kolektiva
- 1.
- Kuniganta plurajn personojn por komuna agado: kolektiva verko, protesto, vizito; junaj patrinoj […] kolektive malbenante sian sorton Metrop ; duonnudaj knabinoj komencis kolektivan dancon Metrop ; ofte la oficistoj bonhumore estis mem partoprenantaj la kolektivan konversacion Metrop ; kolektiva fi-faro estas malpli facile decidebla ol unuopula krimo [1]. ĝenerala, opa, kolekta, korporacia, kuna
- 2.
- Kuniganta plurajn personojn aŭ objektojn sub komuna nomo: kolektiva vorto; la sufikson „ar“ ni devas uzi nur por esprimi […] kolektivan objekton (ekzemple „vortaro“, „arbaro“, „homaro“) [2]. kolekta, kuniga
1.
Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 4
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
- angle:
- collective
- beloruse:
- 1. калектыўны 2. зьбіральны, зборны ~a vorto: зборнае слова.
- ĉeĥe:
- kolektivní, souborný
- ĉine:
- 集体户 [jítǐhù]
- france:
- 1. collectif (adj., à plusieurs), collégial, commun, à plusieurs 2. collectif (adj., gramm.)
- germane:
- 1. kollektiv, gemeinschaftlich, gemeinsam 2. Kollektiv-, Sammel-
- hungare:
- 1. kollektív, közös, közösségi 2. köz-, gyűjtő- ~a vorto: köznév.
- japane:
- 集団的な [しゅうだんてきな], 団体の [だんたいの], 共同の [きょうどうの], 集合的な [しゅうごうてきな]
- nederlande:
- 2. collectief, gemeenschappelijk
- pole:
- kolektywny, zbiorowy, zespołowy ~a vorto: zaimek upowszechniający.
- rumane:
- colectiv, echipa ~a vorto: pronume diseminare.
- ruse:
- 1. коллективный 2. собирательный
- slovake:
- kolektívny, spoločný
- ukraine:
- колективний, спільний, збірний (про ім., займ.)
kolektivo
- 1.
- Stato de homoj komune agantaj aŭ objektoj kunigita sub komuna nomo, t.e. kolektiveco.
- 2.
- Iom granda grupo da personoj komune agantaj; kolektivaĵo: la Internacia Lingvo (Esperanto) iniciatita de D-ro Zamenhof transformiĝis en vivantan lingvon de vivanta internacia kolektivo [3]; ĉi-jare festas sian dudekjariĝon MASI – la plej aktiva esperantista kolektivo en Ruslando [4].
3.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
4. A. Korĵenkov: MASI 20-jara. Bela juna aĝo!, La Balta Ondo, 2015-07-06
4. A. Korĵenkov: MASI 20-jara. Bela juna aĝo!, La Balta Ondo, 2015-07-06
- angle:
- collective
- beloruse:
- калектыў
- ĉeĥe:
- kolektivum, podstatné jméno hromadné
- ĉine:
- 集体 [jítǐ]
- france:
- collectif (subst.), communauté, équipe
- germane:
- Gemeinschaft 1. Kollektive 2. Kollektiv
- hungare:
- közösség, kollektíva
- japane:
- 集団 [しゅうだん], 集合体 [しゅうごうたい], 共同体 [きょうどうたい]
- pole:
- kolektyw
- rumane:
- colectiv
- ruse:
- коллектив
- slovake:
- kolektívum, podstatné hromadné meno
- ukraine:
- колектив
kolektivigi
(tr)
- Igi kolektiva, malprivatigi: kiam komenciĝis la kolektivigado, li estis elektita la unua kolĥozestro [5]. senposedigi
5.
N. Lozgaĉev: Aŭtobiografiaj skizoj, La Ondo de Esperanto, 2017:5
- beloruse:
- калектывізаваць
- france:
- collectiviser
- germane:
- kollektivieren, vergemeinschaften, vergesellschaften, enteignen
- pole:
- kolektywizować
kolektivismo
- 1.
- Vivmaniero, en kiu individuoj havas komunajn morojn kaj estas forte interdependaj: la kolektivisma pensmaniero de la […] aŭstraliaj indiĝenoj [6].
- 2.
- Socia sistemo, kiu starigas la kolektivan proprecon de ĉiuj produktrimedoj, anstataŭigas la kapitalistan konkuradon per socia organizo de la laboro, kaj dispartigas la kolektivajn produktojn proporcie je la kvanto de la plenumita laboro: Hodler antaŭvidis plian kreskon de la kolektivismaj tendencoj en la postmilita mondo, pliakriĝon de la klasbatalo kaj novan rolon de Esperanto en la formiĝo de estonta ordo internacia [7]; planekonomio, komunismo, socialismo
- angle:
- collectivism
- beloruse:
- калектывізм
- ĉeĥe:
- kolektivizmus
- ĉine:
- 集体主义 [jítǐzhǔyì]
- france:
- collectivisme
- germane:
- Kollektivismus
- hungare:
- kollektivizmus
- japane:
- 集産主義 [しゅうさんしゅぎ]
- nederlande:
- collectivisme
- pole:
- kolektywizm
- rumane:
- colectivism
- ruse:
- коллективизм
- slovake:
- kolektivizmus
- ukraine:
- колективізм