*defendi
(tr)
-
Protekti iamaniere kontraŭ atako:
per ĉi tiu preĝo ŝi sin defendis kontraŭ la timoj
[1];
kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo
PrV
.
- a)
- Ŝirmi kontraŭ korpa aŭ arma atako: defendi urbon kontraŭ la sieĝantoj; lia konduto ne plaĉis al la rigardantoj […], se la grandegulo sin ne defendos, la spektaklo malsukcesos [2]; baldaŭ la malfeliĉulo estis atingita, kaptita kaj ĵetita teren malgraŭ kuraĝa reatako de li provita por lin defendi [3]; Mi en kampo kapon metos, // Por defendi patrolandon [4]; La floreto batalante // Sin defendis pikadante [5];
- b)
- Dokumente aŭ parole helpi kontraŭ akuzoj: advokato […] venis juĝejon, por defendi la aferon de sia kliento [6]; min mem li elektis kiel advokaton, por lin defendi [7]; se pekas homo kontraŭ homo, povas defendi lin Dio [8]; se neniu plendas, neniu defendas PrV .
- c)
- Argumenti, paroli favore al...: kun flama elokventeco li defendas la planon de sia amiko [9]; mi defendas fervore nian nunan vojon [10]; mi ne volas en la nuna momento defendi la projekton, pri kiu vi en la plej proksimaj tagoj diskutos [11]; la demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia buŝo, […] ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu devas defendi ŝin kontraŭ ― morto per malsato Marta ; [sian] starpunkton li defendis en la verko [12].
1.
Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
2. Internacia krestomatio, Quo Vadis?
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 2:25
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Internacia krestomatio, Quo Vadis?
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 2:25
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
- angle:
- defend
- beloruse:
- абараняць, ахоўваць, бараніць
- ĉeĥe:
- bránit, chránit, hájit, obhajovat, zastat se (někoho)
- ĉine:
- 防御 [fángyù]
- france:
- défendre (contre les attaques)
- germane:
- verteidigen, abwehren
- hebree:
- לְהַגֵן
- hispane:
- defender
- hungare:
- véd, megvéd
- ide:
- defensar
- japane:
- 守る [まもる], 防御する [ぼうぎょする], 防衛する [ぼうえいする], 弁護する [べんごする]
- nederlande:
- verdedigen
- pole:
- bronić
- portugale:
- defender, proteger, resguardar, pugnar por
- ruse:
- защищать
- slovake:
- brániť, chrániť, hájiť
- svede:
- försvara
- tibete:
- སྲུང བསྲུངས བསྲུང སྲུངས་
- ukraine:
- захищати, обороняти, боронити, відстоювати
defendo
- Ago de tiu, kiu defendas; rimedo por defendi: la du batalantoj […] estis tro okupataj de sia propra defendo, por rimarki, ke sub iliaj piedoj malfermiĝas profunda kaj nigra abismo [13]; Dio estas mia defendo [14]; en momento kiam la proceso ŝajnis finita majstro Klozelo, advokato de la defendo, naskigis ŝancelon [15]; vi estas vere malprava […] en via sistemo de defendo [16]; la kupolo […] servas precipe kiel defendo kontraŭ la ŝanĝoj de la vetero [17]; defendo antaŭ tribunalo [18]; li vekas ankoraŭ pli fortan indignon kontraŭ ilin per sia konscie lama defendo [19]; la subregisto, de tempo jam longa, preparis sian defendon [20]; al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo; PrV senfara plendo ne estas defendo PrV . apologio
13.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 59:17
15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
17. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
19. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
20. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 59:17
15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
17. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
19. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
20. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
- angle:
- defense, defence
- beloruse:
- абарона, ахова
- ĉeĥe:
- obhajoba, obrana, ochrana
- ĉine:
- 防御 [fángyù], 保卫 [bǎowèi]
- france:
- défense
- germane:
- Verteidigung, Abwehr
- hebree:
- הגנה
- japane:
- 防御 [ぼうぎょ], 防衛 [ぼうえい], 弁護 [べんご]
- nederlande:
- verdediging
- pole:
- obrona
- slovake:
- obhajoba, obrana
- ukraine:
- захист, оборона
defendaĵo
- Objekto uzata por defendi: pordego ... funkcias kiel la lasta defendaĵo de la urbo [21]. blendo, fortikaĵo, remparo1
21.
Yi Jun:
Urbopordegoj de Pekino, Espero.com.cn, [2009?]
- beloruse:
- абарончы сродак, абарончае прыстасаваньне, абарончае збудаваньне
- ĉine:
- 防卫物 [fángwèiwù]
- france:
- dispositif de défense
- germane:
- Schutz
ĉirkaŭdefendi
(tr)
- Defendi ĉiuflanke: kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro [22].
22.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 5:12
- beloruse:
- абараняць з усіх бакоў
- france:
- défendre (de toutes parts)
sendefenda
- Kiu malhavas defendon, protekton, ŝirmon, kiu estas senhelpa: mi estas tute sendefenda, infano povas min renversi [23]; simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon Marta ; la koro […] estas ĉiam tre sentema kaj samtempe tute sendefenda loko Marta ; ili vidis, ke juna, sendefenda virino estas la sola persono, kiun ili atakas [24].
23.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
24. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX
24. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX
- angle:
- defenseless, defenceless, vulnerable
- beloruse:
- безабаронны
- ĉeĥe:
- bezbranný
- ĉine:
- 沒有防備能力 [méiyǒufángbèinénglì], 赤手空拳 [chìshǒukōngquán], 手无寸铁 [shǒuwúcùntiě], 不設防 [bùshèfáng]
- france:
- vulnérable, sans défense
- germane:
- wehrlos
- hungare:
- védtelen
- japane:
- 無防備の [むぼうびの]
- nederlande:
- kwetsbaar
- pole:
- bezbronny
- slovake:
- bezbranný
- ukraine:
- беззахисний, безборонний
sindefendo
- Defendo de si mem kontraŭ eksteraj atakoj: granda tranĉilo por sindefendo [25]; longaj akuzoj kaj egale longaj sindefendoj [26]; se estas virto rezisti fizike kontraŭ fizikaj atakoj, des pli estas aprobinda la mensa sindefendo [27].
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
26. K. Miner: Taglibro, 2006-08-02
27. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
26. K. Miner: Taglibro, 2006-08-02
27. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
- beloruse:
- самаабарона
- ĉeĥe:
- sebeobrana
- ĉine:
- 自我防御 [zìwǒfángyù], 自卫 [zìwèi]
- france:
- défense de soi
- germane:
- Selbstverteidigung, Selbstschutz
- japane:
- 自己防衛 [じこぼうえい]
- slovake:
- sebaobrana
- ukraine:
- самооборона, самозахист