Aldoni tradukojn al ReVo:

1arme/o PV

armeo

serĉi 'armeo'
[arme.0o]
1.
[arme.0o.sxtata]
POLMIL La tuta organizita milita forto de ŝtato: la soldatoj, suboficiroj kaj oficiroj, armiloj: brava junulo, via frato, ‐ eble iom maltimema: sed en la armeo tio estas kvalito [1]; Paŭlo Petroviĉ eksiĝis el la armeo malgraŭ […] la admonoj de la superuloj [2]; Aleksandro la Granda transplantis tiun novan komunan lingvon – koinê – sur larĝajn teritoriojn, konkeritajn de lia armeo [3]. VD:militistaroPRT:aerarmeo, mararmeo, terarmeo
2.
[arme.0o.unuo]
MIL Parto de armeo1, konsistanta el korpusoj aŭ malpli grandaj trupunuoj, komandataj de unu ĉefgeneralo: ĉeestas en la vilaĝo oficiro de l’ Afrika armeo [4].
3.
[arme.0o.FIG]
(figure) Multnombra kolekto da homoj aŭ bestoj: armeo de la laboristoj, da akridoj, da petantojZ . granda, moda kaj riĉa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj [kaj] oficistoj Marta ; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego BdV ; li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj [5]; vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, ne forlogiĝu [6]; plorĝemante kiel armeo da senesperaj spiritoj [7]; tuta armeo da instruistoj de la franca lingvo, da francaj artistoj kaj teknikistoj invadis la kulturajn centrojn de Ruslando [8]; du kontraŭ unu prezentas armeon PrV .
angle:
military
beloruse:
армія, войска, узброеныя сілы
ĉeĥe:
armáda, vojsko
ĉine:
1. å…µå›¢ [bÄ«ngtuán], 兵團 [bÄ«ngtuán]
france:
1. armée (les forces armées d'un pays), les forces armées 2. armée (ensemble des troupes participant à une expédition) 3. armée (grand nombre), armada (grand nombre), bataillon (grand nombre), escadron (grand nombre), essaim (grand nombre), flot (grand nombre), foule (grand nombre), légion (grand nombre), masse (grand nombre), multitude (grand nombre), nuée (grand nombre), quantité (grand nombre), régiment (grand nombre), troupe (grand nombre)
germane:
Armee
hebree:
צָבָא
hispane:
ejército, armada
hungare:
hadsereg, sereg (átv. is)
indonezie:
militer
itale:
armata
japane:
軍隊 [ぐんたい], ~軍 [ぐん], 大群 [たいぐん]
katalune:
exèrcit
nederlande:
leger
okcitane:
armada
pole:
1. wojsko, siły zbrojne 2. armia 3. armia
ruse:
армия, войско 1. Ð²Ð¾Ð¾Ñ€ÑƒÐ¶Ñ‘нные силы 2. Ð°Ñ€Ð¼Ð¸Ñ
slovake:
vojsko, armáda
tibete:
དམག་དཔུང་
ukraine:
аме (східноазійська страва з солоду)

aerarmeo, flugarmeo

serĉi 'aerarmeo'
serĉi 'flugarmeo'
[arme.aer0o]
[arme.aer0o.MIL]
MIL Parto de armeo1, kiu okupiĝas ĉefe pri aviaj operacioj: Ŝanhajo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis bombitaj de usona aerarmeo kaj ruiniĝis [9]; la japana aerarmeo bombardis Songjiang-stacidomon [10]; la aermilito […] celis detrui la irakan aerarmeon, kontraŭ-aviadilajn instalaĵojn, komando-infrastrukturon kaj aliajn militajn celojn [11]; Kep Enderby […] en 1944 aliĝis al la flugarmeo [12].
angle:
air force
beloruse:
паветраныя войскі
ĉeĥe:
letecká armáda, vojenské letectvo, vzdušné síly
ĉine:
德国空军 [déguókōngjūn], 德國空軍 [déguókōngjūn]
france:
armée de l'air
germane:
Luftwaffe, Luftstreitkräfte
hebree:
חיל האוויר
hungare:
légierő
indonezie:
Angkatan Udara, AU
itale:
aviazione militare
japane:
空軍 [くうぐん]
pole:
flota powietrzna, wojska powietrzne, lotnictwo wojskowe
ruse:
воздушные войска
slovake:
letectvo, vzdušné sily

