*hered/i PV

*heredi

(tr)
1.
JUR Laŭleĝe ricevi ion de mortinto: li heredis la tutan posedaĵon de la patro [1]; vi ne heredos en la domo de nia patro; ĉar vi estas filo de alia patrino [2]; la restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn (filojn), por ke ne malaperu tribo el Izrael [3]; Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso [4]; feliĉon oni ne heredas nek cedas PrV .
2.
(figure) Havi post siaj parencoj aŭ antaŭuloj, ĝui post ili aŭ same kiel ili: heredi la gloron de siaj praavoj; heredita kutimo; ŝi heredis de la patrino la amon al la ordo [5]; la lingvokapabloj, kiujn li heredis de sia poliglota patro, kondukis lian inspiron al la ideo mond-lingva [6]; mia adorata edzino kaj familio heredos nomon de heroo, kiu […] gravurite en ŝtono montros al la fremdaj ŝtatanoj la lokon, kien ili devas meti la florkronon [7]; honoron heredas saĝuloj [8].
3.
MED Havi post siaj parencoj pro transigo de genoj: heredi de sia patro tuberkulozon, la infanoj hodiaŭ heredas la parolkapablon, nome la fiziologian instrumenton por eligi artikigitajn sonojn, de siaj gepatroj [9]; (figure) inklinon al matematiko.
angle:
inherit
beloruse:
атрымліваць у спадчыну
bretone:
kaout da hêrezh digant, susitañ
ĉeĥe:
dědit, podědit, zdědit
ĉine:
繼承 [jìchéng], 承受 [chéngshòu], 胤 [yìn], 繼 [jì], 嗣位 [sìwèi], 繼述 [jìshù]
france:
hériter, recevoir en héritage, tenir (de) (hériter de) kun~anto: cohéritier.
germane:
erben
greke:
κληρονομώ
hispane:
heredar
hungare:
örököl
itale:
ereditare
japane:
相続する [そうぞくする], 受け継ぐ [うけつぐ], 遺伝として受け継ぐ [いでんとしてうけつぐ]
nederlande:
erven
pole:
dziedziczyć, otrzymać w spadku
portugale:
herdar
ruse:
наследовать, унаследовать
slovake:
podediť, zdediť
ukraine:
успадковувати, спадкувати, діставати у спадщину/спадок

hereda

1.
Transdonebla de la gepatroj al la gefiloj; rilata al heredaĵo: JUR hereda bieno, propraĵo; ne transiru hereda posedaĵo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon [10]; oni lin en lia malvasta ĉerko forveturigis en la kamparon, por ripozigi lin tie en lia hereda (familia) tombo [11]; iom post iom formiĝis la hereda aristokrataro [12]; EKON heredaj impostoj (pagataj surbaze de la hereditaj bienoj) PIV1 ; nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton [13]; (figure) mi ne devas herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon Homaranismo .
2.
MED Biologie transdonata tra la generacioj: hereda malsano (havanta genetikajn kaŭzojn).
angle:
hereditary
beloruse:
спадчынны
bretone:
hêrezhel
ĉeĥe:
dědičný
ĉine:
世袭 [shìxí], 遗传 [yíchuán]
france:
~aj impostoj: droits de succession. 2. héréditaire
germane:
Erb-, erblich ~aj impostoj: Erbschaftssteuer.
greke:
κληρονομικός
hungare:
örökölt, örökölhető, örökletes
itale:
ereditario
japane:
相続の [そうぞくの], 世襲の [せしゅうの], 遺伝の [いでんの]
nederlande:
erfelijk
pole:
dziedziczny
portugale:
hereditário
ruse:
наследственный
slovake:
dedičný
ukraine:
спадкоємний

heredaĵo, heredo

1.
JUR Tio, kion oni heredas: riĉa heredaĵo; dividi heredon kun siaj fratoj; la grafo trovis nur ŝuldojn en la patra heredo [14]; al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elaĉeto [15]; (figure) heredaĵo el gloro, virto, memorindaĵoj; (figure) loto agrabla trafis min, ĉarma estas mia heredo [16].
2.
(figure) Publika aŭ kolektiva valoraĵo postlasita de antaŭaj generacioj: (figure) tiu leĝo estas nur heredaĵo de la antaŭaj registaroj; la protekto de kultura heredaĵo ne povas esti apartigita de la protektado de homaj vivoj [17].
VD:postlasaĵo, restaĵo.
Rim.: La formo „heredo“ estas tre ofta en la Biblio, kun la indikita senco, sed foje ankaŭ kun senco de ago kiel en „rajto de heredo“.
angle:
inheritance, heirloom, bequest, heritage
beloruse:
спадчына
bretone:
hêrezh, susit
ĉeĥe:
dědictví (majetek), pozůstalost
ĉine:
遗产 [yíchǎn]
france:
héritage, hérédité (ce qu'on laisse en héritage), legs, succession (héritage)
germane:
(das) Erbe, Erbschaft
greke:
κληρονομιά, κληρονόμημα
hispane:
herencia
hungare:
örökség
itale:
eredità
japane:
遺産 [いさん], 遺伝形質 [いでんかたしち]
nederlande:
erfenis
pole:
dziedzictwo, spadek
portugale:
herança
ruse:
наследство, наследие
slovake:
dedičstvo, pozostalosť
ukraine:
спадщина, спадок

