*preni
(tr)
- 1.
- Kapti iun aŭ ion per sia mano aŭ per instrumento, por teni, porti aŭ uzi ĝin: mi prenis broson kaj purigis la veston [1]; mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo [2]; la princino prenis la ranon per du fingroj, portis ĝin supren [3]; mi perdis tiujn ĉi du fingrojn, kies perdo ne lasas min preni plumon en la manon QuV ; Nikolao Petroviĉ kondukis ŝin al la fenestro kaj prenis ŝian kapon per ambaŭ manoj PatrojFiloj ; la malgranda knabino prenis lin je la kolo [4]; ili prenis unu la alian je la manoj, ekdancis iun varianton de „fokstroto“ Metrop ; [li] prenis la leteron el la manoj de la senditoj [5]; preni sian mantelon [6]; ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj Marta ; [ŝi] prenis la infanon sur siaj genuoj ChL ; la sakon kun mono li prenis kun si [7]; kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas PrV .
- 2.
-
Perforte ekokupi,
ekposedi:
[ili] sieĝos urbon, por militakiri ĝin kaj preni ĝin
[8];
komencu posedpreni lian landon
[9];
venkopreni urbon
[10];
la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis (reprenis),
la nomo de la Eternulo estu benata
[11];
oni ja prenos vian litaĵon de sub vi
[12];
savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi
[13];
Robinson penis preni sian „malnovan“ lokon ĉe ŝia flanko
TAA
;
li prenis sian lokon inter tiuj, kiuj partopreni1s
la ferdek-ludojn, sed ne havis grandan sukceson
KKl
.
kapti, rabi, ŝteli
- 3.
-
Havigi al si;
provizi1 sin per io;
uzi ion:
prenu mem akvon, se vi volas trinki
[14];
li prenis al si edzinon
[15];
[li] luprenis apartamenton
ChL
;
oni enkondukis nin, por […] preni nin kiel sklavojn kune kun niaj
azenoj
[16];
preni banon
QuV
;
preni kafeton en la aviadilo
MD11
;
oni prenas ordinare la purajn radikojn
[17];
plej bone estos, se mi prenos droŝkon
[18]!
mi devis preni buson por veturi ĝis la hejmo
Kon11
;
li […] per rapidaj paŝoj prenis la vojon al Grandtorento
HsT
;
iru en lian domon, por preni de li garantiaĵon
[19];
se iu estas virta […li] ne prenas troprofiton
[20];
Mentezufis prenis indiferentan mienon
[21];
malgrandaj knaboj dume prenas al si la liberecon viziti siajn patrinojn en la
virina apartaĵo
RBa
;
tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa
vilaĝa virino
[22].
akiri, ĉerpi, elekti
- 4.
-
Akcepti,
ricevi:
prenu mian instruon, kaj ne arĝenton
[23];
fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas
subaĉeton
[24];
ĉu vi volas preni ĉi tiun knabinon kun vi, en vojaĝon
(akompanigi ŝin kun vi)
[25]?
preni sur sin (sin ŝarĝi per)
la klopodojn de vojaĝo
[26];
kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin
malhonoron
[27];
ŝi prenis sur sin la taskon prepari kafon
InfanTorent2
;
la elektitoj […] komprenu la tutan respondecon,
kiun ili prenas sur sin
[28];
oni prenas avide, oni redonas malrapide
PrV
.
alpreni
ĉerpi
- 5.