mararmeo

serĉi 'mararmeo'
[arme.mar0o]
[arme.mar0o.MIL]
MIL Parto de armeo1, kiu okupiĝas ĉefe pri surmaraj operacioj: tiel estis ankaŭ en la mararmeo de la imperiestro, ĉiufoje, se proksimis io eksterordinara, ni havis antaŭe kelkajn bonajn tagojn [13]; ili estis metitaj en du kestojn kaj transportotaj de la usona mararmeo de Pekino al Usono por sekura konservo [14]; rusoj […] aneksis al si regionon, kie situas historia haveno de ilia mararmeo [15]. VD:floto1, militŝiparo
angle:
navy
beloruse:
вайсковы флот
ĉeĥe:
námořní armáda, námořní síly
france:
marine (armée de mer), armée de mer, marine nationale, marine de guerre (armée)
germane:
Marine, Seestreitkräfte
indonezie:
Angkatan Laut, AL
itale:
marina militare
japane:
海軍 [かいぐん]
pole:
flota morska, marynarka wojenna
slovake:
námorné sily
ukraine:
морська армія

rezervarmeo

serĉi 'rezervarmeo'
[arme.rezerv0o]
[arme.rezerv0o.MIL]
MIL Tuto de civiluloj, kiujn oni okaze de milit-neceso povas mobilizi: vagonaroj plenigitaj, pli ĝuste ŝtopitaj, per soldatoj de la rezervarmeo [16].
16. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
beloruse:
рэзэрв (вайсковы)
france:
réserve (armée)

Ruĝa Armeo

serĉi 'Ruĝa Armeo'
[arme.rugxa0o]
[arme.rugxa0o.MIL]
MIL De 1918 ĝis 1946 oficiala, poste maloficiala nomo de la soveta armeo: iama cara oficiro, postenulo en la Ruĝa Armeo [17]; amuza vespero aranĝita […] por la profito de la malsanulejo de la Ruĝa Armeo [18].
angle:
Red Army
beloruse:
Чырвоная армія
france:
Armée rouge
indonezie:
Tentara Merah

Savarmeo

serĉi 'Savarmeo'
[arme.sav0o]
[arme.sav0o.NRO]
Internacia religia organizaĵo bonfarada, fondita en 1878: ili donacis liajn vestaĵojn al la Savarmeo [19]; la disdonadon de la provizoj kunordigis la kristana Savarmeo, sperta pri komunuma helpo okaze de katastrofoj [20].
19. T. Jansson, trad. A. Nordström: La granda vojaĝo, [2010?]
20. La Ondo de Esperanto, 1999:4 (54)
angle:
Salvation Army
beloruse:
Армія выратаваньня
ĉeĥe:
Armáda spásy
ĉine:
救世军 [jiùshìjūn], 救世軍 [jiùshìjūn]
france:
Armée du salut
germane:
Heilsarmee
hispane:
Ejercito de Salvación
hungare:
üdvhadsereg
indonezie:
Bala Keselamatan
itale:
esercito della salvezza
japane:
救世軍 [きゅうせいぐん]
nederlande:
Leger des Heils, Heilsleger
ruse:
Армия спасения
slovake:
Armáda Spásy, Armáda spásy
ukraine:
Армія спасіння

terarmeo

serĉi 'terarmeo'
[arme.ter0o]
[arme.ter0o.MIL]
MIL Parto de armeo1, kiu okupiĝas ĉefe pri surteraj operacioj.
angle:
army
beloruse:
сухапутныя войскі
ĉeĥe:
pozemní armáda, pozemní vojsko
france:
armée de terre
germane:
Heer, Landstreitkräfte
hungare:
szárazföldi csapatok
indonezie:
Angkatan Darat, AD
itale:
esercito
japane:
陸軍 [りくぐん]
pole:
wojska lądowe, wojska naziemne, siły lądowe
ruse:
сухопутные войска
slovake:
pozemné vojsko

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
ter~o: Mankas dua fontindiko.
ter~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.