alternativo
- 1.
- Necesa elekto inter du eblaj kaj kontraŭaj decidoj: mi venigis vin ĉi tien por meti antaŭ vin jenan alternativon […]: aŭ vi forlasos tiun ĉi landon senprokraste [aŭ] mi malkovros al la tuta mondo vian friponaĵon [1]; sin trovi antaŭ alternativo, solvi alternativonPV . dilemo
- 2.
- Unu el pluraj elekteblaj aferoj: nur unu el du personoj […] povas esti la krimulo, […] vi elektis unu alternativon kaj mi la alian [2]; la laboristaro jam uzanta Esperanton konsideris daŭran kunlaboron kun la neŭtralaj organizaĵoj jam kiel nerealan alternativon [3]; ĉu ne ekzistas alternativo (t.e. alia elekteblo) [4]? mi ne havis alternativon krom reiri [5]; angloj havas pli krudan alternativon al la leĝo de Murphy [6] eblo, elekteblo, opcio1
1.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XI
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Unu
5. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, La Nazaretanoj
6. Marjorie Boulton: Tiu leĝo de Murphy, Monato, n-ro 04/1997

- angle:
- alternative
- beloruse:
- альтэрнатыва
- ĉeĥe:
- alternativa
- ĉine:
- 1. 两难推理 [liǎngnántuīlǐ], 兩難推理 [liǎngnántuīlǐ], 窘境 [jiǒngjìng], 进退两难 [jìntuìliǎngnán], 進退兩難 [jìntuìliǎngnán] 2. 二选一 [èrxuǎnyī], 二選一 [èrxuǎnyī]
- france:
- alternative
- germane:
- 1. Dilemma 2. Alternative
- hebree:
- חֲלוּפָה
- hispane:
- alternativo
- japane:
- 二者択一 [にしゃたくいつ], もう一つのもの [もうひとつのもの], 代案 [だいあん]
- katalune:
- alternativa
- nederlande:
- alternatief
- ruse:
- альтернатива
- slovake:
- možnosť, alternatíva
- ukraine:
- альтернатива
alternativa
- Ebla, kvankam eventuale ne konvencia: li eĉ ne havis alternativan teorion, kiu kongruus kun la faktoj [7]; ellabori alternativan [perkomputilan] tradukmetodon [8]; la libro […] evitas tiklajn punktojn aŭ ekskludas eventualajn meritojn de alternativaj teorioj [9]. alia1konvencia, tradiciaebla
7.
Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano enketas pri Ĝoja Karal
8. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
9. Guido van Damme: Supraĵe rozkolora, Monato, 2001/02, p. 29
8. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
9. Guido van Damme: Supraĵe rozkolora, Monato, 2001/02, p. 29
- angle:
- alternativ
- beloruse:
- альтэрнатыўны
- france:
- alternative
- germane:
- alternativ
- japane:
- 二者択一の [ふたしゃたくいつの], もう一つの [もうひとつの], 代替の [だいたいの]