*oficir/o UV *oficiro serĉi 'oficiro' [oficir.0o] 1.[oficir.0o.MIL] Ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde subleŭtenanto, ĝis marŝalo aŭ generalo: oficiro mi fine jam estas sed, kiel antaŭe, riĉeco forestas [1]; la patro opiniis lin supera oficiro kaj kondukis lin en la ĉambron [2]; eniris polica oficiro kaj petis apartan aŭdiencon en tre grava afero [3]; kiel oficiraspiranto li batalis en la rusa fronto LGA ; oficiro kovrita de amuletoj [4]. 2.[oficir.0o.MAR] Rangulo sub la ŝipestro, kun gvidantaj navigaj aŭ teĥnikaj taskoj: la ŝipestro aŭ la unua oficiro akceptadis la poŝton FK ; la Dua Oficiro tenis notblokon kun enŝovita karbopapero ; la ŝipestro, la oficiroj kaj la inĝenieroj dufoje ĉiutage ebriiĝis en la tuta tempo, kiam ni nun ankrumis MortulŜip . stevardo 3.[oficir.0o.en_ordeno] Tiu, kiu havas, en ordeno, rangon mezan inter kavaliro kaj komandoro: oficiro de la franca ordeno Ordre National du Mérite [5]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I5. Sunsistemoj kaj planedoj ĉirkaŭ foraj steloj angle: 1. officer beloruse: 1. афіцэр (войска) 2. афіцэр (флёту) 3. афіцэр (ордэна) bulgare: 1. офицер ĉeĥe: důstojník, oficír ĉine: 尉 [wèi], 军官 [jūnguān], 軍官 [jūnguān], 军长 [jūnzhǎng], 軍長 [jūnzhǎng] france: 1. officier (militaire) 3. officier (grade honorifique) germane: Offizier ~aspiranto: Offiziersanwärter. 2. Nautischer Offizier hebree: 1. קצין hungare: 1. katonatiszt itale: 1. ufficiale (mil.) japane: 士官 [しかん], 将校 [しょうこう] nederlande: 1. officier perse: 1. افسر pole: 1. oficer portugale: 1. oficial rumane: 1. ofițer ruse: 1. офицер slovake: dôstojník svede: 1. officer ukraine: офіцер suboficiroserĉi 'suboficiro' [oficir.sub0o] [oficir.sub0o.MIL] Ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde serĝento ĝis ekskluzive subleŭtenanto: la suboficiroj ĉiam armitaj per kanoj kalkulis al li kelkdekon da bastonoj [6]; post ioma interkonsiliĝo li revenis kaj parolis kun la alkurintaj suboficiroj gestante al la oriento [7]. Rim.: En kelkaj armeoj, kaporalo estas jam suboficira rango (ekz. en Svislando). [Antonio Codazzi] 6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II7. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978 angle: non-commissioned officer beloruse: унтэр-афіцэр, прапаршчык ĉeĥe: poddůstojník ĉine: 士官 [shìguān], 军士 [jūnshì], 軍士 [jūnshì], 中士 [zhōngshì], 下級軍官 [xiàjíjūnguān], 下级军官 [xiàjíjūnguān] france: sous-officier germane: Unteroffizier hebree: מש"ק, נגד (בצבא) hungare: tiszthelyettes, altiszt itale: sottufficiale japane: 下士官 [かしかん] nederlande: onderofficier perse: درجهدار pole: podoficer portugale: suboficial rumane: subofițer ruse: унтер-офицер, прапорщик slovake: poddôstojník svede: underofficer ukraine: унтер-офіцер administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.