-
Iel rilati al iu aŭ io; konsideri
iun aŭ ion de ia vidpunkto:
tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron […], povas
preni la aferon kun ia malestima malŝato
FK
;
neniu prenis tion serioze, eĉ kiam elokventis la dika Julio
ChB
;
mi prenis vin por iu pli merita
Hamlet
;
mi vin prenas kiel atestantojn, ke ĉi tiu virino blasfemas
[29];
Angeliko, kiun li prenas por (intermiksas kun)
Klaŭdino
GDn
.
kompreni
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 19:14
6. La Nova Testamento, Mateo 24:18
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:20
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:19
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 2:31
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. kroniko 32:18
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:21
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:27
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:11
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 12:1
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:18
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:10
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 18:8
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:10
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:34
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:7
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 19:14
6. La Nova Testamento, Mateo 24:18
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:20
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:19
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 2:31
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. kroniko 32:18
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:21
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:27
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:11
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 12:1
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:18
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:10
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 18:8
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:10
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:34
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:7
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
- afrikanse:
- neem
- albane:
- marrë
- amhare:
- ውሰድ
- angle:
- take
- arabe:
- أخذ
- armene:
- վերցնել
- azerbajĝane:
- almaq
- bengale:
- গ্রহণ করা
- birme:
- ယူ
- bosne:
- uzeti
- ĉeĥe:
- brát, dobýt, obsadit, přijmout, vzít, zabrat, zaujmout
- dane:
- tage
- estone:
- võtta
- eŭske:
- hartu
- filipine:
- kumuha
- france:
- prendre
- galege:
- tomar
- germane:
- 1. nehmen, fassen, packen, ergreifen 2. einnehmen, besetzen 3. nehmen, an sich nehmen, zu sich nehmen, einnehmen 4. annehmen, mitnehmen, übernehmen ~i sur sin: auf sich nehmen. 5. nehmen, aufnehmen, verstehen als, halten für
- guĝarate:
- લો
- haitie:
- pran
- haŭse:
- kai
- hinde:
- लेना
- hispane:
- coger (con la mano), tomar, prender
- hungare:
- 1. fog, vesz 2. megvesz (elfoglal), elfoglal 3. vesz (magának), felvesz 4. fogad (elfogad), elfogad 5. vesz (vél)
- igbe:
- nara
- irlande:
- ghlacadh
- islande:
- taka
- japane:
- 取る [とる]
- jave:
- njupuk
- jide:
- נעמען
- jorube:
- ya
- kanare:
- ತೆಗೆದುಕೊಳ್ಳಲು
- kartvele:
- მიიღოს
- kazaĥe:
- қабылдау
- kimre:
- cymryd
- kirgize:
- кабыл алуу
- kmere:
- យក
- koree:
- 소요
- korsike:
- piglià
- kose:
- thabatha
- kroate:
- potrajati
- kurde:
- wergirtin
- latine:
- accipe
- latve:
- ᘖemt
- laŭe:
- ໃຊ້ເວລາ
- litove:
- imti
- makedone:
- се
- malagase:
- handray
- malaje:
- mengambil
- malajalame:
- എടുക്കുക
- malte:
- tieħu
- maorie:
- tango
- marate:
- घ्या
- monge:
- noj
- mongole:
- барих
- nederlande:
- nemen, pakken
- nepale:
- ले
- njanĝe:
- kutenga
- okcidentfrise:
- nimme
- panĝabe:
- ਲੈ
- paŝtue:
- واخلي
- pole:
- brać, imać (brać), łapać, przyjmować, wziąć, zabierać
- portugale:
- pegar, tomar, tirar
- ruande:
- fata
- rumane:
- lua, primi
- ruse:
- брать, взять 5. принимать (за кого-л.), воспринимать
- samoe:
- tago
- sinde:
- وٺي
- sinhale:
- ගත
- skotgaele:
- ghabhail
- slovake:
- dobyť, vziať si ako korisť
- slovene:
- sprejmejo
- somale:
- qaadato
- ŝone:
- tora
- sote:
- nka
- sunde:
- nyokot
- svahile:
- kuchukua
- taĝike:
- мегирад
- taje:
- หยิบ, เอา, เอาไป
- tamile:
- எடுத்து
- tatare:
- алыгыз
- telugue:
- పడుతుంది
- tibete:
- ཟིན་
- tokipone:
- jo
- ukraine:
- приймати
- urdue:
- لے
- uzbeke:
- olmoq
- vjetname:
- có
- zulue:
- kuthathe
*preno [30]
- 1.
