armeo
- 1.
- La tuta organizita milita forto de ŝtato: la soldatoj, suboficiroj kaj oficiroj, armiloj: brava junulo, via frato, ‐ eble iom maltimema: sed en la armeo tio estas kvalito [1]; Paŭlo Petroviĉ eksiĝis el la armeo malgraŭ […] la admonoj de la superuloj [2]; Aleksandro la Granda transplantis tiun novan komunan lingvon – koinê – sur larĝajn teritoriojn, konkeritajn de lia armeo [3]. militistaroaerarmeo, mararmeo, terarmeo
- 2.
- Parto de armeo1, konsistanta el korpusoj aŭ malpli grandaj trupunuoj, komandataj de unu ĉefgeneralo: ĉeestas en la vilaĝo oficiro de l’ Afrika armeo [4].
- 3.
- (figure) Multnombra kolekto da homoj aŭ bestoj: armeo de la laboristoj, da akridoj, da petantojZ . granda, moda kaj riĉa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj [kaj] oficistoj Marta ; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego BdV ; li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj [5]; vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, ne forlogiĝu [6]; plorĝemante kiel armeo da senesperaj spiritoj [7]; tuta armeo da instruistoj de la franca lingvo, da francaj artistoj kaj teknikistoj invadis la kulturajn centrojn de Ruslando [8]; du kontraŭ unu prezentas armeon PrV .
1.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 7
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 10:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:19
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 7
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 10:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:19
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
- angle:
- military
- beloruse:
- армія, войска, узброеныя сілы
- ĉeĥe:
- armáda, vojsko
- ĉine:
- 1. 兵团 [bīngtuán], 兵團 [bīngtuán]
- france:
- 1. armée (les forces armées d'un pays), les forces armées 2. armée (ensemble des troupes participant à une expédition) 3. armée (grand nombre), armada (grand nombre), bataillon (grand nombre), escadron (grand nombre), essaim (grand nombre), flot (grand nombre), foule (grand nombre), légion (grand nombre), masse (grand nombre), multitude (grand nombre), nuée (grand nombre), quantité (grand nombre), régiment (grand nombre), troupe (grand nombre)
- germane:
- Armee
- hebree:
- צָבָא
- hispane:
- ejército, armada
- hungare:
- hadsereg, sereg (átv. is)
- indonezie:
- militer
- itale:
- armata
- japane:
- 軍隊 [ぐんたい], ~軍 [ぐん], 大群 [たいぐん]
- katalune:
- exèrcit
- nederlande:
- leger
- okcitane:
- armada
- pole:
- 1. wojsko, siły zbrojne 2. armia 3. armia
- ruse:
- армия, войско 1. вооружённые силы 2. армия
- slovake:
- vojsko, armáda
- tibete:
- དམག་དཔུང་
- ukraine:
- аме (східноазійська страва з солоду)
aerarmeo, flugarmeo
- Parto de armeo1, kiu okupiĝas ĉefe pri aviaj operacioj: Ŝanhajo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis bombitaj de usona aerarmeo kaj ruiniĝis [9]; la japana aerarmeo bombardis Songjiang-stacidomon [10]; la aermilito […] celis detrui la irakan aerarmeon, kontraŭ-aviadilajn instalaĵojn, komando-infrastrukturon kaj aliajn militajn celojn [11]; Kep Enderby […] en 1944 aliĝis al la flugarmeo [12].
