2alternativ/o alternativoserĉi 'alternativo' [altern2.0o] 1.[altern2.0o.dilemo] Necesa elekto inter du eblaj kaj kontraŭaj decidoj: mi venigis vin ĉi tien por meti antaŭ vin jenan alternativon […]: aŭ vi forlasos tiun ĉi landon senprokraste [aŭ] mi malkovros al la tuta mondo vian friponaĵon [1]; sin trovi antaŭ alternativo, solvi alternativonPV . dilemo 2.[altern2.0o.elekto] Unu el pluraj elekteblaj aferoj: nur unu el du personoj […] povas esti la krimulo, […] vi elektis unu alternativon kaj mi la alian [2]; la laboristaro jam uzanta Esperanton konsideris daŭran kunlaboron kun la neŭtralaj organizaĵoj jam kiel nerealan alternativon [3]; ĉu ne ekzistas alternativo (t.e. alia elekteblo) [4]? mi ne havis alternativon krom reiri [5]; angloj havas pli krudan alternativon al la leĝo de Murphy [6] eblo, elekteblo, opcio1 1. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XI3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto4. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Unu5. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, La Nazaretanoj6. Marjorie Boulton: Tiu leĝo de Murphy, Monato, n-ro 04/1997 angle: alternative beloruse: альтэрнатыва ĉeĥe: alternativa ĉine: 1. 两难推理 [liǎngnántuīlǐ], 兩難推理 [liǎngnántuīlǐ], 窘境 [jiǒngjìng], 进退两难 [jìntuìliǎngnán], 進退兩難 [jìntuìliǎngnán] 2. 二选一 [èrxuǎnyī], 二選一 [èrxuǎnyī] france: alternative germane: 1. Dilemma 2. Alternative hebree: חֲלוּפָה hispane: alternativo japane: 二者択一 [にしゃたくいつ], もう一つのもの [もうひとつのもの], 代案 [だいあん] katalune: alternativa nederlande: alternatief ruse: альтернатива slovake: možnosť, alternatíva ukraine: альтернатива alternativa serĉi 'alternativa' [altern2.0a] Ebla, kvankam eventuale ne konvencia: li eĉ ne havis alternativan teorion, kiu kongruus kun la faktoj [7]; ellabori alternativan [perkomputilan] tradukmetodon [8]; la libro […] evitas tiklajn punktojn aŭ ekskludas eventualajn meritojn de alternativaj teorioj [9]. alia1konvencia, tradiciaebla 7. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano enketas pri Ĝoja Karal8. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 269. Guido van Damme: Supraĵe rozkolora, Monato, 2001/02, p. 29 angle: alternativ beloruse: альтэрнатыўны france: alternative germane: alternativ japane: 二者択一の [ふたしゃたくいつの], もう一つの [もうひとつの], 代替の [だいたいの] administraj notoj