Galezo
- Franclingve: Évariste Galois, 1811-1832; franca matematikisto: Galezo, kiu eble ne havis la terminon „korpo“ en menso, estas honorita por esti la unua matematikisto liginta grupan teorion kaj korpan teorion, galeza teorio estas nomata honore al li [1].
Rim.:
Povas esti duboj, kiel esperantigi tiun familian
nomon, prononcata „galŭa'“ en la franca. Jam ekzistas
pluraj okazoj de transskribo de „ŭa“ per „ua“,
sed tio malmulte taŭgas vortfine. Cetere la franca finaĵo
„-ois“ estas variaĵo de „-ais“ kaj ekzistas en
PIV1
multaj ekzemploj de transskribo per reveno al la etimologia formo:
„Artezo“ (Artois), „Blezo“ (Blois),
„Kalezo“ (Calais), „Rabelezo“ (Rabelais),
„Valezo“ (Valais) kaj, iom malsame, „Valezio“
(Valois).
Ni do rekomendas tiun ĉi formon, prefere al tiu de
PIV2
, kiu uzas „Galojo“ surbaze de
angla prononco.
- angle:
- Galois
- beloruse:
- Галюа
- ĉeĥe:
- Galois Évariste
- france:
- Galois
- germane:
- Galois
- hungare:
- Galois
- katalune:
- Galois
- pole:
- Galois
- portugale:
- Galois
- ruse:
- Галуа
- slovake:
- Galois Évariste
galeza
- Karakterizanta matematikan koncepton nomita laŭ Galezo: forkiĝado de primaj idealoj en galezaj superkorpoj priskribas la strukturon de primaj idealoj en la gaŭsaj entjeroj [2]. galeza grupo, galeza korpo.
- angle:
- Galois['s]
- beloruse:
- галезаў, Галюа
- france:
- galoisien, de Galois
- germane:
- Galoissche
- hungare:
- Galois-
- katalune:
- de Galois
- pole:
- Galois
- ruse:
- Галуа
administraj notoj
g~a:
Mankas dua fontindiko.