Aldoni tradukojn al ReVo:

ReVo *sen

I.

*sen

serĉi 'sen'
[sen.0]
Prepozicio esprimanta iel nenormalan, neatenditan foreston, aÅ­ iom esceptan, penigan mankon:
1.
[sen.0.prep_obj]
De objekto aŭ persono: li donis al mi teon kun sukero sed sen kremo [1]; ni povas uzi akuzativon sen prepozicio [2]; vi tute ne estas ĝentila, diris la feino sen kolero [3]; la generalo venis sen adjutantoB ; sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus PrV ; esti sen pano, mono, armiloj.
2.
[sen.0.prep_ago]
De stato aŭ ago: ne venas honoro sen laboro PrV ; tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzoMarta ; sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro FK ; li ne povas subskribi […] sen elmeti sin al ia […] danĝero BdV ; la suno neniam leviĝas sen rigardi […] batalojn BdV ; li restis du tagojn sen manĝi; li nenion volis decidi sen demandi min; vi ne permesas vin ofendi sen postuli kontentigon [4]; via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston [5].
Rim.: Kvankam la uzado de sen antaŭ infinitivo estas neofta, ĝi estas tute korekta, ĉar logika kaj utila. La kutima dirmaniero ne ...-ante ne estas ĝuste samsenca, ĉar ĝi ne esprimas la neatenditecon aŭ la esceptecon de la foresto. Ekzemple: ne parolante (ĉar mia temo ne estas) pri la versarto, mi do ne analizos la ritmon; sen paroli (eĉ se oni ne volas paroli) pri la versarto, la tie esprimita ideo estas admirinda.
angle:
without
beloruse:
без
bulgare:
без
ĉeĥe:
aniž, bez (něčeho)
ĉine:
不加 [bùjiā], 不带 [bùdài], 不帶 [bùdài]
france:
sans
germane:
ohne
hispane:
sin
hungare:
nélkül
itale:
senza
japane:
~なしで
nederlande:
zonder
pole:
bez (czegoś)
ruse:
без
slovake:
bez
tibete:
ཕྱི་ལ་
ukraine:
без
II.
Vortero kun sama signifo: seneco, manko, malabundeco, senhaveco.

senigi

serĉi 'senigi'
[sen.0igi]
[sen.0.vortero]
Malhavigi iun de io; forpreni ion de iu: virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj [6]; li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro [7]; malfeliĉa knabino! mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco [8]; [li] nur deturnis sin, sed li ne senigis la fraton de la iluzio [9]; mi deziregas min senigi je tiu ĉifonaĵo [10]; ne sufiĉis la nekalkuleblaj monsumoj, kiujn tiu malgranda krimulo al mi jam kostis, li devis plie min senigi je riĉaĵoj, kiuj al mi rajte apartenas [11]! Sed mi pardonon petas de Diano, ⫽ Ke mi ĝis nun maljuste ŝin senigis ⫽ De la antikvaj decaj oferdonoj [12]. VD:forigi
beloruse:
пазбаўляць
ĉeĥe:
obrat, oddělit, připravit o, zbavit, zprostit
ĉine:
剝奪 [bōduó], 剥夺 [bōduó], 拿掉 [nádiào]
france:
enlever, déposséder, priver de
germane:
um etwas bringen, (jemanden etwas) nehmen
hungare:
megfoszt, mentesít, megszabadít
itale:
privare, togliere
japane:
~を奪う [をうばう], ~を取り去る [をとりさる]
nederlande:
ontdoen, beroven
pole:
pozbawiać, gołocić, obierać
ruse:
лишить
slovake:
obrať, pripraviť o, zbaviť
ukraine:
безчестити, неславити, ганьбити, позбавляти честі, власної гідності

seniĝi

serĉi 'seniĝi'
[sen.0igxi]
[sen.0igxi.liberigi]
Liberigi sin de io; forigi ion, tiel ke ĝi manku al ni: seniĝi de siaj vestoj; seniĝi de respondeco [13]; seniĝi de la konvencioj kaj adaptiĝoj [14]; tiel seniĝis la juĝisto de sia preteksto, sub kies flugiloj li esperis inside ludi [15]; malgraŭ la tuta romana egoismo li ne povis seniĝi de amo al li [16]; centoj da familioj seniĝis je sia tuta ŝparmono [17]; apudriveretaj deklivoj seniĝis je arboj [18]. VD:demeti, depreni, formeti
beloruse:
пазбыцца
ĉine:
摆脱 [bǎituō], 擺脫 [bǎituō], 解脫 [jiětuō], 解脱 [jiětuō], 抛开 [pāokāi], 拋開 [pāokāi], 挣 [zhèng], 掙 [zhèng], 揥 [tì], 摒除 [bìngchú], 攘除 [rǎngchú], 甩掉 [shuǎidiào], 甩开 [shuǎikāi], 甩開 [shuǎikāi]
france:
se débarrasser, se déposséder
germane:
sich etwas entledigen, ablegen
hungare:
megfosztódik, mentesül, megszabadul
itale:
privarsi, togliersi, liberarsi (togliersi)
japane:
~を無くす [をなくす], ~を失う [をうしなう]
pole:
pozbawiać się, uwalniać się, wyzbywać się
ruse:
лишиться
ukraine:
позбавлятися
III.

