inkludi
(tr)
- 1.
- Inkluzivigi: ne ĉiuj leksikografoj inkludis ĝin en vortaroj[n] [1]; la misiistoj lastatempe volas inkludi eĉ la gardantojn en la rondon familian ‐ ĉu pro kristana amo, ĉu pro taktiko [2].
- 2.
- (figure) Inkluzivi: estas ĝojige, ke ĉi tiu esperanta versio inkludas belajn ilustraĵojn de John Tenniel, kiu[j] aperis en la unua angla originalo [3]; la katalogo inkludas plurajn vortarojn de la iam malestimata skota lingvo [4]; „mondoparto“ estas geografia regiono kiu inkludas la apudajn insulojn: Eŭropo, Azio, Oceanio estas mondopartoj [5] .
1.
Bernard Golden: Katamito: seksologia faktermino, Monato, 1996/12, p. 16
2. Sten Johansson: Garantiulo, En: Denaska kongresano, ISBN 91-7303-070-0, p. 11a.
3. Garbhan MacAoidh: Inversigita mondo, Monato, 2002/01, p. 25
4. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
5. Sergio Pokrovskij: Internaciismo kaj purismo, La Ondo de Esperanto, 2000:10

- angle:
- include
- beloruse:
- 1. уключаць у сябе, утрымліваць 2. уключаць (у штосьці), далучаць
- ĉeĥe:
- obsahovat, zahrnovat
- ĉine:
- 內含 [nèihán], 包括 [bāokuò], 包罗 [bāoluó], 含括 [hánguā], 囊括 [nángkuò], 括 [kuò], 收列 [shōuliè], 归入 [guīrù], 涵 [hán]
- france:
- 1. inclure (comporter), comporter (inclure), comprendre (inclure), contenir (inclure), renfermer (inclure)
- germane:
- 1. einschließen, einbeziehen 2. einschließen, beinhalten, enthalten
- hispane:
- incluir
- hungare:
- 1. bevesz (vmi közé), belevesz, felvesz (vmibe)
- japane:
- 含んでいる [ふくんでいる]
- nederlande:
- 1. insluiten 2. bevatten
- portugale:
- 1. incluir, abranger, abarcar
- ruse:
- 1. включать (в себя) 2. включать (во что-л.)
- slovake:
- obsahovať, zahrnovať
- ukraine:
- включати