heredanto

Tiu, kiu heredas: ĉu li ne havas heredanton [18]? lia sola filo [estas] heredanto de lia tuta grandega riĉeco [19]; li min ˣmalheredisˣ (senheredigis) ĝis la plej eta monero, kaj Petron, tiun kanajlon, li elektis kiel universalan heredanton [20]! avarulo avaras, heredantoj malŝparas PrV ; ŝuldo estas unua heredanto PrV .
angle:
heir
beloruse:
спадчыньнік, спадкаемец
bretone:
hêr, susitour
ĉine:
繼承人 [jìchéngrén], 储 [chǔ], 嗣子 [sìzǐ], 子嗣 [zǐsì]
france:
héritier
germane:
(der) Erbe
hispane:
heredero
nederlande:
erfgenaam

heredeco

1.
JUR Laŭgeneracia transdonado de havaĵoj, oficoj, rajtoj al heredantoj: sen infano la heredeco ne estas certigita [21].
2.
BIO Gena transdono de biologiaj ecoj de gepatroj al idoj: la aŭstra monaĥo Gregor Mendel unuafoje formulis leĝojn de la biologia heredeco [22]. VD:atavismo
21. O. Aubry, trad. P. J. Doumen: Marie Walewska, [vidita en 2014]
22. Beĉjo: Beĉjo: El historio de la scienco (3), 2011-01-08
beloruse:
спадчыннасьць
ĉeĥe:
dědičnost, heredita
ĉine:
遗传 [yíchuán] 2. 遗传 [yíchuán]
france:
hérédité
japane:
相続権 [そうぞくけん], 遺伝 [いでん]
slovake:
dedičnosť
ukraine:
спадковість

heredigi

(tr)
Fari, ke iu heredu ion: heredigi ion al iu; heredigi iun pri io; posedu ĉi tiun bonan landon kaj heredigu ĝin al viaj infanoj post vi [23]; bonulo heredigas la nepojn [24]; mi al ili heredigis la honton samtempe kun la mono [25].
angle:
bequeath
beloruse:
перадаць у спадчыну (штосьці), зрабіць спадчыньнікам (кагосьці)
bretone:
legadiñ
ĉeĥe:
odkázat dědictví, zůstavit dědictví
ĉine:
[yí], 貽 [yí], 遗留 [yíliú], 授业 [shòuyè], 遗赠 [yízèng]
france:
léguer, laisser (en héritage), transmettre (en héritage), désigner comme héritier
germane:
vererben
hispane:
heredar
hungare:
ráhagy, átörökít
itale:
includere nella succesione, lasciare in eredità, far testamento (in favore di)
japane:
相続させる [そうぞくさせる], 受け継がせる [うけつがせる], 遺伝させる [いでんさせる]
nederlande:
nalaten (erfenis)
pole:
przekazywać w spadku
ruse:
передать по наследству (что-л.), сделать наследником (кого-л.)
slovake:
odkázať dedičstvo
ukraine:
залишати, передавати у спадщину, зробити спадкоємцем

prihereda

Rilata al heredeco: prihereda leĝo; prihereda rajto.
beloruse:
спадчынны pri~a leĝo: спадчыннае права.
hungare:
örökösödési pri~a leĝo: örökösödési törvény. pri~a rajto: örökösödési jog.
itale:
ereditario
japane:
相続に関する [そうぞくにかんする]
nederlande:
pri~a leĝo: erfeniswet. pri~a rajto: erfrecht.
pole:
pri~a leĝo: prawo spadkowe.

senheredigi

(tr)
Senigi iun je la atendita heredaĵo: mi lin petegos, ke la eldiritan malbenon li ŝarĝu sur min, ke li min senheredigu [26].
angle:
disown, disinherit, write out of one's will
beloruse:
пазбавіць спадчыны
bretone:
dishêriañ
ĉeĥe:
vydědit
france:
déshériter
germane:
enterben
greke:
αποκληρώνω
hispane:
desheredar
hungare:
kizár az örökségből
itale:
disconoscere (elim. dalla succesione), escludere dalla eredità
japane:
相続権を奪う [そうぞくけんをうばう]
nederlande:
onterven
pole:
wydziedziczyć
portugale:
deserdar
ruse:
лишить наследства
slovake:
vydediť
ukraine:
позбавляти спадщини, залишати без спадщини

administraj notoj

pri pri~a:
    Ne klaras la difino, kiu uzas nedifinitan terminon ~eco. Cetere
    tiu vorto ne plu aperas en PIV1, kaj ŝajnas, ke ĝi sinonimas
    kun "rilata al heredaĵo/heredado", senco aldonita al ~a
    (vd ekz "~aj impostoj", "~a parto"). Povas esti, ke en specifaj
    kuntekstoj "pri~a" estas malpli ambigua ol "~a", do preferebla,
    sed la difino ne taŭgas.
    [MB]
  
pri~a: Mankas dua fontindiko.
pri~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.