brigado
- 1.
- Parto de armeo enhavanta ĝenerale du infanteriajn regimentojn: li komandis unue brigadon, poste divizion, vivis konstante en la provinco, kie li ludis sufiĉe gravan rolon dank’ al sia rango PatrojFiloj ;
- 2.
- (figure) Organizita propracela aro: ducent personojn por la komenco ni en la brigadojn avancigas, ĝis la lasta ŝraŭbo la truston ni purigos, ĉiujn mankojn forigos Metrop ; tradicia instruado de Esperanto al junularaj laborbrigadoj EeP ; ili laboris sur la sovetia flanko kun ia scienca brigado, kaj decidis fuĝi al Norvegio CKv ; ni rigardu la akcidenton krima, sed ne plu vi enketos, tiu afero nun koncernas la drogbrigadon ChR ; nia malliberulbrigado ekmarŝis laŭ la padeto, piedpremita en la profunda neĝo, kiu sekvis la kreston de la montĉeno [1].
- angle:
- brigade
- beloruse:
- брыгада
- ĉeĥe:
- pracovní četa
- ĉine:
- 1. 团 [tuán] 2. 一組 [yīzǔ], 一队 [yīduì]
- france:
- brigade
- germane:
- Brigade 2. Trupp drog~o: Drogendezernat.
- hebree:
- חֲטִיבָה
- hispane:
- brigada
- hungare:
- brigád 1. dandár
- itale:
- brigata
- japane:
- 旅団 [りょだん], 団 [だん], 隊 [たい], 組 [くみ]
- nederlande:
- brigade
- pole:
- 1. brygada 2. brygada
- portugale:
- 1. brigada 2. brigada
- ruse:
- бригада
- slovake:
- brigáda, pracovná čata
- ukraine:
- бриґада, команда, загін, артіль
fajrobrigado
- Grupo de savistoj trejnitaj por tuje helpi okaze de brulego, inundo, aŭ ajna natur- aŭ hom-kaŭzita akcidento: tio koncernas la policon, kial vi telefonas al la fajrobrigado KrB ? subite ektintis sonorilo kaj […] en la strateton ruliĝis ruĝa fajrobrigada aŭtomobilo kun eskalo MkM ; la strutino […] senhezite formanĝis[…] la kaskon de la fajrobrigadestro LGA ; la tujaj komentoj laŭte laŭdis la lertan agadon de la nederlanda fajrobrigado kaj helpantaro [2].
- angle:
- fire brigade
- beloruse:
- пажарная каманда
- ĉeĥe:
- hasiči, hasičské družstvo, hasičský oddíl, hasičský sbor, požární družstvo, požární sbor, požárníci
- france:
- pompiers (subst.), sapeurs-pompiers
- germane:
- Feuerwehr fajro~a aŭtomobilo: Feuerwehrauto.
- hispane:
- cuerpo de bomberos
- hungare:
- tűzoltóság
- itale:
- pompieri, vigili del fuoco
- japane:
- 消防隊 [しょうぼうたい]
- nederlande:
- brandweer fajro~a aŭtomobilo: brandweerwagen.
- pole:
- straż pożarna, oddział straży pożarnej
- portugale:
- corpo de bombeiros, brigada de incêndio
- ruse:
- пожарная команда
- slovake:
- hasiči, hasičský oddiel
- ukraine:
- пожежна команда, пожежна дружина
fajrobrigadisto
- Profesiulo en fajrobrigado: homoj […] restadis dum horoj en liftoj ĝis la interveno de fajrobrigadistoj [3]; fajrobrigadistoj alvenis tro malfrue por savi la teatron [4]; la fajrobrigadistoj alvenas kiam ĉio forbrulis, ĝustatempe por observi la subcindrajn braĝojn [5].
3.
Jozefo Lejĉ: Kuranta kurento-krizo, Monato, 2010/01, p. 12
4. Bardhyl Selimi: Tragedio en teatro, Monato, 2011/11, p. 15
5. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
4. Bardhyl Selimi: Tragedio en teatro, Monato, 2011/11, p. 15
5. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
- angle:
- firefighter, fireman
- beloruse:
- пажарнік
- france:
- pompier
- germane:
- Berufsfeuerwehrmann
- hispane:
- bombero
- itale:
- pompiere, vigile del fuoco
- japane:
- 消防士 [しょうぼうし], 消防隊員 [しょうぼうたいいん]
- nederlande:
- brandweerman
- pole:
- strażak
- portugale:
- bombeiro
fajrobrigadano
- Ano de fajrobrigado, speciale trejnita precipe por estingi brulegojn kaj tuje helpi la viktimojn: la magistrato de la ĉefurbo Prago postulas subvencion […] por kovri la kromajn kostojn de deĵoroj de la urbaj policanoj, fajrobrigadanoj kaj sanitaristoj [6]; la litova servo pri sanprotektado informis, ke miloj da policistoj, limgardistoj, fajrobrigadanoj kaj militistoj de internaj taĉmentoj estas tro grasaj [7]; en la deponejo de fajrobrigada muzeo oni povas rigardi 60 ceremoniajn kaj laborajn uniformojn de fajrobrigadanoj el 25 landoj [8].
6.
jpa: Internacia kunsido de financistoj en
Prago, Monato, 2000/09, p. 9
7. last: Peza problemo, Monato, 2006/08, p. 15
8. Julius Hauser: Fajrobrigadanaj uniformoj, Monato, 2012/11, p. 14
7. last: Peza problemo, Monato, 2006/08, p. 15
8. Julius Hauser: Fajrobrigadanaj uniformoj, Monato, 2012/11, p. 14
- beloruse:
- пажарнік
- ĉeĥe:
- hasič, požárník
- france:
- pompier
- germane:
- Feuerwehrmann
- japane:
- 消防隊員 [しょうぼうたいいん], 消防士 [しょうぼうし]
- nederlande:
- brandweerman
- pole:
- strażak
- slovake:
- hasič, požiarnik
- ukraine:
- пожежник