*per
- I.
-
*per
Prepozicio montranta:- 1.
- Instrumenton, materion aŭ objekton, kiun oni uzas por plenumi agon aŭ atingi celon: ili […] batis lin per bastonoj [1]; ne per la pano sole vivas homo [2]; sin nutri per la grajnoj de lotuso [3]; plenigu la akvokuvojn per akvo [4]; aspergu per la sango la altaron [5]; li kovris sian vizaĝon per sia mantelo [6]; trafi du celojn per unu ŝtono PrV ; kovri la tablon per blanka tuko [7]; ili svingas per paperoj [8]; ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo PrV .
- 2.
-
Organon aŭ membron, kiun oni uzas por fari ion:
ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj
[9];
minaci per pugno en la poŝo
PrV
;
li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia
fingro la antaŭan parton de la fermoplato
[10];
tremi per la tuta korpo
Marta
;
klakante per la dentoj
[11];
maraj birdoj frapadis per siaj flugiloj la spegulon de la akvo
[12];
stari per unu piedo en la tombo
PrV
.
Rim.: Oni ankaŭ uzas per por montri, kiun parton de ies korpo oni tenas: teni la lupon per la oreloj, infanon per la mano; konduki iun per la nazoB (laŭ sia arbitro).
- 3.
-
Personon, pro kies interhelpo oni povas plenumi ian agon:
mi sendos […] la leteron per ĉi tiea servanto
[13];
parenco per Adamo
PrV
;
la registaro […] en sia propra nomo per siaj ambasadoroj oficiale
invitis
[14];
de la infaneco li ĉirkaŭis sin per militistoj
[15];
la filo ne povas per si mem fari ion
[16];
(figure)
Esperanto […] memorigas per si (sen helpo de alio)
la lingvon italan
EE
;
(figure)
ĉiuj prepozicioj per si mem (sen ia alia motivo)
postulas […] la nominativon
[17];
(figure)
el [tio] jam per si mem elfluas la konkludo, ke
EE
.
Rim.: Zamenhof atentigas, ke „la prepozicion per post pasivo ni uzas nur en tia okazo, se ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: la letero estas skribita per blua inko (ne blua inko skribis la leteron, sed iu persono skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel rimedon)[18]“. Vd ĉe de.
- 4.
- Rimedon, per kiu estas atingata ia rezultato: Klaro fermis al li la buŝon per kiso IK ; se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto PrV ; kion Dio ne donis, perforte ne postulu PrV ; morto per malsato Marta ; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon PrV ; mortigi iun per unu puŝo de ponardo; per helpo de vortaro [...] mi [...] komprenis iom vian leteron [19]; kvitiĝas servo per reservo PrV ; per kurba voj’ al rekta celo veni Hamlet ; li eldevigis la permeson mian per ne ĉesanta ripetado Hamlet ; li turmentas min per malsato tutajn tagojn [20]; la infanoj penis per ĉiuj fortoj [21]; la okuloj de la faraono pleniĝis per larmoj [22]; [la] pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo Marta ; la vangoj [...] kovriĝis per malsaneca flavo Marta ; ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto [23]; eksvarmos la rivero per ranoj [24]; tiel vantaj, por […] ne aludi eĉ per unu vorto tiun, kiu staras tiel modeste en la angulo [25]; mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi [26]. pro 1
- 5.
- Manieron, kiel efektiviĝas la ago: la fumo flugis supren per nigra kolono, per blankaj volutoj; per roza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto Marta ; la trupoj antaŭenkuris per grandaj masoj; mia onklo ne mortis per natura morto [28]; simila al la patro per la karaktero; filo […] tute fremda per la koro Hamlet ; verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj Hamlet ; bela per beleco de anĝelo [29]; ripozi per trankvila dormo FK ; mi vivas […] per mizera, kompatinda vivo [30]; per paŝo serioza kaj majesta, / Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas Hamlet ; ni ne povas atingi ĉiujn celojn per unu fojo; li ekkriis per terura voĉo [31]; ŝi batis ĉiun urtikon per siaj nudaj piedoj [32]; ili vivos per unu animo en du korpoj; komenci sian paroladon per gratulo; la substantivoj finiĝas per „o“.
- 6.
