1kategorio
- 1.
- VdE Ĉiu el la klasoj, en kiuj oni ordigas samspecajn personojn, objektojn aŭ faktojn: se por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule […], Volter ne povas esti metata en tiun [kategorion] [1]; ekzistas kategorio da personoj, kiujn oni nomas emancipitaj virinoj, al tiu kategorio apartenas pensionestrinoj, akuŝistinoj, dancistinoj, […] [2]; la tuta kategorio de la adverboj [3]; la provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj, ke ĉiu el ili mortis tuj post la naskiĝo, la provoj de la dua kategorio jam prezentis per si lingvojn, sed da internacia ili havis en si nenion [4]; ĉiujn specojn de paroladoj [Aristotelo] dividas je tri ĉefaj kategorioj: paroladoj deliberativaj (politikaj), demonstrativaj kaj juĝejaj [5]; la sonoraj literoj, estas la vokaloj, dum al la dua kategorio apartenas la konsonantoj [6]; pri fripono oni diras, ekzemple, „la bona apostolo“ aŭ „la honestulo“, pri neklerulo oni diras „nia Sokrato“, tiuj ekzemploj apartenas al kategorio de tropoj [7]. klasifiko, sistemo1.aspeco1, taksono
- 2.
- Ĉiu el la plej bazaj eroj de ĉia kono: la dek kategorioj de Aristotelo PIV2 ; Efektive, ili signifas la kvar plej ĝeneralajn kategoriojn, en kiuj la penso klasas la pensobjektojn: la konkretajn (aĵoj kaj uloj) kaj la abstraktajn (agoj kaj kvalitoj) [8].
1.
Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
8. Kálmán Kalocsay: Waringhien Gaston: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, §325
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
8. Kálmán Kalocsay: Waringhien Gaston: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, §325
- angle:
- category
- beloruse:
- катэгорыя
- ĉine:
- 範疇 [fànchóu], 属 [shǔ], 門 [mén], 侇 [yí], 門類 [ménlèi], 类目 [lèimù], 类 [lèi]
- france:
- catégorie, classe, groupe
- germane:
- Kategorie, Klasse, Gruppe, Gattung
- hispane:
- categoría
- hungare:
- kategória, osztály
- japane:
- 部類 [ぶるい], 部門 [ぶもん], 種類 [しゅるい], 等級 [とうきゅう], カテゴリー, 範疇 [はんちゅう]
- nederlande:
- categorie
- perse:
- مقوله
- pole:
- kategoria
- rumane:
- categorie
- ruse:
- категория
- ukraine:
- категорія
kategoria
- Rilata al kategorio: la traduko de esprimaĵoj el unu pensokategoria al alia pensokategoria sistemo ŝajnas ebla, se ni supozas, ke ambaŭ kategori-sistemoj estas perfekte konataj [9]; A-kategoria militkrimulo [10].
9.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
10. Monato, Johan Derks: Neniu konsolo, 2007
10. Monato, Johan Derks: Neniu konsolo, 2007
- angle:
- categorical
- beloruse:
- катэгарыяльны
- ĉeĥe:
- kategorický, nepodníněný
- ĉine:
- 一概 [yīgài], 断然 [duànrán], 直截了当 [zhíjiéliǎodàng]
- france:
- de catégorie, catégoriel
- germane:
- kategorisch, kategoriebezogen
- hispane:
- de categoría
- hungare:
- kategória-, osztály-
- japane:
- 範疇の [はんちゅうの], 断言的な [だんげんてきな], 定言的な [ていげんてきな], 絶対的な [ぜったいてきな], 無条件の [むじょうけんの], 明確な [めいかくな]
- nederlande:
- categorisch
- perse:
- مقولهای
- pole:
- kategoryczny, stanowczy, zdeklarowany
- rumane:
- categoric, declarat, ferm
- ruse:
- категориальный
- slovake:
- kategorický, rozhodný
- ukraine:
- категоріальний, категоричний, безумовний, рішучий, безапеляційний
gramatika kategorio
- 1.
- Parolelemento: kompreneble ni devis fronti la tre oficialan sed kontestatan demandon de la gramatikaj kategorioj de la radikoj [11].
- 2.
- Ĉiu el la plej abstraktaj ecoj de klaso da lingvaj unuoj, kiun koncerna lingvo esprimas gramatike: en Esperanto kazo, nombro, tenso, voĉo, komparacio estas ekzemploj pri gramatikaj kategorioj; Se iu lingvo havas la kategorion genro, ĝi nepre havas ankaŭ la kategorion nombro [12]; [akordado] signifas, ke unu signifero, aŭ indikilo de unu gramatika kategorio, povas aperi du fojojn aŭ pli, en apartaj vortoj [13]; kial ekzistas gramatika kategorio por tempo en multege da lingvoj, sed nenio tia por spaco … ? [14].
Rim.:
Gramatika kategorio1,
bazita sur kategorio1,
estas tre ofta en esperantologio, kvankam ĝi devias de la tradicia
terminaro lingvoscienca. Internacie la samformaj terminoj
respondas al la signifo
gramatika kategorio2.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- 2. grammatical category
- beloruse:
- 1. часьціна мовы 2. граматычная катэгорыя
- ĉine:
- 2. 詞性 [cíxìng], 詞類 [cílèi]
- japane:
- 文法範疇 [ぶんぽうはんちゅう]
- pole:
- 2. kategoria gramatyczna
- ruse:
- 2. грамматическая категория