ReVo
*elekt/i FK

*elekti

(tr)
1.
Preni el du aŭ el multaj, pro prefero: elekti seĝon, amikon, vinon; Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo [1]; la kruela patro elektis por ŝi malbelegan, maljunan, senharan baronon, FK ; la plej bona vojo, kiun li povus elekti FK ; elekti lingvon internacian FK ; ĉiu vorto havas en la vortaro multe da signifoj, el kiuj oni devas divenprove elekti la ĝustan FK ; kio bone aspektas, tion ĉiu elektas PrV ; el du malbonoj pli malgrandan elektu PrV ; kiu devas, tiu elekti ne povas PrV ; elektadis sen fino, edziĝis kun porkino PrV ; li bezonas nur elekti inter multaj elektindaĵoj; senelekte (hazarde, trafe maltrafe). VD:kribri.
2.
POL(iun aŭ kolektivon) Laŭ regularo decidi, kiu plenumu funkcion aŭ okupu posteno: elekti deputiton, prezidanton, papon (voĉdone elekti iun por la koncerna posteno); elekti iun prezidanto; la elektantaro estis multnombra; li estas tro juna kaj ne estas elektebla; la „Lingva Komitato“ elektita de la Bulonja Kongreso [2]; la Amerika Filozofia Societo […] elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, ĉu lingvo internacia estas necesa, ĉu ĝi estas kreebla, kaj kiel ĝi devas esti DL ; SIN:baloti2PRT:baloti1, voĉdoni, rundo1
Rim. 1: Tia uzo de „elekti“ ebligas oportunajn transitivajn esprimojn, kiujn „voĉdoni“ ne ebligas. Se tamen aperas riskoj miksi sencojn 1 kaj 2, estas preferinde diri „voĉdone elekti“ aŭ „balote elekti“. Cetere la radiko „balot/“ havas sencon pli specialigitan kaj kelkaj preferas uzi ĝin anstataŭ „elekt/“, kiam la senco permesas, precipe en derivaĵoj aŭ kunmetaĵoj.
3.
REL(dio) Apartigi, destini ion aŭ iun por tasko, savo, kredo ktp: la sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj FK ; kaj la tribon de Efraim Li ne elektis, sed Li elektis la tribon de Jehuda, la monton Cion, kiun Li ekamis [3]; sed la Sinjoro diris al li: ekiru, ĉar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj [4]; Hebreoj, popolo de Dio elektita kaj per sufero preparita al granda tasko VivZam ; multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj PrV (kp S. Mateo 22:14; proverbiĝis kun la senco „multe da elekteblaĵoj, sed malmulte da elektindaĵoj“)antaŭdestinismo.
afrikanse:
kies
albane:
zgjidhni
amhare:
ምረጥ
angle:
elect, choose, select
arabe:
اختر
armene:
ընտրել
azerbajĝane:
seçin
beloruse:
выбіраць, выбраць
bengale:
নির্বাচন
birme:
ကိုရွေးပါ
bosne:
odaberite
ĉeĥe:
volit, vybrat, vybírat, vyvolit, zvolit
ĉine:
选中 [xuǎnzhōng], 投票 [tóupiào], 择机 [zéjī], 拣 [jiǎn], 择 [zé], 选用 [xuǎnyòng], 选上 [xuǎnshàng], 选取 [xuǎnqǔ], 选择 [xuǎnzé]
dane:
vælg
estone:
vali
eŭske:
hautatu
filipine:
piliin
france:
1. choisir, élire (choisir) 2. élire (à un poste) ~antaro: électorat. ~ebla: éligible.
galege:
seleccione
germane:
wählen el du malbonoj pli malgrandan ~u: aus zwei Übeln wähle das geringere. 3. auserwählen, er­kie­sen, erwählen
guĝarate:
પસંદ
haitie:
chwazi
haŭse:
zaži
hinde:
चयन
hispane:
elegir 1. elegir, escoger 2. elegir (para un puesto), votar ~antaro: electorado. ~ebla: elegible. 3. destinar (a una tarea)
hungare:
választ, kiválaszt, megválaszt
igbe:
họrọ
indonezie:
memilih
irlande:
roghnaigh
islande:
velja
japane:
選択する [せんたくする]
jave:
pilih
jide:
אויסקלייַבן
jorube:
yan
kanare:
ಆಯ್ಕೆ
kartvele:
აირჩიეთ
katalune:
triar, escollir, elegir
kazaĥe:
таңдау
kimre:
dewis
kirgize:
тандоо
kmere:
ជ្រើស
koree:
선택
korsike:
selezziunà
kose:
khetha
kroate:
odaberite
kurde:
neqandin
latine:
eligere
latve:
izvēlieties
laŭe:
ເລືອກ
litove:
pasirinkti
makedone:
изберете
malagase:
mifidy
malaje:
pilih
malajalame:
തെരഞ്ഞെടുക്കുക
malte:
tagħżel
maorie:
tīpako
marate:
निवडा
monge:
xaiv
mongole:
гэж сонгоод
nepale:
लेने
njanĝe:
sankhani
okcidentfrise:
útkieze
okcitane:
causir
panĝabe:
ਦੀ ਚੋਣ ਕਰੋ
paŝtue:
غوره
pole:
wybierać, obierać
portugale:
escolher, optar, eleger, nomear, designar
ruande:
hitamo
ruse:
выбирать, избирать, выбрать, избрать multaj vokitoj…: много званых, да мало избранных.
samoe:
filifili
sinde:
منتخب ڪريو
sinhale:
තෝරා
skotgaele:
tagh
slovake:
voliť, vyberať, zvoliť
slovene:
izberite
somale:
doorasho
ŝone:
sarudza
sote:
khetha
sunde:
milih
svahile:
kuchagua
taĝike:
интихоб кунед
taje:
เลือก
tamile:
தேர்ந்தெடு
tatare:
сайлагыз
telugue:
ఎంచుకోండి
tibete:
འདེམས་པ་
ukraine:
вибирати
urdue:
منتخب کریں
uzbeke:
tanlang
vjetname:
chọn
zulue:
ukhethe

