administraj notoj
pri
~i 2.:
Mi ne komprenas la aserton de Rim.1 ke „elekti“
iel povas servi kiel transitiva anstataŭaĵo de
„voĉdoni“. Fakte mi kontestas
ankaŭ la difinon:
voĉdono estas la plej grava, la decida stadio, sed ĝi
ne estas la sola stadio de elekta procezo.
Por mi elektado estas kompleksa procezo, entenata diversajn
stadiojn: oficialan malfermon de elekta kampanjo,
kandidatigojn, registradon kaj programajn elpaŝojn de la
kandidatoj, unu aŭ plurajn
„voĉdonadojn“,
voĉnombrado(j)n, konfirmon kaj oficialan publikigon de la
rezultoj.
[Sergio Pokrovskij]
La aserto en la unua frazo de la rimarko celas nur konstati,
ke "morgaŭ ni elektos la prezidenton" estas pli
kompakta kaj oportuna, ol "morgaŭ ni voĉdonos por
elekti, kiu el la kandidatoj plenumos la funkcion de prezidento".
Mia persona konvinko estas, ke uzi la radikon "elekt" ekster
ĉi tiu oportuna okazo estas uzado arĥaika,
baziĝanta ĉefe sur nacilingvaj influoj (ru, de) kaj
sur la uzo de samorigina latina radiko en aliaj lingvoj
(fr, en,...).
Mi preferas uzi "baloti", kiu preskaŭ ĉiam povas
aplikiĝi, kiam temas pri la "elekta" procezo en publikaj
aferoj. Plie, mi ne certas, ĉu la senco vere apartenas
al la fako POL.
[MB]