- Potencon aŭ influon, kiun oni alvokas por persvadi iun: mi vin petegas per ĉielo Hamlet ; per la rajtoj de nia amikeco de lernejo Hamlet .
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 8:3
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
4. La Nova Testamento, Johano 2:7
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:20
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 19:13
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:14
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a
16. La Nova Testamento, Johano 5:19
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 41b, La Revuo, 1908, Majo
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 34:5
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:3
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 9:19
27. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
28. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
29. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
30. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
31. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj- afrikanse:
- deur
- albane:
- nga
- amhare:
- በ
- angle:
- by, with, through, via
- arabe:
- بواسطة
- armene:
- ի
- azerbajĝane:
- tərəfindən
- beloruse:
- праз, пры дапамозе, з дапамогай
- bengale:
- দ্বারা
- birme:
- အားဖြင့်
- bosne:
- po
- ĉeĥe:
- lomeno, na
- ĉine:
- 藉着 [jièzhe], 藉著 [jièzhe], 以心 [yǐxīn] 6. 藉由 [jièyóu]
- dane:
- ved
- estone:
- poolt
- eŭske:
- arabera
- filipine:
- sa pamamagitan ng
- france:
- par (moyen)
- galege:
- por
- germane:
- mit (mittels), mittels
- guĝarate:
- દ્વારા
- haitie:
- pa
- hinde:
- द्वारा
- hispane:
- por (medio)
- hungare:
- -val(eszközhatározó), -vel(eszközhatározó), révén, segítségével
- igbe:
- site
- irlande:
- ag
- islande:
- með
- japane:
- バイ
- jave:
- dening
- jide:
- דורך
- jorube:
- nipa
- kanare:
- ಮೂಲಕ
- kartvele:
- მიერ
- kazaĥe:
- арқылы
- kimre:
- gan
- kirgize:
- менен
- kmere:
- ដោយ
- koree:
- 에 의해
- korsike:
- par
- kose:
- ngokuthi
- kroate:
- od strane
- kurde:
- ji
- latve:
- līdz
- laŭe:
- ໂດຍ
- litove:
- pagal
- makedone:
- од
- malagase:
- amin’ny
- malaje:
- oleh
- malajalame:
- കൊണ്ട്
- malte:
- minn
- marate:
- द्वारे
- monge:
- los ntawm
- mongole:
- өөр
- nepale:
- द्वारा
- njanĝe:
- ndi
- okcidentfrise:
- hyt
- panĝabe:
- ਕੇ
- paŝtue:
- له خوا
- pole:
- przez, poprzez, z pomocą, za pomocą, dzięki (komuś/czemuś)
- ruande:
- na
- rumane:
- peste, prin
- ruse:
- посредством, при помощи
- samoe:
- i
- sinde:
- جي
- sinhale:
- විසින්
- skotgaele:
- le bhith a ‘
- slovake:
- pred 7.pádom: ne sole per la pano
- slovene:
- s
- ŝone:
- kubudikidza
- sote:
- ka
- sunde:
- ku
- svahile:
- na
- taĝike:
- бо
- taje:
- โดย
- tamile:
- மூலம்
- tatare:
- тарафыннан
- telugue:
- ద్వారా
- tokipone:
- kepeken
- ukraine:
- по
- urdue:
- کی طرف سے
- uzbeke:
- tomonidan
- vjetname:
- bởi
- II.
-
Vortero samsignifa:
*pera
- Ne efikanta nur per si mem; ne rekte trafanta; bezonanta interan rimedon por atingi celon: nia proksimiĝo al [esperanto] estas tro pria, ne sufiĉe pera BonaLingvo ; estis prezentataj perloj de la ĉeĥa kulturo ne pere de la hungara lingvo […], sed ĉi-foje Esperanto funkciis en la rolo de pera lingvo [33]; vi devos kontraŭe skribi al li ofte […], pro tio la duko estos devigata paroli pri tiuj […] novaĵoj kaj, dank’ al tiu pera rimedo, mi ĉiam scios tion, kion vi faras KPr ; ŝi demandis, pri kio temas mia afero, mi hezitis, ĉar pera interrilato ne sukcesus, do mi demandis, ĉu ŝi volus porti skriban komunikon de mi al li KrM .
