*oficiro
- 1.
- Ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde subleŭtenanto, ĝis marŝalo aŭ generalo: oficiro mi fine jam estas sed, kiel antaŭe, riĉeco forestas [1]; la patro opiniis lin supera oficiro kaj kondukis lin en la ĉambron [2]; eniris polica oficiro kaj petis apartan aŭdiencon en tre grava afero [3]; kiel oficiraspiranto li batalis en la rusa fronto LGA ; oficiro kovrita de amuletoj [4].
- 2.
- Rangulo sub la ŝipestro, kun gvidantaj navigaj aŭ teĥnikaj taskoj: la ŝipestro aŭ la unua oficiro akceptadis la poŝton FK ; la Dua Oficiro tenis notblokon kun enŝovita karbopapero ; la ŝipestro, la oficiroj kaj la inĝenieroj dufoje ĉiutage ebriiĝis en la tuta tempo, kiam ni nun ankrumis MortulŜip . stevardo
- 3.
- Tiu, kiu havas, en ordeno, rangon mezan inter kavaliro kaj komandoro: oficiro de la franca ordeno Ordre National du Mérite [5].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
5. Sunsistemoj kaj planedoj ĉirkaŭ foraj steloj
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
5. Sunsistemoj kaj planedoj ĉirkaŭ foraj steloj
- angle:
- 1. officer
- beloruse:
- 1. афіцэр 3. кавалер (ордэна)
- bulgare:
- 1. офицер
- ĉeĥe:
- důstojník, oficír
- ĉine:
- 尉 [wèi], 军官 [jūnguān], 軍官 [jūnguān], 军长 [jūnzhǎng], 軍長 [jūnzhǎng]
- france:
- 1. officier (militaire) 3. officier (grade honorifique)
- germane:
- Offizier ~aspiranto: Offiziersanwärter. 2. Nautischer Offizier
- hebree:
- 1. קצין
- hungare:
- 1. katonatiszt
- itale:
- 1. ufficiale (mil.)
- japane:
- 士官 [しかん], 将校 [しょうこう]
- nederlande:
- 1. officier
- perse:
- 1. افسر
- pole:
- 1. oficer
- portugale:
- 1. oficial
- rumane:
- 1. ofițer
- ruse:
- 1. офицер
- slovake:
- dôstojník
- svede:
- 1. officer
- ukraine:
- офіцер
suboficiro
-
Ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde
serĝento ĝis ekskluzive
subleŭtenanto:
la suboficiroj ĉiam armitaj per kanoj kalkulis al li kelkdekon da bastonoj
[6];
post ioma interkonsiliĝo li revenis kaj parolis
kun la alkurintaj suboficiroj gestante al la oriento
[7].
Rim.: En kelkaj armeoj, kaporalo estas jam suboficira rango (ekz. en Svislando). [Antonio Codazzi]
6.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II
7. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
7. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- angle:
- non-commissioned officer
- beloruse:
- унтэр-афіцэр, прапаршчык
- ĉeĥe:
- poddůstojník
- ĉine:
- 士官 [shìguān], 军士 [jūnshì], 軍士 [jūnshì], 中士 [zhōngshì], 下級軍官 [xiàjíjūnguān], 下级军官 [xiàjíjūnguān]
- france:
- sous-officier
- germane:
- Unteroffizier
- hebree:
- מש"ק, נגד (בצבא)
- hungare:
- tiszthelyettes, altiszt
- itale:
- sottufficiale
- japane:
- 下士官 [かしかん]
- nederlande:
- onderofficier
- perse:
- درجهدار
- pole:
- podoficer
- portugale:
- suboficial
- rumane:
- subofițer
- ruse:
- унтер-офицер, прапорщик
- slovake:
- poddôstojník
- svede:
- underofficer
- ukraine:
- унтер-офіцер
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.