- Ago preni: de la famo pri la preno de Babel ektremos la tero [31]; la grizan katinon […] li kelkafoje trenis […] je la vosto, portis ĝin per preno ĉirkaŭ la ventro kvazaŭ […] pakaĵo HsT ; post preno de la refreŝigaĵoj la vizitantoj […] eniris Iŝtar ; ŝi malmole ekprenis lian nukon kaj arde premis lin al si, kiam ŝia preno inertiĝis, li leviĝis VRA ; ekvilibro el dono kaj preno [32].
- 2.
-
Io prenita:
preneto (pinĉaĵo)
da flartabako
[33];
preneto da tabako;
ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis […]
pro la preno de fiŝoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin
[34];
la lanĉinto, surprize por ĉiuj, maltrafis […] – perdita preno! –
blekegis la kato
MkM
;
pro karta preno perdiĝis bieno PrV .
30.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
pren'o
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 50:46
32. Monato, Walter Klag: De bretoj al ŝrankoj, 2014
33. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
34. La Nova Testamento, Luko 5:9
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 50:46
32. Monato, Walter Klag: De bretoj al ŝrankoj, 2014
33. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
34. La Nova Testamento, Luko 5:9
- angle:
- karta ~o: trick (cards).
- ĉeĥe:
- braní, kořist, odnětí, zmocnění, zábor, úlovek
- france:
- prise
- germane:
- 1. Nehmen, Einnahme, Griff 2. Fang ~eto: Prise. karta ~o: Stich (Kartenspiel).
- hispane:
- cogedura (acción de coger)
- hungare:
- 1. megvétel (elfoglalás) 2. csipet
- japane:
- 取上げ [とりあげ], 採取 [さいしゅ], 入手 [にゅうしゅ], 獲得 [かくとく]
- nederlande:
- greep, inname
- pole:
- 1. wzięcie 2. bitka (wziątka)
- rumane:
- luare
- ruse:
- 1. взятие
- slovake:
- obsadenie, vzatie, zmocnenie sa
- ukraine:
- узяття, узяте (у знач. ім.), взятка (у картах)
*prenilo [35]
-
Instrumento, kun du artikigitaj
branĉoj, uzata por diversaj celoj, i.a. por eltiri najlojn:
starigu […] lucernojn, […] ĝiaj preniloj
(meĉtondiloj) kaj cindrujoj estu el pura oro
[36];
en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo (vd
fajroprenilo)
prenis de la altaro
[37];
ŝi malfermis la trian [skatolon k]iu enhavis tutan ilaron de
kolektisto, pinglojn, prenilojn, kartonojn, korkolignaĵojn kaj ĉiuspecajn
pulvorojn
ChL
;
forfortika junulo per preniloj kaptas radringon, kiu staris por varmigo en la
fajro
HsT
;
preninte en sia poŝo malgrandan prenilon, […] li eltiris delikate la
najletojn
KPr
;
strangforma ponardo, havanta lignan prenilon
(tenilon)
kaj tranĉanton ondolinian
KPr
;
pinĉprenilo.
tenajlo
pinĉilo (de krustuloj)
35.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
pren'il'
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 25:38
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 6:6
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 25:38
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 6:6
- france:
- pinĉ~ilo: pince (outil).
- germane:
- Zange, Greifer pinĉ~ilo: Kneifzange.
- hispane:
- pinĉ~ilo: alicates (herramienta).
- hungare:
- pinĉ~ilo: fogó.
- japane:
- 火ばし [ひばし], やっとこ, ピンセット
- nederlande:
- pinĉ~ilo: tang, nijptang.
- pole:
- cążki, cęgi, obcęgi, szczypce, uchwyt pinĉ~ilo: obcęgi.
- rumane:
- pinĉ~ilo: pensetă, clește.
- ruse:
- pinĉ~ilo: клещи, щипцы.
- ukraine:
- кліщі, пінцет і т.п.
alpreni
(tr)
- 1.