33. La Ondo de Esperanto, Oszkár Princz: Ĉeĥa kulturo per Esperanto- angle:
- indirect, aided
- beloruse:
- апасродкаваны
- ĉeĥe:
- nepřímý, zprostředkovaný
- ĉine:
- 間接 [jiànjiē], 间接 [jiànjiē], 斡旋 [wòxuán], 非直接 [fēizhíjiē]
- france:
- intermédiaire (adj.)
- germane:
- vermittelnd, indirekt
- hispane:
- intermediario (adj.)
- hungare:
- közvetett, indirekt
- japane:
- 間接の [かんせつの], 仲介の [ちゅうかいの]
- nederlande:
- door, door middel van, met
- pole:
- pośredni
- rumane:
- indirect
- ruse:
- опосредованный, непрямой
- slovake:
- nepriamy, sprostredkovaný
- ukraine:
- опосередкований, непрямий
*peri
-
Helpi al iu atingo.
- a)
-
(ntr)
Interhelpi por efektivigi ion: Esperanto celas peri komunikadon interkulture BonaLingvo ; persono, kiu akceptis principe la Internacian Lingvon, devas konscii, ke ĝia rolo ne estas nur peri mendon de glaso da biero en restoracio, sed servi kiel rimedo de pensado kaj de komunikado sur ĉiuj kampoj de la homa aktiveco Ret . - b)
-
(tr)
Havigi ion al iu per sia helpo, klopodo, efiko: mi […] volonte peros liajn pensojn al ŝi LGA ; ili korespondas tre malmulte, la sciigojn peras plejofte la telefono VaK ; ĵurnalistoj […] emas aldoni al nia proponita teksto sian propran, ofte por Esperanto malpli favoran, opinion, aŭ forstreki parton, kio peras al la publiko malkorektan impreson EfI ; la tolerema islamo de Al-Andalus […] peris la helenan idearon al Eŭropo [34].
34. Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, Monato, 2003/05, p. 13- angle:
- 1.a to mediate, act as agent 1.b to procure, provide, supply
- beloruse:
- пасярэднічаць
- ĉeĥe:
- dohodit, prostředkovat, zprostředkovat
- ĉine:
- 劝和 [quànhé], 勸和 [quànhé], 圆场 [yuánchǎng], 圓場 [yuánchǎng], 拉皮条 [lāpítiáo], 拉皮條 [lāpítiáo], 排解 [páijiě], 疏解 [shūjiě], 調解 [tiáojiě], 调解 [tiáojiě]
- france:
- s'entremettre, faire avoir, fournir, procurer
- germane:
- vermitteln
- hispane:
- intermediar, proporcionar, procurar 1.a mediar, actuar como agente 1.b procurar, proveer, suministrar
- hungare:
- 1.a közvetít 1.b közvetít, szolgáltat
- japane:
- 仲介する [ちゅうかいする], 取り次ぐ [とりつぐ]
- nederlande:
- bemidddelen
- pole:
- pośredniczyć
- rumane:
- media
- ruse:
- посредничать
- slovake:
- sprostredkovať, tlmočiť
- ukraine:
- бути посередником
perado
- Ago peri: foje ĉiuj popoloj povus interkompreniĝi senpere, sen la falsa perado de malicaj interpretistoj MPe ; la perado kaj kontrolado de korespondo inter sovetaj kaj alilandaj proletoj […], estis la ĉefa aktiveco, per kiu SEU vivtenis sin EeP ; dum la enkonduko mi konscias ke la perado ne sukcesos […], samaj aferoj simple ne estas egale divideblaj inter du homoj [35].
35. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo- angle:
- agency, mediation
- beloruse:
- пасярэдніцтва
- ĉeĥe:
- zprostředkování
- ĉine:
- 中介 [zhōngjiè], 中介所 [zhōngjièsuǒ], 調停 [tiáotíng], 调停 [tiáotíng]
- france:
- bons offices
- germane:
- Vermittlung
- hispane:
- intermediación
- hungare:
- közvetítés, jószolgálat
- japane:
- 仲介 [ちゅうかい], 取次 [とりつぎ]
- nederlande:
- bemiddeling
- pole:
- pośrednictwo
- rumane:
- mediere
- ruse:
- посредничество
- slovake:
- sprostredkovanie
- ukraine:
- посередництво
peranto
- Helpanto, per kies subteno oni traktas aferojn kun aliaj personoj: mi zorgas pri la bonaj rilatoj kun la perantoj de la magazino kaj enkasigas ĉiujn kotizojn [36]; se temas pri fidinda Interret-peranto, oni certe esploros vian plendon [37]. agento, delegito, komisaro, komisiito
36. Gerd Jacques: Monato sin prezentas, Monato, 2003/01, p. 6
37. Paŭl Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla?, Monato, 1998/04, p. 14- angle:
- agent, intermediary, mediator
- beloruse:
- пасярэднік, правайдар
- ĉeĥe:
- prostředník, zástupce
- ĉine:
- 媒 [méi], 中人 [zhōngrén], 中間人 [zhōngjiānrén], 中间人 [zhōngjiānrén], 經紀人 [jīngjìrén], 经纪人 [jīngjìrén], 調停者 [tiáotíngzhě], 调停者 [tiáotíngzhě], 仲介 [zhòngjiè], 介紹人 [jièshàorén], 介绍人 [jièshàorén], 調停人 [tiáotíngrén], 调停人 [tiáotíngrén], 調解人 [tiáojiěrén], 调解人 [tiáojiěrén]
- france:
- intermédiaire (subst.)
- germane:
- Vermittler, Mittler
- hispane:
- intermediario
- hungare:
- közvetítő
- japane:
- 仲介者 [ちゅうかいしゃ], 取次者 [とりつぎしゃ]
- nederlande:
- bemiddelaar, provider
- pole:
- pośrednik, faktor
- rumane:
- misit, broker, factor
- ruse:
- посредник
- slovake:
- prostredník, zástupca
- ukraine:
- посередник
edzperanto
- Intence misprononcita „Esperanto“, atentigante pri la pariga efiko de la lingvo: Esperanto – Edzperanto, la 6an de marto geedziĝis en la slovaka urbo Poprad aŭstraliano Trevor Steele kaj slovakino Katarina Bodnárová [38]; mi sentas min forpuŝata, tio verŝajne aperas ĉe pluraj inoj kiam edzperanto ĉesas funkcii: oni ne regas la alian lingvon, sed oni sentas sin proksima al lia kulturo [39].
38. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
39. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo- ĉine:
- 媒 [méi]
perilo
- Rimedo: Universala Esperanto-Asocio, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn […], ke ĝi volonte servos kiel perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj EeP ; tiu ĵurnalo estas evidente la perilo per kiu drogo-kompanioj entuziasmigas certajn sekciojn de la merkato [40]; algoritmoj fariĝis preskaŭ rutinaj periloj kiam oni skribas enrete [41].
40. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28
41. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Google kaj lingva imperiismo- angle:
- agency, agent, means, instrument, medium
- beloruse:
- сродак
- ĉine:
- 中介 [zhōngjiè], 介質 [jièzhì], 介质 [jièzhì], 媒介 [méijiè]
- germane:
- Mittel, Vermittlung
- hispane:
- agencia, agente, instrumento, medio
- hungare:
- közvetítőeszköz
- japane:
- 手段 [しゅだん], 媒体 [ばいたい]
- pole:
- środek (sposób)
- rumane:
- mijloc
ĉi-pere
- Per ĉi tiu diro, dokumento, deklaro: la Akademio ĉi-pere nuligas tiun licencan interpreton [42]. jene
42. Akademio de Esperanto: Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj, 2013-10-10- angle:
- by this means, by this agency
- beloruse:
- гэтым (напр., дакумэнтам)
- ĉine:
- 兹 [zī], 茲 [zī], 特此 [tècǐ]
- france:
- par les présentes
- germane:
- hiermit
- hispane:
- por la presente
- pole:
- niniejszym, w ten sposób
- rumane:
- prin aceasta, în acest fel
senpera