9.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, El Ĉinio
10. Hasegawa T.: En Ĉinio Batalanta, 1954
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
12. UEA: Kep Enderby forpasis, Gazetaraj Komuniko, 2015-01-08 (565)
10. Hasegawa T.: En Ĉinio Batalanta, 1954
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
12. UEA: Kep Enderby forpasis, Gazetaraj Komuniko, 2015-01-08 (565)
- angle:
- air force
- beloruse:
- паветраныя войскі
- ĉeĥe:
- letecká armáda, vojenské letectvo, vzdušné síly
- ĉine:
- 德国空军 [déguókōngjūn], 德國空軍 [déguókōngjūn]
- france:
- armée de l'air
- germane:
- Luftwaffe, Luftstreitkräfte
- hebree:
- חיל האוויר
- hungare:
- légierő
- indonezie:
- Angkatan Udara, AU
- itale:
- aviazione militare
- japane:
- 空軍 [くうぐん]
- pole:
- flota powietrzna, wojska powietrzne, lotnictwo wojskowe
- ruse:
- воздушные войска
- slovake:
- letectvo, vzdušné sily
mararmeo
- Parto de armeo1, kiu okupiĝas ĉefe pri surmaraj operacioj: tiel estis ankaŭ en la mararmeo de la imperiestro, ĉiufoje, se proksimis io eksterordinara, ni havis antaŭe kelkajn bonajn tagojn [13]; ili estis metitaj en du kestojn kaj transportotaj de la usona mararmeo de Pekino al Usono por sekura konservo [14]; rusoj […] aneksis al si regionon, kie situas historia haveno de ilia mararmeo [15]. floto1, militŝiparo
13.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 47
14. Monato, Alice Liu: Nova spuro pri perditaj fosilioj, 2012
15. Monato, Lenio Marobin: Grava elemento de monda nestabileco, 2014
14. Monato, Alice Liu: Nova spuro pri perditaj fosilioj, 2012
15. Monato, Lenio Marobin: Grava elemento de monda nestabileco, 2014
- angle:
- navy
- beloruse:
- вайсковы флот
- ĉeĥe:
- námořní armáda, námořní síly
- france:
- marine (armée de mer), armée de mer, marine nationale, marine de guerre (armée)
- germane:
- Marine, Seestreitkräfte
- indonezie:
- Angkatan Laut, AL
- itale:
- marina militare
- japane:
- 海軍 [かいぐん]
- pole:
- flota morska, marynarka wojenna
- slovake:
- námorné sily
- ukraine:
- морська армія
rezervarmeo
Ruĝa Armeo
- De 1918 ĝis 1946 oficiala, poste maloficiala nomo de la soveta armeo: iama cara oficiro, postenulo en la Ruĝa Armeo [17]; amuza vespero aranĝita […] por la profito de la malsanulejo de la Ruĝa Armeo [18].
17.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
18. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
18. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
- angle:
- Red Army
- beloruse:
- Чырвоная армія
- france:
- Armée rouge
- indonezie:
- Tentara Merah
Savarmeo
- Internacia religia organizaĵo bonfarada, fondita en 1878: ili donacis liajn vestaĵojn al la Savarmeo [19]; la disdonadon de la provizoj kunordigis la kristana Savarmeo, sperta pri komunuma helpo okaze de katastrofoj [20].
- angle:
- Salvation Army
- beloruse:
- Армія выратаваньня
- ĉeĥe:
- Armáda spásy
- ĉine:
- 救世军 [jiùshìjūn], 救世軍 [jiùshìjūn]
- france:
- Armée du salut
- germane:
- Heilsarmee
- hispane:
- Ejercito de Salvación
- hungare:
- üdvhadsereg
- indonezie:
- Bala Keselamatan
- itale:
- esercito della salvezza
- japane:
- 救世軍 [きゅうせいぐん]
- nederlande:
- Leger des Heils, Heilsleger
- ruse:
- Армия спасения
- slovake:
- Armáda Spásy, Armáda spásy
- ukraine:
- Армія спасіння
terarmeo
- Parto de armeo1, kiu okupiĝas ĉefe pri surteraj operacioj.
- angle:
- army
- beloruse:
- сухапутныя войскі
- ĉeĥe:
- pozemní armáda, pozemní vojsko
- france:
- armée de terre
- germane:
- Heer, Landstreitkräfte
- hungare:
- szárazföldi csapatok
- indonezie:
- Angkatan Darat, AD
- itale:
- esercito
- japane:
- 陸軍 [りくぐん]
- pole:
- wojska lądowe, wojska naziemne, siły lądowe
- ruse:
- сухопутные войска
- slovake:
- pozemné vojsko