Galez/o Galezoserĉi 'Galezo' [galez.0o] Franclingve: Évariste Galois, 1811-1832; franca matematikisto: Galezo, kiu eble ne havis la terminon „korpo“ en menso, estas honorita por esti la unua matematikisto liginta grupan teorion kaj korpan teorion, galeza teorio estas nomata honore al li [1]. Rim.: Povas esti duboj, kiel esperantigi tiun familian nomon, prononcata „galŭa'“ en la franca. Jam ekzistas pluraj okazoj de transskribo de „ŭa“ per „ua“, sed tio malmulte taŭgas vortfine. Cetere la franca finaĵo „-ois“ estas variaĵo de „-ais“ kaj ekzistas en PIV1 multaj ekzemploj de transskribo per reveno al la etimologia formo: „Artezo“ (Artois), „Blezo“ (Blois), „Kalezo“ (Calais), „Rabelezo“ (Rabelais), „Valezo“ (Valais) kaj, iom malsame, „Valezio“ (Valois). Ni do rekomendas tiun ĉi formon, prefere al tiu de PIV2 , kiu uzas „Galojo“ surbaze de angla prononco. 1. Vikipedio, Korpa teorio (matematiko) angle: Galois beloruse: Галюа ĉeĥe: Galois Évariste france: Galois germane: Galois hungare: Galois katalune: Galois pole: Galois portugale: Galois ruse: Галуа slovake: Galois Évariste galezaserĉi 'Galeza' [galez.g0a] Karakterizanta matematikan koncepton nomita laŭ Galezo: forkiĝado de primaj idealoj en galezaj superkorpoj priskribas la strukturon de primaj idealoj en la gaŭsaj entjeroj [2]. galeza grupo, galeza korpo. 2. Vikipedio, Gaŭsa entjero angle: Galois['s] beloruse: галезаў, Галюа france: galoisien, de Galois germane: Galoissche hungare: Galois- katalune: de Galois pole: Galois ruse: Галуа administraj notoj g~a: Mankas dua fontindiko.