgruppe; galeza ~o: Galoissche Gruppe; kvocienta ~o: Quotientengruppe, Faktorgruppe; simetria ~o: symmetrische Gruppe. adicia ~o: additive Gruppe; multiplika ~o: multiplikative Gruppe.

hispanaj

~o: grupo, conjunto; ~igi: agrupar; sub~o: subconjunto.

hungaraj

~o b: csomó, rakás, halom; ~o 2.: nem; ~o: csoport; ~aĉo, fi~o: banda; ~igi: csoportosít; duon~o: félcsoport; sub~o: részcsoport; faktor~o: faktorcsoport; muzik~o: zenei együttes; prem~o: érdekcsoport, lobby; risko~o: rizikócsoport; vort~o: szócsoport, szintagma; ~o de n-modulaj restoklasoj: maradékosztályok csoportja; alterna ~o: alternáló csoport; fundamenta ~o: fundamentális csoport; galeza ~o: Galois-csoport; kvocienta ~o: faktorcsoport; simetria ~o: szimmetrikus csoport. adicia ~o: additív csoport; multiplika ~o: multiplikatív csoport.

nederlandaj

~o: groep; ~aĉo, fi~o: bende; ~igi: groeperen; sub~o: ondergroep.

polaj

~o a: grupa, zespół, drużyna (np. w harcerstwie), brygada, grono, gromada, czereda, zgraja, oligarchia, kasta, odłam, reprezentacja, sekta; ~o b: grupa, zespół; ~o c: grupa; ~o 3.: grupa ; ~o: grupa; ~aĉo, fi~o: banda, szajka, gang, klika; duon~o: półgrupa; sub~o: podgrupa; ~o de n-modulaj restoklasoj: grupa reszt; alterna ~o: grupa alternująca; fundamenta ~o: grupa podstawowa, grupa fundamentalna; galeza ~o: grupa Galois; kvocienta ~o: grupa ilorazowa; simetria ~o: grupa symetryczna. adicia ~o: grupa addytywna; multiplika ~o: grupa multiplikatywna.

portugalaj

~o: grupo.

rusaj

~o: группа; ~aĉo, fi~o: шайка, банда, клика, группировка (неодобр.); ~igi: группировать; duon~o: полугруппа; sub~o: подгруппа; faktor~o: фактор-группа; prem~o: группа давления, лобби; risko~o: группа риска; vort~o: словосочетание, синтагма; ~o de n-modulaj restoklasoj: группа вычетов; alterna ~o: знакопеременная группа; fundamenta ~o: фундаментальная группа, группа Пуанкаре; galeza ~o: группа Галуа ; kvocienta ~o: фактор-группа; simetria ~o: симметрическая группа. adicia ~o: аддитивная группа; multiplika ~o: мультипликативная группа.

slovakaj

~o: družina, grupa, oddiel, skupina; ~igi: zoskupiť; sub~o: podskupina; diskut~o: diskusný krúžok; faktor~o: podielová grupa; labor~o: pracovná skupina; prem~o: nátlaková skupina; sango~o: krvná skupina; stud~o: študijná skupina; ~o de n-modulaj restoklasoj: grupa triedy zostatkov; alterna ~o: alternujúca grupa; galeza ~o: Galiosova grupa.

tokiponaj

~o: kulupu.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 10:10
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 35:4
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
10. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
13. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
14. La Nova Testamento, Marko 6:39
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
19. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 21a, p. 212a
20. Vikipedio, Bambuo
21. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14
22. Monato, Paul Gubbins: Krimoj senviktimaj
23. Scientologio
24. Vikipedio, Toljatti
25. Monato, Hori Yasuo: Dikuloj maldikiĝu!
26. Monato, Laure Patas d'Illiers: Kiel la aliaj
27. Monato, Roland Rotsaert: Du novaj muzeoj en Belgio
28. Monato, Fons Doomen, prezidanto de Klavar-Unuiĝo Nederlando: Klavarskribo
29. Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo
30. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj
31. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
32. Monato, Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
35. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
36. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
37. Vikipedio, Aroj de nombroj
38. Monato, Kees Ruig: Esplorego el Nimego
39. Monato, Garvan Makaj (Garbhan Macaoidh): Malgravaj lingvoj gravas
40. Vikipedio, Geometria simetria grupo
41. Monato, Marc vanden Bempt: http://steloj.de/esperanto/monato2/006846.html
42. Monato, Roland Rotsaert: Genealogio
43. -: La diskutlistoj ĉe Yahoo reaperis, libera folio, 2006-12-23
44. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §126
45. Monato, Perkomputila Tradukado: Universala Retlingvo
46. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu senfuma Eŭropo?
47. Monato, last: Starto al eŭro
48. Monato, Roland Rotsaert: Du novaj muzeoj en Belgio
49. -: UEA restarigas laborgrupon ĉe UN, libera folio, 2009-11-05
50. Monato, Ivo Durwael: Bukedo de popolarto
51. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo
52. Monato, Rogier Huurman: Longe atendita, ne perdita
53. L. Wunsch-Rolshoven: Kajto ĉe la 3a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand, soc.culture.esperanto, 2004-09-06
54. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
55. D. E. Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, 1997:2, p. 14a
56. Monato, Marko Naoki Lins: Judaj premgrupoj en Bruselo
57. Monato, Garbhan Macaoidh: Babele babili
58. Vikipedio, Ungomikozo
59. V. Lemelev: Virusaj hepatitoj, Monato, 2003:1, p. 18a
60. Monato, Hori Jasuo/pg: Sorto miksita
61. Unyue: Klasĉambro de Unjo, 2008-09-16
62. Monato, Hektor Alos i Font: Lingva bunto
63. Monato, Evgeni Georgiev: Hispanio venkis, gastigantoj seniluziigis
64. -: Kalendaro adresoj kaj aliaj informoj, [vidita en 2012]
65. P. Levy: Re: There is no Esperanto Dialect, soc.culture.esperanto, 2001-11-30
66. Vikipedio, Prepozicio
67. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14
68. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 19
69. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14

duon~o: Mankas dua fontindiko.
faktor~o: Mankas dua fontindiko.
faktor~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de n-modulaj restoklasoj: Mankas fontindiko.
~o de n-modulaj restoklasoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
alterna ~o: Mankas dua fontindiko.
alterna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
fundamenta ~o: Mankas fontindiko.
fundamenta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
galeza ~o: Mankas fontindiko.
galeza ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kvocienta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
simetria ~o: Mankas dua fontindiko.
simetria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri fundamenta ~o:
    Fonto trovenda. [MB]
  
pri galeza ~o:
     Fonto trovenda. [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | grup.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.66 2019/09/01 09:10:15