- Preni4: ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la erarojn DL ; Akvila kaj Priskila, aŭdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio [38]; neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio [39]; klarigu, kial li alprenis koruptaĵojn Metrop ? li alprenis aspekton de malfortika maljunulo, laca pro longa vojaĝo Iŝtar ; ŝia malgrasa vizaĝo alprenis eĉ pli malmolan aspekton ol ordinare Iŝtar ; la sablo alprenis fajran koloron kaj en tiuj briloj […] estis io timiga QuV ; ni ne alprenis decidon sen antaŭe konsultiĝi Kon11 ; mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale Kandid .
- 2.
bildigo, variablo.
- angle:
- 2. assume (a value), take (a value)
- ĉeĥe:
- přibrat
- france:
- 2. prendre (une valeur)
- germane:
- 1. annehmen 2. annehmen (einen Wert)
- hispane:
- 2. aceptar (un valor), recibir (un valor)
- hungare:
- 1. magához vesz 2. felvesz (értéket)
- japane:
- 採用する [さいようする], 取り入れる [とりいれる]
- pole:
- 2. przyjąć, dobierać, dobrać (nabrać czegoś), przejmować, przybierać, przyswajać
- rumane:
- 2. accepta, adopta, accepta
- ruse:
- 2. принимать (значение)
- slovake:
- pribrať
- ukraine:
- брати/узяти додатково, добирати, приймати (пропозицію і т.п.)
*ĉirkaŭpreni [40]
(tr)
-
Preni, ĉirkaŭigante per la
manoj aŭ la brakoj:
ame ĉirkaŭpreni iun;
Esav kuris al [Jakob] renkonte kaj
ĉirkaŭprenis lin, kaj ĵetis sin sur
lian kolon kaj kisis lin
[41];
pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon
[42];
via ĉirkaŭpreno estas dolĉa kiel
la dormo de laca homo
[43];
(figure)
ili venis al loko, de kie per unu ekrigardo oni povis
ĉirkaŭpreni la tutan landon
[44];
(figure)
nia movado ĉirkaŭprenas pli kaj pli vastajn sferojn.
ĉirkaŭbraki, enbrakigi
40.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, ĉirkaŭ'pren'
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 33:4
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:8
43. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 4
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 33:4
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:8
43. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 4
- beloruse:
- ахапіць, абняць
- france:
- embrasser (entourer), entourer, étreindre ĉirkaŭ~o: étreinte.
- germane:
- umarmen
- hebree:
- לחבק
- hispane:
- abrazar (rodear con las manos o los brazos) ĉirkaŭ~o: abrazo.
- hungare:
- megölel, körbefog, átfog
- nederlande:
- omvatten
- pole:
- garnąć (obejmować), ogarnąć
- portugale:
- abraçar
- rumane:
- îmbrățișa
- ruse:
- обхватить, обнять
- tibete:
- ཐམ་འཁྱུད་བྱེད་
- ukraine:
- обіймати, обнімати
depreni
(tr)
-
Preni ion de iu aŭ io:
rapide ŝi deprenis sian kruĉon de la ŝultro
[45];
ili deprenis de li lian veston
[46];
Faraono deprenos de vi vian kapon kaj pendigos vin sur arbo
[47];
Faraono deprenis sian ringon de sia mano
[48];
deprenu viajn ŝuojn de viaj piedoj
[49];
el via laboro nenio estos deprenata
[50];
tiu ĉi lernado estas tiel malfacila kaj tempon deprenanta
FK
;
mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton
DL
;
mia sinjoro deprenas de mi la administradon
[51].