elekto

Ago de tiu, kiu elektas aŭ rezulto de tiu ago: ni devas observi plej severan elekton [5]; nenia kongreso povas fari tian elekton EE ; ni havus ankoraŭ tute liberan elekton inter […] [6]; de elekto tro multa plej malbona rezulto PrV ; regiona partio Ligo Norda venkis grandioze en elektoj al komunumaj parlamentoj [7].
angle:
election (result), choice, selection
beloruse:
выбар, выбары
bulgare:
избор
ĉeĥe:
elekce, volba, volby, výběr
ĉine:
編撰 [biānzhuàn], 供选择使用 [gōngxuǎnzéshǐyòng]
france:
choix, élection
germane:
Wahl, Auswahl
hebree:
בְּחִירָה
hispane:
elección
hungare:
választás, kiválasztás, megválasztás
indonezie:
pilihan, opsi
japane:
選択 [せんたく], 選定 [せんてい], 選挙 [せんきょ]
katalune:
elecció
pole:
wybór
ruse:
выбор, выборы
slovake:
voľba, výber
tibete:
འོས་བསྡུ་
ukraine:
вибір, вибірка, обрання, вибори

elektebla

Tia, ke oni povas elekti ĝin (kutime inter pluraj aliaj): Esperanto fariĝis elektebla objekto en mezgradaj lernejoj de Rio de Janeiro [8]; viroj kaj virinoj estas egalrajtaj kaj elekteblaj al ĉiuj oficoj [de UEA] [9]; verki antaŭsciencan faklaboron […] pri libere elektebla temo [10].
angle:
selectable, choosable
ĉine:
符合条件 [fúhétiáojiàn]
france:
sélectionnable
germane:
wählbar
indonezie:
dapat dipilih
japane:
選択できる [せんたくできる], 被選挙資格のある [ひせんきょしかくのある]

elekteblo, elektebleco

Tio, kion oni povas elekti, alternativo2: la elektebloj de albana kosovano, tibetano, ĉeĉeno aŭ kurdo unuflanke, de serbo, ĉino, ruso aŭ turko aliflanke, ne estas la samaj [11]; [apenaŭ] iom memorigis pri kermeso infantempa, la tumulto mankis, la elekteblo [12]; la studentoj estas junaj kaj havas malmultajn elekteblecojn survoje en la studado [13]; ĉu eblas demokratio, se ne ekzistas elekteblo kaj mankas alternativo [14]; la parolanto povas ĝui plenan elekteblecon pri la vortoj [15]. SIN:opcio1VD:ebleco
Rim.: Por bona stilo oni distingu la elekteblecon (singulare, la fakton, ke ekzistas alternativoj) kaj la elekteblojn (plurale, la alternativoj mem). [W. Diestel]
11. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
12. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
13. La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
14. La Ondo de Esperanto, 2004, № 3 (113)
15. Monato, Mireille Grosjean: Svislando: la arto interkompreniĝi, 2011
angle:
choice (option)
france:
choix
germane:
Wahlmöglichkeit
indonezie:
alternatif
japane:
選択肢 [せんたくし], オプション [おぷしょん]

