*rempar/o

*remparo

1.
ARKIMIL Murego aŭ tera altaĵo antaŭita de fosaĵo, ordinare ĉirkaŭ urbo aŭ alia grava loko por ĝin defendi (aŭ sieĝi): ili […] ŝutis ĉirkaŭ la urbo remparon, kiu atingis la muron [1]; jen remparoj alproksimiĝas al la urbo, por venkopreni ĝin [2]; li kuradas en la reĝa parko kaj sur la remparoj [3]; la verda remparo, kiu ĉirkaŭas Kopenhagon [4]; la potenca kastelo, konsistanta el unu ĉefa argila remparo kaj unu antaŭremparo, ampleksas 6 hektarojn [5]. VD:digo, baraĵo
2.
(figure) Defendilo, ŝirmilo. SIN:bastiono3
VD:barilo, citadelo, digo, muro 3
angle:
rampart, battlement, bulwark
beloruse:
1. мур, цытадэльны вал 2. умацаваньні
ĉeĥe:
hradba, násep, opevnění, val
ĉine:
[bì], 筑城 [zhùchéng], 築城 [zhùchéng]
france:
rempart
germane:
Wall, Bollwerk, Schutzwall, Befestigung
hispane:
1. muralla 2. protección, mampara
hungare:
védőbástya 1. sánc
itale:
1. mura (difensive), ramparo, baluardo, vallo 2. barriera (riparo), riparo
japane:
城壁 [じょうへき], 塁壁 [るいへき], 防御物 [ぼうぎょぶつ]
katalune:
1. muralla 2. empara
nederlande:
wal, bolwerk
pole:
1. obwałowanie, wał obronny 2. osłona
portugale:
1. baluarte, trincheira, muralha, anteparo, reparo
ruse:
1. крепостная стена, городская стена, вал, насыпь 2. укрепление
slovake:
hradba, opevnenie, val
svede:
1. mur
ukraine:
(фортечний) вал, фортечна стіна

administraj notoj