demeti, detiri, forigi, subtrahi
45.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:46
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:23
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:19
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:42
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:5
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 5:11
51. La Nova Testamento, Luko 16:3
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:23
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:19
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:42
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:5
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 5:11
51. La Nova Testamento, Luko 16:3
- ĉeĥe:
- odebrat, odebírat, odečítat, sejmout, srazit, strhnout, sundat, ubrat, ubrat, ujmout
- france:
- enlever
- germane:
- abnehmen, ablegen
- hispane:
- quitar
- hungare:
- elvesz, kivesz, levesz
- japane:
- はずす, 脱ぐ [ぬぐ], 取り去る [とりさる], 差し引く [さしひく]
- nederlande:
- wegnemen
- pole:
- zdejmować, odebrać
- rumane:
- scădea, sustrage, scoate
- ruse:
- забрать, отобрать
- slovake:
- odobrať, sňať, vziať
- taje:
- เอามาจาก
- ukraine:
- відбирати, віднімати, вилучати, віднімати
elpreni
-
Preni el io:
kiam li elprenis ĝin, jen lia mano estis leprokovrita
[52];
li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro
[53];
la servistino elprenis la cindron el la forno
[54];
la juĝantaro elprenis la kapojn el sub la benkoj
[55];
[li] vendis spilon [por] elpreni la sukon el melono
[56];
suna vento elprenas el la atmosfero po ĉirkaŭ 100 gramojn en sekundo
[57];
elpreni la monon de mia konto
[58];
kiun konkludon oni elprenis el la tiu sperto
[59]?
ekstrakti, elmeti1, eltiri, malplenigi, prezenti1
52.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 4:6
53. La Nova Testamento, Luko 10:35
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
55. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 13. Sonĝo Teruras, Sonĝo Forkuras.
56. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 27. Dekstra Mano Ne Sciu Kion Faras La Maldekstra.
57. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
58. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Cifereca mono:
59. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
53. La Nova Testamento, Luko 10:35
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
55. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 13. Sonĝo Teruras, Sonĝo Forkuras.
56. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 27. Dekstra Mano Ne Sciu Kion Faras La Maldekstra.
57. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
58. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Cifereca mono:
59. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
- angle:
- take out
- germane:
- entnehmen
- japane:
- 取り出す [とりだす], 差し引く [さしひく]
forpreni
(tr)
-
Preni kaj forigi ion, senigante iun je ĝi:
Abram forprenis sian tendon, kaj iris
[60];
Jakob forprenis la tutan havon de nia patro, kaj el [tio] akiris la
tutan riĉecon.
[61];
ĉia espero pri nia savo estis forprenita
[62];
(figure)
Aleĉjo […] ne forprenis la okulojn for de Marta
Marta
;
vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj
[63];
[li] forprenas de maljunuloj la prudenton
[64];
forprenu de mi la vivon, ĉar vi jam de mi forprenis la honoron
DKM
;
plaĉa venteto forprenis la troon da varmo
ChB
;
mi forprenis miajn ŝuojn por ne brui
ChB
;
Jano forprenis de sur seĝo stakon da libroj
ChV
;
la kofreto malfermiĝas facile, kaj mi forprenis kelkajn aferojn el ĝi
ChV
;
ŝi haltis por forpreni ŝtoneton el la ŝuo
ChV
;
Zamenhof deziris nur ian laŭleĝecon, kiu forprenus de li la ĉiam pli preman
respondecon
EeP
;
Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis
PrV
.
depreni, evikcii, rabi, ŝteli
60.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 13:18
61. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:1
62. La Nova Testamento, La agoj 27:20
63. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 5:11
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 12:20
61. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:1
62. La Nova Testamento, La agoj 27:20
63. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 5:11
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 12:20
- ĉeĥe:
- odebrat, odnést, pobrat, rozebrat, sebrat
- france:
- emporter
- germane:
- wegnehmen, entziehen, fortnehmen
- hispane:
- quitar y eliminar
- japane:
- 取り去る [とりさる], 取除く [とりのぞく], 奪い取る [うばいとる], 奪い去る [うばいさる]
- nederlande:
- wegnemen
- pole:
- bić figurę, garnąć (zabrać), kasować, odbierać, usuwać, zagarnąć
- rumane:
- ridica, răpi, îndepărta
- ruse:
- отобрать
- slovake:
- odobrať, zbaviť
- ukraine:
- забирати
kunpreni
(tr)
- Ironte preni kun si: kunprenu vian patron kaj venu [65]; la keston tie en la angulo vi devas kunpreni kun vi, mi ne volas teni ĝin en mia domo [66]; kiam ni finos la laboron, ni revenos kaj kunprenos vin [67]; ili iros arbaron, kunprenos manĝaĵon en korboj, amuziĝos tre bone IK ; mi kunprenis nur malmulte da mono kun mi Rob .