elektema

Subtile rafinanta kaj malfacile kontentigebla ĉe la elektado: tro elektema ricevas nenion PrV ; esti tre elektema rilate […] [16]. VD:bono, delikata 7, postulema
16. Monato, W. H. Simcock: Abortigo kaj la biblio, 2005
angle:
picky
beloruse:
разборлівы
ĉeĥe:
vybíravý
ĉine:
挑剔 [tiāotī]
france:
difficile (exigeant), exigeant, sélectif
germane:
wählerisch
hispane:
selectivo, exigente
hungare:
válogatós
indonezie:
pemilih (adj)
japane:
選り好みする [えりごのみする]
katalune:
descontentadís, indecís
pole:
wybredny
ruse:
разборчивый
slovake:
výberčivý
ukraine:
розбірливий

elektita

(pri persono aŭ afero) Apartenanta al la bonaj kaj preferindaj: elektita societo; [la] malgranda biblioteko […] enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo FK ; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon [17]; la ĉarojn de Faraono kaj lian militistaron Li ĵetis en la maron, kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Ruĝa Maro [18]. VD:aparta2, elstara2, eminenta, elita
angle:
chosen, elected
beloruse:
выбраны
ĉeĥe:
určený, vybraný, zvolený
ĉine:
入选 [rùxuǎn], 优选 [yòuxuǎn]
france:
élu (sélect), sélect, choisi
germane:
ausgewählt, auserlesen, erlesen
hebree:
נִבחָר
hispane:
elegido, escogido, selecto
hungare:
válogatott, kiválasztott
indonezie:
terpilih
japane:
選ばれた [えらばれた], 選出された [せんしゅつされた]
katalune:
selecte, granat, distingit
pole:
kooptacja
ruse:
избранный, выбранный, отборный
slovake:
vyvolený

alelekti

Elekti al (iu grupo, komitato ks): se la nombro de la elektitaj membroj estas malpli ol 25, la kongreso alelektas la mankantajn; en kelkaj kantonoj ne-svisoj rajtas esti alelektitaj al urbaj parlamentoj [19]; mi, pro politika agado, estis alelektita al elita grupo de aktivuloj suspektindaj [20].
19. Monato, Mireille Grosjean: Kultura mozaiko, 2015
20. Monato, Paul Gubbins: Saluton, serĝento!, 2013
angle:
elect to
beloruse:
давыбіраць, давыбраць
ĉeĥe:
provést doplňkovou volbu
hispane:
elegir para completar
hungare:
beválaszt, kooptál
japane:
新会員として選出する [しんかいいんとしてせんしゅつする], 選任する [せんにんする]
ruse:
довыбрать, довыбирать
slovake:
previesť doplnkovú voľbu
ukraine:
дообирати, кооптувати

administraj notoj

pri ~i 2.:
      Mi ne komprenas la aserton de Rim.1 ke „elekti“
      iel povas servi kiel transitiva anstataŭaĵo de
      „voĉdoni“.
      [Sergio Pokrovskij]

      La aserto en la unua frazo de la rimarko celas nur konstati,
      ke "morgaŭ ni elektos la prezidenton" estas pli
      kompakta kaj oportuna, ol "morgaŭ ni voĉdonos por
      elekti, kiu el la kandidatoj plenumos la funkcion de prezidento".

      Mia persona konvinko estas, ke uzi la radikon "elekt" ekster
      ĉi tiu oportuna okazo estas uzado arĥaika,
      baziĝanta ĉefe sur nacilingvaj influoj (ru, de) kaj
      sur la uzo de samorigina latina radiko en aliaj lingvoj
      (fr, en,...).
      Mi preferas uzi "baloti", kiu preskaŭ ĉiam povas
      aplikiĝi, kiam temas pri la "elekta" procezo en publikaj
      aferoj. Plie, mi ne certas, ĉu la senco vere apartenas
      al la fako POL.
      [MB]