- Aganta per si mem sen perado de aliaj: senpera organizanto de la kongreso en lia propra urbo [43]; la ambicio de la junulo estis nur la senpera sekvo de ridegindaj revadoj de l’ infano KPr ; Suzano starigis inter tiuj du fariĝoj senperan rilaton KPr ; mi devas malobservi la oficialan vojon kaj fari senperan raporton [44]. ĉi-apuda, rekta2, senkondiĉa
43. L. L. Zamenhof: Parolado super la Tombo de Karlo Bourlet, 1913
44. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la barbaro- angle:
- unaided, direct, independent, agentless
- beloruse:
- непасрэдны, беспасярэдні
- ĉeĥe:
- bezprostřední, přímý
- ĉine:
- 迳直 [jìngzhí], 逕直 [jìngzhí], 直接 [zhíjiē], 径直 [jìngzhí], 徑直 [jìngzhí], 成方形 [chéngfāngxíng], 照直 [zhàozhí], 直按 [zhíàn]
- france:
- direct (sans intermédiaire)
- germane:
- direkt
- hispane:
- directo (sin intermediario)
- hungare:
- közvetlen, direkt
- japane:
- 直接の [ちょくせつの]
- nederlande:
- rechtstreeks, direct
- pole:
- bezpośredni, bezzwłoczny, natychmiastowy
- rumane:
- direct
- ruse:
- непосредственный
- slovake:
- bezprostredný, priamy
- tibete:
- དེ་མ་ཐག་ཏུ་
- ukraine:
- безпосередній, прямий
senpere
- Sen intera objekto aŭ helpo, rekte, mem: senpere apud la lito [45]; ĉu li vere ĝin senpere fordonacis, kiel senvaloran objekton [46]? la malgranda Ernestino, senpere vekita, eligis akrajn kriadojn kaj en sia lulilo KPr . senhezite, tuj
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
46. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La Porcio da Glaciaĵo- angle:
- directly, independently, unaidedly
- beloruse:
- непасрэдна, беспасярэдне
- ĉeĥe:
- bezprostředně, přímo
- ĉine:
- 一径 [yījìng], 一徑 [yījìng], 直 [zhí], 迎面而來 [yíngmiànérlái], 迎面而来 [yíngmiànérlái]
- france:
- directement, immédiatement (sans intermédiaire)
- hispane:
- directamente, immediatamente (sin intermediario)
- hungare:
- közvetlenül, egyenesen
- japane:
- 直接に [ちょくせつに], じかに
- nederlande:
- rechtstreeks, direct
- pole:
- bezpośrednio, wprost
- rumane:
- explicit, imediat
- ruse:
- непосредственно
- slovake:
- bezprostredne, priamo, rovno
- tibete:
- ཁ་ཐུག་ལ་
- ukraine:
- безпосередньо, прямо
pere de
(prepoziciaĵo)- Per la helpo de, per la intera agado de: la profetoj […] pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn [47]; nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino VivZam ; plej granda komerco okazas pere de malgrandaj vendejoj [48]; oni evoluigas la sistemon DLT por maŝintradukado pere de la uzo de Esperanto kiel interlingvo [49].
47. La Nova Testamento, Hebreoj 11:33
48. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
49. J. Wells: ni vivas en historia momento, Esperanto, 1988:9 (993), p. 143a- angle:
- by means of
- beloruse:
- праз, з дапамогай
- ĉeĥe:
- něčím, prostřednictvím něčeho
- ĉine:
- 藉由 [jièyóu], 凭借 [píngjiè], 憑借 [píngjiè], 凭靠 [píngkào], 憑靠 [píngkào], 藉着 [jièzhe], 藉著 [jièzhe]
- france:
- au moyen de, par l'intermédiaire de
- germane:
- vermittels, mithilfe von, mit
- hispane:
- mediante, por medio de, a través de
- hungare:
- által, révén, közvetítésével
- japane:
- ~を介して [をかいして]
- pole:
- za pomocą
- rumane:
- prin intermediul, cu ajutorul
- slovake:
- prostredníctvom
- ukraine:
- за допомогою, через
- III.
-
per-
- Prefikso signifanta, ke la ago esprimata de la radiko iĝas rimedo por atingi iun celon: perlabori; perludi (gajni per ludo); perflati (atingi flatante); oficiala pervoĉdona decidoZ .
- germane:
- durch, per, mittels, mit
- hispane:
- por medio de, con, por
- hungare:
- ~flati: kihízeleg. ~voĉdona: szavazásos.
- malaje:
- wakil
- pole:
- do-
- rumane:
- de-
- volapuke:
- dub