65.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:19
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
67. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
67. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
- ĉeĥe:
- vzít sebou
- france:
- emporter
- germane:
- mitnehmen
- hispane:
- tomar con alguien
- hungare:
- magával visz
- japane:
- 携行する [けいこうする], 携帯する [けいたいする], 連れて行く [つれていく], 同行する [どうこうする]
- nederlande:
- meenemen
- pole:
- zabierać (ze sobą)
- rumane:
- ia (cu tine)
- ruse:
- взять с собой
- slovake:
- vziať zo sebou
- ukraine:
- прихопити, брати/узяти з собою
neforprenebla
-
Kiu ne povas esti forprenita aŭ transdonita:
li sciis bone […] ke tia realigo estas lia
neforprenebla rajto
Marta
;
laŭ la kristanoj, la prapeko estas neforprenebla parto
de la homo;
ludoj estas neforprenebla parto de homa vivo kaj lernado
[68].
esenca, nemalhavebla, nepra
- angle:
- imprescriptible, inalienable (right), integral (part)
- france:
- inaliénable
- germane:
- unveräußerlich, immanent
- pole:
- niezbywalny, nieusuwalny
- rumane:
- inalienabil, inamovibil
- ruse:
- неотъемлемый, неотторжимый, неотделимый
repreni
(tr)
- Preni al si ion, kion oni antaŭe donis aŭ lasis: vian babilon vi jam ne povos repreni [69]; mi ne povas repreni la faron [70]; mi reprenos de li la komandon [71]; ne reprenu vian vorton [72]; ŝi promesis la edziniĝon kaj poste reprenis sian promeson KPr ; ŝi reprenas sian liberecon kaj nin forlasas KPr ; [la] maljunulo, falinte sur seĝon, iom post iom reprenis sian spiradon KPr ; sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu PrV ; donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu PrV .
69.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:10
70. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 11:35
71. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
72. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
70. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 11:35
71. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
72. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- ĉeĥe:
- odvolat, vzít zpět
- france:
- reprendre
- germane:
- zurücknehmen
- hispane:
- recoger
- hungare:
- visszavesz
- japane:
- 取り戻す [とりもどす], 引込める [ひこめる], 再び取る [ふたたびとる]
- nederlande:
- terugnemen
- pole:
- odbierać, odebrać, zabierać (z powrotem)
- rumane:
- ia (înapoi)
- ruse:
- вернуть (себе)
- slovake:
- odvolať, vziať späť
- taje:
- เอามาคืน, เอาคืน
- ukraine:
- відбирати, брати/узяти назад, знову брати/узяти
surpreni
(tr)
- 1.
- Preni ion kaj surmeti: se ŝi surprenus sian mantelon, ŝi povus eliri rekte HsT ; Johano surprenis sian banpantalonon InfanTorent2 ; ŝi surprenas sian ruĝan superveston kaj foriras KKr ; Hera estu prezentata kiel surpreninta la formon de pastrino kolektanta monon Rsp .
- 2.
- (figure) Ŝarĝiĝi, taskiĝi, preni respondecon pri: eble iuj el ili havas profesian sperton pri io, kaj povas surpreni plej kapablo-postulajn taskojn Kon11 ; la membroj ne plene pretas surpreni aktivajn respondecojn Kon11 ; surpreni la eldonadon kaj administradon [73]; vi eĉ ne komprenas la laboron, kiun vi surprenis [74].