sen-

serĉi 'sen-'
[sen.0_]
Prefikso uzata:
A.
Por derivi el substantivoj adjektivojn signifantajn iel nenormalan foreston aŭ mankon de la ideo esprimata en la substantivo: senhoma, senvoja dezerto [19]; senkarnaj fingroj Marta ; senambicia, senbarba, senekzempla, senfrukta; senfunda; sengusta, senkorpa, senlima, senmakula; senmateria; senpartia; senpasia; sensenca. El tiaj adjektivoj regule deriviĝas adverboj kaj substantivoj: senlime etendiĝi; sensencaĵo; senpartieco; ktp.
1.
[sen.0_.kun_verb]
(verb.) senago; senatende; senbrila; sencela, senĉesa, sendanka, sendefenda virinoBdV ; senefika; senekzerca, senfina, senhonta, senkompata, senmorta; senmova, sensenokupa, senpeka, senprepara; senprofita (neprofitiga), senprokraste, senpuna, sensignifa, senzorga, sendependa; seninterrompa (neinterrompita), senpartoprena; senscieco [20].
2.
[sen.0_.kun_adj]
(adj.) senfortaPrV ; senkulpa, senlaca, senpera; senprudenta [21]; sensperta; sensprita; senutila.
Rim.: Pri tiu lasta klaso, la prefikso ne estas preferinda, precipe kiam oni almetas sufiksojn al tiuj kunmetitaj adjektivoj: prefere al senerarema, sengraveco, senklereco Marta , sentaÅ­geco estas konsilinde uzi neerarema, malgraveco, malklereco, netaÅ­geco.
Rim.: La prefikso sen- povas esti uzata nur antaŭ substantiva radiko kaj tial ĝi neniam troviĝas en la sama vorto kune kun la sufiksoj adjektivaj ebl, em, ind. Por adjektivaj aŭ verbaj radikoj oni uzas la prefiksojn ne aŭ mal, laŭ la senco. Kp. senmantela kaj nevestita, senkora kaj malmilda.
Rim.: Pro tio ke la neado per sen ŝajnas pli drasta kaj energia ol tiu per ne, kiu ofte konfuziĝas por la orelo kun la simpla nea adverbo, oni kutimiĝis almeti sen al substantivo senpere derivitaj de verbaj aŭ adjektivaj radikoj, tiom pli facile, ĉar la verbeco aŭ adjektiveco de radiko ne estas ĉiam unuavide evidenta:
B.
3.
[sen.0_.kun_ig_igx]
Por derivi el substantivoj, helpe de la sufiksoj ig kaj iĝ, verbojn signifantajn senigon de la ideo esprimata en la substantivo: senarbigi (senigi je arboj), senhomigi, senhaŭtigi, senmebligi (-ig5.b), senmovigi, senheredigi, senkulpigi, senkuraĝigi [22] (-ig5, rim. rim. 1 kaj rim. 2), senbriliĝi [23], senkoloriĝi [24] (-iĝ4.b kaj rim.).
VD:mal-, ne-
beloruse:
без-, зьне- ~funda: бяздонны. ~lime: бязьмежна. ~partieco: беспартыйны. ~ago: бязьдзеяньне. ~efika: марны. ~profita: беспрыбытковы. ~interrompa: бесьперапынны, безупынны. ~forta: бясьсільны. ~prudenta: безразважны, бязглузды, шалёны. ~sperta: недасьведчаны. ~utila: бескарысны.
germane:
-los ~lime: grenzenlos. ~partieco: Ungeduld.
hungare:
-mentes, -tlen, -tlan, -telen, -talan ~funda: feneketlen. ~pasia: szenvtelen. ~lime: vételenül. ~partieco: pártatlanság. ~ago: tétlenség. ~efika: hatástalan. ~profita: profitmentes. ~interrompa: szakadatlan, szüntelen. ~forta: erőtlen. ~prudenta: óvatlan, vigyázatlan, hebehurgya. ~sperta: tapasztalatlan. ~utila: haszontalan.
itale:
~karnaj: emaciato, scarno, scheletrico (fig.), scheletrito. ~materia: immateriale, impalpabile (immateriale). ~pasia: spassionato. ~partieco: imparzialità. ~ago: quiescenza. ~brila: smorto. ~efika: inefficace. ~profita: disinteressato (senza lucro). ~interrompa: ininterrotto. ~scieco: inconsapevolezza. ~forta: gracile (debole), debole (senza forze), spossato, accasciato (avvilito). ~prudenta: avventato. ~sperta: inesperto (novellino). ~utila: inutile.
nederlande:
~partieco: onpartijdigheid.
pole:
bez- ~karnaj: bezcielesne. ~funda: bezdenny, przepastny. ~materia: niematerialny. ~pasia: beznamiętny, zrównoważony. ~lime: bezgranicznie. ~partieco: bezpartyjność, bezstronność. ~ago: bezczynność. ~brila: matowy, bez połysku. ~efika: bezskuteczny, nadaremny. ~profita: bez zysku. ~interrompa: bezustanny, nieprzerwany. ~scieco: stan niewiedzy. ~forta: bezsilny. ~prudenta: nieostrożny. ~sperta: bez doświadczenia, niedoświadczony. ~utila: bezużyteczny.
ruse:
без-, бес- ~funda: бездонный. ~pasia: бесстрастный. ~lime: безгранично. ~partieco: беспартийность. ~ago: бездействие. ~interrompa: беспрерывный, беспрестанный, безостановочный, непрерывный. ~forta: бессильный. ~prudenta: безрассудный. ~utila: бесполезный. 3. Ð¾Ð±ÐµÐ·-, обес-

administraj notoj

pri ~- A:
      Ni jam referencas al vortoj senX, kie ili enestas la vortaro, ĉar tie estas pli
      da spaco por sencoj, difinoj, fontoj ktp. Pluraj ankoraÅ­ mankas. Indas aldoni
      ilin en la foraj artikoloj (de la radiko) kaj meti tien ĉi referencojn
      forigante klarigojn, fontojn kaj tradukojn kaj aranĝante plurajn sur sama
      linio por pli plaĉa aspekto sur la paĝo.
    
~: Mankas verkindiko en fonto.