73.
La Ondo de Esperanto, 1999, No 8-9 (58-59)
74. -: Ĝusta logiko, La Ondo de Esperanto, 2003:11 (109)
74. -: Ĝusta logiko, La Ondo de Esperanto, 2003:11 (109)
- ĉeĥe:
- podejmout se, vzít na sebe
- france:
- 2. se charger (de), prendre sur soi
- germane:
- 1. anziehen, anlegen (Kleidung) 2. auf sich nehmen, annehmen (Verantwortung)
- pole:
- podjąć
- rumane:
- ia-o, să-și asume
- slovake:
- vziať na seba
- taje:
- 2. รับเอาไว้
- ukraine:
- брати на себе
transpreni
-
Preni de iu en propran posedon, respondecon, kontrolon:
la germana imperia poŝto […] transprenas de la amerikaj oficistoj
la sendaĵon
[75];
tiu ĉi domo […] estis en preskaŭ sama stato kiel antaŭ tridek jaroj,
kiam li transprenis ĝin de sia patro
[76];
proponis Ajna, ke Alda transprenu la instruadon, […] ŝi havis alian
manieron kaj alian temperamenton
[77];
junulo kun tirharmoniko transprenis la prezidon por la lasta parto de la
programo
[78];
liajn principojn transprenis poste Cicerono kaj de tiu ĉi ili estis
heredigitaj, post jarcentoj, al la literaturoj de Eŭropo
[79];
en tiuj kluboj formiĝis multaj aktivuloj, kiuj poste transprenis respondecajn
taskojn
[80].
adopti, akcepti1, heredi1, taskiĝi
atribui1, komisii, transcedi, transdoni, translasi
75.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
76. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
77. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
78. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
79. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
80. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
76. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
77. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
78. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
79. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
80. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
- angle:
- take over
- germane:
- übernehmen
- japane:
- 引き継ぐ [ひきつぐ], 受け継ぐ [うけつぐ]
fajroprenilo
- Dubraka ilo por preni brulantan materialon: la fajroŝovelilo kaj la fajroprenilo [81]; la mastrino kriis kaj penis frapi ĝin per la fajroprenilo [82].
81.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
82. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
82. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
- angle:
- fire tongs
- ĉeĥe:
- kleště na žhavé dřevo v krbu
- france:
- pince à feu
- germane:
- Feuerzange
- hungare:
- tűzfogó
- japane:
- 火ばさみ [ひばさみ], 火ばし [ひばし]
- katalune:
- molls, tenalles
- nederlande:
- vuurtang
- pole:
- szczypce do węgli
- ruse:
- щипцы для углей
- slovake:
- pahrebový štipec
- turke:
- maşa
- ukraine:
- щипці для жару/вугілля
lupreni
(tr)
-
Lui:L
sinjoro Fradeko luprenos loĝejon en hotelo
ChL
;
post la milito estis tre malfacile lupreni lokon taŭgan por tiaj someraj
aranĝoj
EeP
;
bubalo, kiun li luprenas de najbaro por plugado
[83];
Usono […] decidis samtempe lupreni du komercajn ŝipojn por
transporti milit-ekipaĵojn
MD02
.
farmi, prunti
83.
Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
- ĉeĥe:
- brát do nájmu, najmout
- france:
- louer (prendre en location)
- germane:
- mieten
- hispane:
- tomar en alquiler, arrendar
- hungare:
- bérel, bérbe vesz
- nederlande:
- huren
- pole:
- wynajmować (coś od kogoś)
- rumane:
- chirie (ceva de la cineva), sa inchiriezi (ceva de la cineva)
- ruse:
- брать внаём, брать напрокат, арендовать, снимать (помещение и т.п.)
- slovake:
- prenajať si, vziať do nájmu
- taje:
- เช่า
- ukraine:
- наймати, брати/взяти в оренду
administraj notoj
nefor~ebla:
Mankas verkindiko en fonto.